Teksto aperigita en Sennacieca Revuo (2007)
Dum la 70-aj jaroj ŝoviĝis la politikaj emfazoj de la Esperanto-movado (aŭ komunumo, se uzi la nun pli modan terminon) en nova direkto. Koncize dirite, ĝia delonge establita “paco”-motivo estis duarangigita de nova motivo: la konservado de etnaj kulturoj, etnaj lingvoj kaj etnaj identecoj. Tio, kion oni nomas “etnismo” [1], iĝis ia furoraĵo inter Esperanto-parolantoj. La radiko etn- mem en tiu tempo eniris la leksikon de Esperanto.
Tiel oni anstataŭigis ne senbazan, kvankam kutime troigitan ideon – ke komuna lingvo ŝlosile gravas por pacigi la mondon – per plene nekredinda. Nun oni diris, ke neŭtrala komuna lingvo, se oni enkondukus ĝin tutmonde, restus benigna en sia rilato al la etnaj kulturoj kaj lingvoj kaj nek damaĝus nek eliminus ilin, kiel la angla aŭ aliaj potencaj lingvoj tion faras. Limigante la rolon de potencaj lingvoj, Esperanto “ŝirmus” aŭ “protektus” la malfortajn lingvojn. Kial tiu ideo populariĝis?
La kialo estas duobla:
TEJO ekde 1968 alkroĉis sin al la koncepto reklami Esperanton kiel batalilon kontraŭ “kultura imperiismo” kaj “lingva imperiismo”. La tiujara IJK en Tyresö (Svedio) aprobis konatan rezolucion pri ĝuste tiuj temoj, la Deklaracion de Tyresö. Poste, dum proksimume jardeko, tiu koncepto populariĝis en la ĝenerala Esperanto-movado, t.e. en UEA, kaj en malpli alta grado eĉ en la maldekstrema SAT.
Oni proponis intertempe plurajn hipotezojn por klarigi kiel Esperanto helpus konservi kulturan diversecon (kiun oni trosimplige egaligas al etna kultura diverseco), etnajn kulturojn kaj endanĝerigitajn lingvojn. Ili ĉiuj rilatas al efikoj, kiujn ĝi laŭdire havus, se ĝi efektive “finvenkus” kaj iĝus “ĉies dua lingvo”.
Frederic Pujulà i Vallès |
Jam en la unuaj jardekoj de Esperanto troviĝis tie kaj tie preteco meti ĝin je la servo de naciismaj celadoj. Instigite de la kataluna aganto Frederic Pujulà i Vallès [2], la Unió Catalanista en 1905 alprenis decidon estonte uzi Esperanton en siaj rilatoj kun aliaj naciismaj movadoj. La irlanda socialisto kaj naciisto James Connolly [3], kiu jam en 1899 esprimis sin favore al internacia lingvo kaj en la unuaj jaroj de la 20-a jarcento lernis Esperanton, klarigis en 1908, ke la enkonduko de internacia lingvo, kvankam finfine neevitebla, ne estus akcelita, se malgrandaj nacioj pretus foroferi sian lingvon. Male, ĝi prokrastiĝus pro la tiukaze intensiĝanta lukto inter la lingvoj de la grandaj potencoj. Li aldonis, ke multaj malgrandaj, lingve diversaj komunumoj pli verŝajne interkonsentus pri internacia lingvo ol malmultaj grandaj imperioj. Lingva diverseco tiel utilas al la afero de internacia lingvo. Eblas konjekti, ke la lingvo, pri kiu li pensis, estis Esperanto.
Tuj antaŭ la komenco de la Unua mondmilito, en majo 1914, la Germana Esperantisto, organo de la Germana Esperanto-Asocio (GEA), raportis [4] pri tio, kiel GEA-ano, Franz Goldbach, defendis Esperanton kontraŭ atako de la dekstra naciisto von Pfister-Schweighusen. Tiu opiniis Esperanton minaco al la germanaj lingvo kaj kulturo, argumentante, ke ĝia enkonduko malfermos la kluzojn al la “plej terura fremdvortismo” kaj malengaĝus la germanan lingvon de la kavalireca rivalado, kiu laŭ li regas inter la dominantaj lingvoj de la mondo. La rebato verkita de esperantisto restis ene de la naciisma pensoskemo. “Ĉu la kontraŭuloj de la ideo de helplingvo ne pretas rimarki, ke precipe la germanoj pli ol aliaj emas asimili eksterlandajn ecojn, kaj ke tiu tendenco eĉ pli elstariĝas, kiam oni akcelas la lingvojn de fremdaj popoloj? Ĉu ili ne scias, ke multnombraj homoj havas nek tempon, monon aŭ talenton por lerni unu el la malfacilaj naturaj fremdaj lingvoj sufiĉe ĝisfunde por kontentigi sian bezonon je internaciaj kontaktoj? Kaj ĉu ili ne finfine povas imagi, ke oni povas esti entuziasma esperantisto kaj samtempe plenigita per arda amo al la patrujo kaj al la kara gepatra lingvo? Estas senbaze paroli pri ‘plej malŝatinda fremdvortismo’ en kunligo kun la enkonduko de internacia lingvo, almenaŭ kiam temas pri memrespektantaj homoj. Ĉiu, kiu tamen timas fremdvortismon en la germana, nur konfirmas tion, kio estis antaŭe dirite koncerne fremdajn lingvojn. La sola rimedo kontraŭ fremdvortismo estas ekzili ĉiujn fremdajn gentajn lingvojn ekster niajn landlimojn, kulturi la gepatran lingvon kaj akcepti tian helplingvon por la internacia interrilatado, kia estas sendependa de la interna vivo de la popolo.”
Asociado de Esperanto kun la ideologio de naciisma kaj purisma “lingvokulturado” reaperis post la Unua mondmilito. Ekstrema kazo de esperantisto, kiun ensorĉis unue la lingvopurismo kaj poste la plej ekstrema formo de naciismo, estas Theodor Steche (1895-1945). Li estis filo de Albert Steche, multjare prezidanto de GEA. Fine de la Vajmara Respubliko li estis supreniranta stelo en la germana “neŭtrala” Esperanto-movado, kiu aprezis lin kiel fakulon pri lingvopolitiko.
Steche estas rimarkinda konekse kun nia temo, la laŭdira “protekta” rolo de Esperanto rilate la etnajn lingvojn. Kelkaj el liaj opinioj similas al hodiaŭ renkontataj, sed ne ĉiuj. En multe atentita prelego [5] farita en 1931 ĉe la kongreso de Germana Esperanto-Asocio, Steche klopodis funde refuti la argumentojn de kontraŭuloj, ke se ĝi venkus, Esperanto
Steche pri la unua argumento klarigas, ke la esperantistoj estas taskitaj “zorgi, por ke Esperanto neniam malutilu al la popolaj lingvoj aŭ eĉ strebu okupi la lokon de popola lingvo” – kion la esperantistoj feliĉe ne deziras. Krome, la helplingvo kiel “supertavola lingvo” tute ne povus uzurpi la lokon de la “popolaj lingvoj” sen mem iĝi tia lingvo kaj tiam disdialektiĝi, kio estas la neevitebla sorto de popola lingvo. Tio malutilus al ĝi. Kiel praktikan argumenton li aldonas, ke Esperanton subtenas ĝuste Sovetunio, internaciema ŝtato, kies politikon rilate la malplimultajn lingvojn Steche opinias admirinda – malgraŭ obĵetoj kontraŭ aliaj elementoj de ĝia politiko. Steche citas aprobe la teritorian reformon de 1924, kiu atribuis al ĉiu lingve difinita popolo propran ŝtaton aŭ almenaŭ aŭtonoman teritorion. Tiu ekzemplo montras, laŭ li, ke “la akcelado de Esperanto koincidas ĝuste kun la justa traktado de la minoritataj lingvoj”.
Pri la dua argumento – ke la “supertavola lingvo” malavantaĝe influus la leksikon de la popolaj lingvoj – li agnoskas, ke supertavolaj lingvoj tiel pli frue efikis. “Sed ekde la 19-a jarcento, de kiam la etna sento baziĝas sur la gepatra lingvo, tiel ne plu estas.” Li citas kelkajn ekzemplojn de lingvoj, kiujn oni sukcese kulturas kaj tenas puraj de fremdaj influoj.
Je la fino li alvokas la gvidajn personojn de la germana movado kunaktivi kun li en la Germana Lingvo-Asocio [Allgemeiner Deutscher Sprachverein], tiutempe forta asocio por (ĉefe lingvopurisma) “kulturado” de la germana lingvo. Per tio li volis redukti la malfidon, kiun “nacie pensantaj” germanoj “ankoraŭ” kovas kontraŭ Esperanto.
Alfred Rosenberg |
Steche estis pli aktiva en tiu asocio ol en esperantistaj, kaj fariĝis ano de ĝia konsilanto-komitato. La Sprachverein havis tiutempe dekmilojn da membroj. Steche estis lingvisto, kaj en 1925 li publikigis libron [6] pri “lingvokulturado”, kiun aparte aprezis esperantistoj pro la en ĝi starigita hipotezo pri la utilo de planlingvistiko kaj Esperanto-studoj kiel helpaj sciencoj ĉe klopodoj por purigi la germanan lingvon je eksogenaj leksikaj elementoj (“fremdvortoj”). Komence de 1932, nelonge post tiu debuto sur grava podio de la Esperanto-movado, Steche aliĝis al la Batalligo por Germana Kulturo [Kampfbund für deutsche Kultur] de Alfred Rosenberg [7], en kiu li baldaŭ fariĝis la unua referanto (sekciestro) pri aferoj koncernantaj la germanan lingvon. Tiu Kampfbund estis branĉo de la nazia movado. Steche baldaŭ poste aliĝis al la nazia partio mem kaj altiĝis en ĝiaj vicoj. Post la kapto de la regpovo fare de la nazioj en 1933, li laboris dum iom da tempo kiel cenzuristo. Sub la komando de Rosenberg li gvidis abortintan provon samdirektigi (ideologie konformigi al la naziaj postuloj) la Germanan Lingvo-Asocion [8].
Laŭ raporto de Courtinat [9], Steche mortigis sian familion kaj sin mem, kiam la sovetia armeo proksimiĝis al lia loĝurbo en 1945. Lia morto iusence simbolis la (portempan, almenaŭ) subiron de la naciisma alternativa “interna ideo” de Esperanto, la kontraŭkosmopolita imago pri la avantaĝoj, kiujn Esperanto alportus al naciisme organizita mondo. Ĝia subiro estis tiom kompleta, ke postmilitaj generacioj de esperantistoj nek aŭdis pri Steche nek pli ol nebule konsciis pri la antaŭmilita implikiĝo de partoj de la burĝa Esperanto-movado kun ekstremaj formoj de naciismo.
Ivo Lapenna |
Post la Dua mondmilito la germana Lingva Asocio estis refondita sub nova nomo, sed la lingvopurisman agadon mem bremsis la ankoraŭ freŝa memoro pri la ligo inter naciismaj lingvaj ideologioj kaj faŝismo. Lingvopurismo ŝajne ankaŭ ne reaperis en la tiama Esperanto-movado, germana aŭ alilanda.
Tipa por tiu epoko estis la Munkena Deklaracio, kiun la Universala Kongreso de 1951 en Munkeno unuanime decidis. Ĝiaj proponantoj, precipe Ivo Lapenna, evidente volis distancigi la movadon de la reakcia idearo, kiu infektis partojn de ĝi en la 30-aj jaroj. Kvankam siatempe aprezita de la esperantistoj, la Deklaracio estis poste plejparte forgesita – nemeritita sorto, laŭ mi, ĉar ĝi ilustras la universalisman kaj modere progreseman sintenadon de la tiuepoka burĝa Esperanto-movado, en kiu estis malmulte da spaco por la etnisma kaj kulturisma pensado, kiu regis en tiu movado antaŭ la milito kaj kiu enmodiĝis denove en la 70-aj jaroj.
La Deklaracio tekstis jene:
La reprezentantoj de la Esperanto-Movado el 40 landoj, kunvenintaj en la 36-a Universala Kongreso de Esperanto en Munkeno, en aŭgusto 1951, akceptas la jenan Deklaracion:
“La celo de la Esperanto-Movado estas plena apliko de la Internacia Lingvo Esperanto en ĉiuj sferoj de la internacia vivo kaj por ĉiuj internaciaj rilatoj. El tia vasta uzado de la Internacia Lingvo logike rezultos:
La eldiro pri la “unueciĝo de la homaro” estas aparte frapa, ĉar tiom kontrasta kun la kutimaj retorikaĵoj de UEA pri “etna diverseco” dum la pasintaj kelkaj jardekoj. Ivo Lapenna persone esprimis sin samsence en sia populara libro Retoriko, kies 1-a eldono de 1950 enhavas la pritakson pri la lingva estonteco de la mondo, ke: “…ĉar en larĝaj, grandaj linioj la homaro iras de la iama ĉiaspeca disrompiteco (hordoj, triboj, gentoj, popoloj, nacioj, unuflanke; okupoj, kastoj, klasoj, aliflanke) al unueco, la lingvo ankaŭ evoluas de la iama tre granda multlingveco al baldaŭa unulingveco.” [10] Esence tia lia starpunkto restis. La 3-a eldono de 1971 – aliloke forte reviziita – enhavas preskaŭ la saman eldiron, kun la sola iom grava diferenco, ke el “baldaŭa unulingveco” fariĝas nun “pli aŭ malpli baldaŭa unueca komuna lingvo” [11]. Li piednote citas en la 3-a eldono la opinion de Mario Pei, usona aŭtoro de multaj sciencpopularigaj libroj pri lingvoj kaj lingvistiko, kiu en 1956 opiniis, ke “…ne estus surprize, se, kun la paso de jaroj kaj jarcentoj, la naciaj lingvoj estus uzataj malpli kaj malpli, kaj la internacia lingvo pli kaj pli…” [12]. Pei estis firma subtenanto de la internacilingva ideo kaj publikigis en 1958 libron pri la avantaĝoj kaj malavantaĝoj de diversaj proponitaj solvoj por la monda lingva problemo. Kvankam ne esperantisto, li almenaŭ pasive regis la lingvon kaj ĝenerale simpatiis kun ĝi. En tiu ĉi libro li traktas la oftan obĵeton, ke internacia lingvo povus malutili al la etnaj lingvoj [13]:
Unu problemo, kiu profunde
zorgigas nin ĉiujn, estas la estonteco de la nunaj naciaj lingvoj. Ĉu ili estos
elpuŝitaj de la internacia lingvo kaj finfine formortos? Aŭ ĉu ili plu ekzistos
por ĉiam ĉeflanke de la nova lingvo por ĉiu?
Advokatoj de Esperanto,
Basic English,
Interlingua, ktp. ofte certigas nin, ke
ilia lingvo estas rigardenda “nur” kiel helpa lngvo por internaciaj celoj, ĉefe
komercaj kaj diplomatiaj, ke ĝi neniel influos la uzadon de la naciaj lingvoj,
ke tiuj lastaj por ĉiam plu ekzistos kaj disfloros malgraŭ la ekzisto de la
internacia komunikilo.
Denove, tio estas dezirpensado, sed kun la aldonaĵo, ke estas ekstreme dubinde,
ĉu entute tiu deziro devus esti. La internacia lingvo, en ĉiuj tempoj kaj lokoj
valida, sendube restriktos la uzadon de la naciaj lingvoj, kies efektiva
uzamplekso estas limigita. […] Dum la daŭro de la tempo, ĉiam malpli uzataj
estos la naciaj lingvoj, kaj pli uzata estos la monda lingvo. […]
La fina rezulto ŝajnas klara. La hodiaŭaj naciaj lingvoj pluvivos dum jarcentoj,
sed ilia uzado tendencos iĝi pli kaj pli limigita. Finfine, ili fariĝos kulturaj
relikvoj kiaj hodiaŭ la greka kaj latina…
Luis Hernández |
Epoktipa estas eble ankaŭ la lamento de la laboristmovada aktivulo kaj SAT-ano Luis Hernández [14] de la jaro 1955, kies pledon por lingva diverseco kaj respekto al minoritatigitaj lingvoj akompanas esprimo de bedaŭro pri tio, ke “tiu mia romantika pledo ŝajnos reakcia al la modernaj adeptoj de la lingva malmulteco, ĉar ili – sciencaj esperantistoj – certe preferas ebenigi la vojon al la prentendema universaleco de kvar aŭ kvin ĉefaj idiomoj…” Lia konkludo, simile al tiu de Connolly, estas, ke “peza burokrata regado en tutmonda amplekso, de kelkaj malmultaj ĉeflingvoj, forbalaintaj la ceterajn, almenaŭ el la oficialaj instancoj, fermus fatale por ĉiam la pordojn al la eniro de Esperanto”.
Rimarkindas, ke Hernández:
Nacilingvaj informiloj pri Esperanto estis kutime liberaj de “diversec-protektaj” pretendoj ĝis la 70-aj jaroj, kiam tiaj pretendoj en mallonga tempo fariĝis centraj elementoj de la movada politika linio.
Unu el la unuaj, kiuj popularigis ĉi tiun ideon en la postmilita periodo, estis neesperantisto, kiu unue kontaktiĝis kun junaj esperantistoj ĉirkaŭ 1970 – ĝuste kiam tiuj definitivigis la kurson, laŭ kiu ili eknavigis per la Deklaracio de Tyresö. Li estis Guy Héraud, franca profesoro de juro kaj unu el la unuavicaj advokatoj de la etna federaciismo, kiu estas ido de tio, kion oni nomas “etnismo”, t.e. speco de malgrandetna naciismo. Héraud estis ankaŭ ano de la Nova Dekstrularo, membro de GRECE [15], la novdekstra pensfabriko fondita de Alain de Benoist. Estas tipa taktiko ĉe la Nova Dekstrularo kontaktigi maldekstrulojn kun subtenantoj de netradicia dekstreco kaj iliaj ideoj. Do neniel malkonformis kun la novdekstra politiko, kiam li serĉis kontakton kun junaj esperantistoj, kiuj plimulte kliniĝis politike maldekstren. En 1971 li persone partoprenis la seminarion “Lingvo kaj Kulturo” de la Komisiono por Eksteraj Rilatoj de TEJO en Strasburgo.
Guy Héraud |
Héraud verkis artikolon [16], kiu konatiĝis precipe en TEJO, en kiu li proponis la ideon, ke Esperanto estu enkondukita kiel internacia dua lingvo ene de Eŭropa Komunumo reordigita laŭ la principoj de la etna federaciismo, alivorte, en kiu la nunaj etnaj malplimultoj iĝus kolektivaj proprietantoj de la propraj unuetnaj kaj kulture aŭtonomaj, sed federacie kunligitaj teritorioj. Li tezis, ke la ĝenerala aplikado de Esperanto tiukadre permesus al tiaj malgrandaj etnoj pli rapide demeti de si la grandajn naciajn lingvojn, kiujn ili nun trudnecese uzas, kaj kiuj minacas ilian specifan identecon (kiel la germanan en la kazo de la soraboj aŭ la francan en la kazo de la bretonoj).
Tio ne estas plene nerealisma pritakso, sed nur sub la premiso, ke: a) nova eŭropa ordo bazita sur la etna federaciismo estus atingita, b) Esperanto estus enkondukita tuteŭrope, kaj c) sufiĉe da naciisma fervoro povus esti inokulita al la enloĝantoj de la novaj etnaj federaciaj unuoj, por ke ili volu totale senigi sin je la ĝisnunaj “subpremantaj” lingvoj. Kiel ajn, multaj esperantistoj ekkroĉis sin al la ideo, ke Esperanto helpu konservi malgrandajn etnojn kaj iliajn lingvojn. Ili ne faris al si la penon ekzameni la internan logikon de la propono, kiu estis la logiko de etna federaciismo kune kun ĝiaj naciismaj supozoj pri homoj, komunumoj kaj iliaj identecoj.
Ĝis la 80-aj jaroj, esperantistoj jam faris la konservadon de malgrandaj etnoj kaj tradiciaj identecoj parto de sia kutima reklamrekantaĵo por la enkonduko de Esperanto, kvankam ili plej ofte ne menciis la etnan federaciismon. Ĉirkaŭ tiu tempo, Andrea Chiti-Batelli, emerita stabano de la itala senato kaj persona amiko de Héraud, eniris la bildon. Chiti-Batelli, kiel Héraud, ekokupiĝis pri Esperanto sen iĝi esperantisto laŭ la plena senco, t.e. aktiva uzanto de la lingvo. Sed li sufiĉe regas Esperanton pasive por koni kaj influi la Esperanto-movadon kaj ĝian politikon. Jam de jaroj li komentadas ĝian strategion en multnombraj verkoj [17], kiuj ofte emfazas la ideon, ke la angla iĝis lingvo mondskale “lingvovora” kaj “etnodetrua”. Tiun aferstaton li bildigas kiel kulturan katastrofon, forturneblan nur per la ekuzo de neŭtrala kaj neetna lingvo en la internacia komunikado – kompreneble Esperanto.
Chiti-Batelli ne liveras tiel konvinkofortan klarigon kiel Héraud por la savaj efikoj, pri kiuj li atendas, ke ili rezultus el la enkonduko de Esperanto. Tamen, li multfoje faris senmaskigan eldiron, kiu klarigas la kialon de lia supozo, ke Esperanto neniam kapablus vori alian lingvon. Li volas, ke lingvo estu enkondukita kiel helplingvo, kiu “malhavu la detruan kapablon de la angla”, ĉar ĝi estus “morta” (kiun vorton li mem metas inter citilojn), t.e. “nenies hejmlingvo kaj ne havanta malantaŭ si la kulturan kaj politikan pezon de popolo aŭ de ŝtato” [18]. Plue li konstatas, ke el la eblaj “mortaj” lingvoj-kandidatoj nur Esperanto jam havas la necesan infrastrukturon. Li komparas grandskalan uzadon de Esperanto al tiu de la mezepoka latina, kiu same estis “morta”, kvankam ankoraŭ uzata kiel internacia lingvo. La mezepoka latina, li rimarkas, neniel malhelpis al la eŭropaj parollingvoj disflori kaj evolui al modernaj naciaj lingvoj.
La ideo, ke la socia rolo de Esperanto post ĝia ĝenerala enkonduko estus komparebla kun tiu de la mezepoka latina ne estas kredinda. Unue, Esperanto estas ĉio alia ol “morta”, eĉ nuntempe kaj ĉe sia limigita parolantaro, kaj se aliaj homoj ol Chiti-Batelli nomas ĝin “morta”, esperantistoj vigle replikas. Efektive, ĝi estas vivanta, spontane evolukapabla lingvo. Uzantoj de Esperanto, kiu laŭ Chiti-Batelli ne estos ies ajn “hejmlingvo”, jam nun ofte fondas familiojn, kaj Esperanto iĝas la gepatra lingvo de iliaj infanoj. La gepatralingva uzado de Esperanto certe iĝus amasskala socia fenomeno en la hipoteza kazo, ke ĝi iĝus la universala dua lingvo de la eŭropaj popolamasoj. Due, la Eŭropo de la 21-a jarcento – kaj Eŭropo estas la kontinento, kiu interesas Chiti-Batelli – “iomete” diferencas de la mezepoka Eŭropo. Se la popolamasoj uzus Esperanton, kaj ne eta elito kiel en la mezepoko la latinan, en socio disponanta amaskomunikilojn, tujan elektronikan komunikadon ktp., ĝi ne povus alie fari ol supersori la anglan en la amplekso de sia uzateco. Trie, se Esperanto vere alprenus la funkciojn, kiujn la angla nuntempe plenumas en Eŭropo, ĝi baldaŭ iĝus la dominanta lingvo de la Eŭropa Unio kaj de la transnaciaj entreprenoj funkciantaj en Eŭropo. Alivorte, ĝi baldaŭ havus “kulturan kaj polikan pezon” pli grandan ol tiu de la angla nuntempe.
Plia evidenta malforto de lia argumentado estas la unuflanka kulpigo de la angla pro la “vorado” de malgrandaj lingvoj. En la realo estas multe da naciaj kaj regionaj, eĉ mondnivele ne gravaj lingvoj, kiuj ekokupas la spacon de pli malgrandaj lingvoj kaj ofte anstataŭas ilin tute.
Helmar Frank, profesoro de kibernetika pedagogio ĉe la Universitato de Paderborn en Germanio, verkis longan eseon pri la estonteco de la Eŭropa Unio, Europa so – oder besser? [19], kiu konsistas je granda parto el pledo por la adopto de Esperanto (kiun li individueme insistas nomi “ILo”) kiel la lingvo de Eŭropo. Frank asertas, ke “ILo” neniam iĝus tio, kion li kaj aliaj nomas “murdanto-lingvo” – lingvo, kiu anstataŭas aliajn lingvojn aŭ subfosas ilin per la penetrigo de fremddevena vortmaterialo en ilin [20]. En aŭdaca provo pravigi sian starpunkton, li emfazas la socian funkcion de la lerneja sistemo kaj la leĝaron, kiu regas ĝin. Frank citas eksperimentajn pruvojn, kiuj indikas, ke la lernado de Esperanto en frua aĝo havas grandan motivigan kaj propedeŭtikan utilon por la lernantoj, kiuj poste lernados aliajn, pli malfacilajn lingvojn. Sekve, li optimisme antaŭvidas la estiĝon de universala poliglota socio en Eŭropo – atingota sen plialtigi la tempon buĝetitan por la instruado de fremdaj lingvoj en lernejoj. Socio de poliglotoj estus medio afabla al la konservado de lingvoj.
Helmar Frank |
Frank abutmentas sian argumenton per substrekado de la graveco de sistemo de lingva juro, kiu garantias la unuarangecon de naciaj lingvoj en la lernejaj sistemoj de iliaj respektivaj teritorioj. Kiel Héraud, li atendas de Esperanto bonajn efikojn, se ĝi funkcios ene de konvena jura kadro.
La argumentoj de Frank enfokusigas la tutsociajn efikojn de lerneja lingvolernado. Atribuado de eksterordinara propedeŭtika kaj motiviga efikeco al Esperanto kiel faciliganto de poste entreprenota lingvolernado efektive provokas unu demandon: kial similaj efikoj de lernfaciligo, atribueblaj al la lingva proksimeco de iuj naciaj lingvoj al aliaj, ne jam estis observitaj kaj sisteme uzataj, se la efikoj estas vere tiom enormaj? La portugala kaj la hispana, aŭ la nederlanda kaj la germana, ekzemple, estas tiaj paroj de proksime parencaj lingvoj, kiujn oni povus uzi en la regiono de la respektiva alia lingvo kiel “propedeŭtikan” enkondukon en la lingvolernadon.
Alia obĵeto estas, ke lerni Esperanton estas mem ne lude facila afero, kiel atestas la variemaj niveloj de lingva kapableco inter nuntempaj Esperanto-parolantoj. Esperanto estas kelkoble pli facile lernebla ol la angla, sed tio ĉiam ankoraŭ signifas, ke plurjara lerneja lernado necesus por atingi nivelon eĉ proksiman al la gepatralingva kapableco. Tute verŝajne, la instruado de Esperanto okupus la plej grandan parton de la tempo nun buĝetita por la angla en la lernejaj sistemoj de landoj, kie tiu estas nun la ĉefa fremda lingvo, kvankam la fina lernrezulto estus pli kontentiga. Frank certe trotaksas la tempokvanton, kiu restus por la lernado de aliaj lingvoj en tipa lerneja medio.
Necesas rimarki, ke Frank traktas ĉefe utilojn, kiujn el la nova politiko laŭhipoteze ĉerpus naciaj lingvoj kaj malplimultaj lingvoj kun certa grandeco. Frank simpatias al la etna federaciismo. Li ne asertas, ke Esperanto sola “savus” malgrandajn lingvojn jam proksimajn al formorto, sed alvokas establi “kulture protektatajn regionojn” por grupoj kiel la soraboj en Germanio, kiuj tro malgrandas por establi proprajn ŝtatojn.
Ofte reaperadas argumentoj por Esperanto bazitaj sur kalkuloj pri la tempokvanto, kiu necesas por atingi difinitan nivelon de kapableco en diversaj lingvoj. Unu ofta supozo estas, ke la tempo ŝparita per la lernado de Esperanto anstataŭ de la angla redirektiĝus al la akirado de pli granda kapableco en la gepatra lingvo de lernanto. Tio estas parto de la argumentado de Helmar Frank.
Bildecan ekzemplon de tia kalkulo provizis la aktivistoj de Eŭropa Bunto [21], grupo, kiu organizis manifestacion de esperantistoj kaj tielnomataj “lingvodefendantoj” en Strasburgo 2004-05-09 kontraŭ la “lingva hegemonio, kaj fine unikeco, kiu endanĝerigos la lingvan kaj kulturan diversecon de Eŭropo” [22]. Ĉi tiu slogano estas: “Angla monolito aŭ Esperanta ĉielarko? Malfacila lingvo ne povas protekti diversecon!” akompanata de tempokalkulo, kiu kontrastigas 2.000 horojn da lernado de la angla kun 200 horoj da lernado de Esperanto plus 1.800 horoj da diversigita lingvolernado [23]. Estas implicite, ke 200 horoj da Esperanto-lernado produktas rezultojn ekvivalentajn al tiuj atingataj en 2.000 horoj da lernado de la angla. Pri tio la plimulto de esperantistoj verŝajne konsentus, ke ĝi estas troigo.
Sed la plej granda problemo ĉe tia kvantigado estas la supozo, ke la tempo ŝparebla per lernado de Esperanto anstataŭ de la angla en iu ajn antaŭvidebla socia kadro estus reasignita laŭ la revpensado de tiuj, kiuj faras la kalkulojn, t.e. por la studado de etnaj lingvoj, precipe de tiuj etnaj lingvoj, kiujn minacas formorto. Krom sub trudado, realaj junaj homoj uzus la ŝparitan tempon por preskaŭ io ajn, sed tre, tre malofte por tia lingvolernado, kian la amikoj de lingva diverseco rekomendas. Kaj se oni lernus la “politike ĝustajn” lingvojn surfone de lerneja trudo, la rezultoj apenaŭ kongruus kun la atendoj de la porparolantoj. La sperto montras, ke en lernejo devige lernitaj lingvoj rapide forgesiĝas post la fino de la lerneja tempo, se la reala vivo ne necesigas ilian uzadon.
Malgraŭ tio, argumentoj bazitaj sur la ekonomio de lingva akirado apartenas al la plej ofte uzataj por klarigi kial la tutmonda enkonduko de Esperanto malakcelus la poioman morton de malpli uzataj lingvoj.
De tempo al tempo oni asertas aŭ subkomprenigas, ke la “etna neŭtraleco” – kiun kvaliton Esperanto sendube posedas – egalas al foresto de kulturaj influoj “malutilaj” al etnaj kulturoj aŭ etnaj lingvoj. Grupo de esperantistoj celis ekspluati la Eŭropan Jaron de Lingvoj (2001) por popularigi Esperanton. Kelkaj el ili volis transdoni al la publiko la mesaĝon, ke ĝi kapablus protekti etnajn lingvojn kontraŭ “damaĝo” kaŭzata de leksikaj importoj el la angla. La priparolata “damaĝo” kompreneble ne konsistas en la paneo de la lingvo kiel tia, sed en “perdo de identeco” ĉe ĝiaj denaskaj parolantoj, granda timfantomo de etnonaciistoj. Broŝuro [24] pri tiu temo estis eldonita en pluraj lingvoj. Ĝia aŭtoro, László Gados, ripetas plurloke, ke Esperanto malkapablas endanĝerigi “gepatrajn lingvojn” tiel, kiel la angla faras. Li alvokas politikistojn “ekzameni la aplikadon de ne etna, t. n. planita lingvo, en la rolo de komuna lingvo, rimarkante ke ĝi praktike estas neŭtrala, do ĝia aplikado endanĝerigus neniun lingvon, en la rolo de gepatra lingvo”.
Unue, la distingo inter “gepatraj lingvoj” kaj Esperanto estas terminologie artifika, ĉar Esperanto mem estas unu el la gepatraj lingvoj de kelkaj el ĝiaj uzantoj, dum kelkaj el la “gepatraj lingvoj” havas multe da nedenaskaj regulaj uzantoj. Ĉi tie, kiel en aliaj kazoj, neniuj konvinkaj argumentoj estas prezentataj por subteni la aserton, ke Esperanto necese estus kulture inerta laŭ maniero, kiu diferencigas ĝin de la angla aŭ aliaj naciaj lingvoj. Kio fakte preventus, ke Esperanto – se oni vere adoptus ĝin kiel neŭtralan komunan lingvon – mem iĝu fonto de “damaĝaj” slangaĵoj kaj alia leksika materialo, kiu penetrus etnajn lingvojn? Ĉu ĝia ne etna, planita, neŭtrala karaktero ion ajn influus tiurilate? Ni ne bezonas spekulativi pri tio. Ni havas empiriajn pruvojn pri tio, ke Esperanto interagas kun aliaj lingvoj precize kiel la angla! Ofte eblas observi, ke esperantistoj, kiam ili parolas siajn gepatrajn lingvojn kun aliaj esperantistaj parolantoj de tiuj lingvoj, enmiksas multnombrajn esperantismojn en tiujn lingvojn, kiam ili traktas Esperanto-rilatajn temojn. La subkulturo de Esperanto-parolantoj ne diferencas tiurilate disde internaciaj subkulturoj, kiuj kunteniĝas ĉefe per uzado de la angla.
Eŭropa Bunto, la asocio, kiu manifestaciis en Strasburgo, cirkuligis alvokon, kiu komenciĝis jene:
EŬROPO KAJ LINGVAJ RAJTOJ: necesas agi en 2004!
Dum 2004, Eŭropa Unio pligrandiĝos kaj ankaŭ okazos eŭropaj balotoj. Tamen, la lingva problemo restas ne solvata, sed kaŝita per pseŭdo-multlingvismo favore nur al la 3 pli potencaj lingvoj. Pro tiu fakto, ni riskas iri al lingva hegemonio, kaj fine unikeco, kiu endanĝerigos la lingvan kaj kulturan diversecon de Eŭropo. Tial, interalie la esperantistoj apogas la proponon de komuna (kaj ne unika) pontolingvo neŭtrala, kiu ebligus egalecan respekton de ĉiuj lingvoj kaj efikecon por eŭropa demokratio.
Kelkaj el la sloganoj proponitaj de simpatiantoj kaj citataj en ĝia ttt-ejo estas:
“Esperanto ne havas patrujon. Ĉiu esperantisto jes.”
“Vivu mia lingvo.../Mi parolas mian lingvon.../Mi amas mian lingvon...”, post kio sekvas “...dank’al Esperanto/...protekte de Esperanto!”
Kiel László Gados, ili aludas, ke “neŭtrala” komuna pontolingvo iel ne “endanĝerigos la lingvan kaj kulturan diversecon” kiel la “potencaj” lingvoj. Denove forestas vera klarigo. Malfacilas kompreni kial Esperanto – lasante flanke la retorikumadon pri neŭtraleco – ne estus “potenca” kaj estus malpli esprimo de “lingva hegemonio” ol unu el la nunaj “tri plej potencaj lingvoj”.
Ne devus mirigi, ke la adeptoj de “kultura diverseco” ne ellaboras kredindajn scenarojn pri estonta grandskala uzado de Esperanto. Esperanto estas vera lingvo kaj ne posedas magiajn propraĵojn. Kio mirigas, estas, ke multaj esperantistoj sentas neniun inhibon eluzi la trokredemon de la publiko, aspektigante ĝin kiel panaceon.
Probal Dasgupta |
Kvankam la pledantoj de “lingva diverseco” helpita de Esperanto komencis moderigi siajn asertojn dum la pasintaj kelkaj jaroj, la pretendo pri “protekto de diverseco” plu fantomas. Ĝi reaperis plej laste en la “ekologi-lingvistika ekspertizo” komisiita de la moskva Eŭropa Jurscienca Universitato Justo al esplorgrupo (“Internacia ekologi-lingvistika eksperta komisiono”) konsistanta preskaŭ nur el esperantistoj [25]. Al la komisiono apartenis interalie Renato Corsetti, Probal Dasgupta kaj Helmar Frank, Reinhard Selten kaj John Wells. Oni starigis al la komisiono plurajn demandojn pri Esperanto, inter kiuj estis ĉi tiu: “Ĉu la lingvo povas esti valora vidpunkte de lingvistika ekologio – kontribui al la protekto de lingva diverseco?”
La konkludo de la esperantista grupo – ne mirinde – estas, ke ĝi povas. La komisiono klarigis:
Estante neŭtrala lingvo, Esperanto ne pretendas elpuŝon de iu ajn nacia lingvo. Kontraŭe, plenumante la rolon de helpa ilo por komunikado kaj kunlaboro en scienco, tekniko, kulturo, arto kaj aliaj sferoj de la homa agado, ĝi kontribuas al pliigo de la rolo kaj longviveco de ĉiuj naciaj lingvoj en etnaj grupoj (inkluzive la minoritatajn). Perspektive oni povas esperi pri tio, ke dank’ al lernfacileco de Esperanto, pluroble pliiĝos la kvanto da parolantoj en ĝi. Tian konkludon sekvigas la hodiaŭa praktiko de la lingvouzado en apartaj landoj. En Hungario, ekzemple, Esperanto ricevis statuson de komunikilo kaj kunlaborilo, egalrajta kun fremdaj lingvoj. En la internacia komunikado ĝi kontribuas al forigo de la mondskale ekzistanta lingva diskriminacio, kiu estas la prakaŭzo de malapero de minoritataj lingvoj.
Esence, la komisiono antropomorfigas la lingvon, deklarante, ke ĝi “ne pretendas” senigi aliajn lingvojn je iliaj uzterenoj. Tio estas ofta stilfiguro, per kiu la pledantoj de “lingva diverseco” argumentas: Esperanto “ne volas” kaj “ne intencas” forpuŝi etnajn lingvojn. Sekve, ĝi post la tutmonda enkonduko “protektos” kaj “ŝirmos” ilin. Ĝia kontribuo al la forigo de lingva diskriminacio laŭ la komisiono fortikigas minoritatajn lingvojn. Ĝi ne detalas, kiel.
Kelkaj adeptoj de Esperanto tiel ekamis la “diverseco”-politikon, ke ili ne povas elturniĝi sen tiaj argumentoj, kvankam ili ŝajnas kompreni, ke Esperanto, se oni oficialigus ĝin tutmonde, ne vere “protektus” aliajn lingvojn aŭ “savus la kulturan diversecon”. Ili evitas senbazajn pretendojn kaj limigas sin al simplaj deklaroj favoraj al la ideologio de “kultura diverseco”, ne asertante, ke Esperanto senpere utilus al tiu afero.
Unu motivo por argumenti per protektado de “diverseco” per Esperanto estas la kredata neceso pruvi, ke esperantistoj ne volas flankenigi aliajn lingvojn per Esperanto. Kelkfoje ja aperas la antaŭjuĝo, ke ili celas tion.
La Manifesto de Prago, aperinta en 1996, verŝajne pli ol iu ajn alia dokumento proksimas al oficiala deklaracio pri la politikaj celoj de UEA – ja la plej granda Esperanto-organizaĵo. Ĝi havas sep punktojn. La sesa rilatas al nia temo:
LINGVA DIVERSECO
La naciaj registaroj emas konsideri la grandan diversecon de lingvoj en la mondo kiel baron al komunikado kaj evoluigo. Por la Esperanto-komunumo, tamen, la lingva diverseco estas konstanta kaj nemalhavebla fonto de riĉeco. Sekve, ĉiu lingvo, kiel ĉiu vivaĵospecio, estas valora jam pro si mem kaj inda je protektado kaj subtenado.
Ni asertas ke la politiko de komunikado kaj evoluigo, se ĝi ne estas bazita sur respekto al kaj subteno de ĉiuj lingvoj, kondamnas al formorto la plimulton de la lingvoj de la mondo. Ni estas movado por lingva diverseco.
Ĉi tiun deklaracion komponis homoj, kiuj nepre deziris temigi la konservadon de lingvoj, sed kiuj estis sufiĉe singardemaj por ne pretendi, ke la enkonduko de Esperanto utilos tiucele.
Singardan “diversecprotektan” pretendon koncerne Esperanton faras Eŭropo – Demokratio – Esperanto (EDE). EDE estas iuspeca “Esperanto-partio”, kiu okaze de la pasintaj elektoj de la Eŭropa Parlamento prezentis kandidatojn en Francio. (EDE provis aperi sur la balotiloj en Germanio, sed ne sukcesis kolekti sufiĉe da subskriboj.) Ĝia balotprogramo [26] havas grandan sekcion pri la enkonduko de Esperanto en la EU kaj alian, kiu cele al “protekto de la lingvaj kaj kulturaj hejmgrundoj” de etnaj malplimultoj postulas “protektajn dispoziciojn, celantaj[n] pluteni la kritikan densecon, kiu nepras por vivteni lingvon, kuturon, popolon” kaj “certigon de respekto al la hejm-radikoj, rajton por loĝ-proksimiĝo laŭ lingvaj kaj kulturaj radikoj”. Tiuj du sekcioj de la programo estas apartaj unu de la alia. Nur en unu loko oni ligas la du temojn. En alineo, kiu elnombras la avantaĝojn de Esperanto, oni asertas, ke unu el ili estas la “respekto de la diverseco kaj konservado de la eŭropa kultura specifeco”.
Kelkfoje esperantistoj konjektas, ke politikaj ŝanĝoj en la mondo povus favori kaj la adopton de Esperanto kaj pli efikan lingvoprotektan agadon. Estonta mondo, kiu akceptus Esperanton, ĉiukaze estus tute alia mondo ol la nuna, kaj ĝi traktus lingvojn kaj lingvan diversecon alie. Renato Corsetti antaŭnelonge ekdubis la utilon de debatoj pri la kvalitoj de Esperanto kiel potenciala ŝirmanto (aŭ voranto) de etnaj lingvoj. Dum diskuto pri tio, ĉu Esperanto ne povus iĝi same tiel lingvovora kiel la angla, li diris [27]:
Esperanto ne havas malantaŭ si nacion, kiu volas altrudi sian industrion, sian potencon ktp. Ĉiukaze, diskutoj ŝajnas al mi sen granda senco, ĉar mondo, kiu akceptus Esperanton estus mondo tiom diferenca de la hodiaŭa, kiu estus kompreninta, kio estas la homaj lingvaj rajtoj, kaj kiu strebus protekti ĉiujn lingvojn.
Marcel Leereveld |
Esperantistoj nur kelkfoje temigas la eblecon, ke ankaŭ Esperanto – se ĝi enkondukiĝus kiel “ĉies dua lingvo” – povus endanĝerigi etnajn lingvojn aŭ etnajn kulturojn.
Dokumento de ne indikita aŭtoreco (eble de Francisko Simonnet) en la retejo de Libero por la Lingvoj (LPLL) [28] starigas la kutiman diversecprotektan pretendon (“En niaj okuloj la ĉefa intereso de Esperanto … estas konservi la aliajn lingvojn kaj la dignon de ĉiu lingva grupo kaj ĉiu persono.”), dum ĝi aliflanke antaŭzorgeme konstatas: “Oni devas demandi sin, ĉu ne konvenas, kiel kelkaj inter ni subtenas (sed la debato restas malfermita pri ĉi tiu punkto kiel pri multnombraj aliaj), konservi en ĉiu lingva komunumo strikte unulingvajn kernojn.”
Ankaŭ Marcel Leereveld, kiu traktas la Esperantan gramatikon en regulaj artikoloj en Laŭte, traktis antaŭnelonge [29] “flankaĵojn” kaj “kromproduktojn”, kiuj akompanas la “precipan taskon” de la adeptoj de la lingvo – ĝeneraligi ĝin kiel interkomunikilon inter malsamlingvanoj. Al tiuj “flankaferoj” li kalkulas la familian uzadon de Esperanto, dirante, ke ĝi “se ĝenerale akceptita, detruus la etnajn lingvojn”.
Ne tute mankas ĉe la porpledantoj de lingva diverseco la konscio, ke Esperanto ĉe sufiĉe alta grado de ensociiĝo estus ne plu ĉies dua lingvo, sed de multaj la unua lingvo – kaj kredeble ankaŭ lingvo, kiu anstataŭus etnajn lingvojn.
Certe ekzistas pliaj provoj klarigi, kial la enkonduko de Esperanto kapablus protekti etnajn lingvojn kaj kulturojn, konsiderante la ĉieecon de la etna kaj identisma diskurso en la esperantlingva komunumo kaj en la movada propagando. Kelkaj plej oftaj argumentaj linioj estas traktitaj ĉi tie.
Malfacilas antaŭdiri la estontecon de la ideologio, kiu ligas Esperanton kun temoj kiel “kultura diverseco” “lingva diverseco” kaj “konservado de etna identeco”. Tiaj ideologioj estas tre tipaj por la eŭropa Nova Dekstrularo kaj oni povas sen troigi paroli tiukonekse pri “etnoplurismo”, se uzi la terminon kreitan de la Nova Dekstrularo mem. Verŝajne esperantistoj rezignos pri ili reage al ilia malpopulariĝo en la cetera socio. Tio kelkloke okazas, sed ne ĉie. Esperantistoj kutime rimarkas kun kelkjara malfruo, el kiu direkto la vento blovas. Ĉu SAT, tradicie kontraŭnaciisma, ne akcelu ilian konsciiĝon?
Franclingva versio
Anglalingva versio
Pliaj vidpunktoj:
• Multepeza malfeliĉo de diverslingveco (Roy McCoy, Renato Corsetti kaj Mark Fettes)
• La “internaj ideoj” de Esperanto (Gary Mickle)
• Festparolado por la Floraj Ludoj (Barcelono, 1987) (Georges Lagrange)
• Por solvo de la etna problemo (Guy Héraud)
• Pri la rilatoj inter la lingvoj de etnaj minoritatoj kaj la internacia lingvo esperanto (Uwe Moritz)
• Favore al la lingva diverseco (Luis Hernández)
Notoj
[1] Tiu etnismo-vario, kiun esperantistoj konas pro la agado de la Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL) estas pli modera ol la originala. La nocion “etnismo” la unua larĝe popularigis la okcitana naciisto François Fontan per sia libro Ethnisme, vers un nationalisme humaniste, 1961.
[2] Poblet, Francesc: “ Frederic Pujulà i Vallès, escriptor, catalanista i esperantista” en Kataluna Esperantisto julio-sept. 2003 (327), p. 14.
[3] Connolly, James en The Harp, aprilo 1908; citita en Keable, Ken: James Connolly and Esperanto, 2001.
[4] “Deutsche Zeitungsschau”, Germana Esperantisto, 1914 (5), p. 76-77; citanta el artikolo de Franz Goldbach en Burschen heraus! Zeitschrift des Akademischen Turnbundes, februaro 1914.
[5] Steche, Theodor: “Sprachwissenschaft und Welthilfssprache”, Germana Esperantisto, 1931 (6), p. 85-90.
[6] Steche, Theodor: Neue Wege zum reinen Deutsch, Ferdinand Hirt, Breslau, 1925.
[7] Simon, Gerd: Himmlers Bibel und die öffentlichkeitswirksamste Podiumsdiskussion in der Geschichte der Germanistik (Erster Teil); kaj Europa-Gedanke und Sprachpolitik 1933-1945.
[8] Simon, Gerd: Europa-Gedanke und Sprachpolitik 1933-1945, p. 6.
[9] Courtinat, Leon: Historio de Esperanto (3-a vol.), Bellerive-sur-Allier, 1966, p. 1016. Ĉi tiu raporto estas tamen mankohava almenaŭ koncerne la lokon de la evento. Ĝi indikas “Rostock-Greiswald”. Tia kvartalo en Rostock ne ekzistas. Preskaŭ certe temas pri la urbo Greifswald, 90 km for de Rostock.
[10] Lapenna, Ivo: Retoriko (1-a eld.), Parizo 1950, p. 28.
[11] Lapenna, Ivo: Retoriko (3-a eld.), Rotterdam 1971, p. 59.
[12] Pei, Mario: All About Language, London 1956.
[13] Pei, Mario: One Language for the World and How to Achieve It, New York 1958, ĉ. 17 (mia traduko).
[14] Hernández, Luis: “ Favore al la lingva diverseco” en Nica literatura revuo, novembro-decembro 1955.
[15] GRECE = Groupement de Recherche et d’Études pour la Civilisation Européenne [Esplor- kaj Studgrupo por la Eŭropa Civilizacio].
[16] Héraud, Guy: “Pour une solution du problème ethnique” en La Monda Lingvo-Problemo, Mouton, Den Haag, n-ro 5, 1970, p. 103-113; Esperanta traduko “ Por solvo de la etna problemo” aperis en la Raporto pri la Seminario “Lingvo kaj Kulturo”, Stichting voor internationale kommunikatie, Amsterdam 1972 kaj en Corsetti, Renato (red.): Diskriminacio, UEA, Rotterdam 1984.
[17] Chiti-Batelli, Andrea: Por politiko de Esperanto, UEA, Rotterdam 1997; kaj aliaj verkoj de la sama aŭtoro.
[18] Chiti-Batelli, Andrea: “Kia Eŭropa politiko por la Esperanto-movado” en Politika hegemonio kaj lingva hegemonio en Eŭropo, p. 5, UEA, Rotterdam 1995.
[19] Frank, Helmar: Europa so – oder besser?.
[20] Frank, Helmar: Europa so – oder besser?: ĉ. 3.4.
[21] Eŭropa Bunto: “ Eŭropo kaj lingvaj rajtoj: necesas agi en 2004”.
[22] Eŭropa Bunto: “ Eŭropo kaj lingvaj rajtoj: necesas agi en 2004”.
[23] Eŭropa Bunto: http://lingvo.org/bunto/ [ne plu alirebla].
[24] Gados, László: Brilu ĉiu lingvo samrajte!, Humana Eŭropa Asocio (PLU), Söjtör (Hungario) 2001.
[25] Redakcio de Libera Folio: “ Ekologi-lingvistika ekspertizo de Teĥeko”, 2007-04-17.
[26] EDE: “ Nia programo”.
[27] Corsetti, Renato: mesaĝo de 2007-03-08 pri “Glottofagia dell’Eo? (Risposta a Castelli)”, http://it.groups.yahoo.com/group/esperantisti-italiani/message/14754.
[28] Libero por la Lingvoj (LPLL): “Libero por la lingvoj – Liberté pour les langues”, http://sapato.com.br/libero/sciforespe.doc [ne plu alirebla]; la citaĵoj estas de mi tradukitaj el la franca.
[29] Leereveld, Marcel: “ La Esperanta Kulturo”, Laŭte, januaro-februaro 2007 (187), p. 63-64.
La aŭtoroj de la publikigitaj artikoloj, nuraj responsuloj pri ties enhavoj, apartenas al vasta ideologia spektro. Ni celas kontribui al la kreado de kritikaj spiritoj kapablaj kompari kaj juĝi la diversajn pensmanierojn ekzistantajn en niaj medioj. |