IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

PRI  LA  RILATOJ  INTER  LA  LINGVOJ  DE  ETNAJ  MINORITATOJ  KAJ  LA  INTERNACIA  LINGVO  ESPERANTO

Uwe Joachim Moritz

Teksto publikigita faldfolie la jaron 1975

Uwe Joachim Moritz

La plej multaj uzantoj de la Internacia Lingvo supozeble profunde dubas ĉu vere ekzistas, ĉu fakte povas ekzisti atentindaj rilatoj inter Esperanto kaj la lingvoj de tiu bunta fasko de etnaj minoritatoj abundaj en ĉiuj kontinentoj. (Evidente, ĉi tie tute ne temas pri lingvistikaj, sed nur pri lingvopolitikaj rilatoj.) Ĉu Esperanto ne estas la savilo el la kaoso de lingva diverseco? Ĉu valoras ankoraŭ okupiĝi pri tiuj minoritataj lingvoj, en multaj kazoj parolataj nur de po kelkcento da homoj, kiam la mondo strebas al unueco? Ĉu la Internacia Lingvo ne havas multe pli vastan horizonton ol la frisa, kataluna, bretona, kimra ktp.? – Tiaj opinioj ekzistas, eĉ abundas, kaj ne estas surprize renkonti ilin speciale ofte inter la plej fervoraj adeptoj de Esperanto. La protagonistoj de instruado de la Internacia Lingvo en publikaj lernejoj tra la tuta mondo facile vidas konkurencon en la minoritatistoj kiuj postulas ke oni instruu la infanojn pri kaj en la piemonta, eŭskera, okcitana, gaela, lapona ktp. Ordinara esperantisto komprenas ke – almenaŭ dum pluekzistas la nunaj ŝtatoj – necesas lerni la rusan, francan, anglan aŭ kastilian, kiom ajn li insistas pri la bezono por vere internacia komunikilo. Kaj tiu esperantisto konsideras la instruadon de sia ŝtata lingvo memkompreneblaĵo. Sed kial ŝarĝi la infanajn cerbojn per iu regiona lingvo?

Jen ni estas jam meze en la problemaro. Ŝajnas nepre necese konsideri la aferon sur la bazo de jenaj faktoj:

  1. Ĉiu homo plej facile kaj trafe esprimas siajn intimajn pensojn kaj sentojn en sia gepatra lingvo.
  2. Laŭ la Deklaracio de la Homaj Rajtoj, neniu homo suferu diskriminacion pro lingva kaŭzo.
  3. En Eŭropo estas parolataj pli ol 60 diversaj lingvoj (senkonsidere de dialektoj!), kaj en la tuta mondo ekzistas proksimume 3.000 lingvoj.
  4. En multegaj lingvoj minoritataj en la nuntempaj ŝtatoj estas kreitaj altvaloraj literaturoj riĉigantaj la tuthomaran kulturon.
  5. La rilatoj inter homoj kun malsamaj lingvoj pli kaj pli oftiĝas kaj intensiĝas, tiel ke scipovo de fremdaj lingvoj estas necesa.

Ni ĉiuj bone scias ke multaj politikistoj kaj eĉ intelektuloj ĉiutage kaŝas kaj tordas tiujn faktojn laŭ siaj interesoj kaj maskas sin demokratoj. La aktivuloj de etnaj minoritatoj plej klare spertadas la malrespekton kaj obstaklojn, kiujn la ŝtataj funkciuloj ĵetas al tiuj kiuj laboras por la tute fundamentaj manifestacioj de kiu ajn homgrupo.

Pri kio klopodas, pro kio luktas Omnium Cultural de Barcelona kaj Fryske Akademy de Ljouwert, por preni simple du ekzemplojn? Ni esperas ne erari, se ni resumas la postulojn jene (konsciante pri pluraj diferencoj laŭ la diversaj etnoj):

  1. instruado PRI la gepatra lingvo ekde la unua klaso;
  2. instruado EN la gepatra lingvo de infanvartejo ĝis universitato;
  3. juraj, ekonomiaj kaj teknikaj eblecoj por radio, televido, ĵurnaloj kaj revuoj en la koncernata lingvo;
  4. filmoj kaj teatro propralingvaj;
  5. oficiala uzado de la regiona lingvo en ĉiuj parlamentaj, administraciaj kaj justicaj instancoj koncernataj de la etna minoritato;
  6. adekvataj financaj rimedoj por plene evoluigi la kulturon de la etna minoritato.

Ĉu la esperantistoj ĉion ĉi ne postulas jam delonge por ĉiuj etnoj? La uzantoj de la Internacia Lingvo, kiuj kutimas ĉiutage rigardi trans la limoj de siaj respektivaj ŝtatoj, perfekte scias kiel forte estas endanĝerigataj niaj etnaj kulturoj per deekstera premo: ofte niaj filmoj estas fremdlingvaj kaj iu mizera subteksto ĝenas nian atenton; niaj sciencistoj ofte verkas siajn artikolojn aŭ eĉ librojn en iu el la “grandaj” lingvoj; en internaciaj rilatoj ni devas tutsimple adapti nin al tiu manpleno da nacioj kiuj pretendas la rajton pri … regado. Esperantistoj, ne kaŝu misprudente kaj false la solan trafan nomon:

Batalu aperte kontraŭ la lingva kaj kultura imperiismo ne nur en interŝtataj rilatoj, sed same kiam temas pri subpremado de la minoritataj lingvoj kaj kulturoj interne de viaj ŝtatoj.

Tiu batalo estas komprenenda kiel unu faceto en la ĝenerala ribelo de la homoj kontraŭ la multforma imperiismo. Tiun ĉi ekkonon travivas pli kaj pli da precipe junaj esperantistoj, kiuj dum la pasinta jardeko traktis tiun problemaron en seminarioj, kongresoj, revuaj artikoloj, broŝuroj kaj aliavoje. Sed … ankoraŭ multegaj esperantistoj restas indiferentaj, eĉ malfavoraj koncerne la klopodojn de la minoritatistoj kaj komprenas nek ties situacion nek la samdirektecon de la strebado al firmigo de la kulturaj rajtoj de etnaj minoritatoj kaj al enkonduko de unu – tamen: la dua – lingvo por ĉiuj homoj.

Do, kia estas imagebla la estonto? Tre koncize jena: cele al paca kunvivado kaj plej efika kunlaborado de la homoj, kiuj ne rezignu pri sia etna specifeco, necesas iom post iom kaj pli-malpli paralele lerneje instruadi la infanojn pri ilia gepatra lingvo kaj pri Esperanto. Tiel, en sufiĉe malproksima estonto, ĉiu homo plene regos sian aŭtentikan etnan lingvon por absolute ĉiuj aktivecoj interne de sia etno kaj disponos pri internacia lingvo por ĉiuj interetnaj aferoj. Tiam ne plu ekzistos la “ŝtato”-preteksto de niaj fifamaj kulturimperiistoj (“Sed por kontakti kun Madrid la vasko devas koni la kastilian!”), ĉar ekzistos absoluta samrajteco inter la plej diversaj etnoj.

Fine parolu Guy Héraud, profesoro pri juro en la universitato de Pau (Francio) kaj fervora aktivulo de la etnisma movado:

“… la trudo de etna lingvo kiel lingvo de Eŭropo – oficiala aŭ simple kvazaŭoficiala – malfermus vojon al la hegemonio de unu kulturo kaj, pere de ĝi, al la hegemonio de unu nacio. Neŭtrala lingvo estas tial ĉi multe preferinda; kaj, ĉar tiu lingvo devas krome esti facile lernebla, ni ne hezitas verve rekomendi Esperanton. Ofte konsiderata – tute malprave – kiel sianature ligita al kosmopolitismo, Esperanto prezentiĝas, male, kiel la plej bona servanto de la etnisma doktrino. Neniel elradikigante, neniel unuformigante, neniel amasecigante, Esperanto permesas al ĉiuj homoj interkompreniĝi kaj resti ili mem interne de siaj respektivaj nacioj. Esperanto liberigas la kimron de angliĝo, la vaskon de franciĝo, la sorabon de germaniĝo. La plej malgrandaj etnoj disponas, dank’ al ĝi, pri vojo al la mondo, kaj tiun vojon ili pagas per nenia malfideliĝo, per nenia falso.

Do, same kiel Esperanto kondiĉas la realigon de la etna federaciismo, tiu ĉi federaciismo reciproke kondiĉas la kompletan kaj definitivan triumfon de Esperanto”.

(Tradukita el: “Pour une solution du problème ethnique” (Por solvo de la etna problemo), en “La Monda Lingvo-Problemo”, Mouton, Den Haag, n-ro 5, 1970, p. 103 - 113.)


Pliaj vidpunktoj:

Multepeza malfeliĉo de diverslingveco (Roy McCoy, Renato Corsetti kaj Mark Fettes)
La “internaj ideoj” de Esperanto (Gary Mickle)
Festparolado por la Floraj Ludoj (Barcelono, 1987) (Georges Lagrange)
Por solvo de la etna problemo (Guy Héraud)
Favore al la lingva diverseco (Luis Hernández)
Ĉu Esperanto povas savi la “kulturan diversecon”? (Gary Mickle)


La aŭtoroj de la publikigitaj artikoloj, nuraj responsuloj pri ties enhavoj, apartenas al vasta ideologia spektro. Ni celas kontribui al la kreado de kritikaj spiritoj kapablaj kompari kaj juĝi la diversajn pensmanierojn ekzistantajn en niaj medioj.