IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

FESTPAROLADO  POR  LA  FLORAJ  LUDOJ

BARCELONO  –  1987

Georges Lagrange

Sinjorina Moŝto!
Sinjoro Prezidanto!
Karaj geamikoj!

Estas por mi granda ĝojo kaj granda honoro, ke vi invitis min por tiuj Floraj Ludoj, kiuj estas ankaŭ la jubileo de Esperanto.

Granda ĝojo, ĉar mi unuan fojon estas en Barcelono. Fakte mi ne estas el tiuj esperantistoj, kiuj emas migradi tra la tuta mondo. Mi tamen iom vojaĝis, sed la Pireneojn mi unuafoje transiras. Kial?

Ĉu decas, en tiel impona salonego mencii proprajn memoraĵojn? Mi tamen kuraĝos.

Katalunio estis por mi temo de revo kaj eble ankaŭ iom de kulposento. Unuafoje kiam mi aŭdis tiun vorton, mi estis nur infano kaj tio estis la diklitera titolo de gazeto: “L’ agonie de la Catalogne”.

Agonio de Katalunio?… tio en Esperanto terure rimas. Estis, se mi iom klare memoras en 1938a aŭ 39a, …tempoj forgesotaj kaj forgesendaj. Mi estis infano kaj ne bone komprenis, kio okazas, mi komprenis nur, ke okazas io terura. Kaj tiu teruraĵo ankaŭ nin trafis, apenaŭ du jarojn poste, pli norde, en Francio: la milito.

Post la milito, jam juna esperantisto, mi foje renkontis kelkajn el tiuj rifuĝintojn el Hispanio, pli ofte el Katalunio mem, kiuj ankoraŭ portis en siaj magraj pakaĵoj de venkitoj, la amarecon de perdita revo: jes en ’36a en Katalunio, same kiel en Parizo en 1871a, oni revis pri mondo pli justa, pri mondo de justeco en libereco.

Kaj same kiel en Parizo en 1871a, tio dronis en sango.

Barcelono, tio estas ankaŭ tiu Ciutat cremata, kie Zamenhof en 1909a devis rezigni la preparitan paroladon, ĉar ĝuste, antaŭ nelonge, okazis tie sanga striko…

Jes do, Katalunio estis por mi junulo ia revo, kiun oni ne kuraĝas tuŝi…

Kompreneble post la milito kaj ĉefe en la jaroj 60-aj, milionoj da Francoj venis al Katalunio. Sed simple por gustumi la malplikostan sunon de la “Costa Braya”. Mi konfesas, ke tio ne multe logis min. Tiom pli ke ankoraŭ staris la “Paliso” kaj mi ne emis rigardi ĝin tro proksime.

Ĉiel en ’47a – jes antaŭ kvardek jaroj, ĝuste la jaron kiam mortis Lanti – mi iĝis esperantisto, kaj aniĝis al SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda). Preskaŭ hazarde, nur tiun adreson mi posedis.

Sed la ideoj de Lanti tuj ŝajnis al mi ĝustaj, justaj kaj logikaj: la provincaj lingvoj, la dialektoj malaperis aŭ estas forsvenantaj antaŭ la naciaj lingvoj. Kaj la naciaj lingvoj malaperu antaŭ la mondlingvo: unu homaro, unu lingvo. Ĉio alia, nur bagatelo, nur detaloj.

Lanti

Nu, mi estis franclingvano el la pariza regiono por kiu la problemoj de la lingvaj minoritatoj estas tute fremdaj. Nur jarojn poste mi komprenis, ke unu el la aspektoj – paradoksaj – de la sennaciismo de Lanti estas ĝuste la franca, tipe franca, jakobenisma centralismo: la centralismo, kiu forigas la diferencojn.

Nur jarojn poste mi komprenis tion. Tra mia esperantisteco. Jes, mi naskiĝis apud Parizo, tial mia gepatra lingvo, mia hejma lingvo estis la franca, ne iu dialekto, ne iu el tiuj marĝenaj lingvoj, kiujn Parizano emas ignori. La franca, t.e. ne ekzakte la lingvo de Voltaire aŭ de Victor Hugo, sed tiu komun-uza lingvo, kiu notinde distanciĝas de la literatura. Mi do estas franclingvano. Mi nek fieras nek hontas pro tio. Tio estas nur la hazardo de la naskiĝloko. Sed tio tre gravis por la formiĝo de mia mondkoncepto.

Kaj krome mi naskiĝis en la “tria Respubliko”, tiu respubliko, kiu disfalis antaŭ la naziaj tankoj en 1940a.

Kaj oni instruis al ni, ke la Respubliko estas unueca kaj nedividebla kaj ke ĝia sola lingvo estas la franca. Tial ŝajnis al mi evidente, kaj tute ne diskutinde, ke ĉiuj ankoraŭ ekzistantaj dialektoj, ke la aliaj, marĝenaj lingvoj de la franca teritorio nature kaj nepre devas malaperi.

Tio estis evidentaĵo por miaj dek aŭ dekdu jaroj. Ke la Korsikanoj parolis italan dialekton, la Alzacanoj germanan, ke estis Flandroj, Katalunoj aŭ Vaskoj, ke estis Bretonoj kun kelta lingvo, Bretonoj, kiuj eĉ ne komprenis la francan, sed kiujn oni amase sendis kontraŭ la germanajn mitralojn dum la unua mondmilito, ke en la sudo oni parolis tute aliajn idiomojn… nur bagateloj. Nu, la lingvajn minoritatojn oni simple kaj principe ignoris, nome de la Respubliko unueca kaj nedividebla. Jes oni trudas al ni tutpretajn konceptojn, fakte, antaŭjuĝojn, kiuj, tial ke ni estas infanoj, ŝajnas al ni evidentaj. Infanaj antaŭjuĝoj? Jes, Sed ni vidas, ke en la lasta kongreso de la PEN-Klubo, en majo ’87, iu eminenta stultulo publike deklaris, ke estas ridinde verki en la Kataluna! [1] Nur tra mia esperantisteco – kaj mi jam estis kvardekjara kiam mi komprenis la profundan signifon de tiu subpremado al la lingvaj minoritatoj.

Katalunoj, franclingvanoj, Kastilianoj kaj Italoj, Portugaloj kaj Rumanoj, ni ĉiuj estas idoj de la latina kulturo kaj niaj lingvoj pli malpli parencas. Same kiel mortanta kverko dissemas ĉirkaŭ si junajn kverkojn, la popollatina lingvo, dum disfalis la romia potenco, ankaŭ dissemis multajn dialektojn.

El tiuj multaj idoj, kelkaj mortis junaj, sen posteuloj, dronigitaj de slavaj aŭ hungaraj popoloj. Aliaj havis bonŝancon kaj fariĝis naciaj lingvoj kun eĉ mondskala graveco. Aliaj ankaŭ, post glora periodo, devis barakti kontraŭ pli potencaj najbaroj.

En tiu senkompata konkurenco inter la lingvoj, iuj do venkas, aliaj baraktas, aliaj, fine, mortas. Kial?

Ĉu venkis iu lingvo, tial ke ĝi estis pli taŭga, pli perfekta ol la aliaj? Ni, esperantistoj, rajtas rideti pri la koncepto “perfekta lingvo”, ĉar ni bone scias, kio okazas pri la lingvo-perfektigistoj de Esperanto. Kial do en la lingva ĝangalo iuj venkis, aliaj ne? Nu! pro politika potenco. Nur pro politika potenco. La pariza dialekto fariĝis la franca lingvo, tial kaj nur tial, ĉar ĝi estis la lingvo de la reĝo. Kaj la reĝoj, jarcenton post jarcento trudis sian lingvon al la tuta lando. [2]

Jes, la venko de tiu aŭ alia lingvo estas ligita nur al potenco, neniel al la kvalito. La latina lingvo estis la kulturlingvo de la mezepoko, tial ke ĝi estis la lingvo de la romkatolika eklezio. La kastiliana akiris gravecon, tial ke ĝi estis la lingvo de Karlo la Kvina kaj de Filipo la Dua, la lingvo de vasta koloniisma imperio, kiu daŭris ĝis la 19a jarcento kaj tial ĝi restas ankoraŭ nun grandskale disvastigita. La franca lingvo ŝuldas sian fortunon al sinsekvo da historiaj faktoj: ĝi estis la lingvo de la reĝo, de la prestiĝa Luizo la 14a, de la filozofoj de la 18a jarcento, de la Revolucio, de Napoleono, de la koloniismo de la 19a jarcento. Kaj estas evidente, ke la angla lingvo ne ŝuldas sian nunan gloron al propraj kvalitoj: ĝi estas fonetike la plej terura, la plej malklara, la plej malfacile prononcebla el ĉiuj eŭropaj lingvoj. Tiun gloron ĝi ŝuldas unue al la vasteco de la brita imperio en la 19a jarcento, kaj plu hodiaŭ la usona potenco.

Rivarol

La samon oni povus diri pri la rusa, pri la araba (pro la dio Petrolo), morgaŭ pri la japana aŭ la ĉina. Tio ŝajnas evidenta al la simpla saĝo. Tio cetere estas la granda malforto de Esperanto – pri tio ni devas klare konscii – ni ne disponas pri ekonomia aŭ politika potenco. Sed tio ne estas evidenta por ĉiuj. Multaj emas opinii, ke la propra lingvo estas la plej klara, la plej perfekta. Kaj se tiu lingvo, pro la hazardoj de la historio, atingas mondan disvastiĝon, oni tute klare opinios, ke tiel estas pro ties supereco. Kaj tial estas tiu fama artikolo de Rivarol en la 18a jarcento pri “la Universaleco de la Franca lingvo” kiu demonstris la superecon de la franca. Artikolo, pri kies naiveco ni rajtas, du jarcentojn poste, rideti.

Kelkajn rimarkojn, parenteze, pri la disvastiĝo de la franca: ĝi estis la lingvo de la aristokratoj, de la diplomatio. Tial ĝi iĝis la oficiala lingvo de la poŝto. Tial ankaŭ estas tiom da – multe tro da – francaj vortoj en Esperanto.

Ĉiel la kultura pezo de la pariza franca lingvo estas tia ke ankaŭ la eksterlandaj franclingvanoj (belgaj Valonoj, svisaj Romandoj, Kanadanoj…) imitas la norman prononcon de la kleraj parizaj burĝoj. Cetere la foriĝo de la lokaj dialektoj antaŭ la oficiala lingvo estas ĝenerala fenomeno. Ankaŭ en Germanio kaj Italio la dialektoj retroiras, kvankam pli malfrue ol en Francio, supozeble ĉar la politika unuiĝo estis pli malfrua en tiuj landoj. Kaj ĉie la televido unuecigas, niveligas, forviŝas la diferencojn. La komuna lingvo estas nun la lingvo de la televido.

Tial la malapero de la nordaj dialektoj en Francio estas fenomeno normala, laŭ historia evoluo. [3] En vilaĝo kiel Bouresse, kie situas la kvinpetalo, oni konstatas la malaperon de la dialekto en nur tri generacioj. Do en la nordo, temas pri normala fenomeno.

Medalo de Tuluzaj Floraj Ludoj

Sed en la sudo?

En la sudo oni parolas – parolis – idiomojn, kiuj tre diferencis de la nordaj kaj verdire pli parencis kun la kataluna ol kun la franca: en la sudo oni diris “castel” aŭ “casteŭ” kaj ne “château”, en la sudo oni diris “la carriero” kaj ne “la rue”, en la sudo oni diris “aigo” kaj ne “eau” ktp… Kaj en la mezepoko oni tute klare distingis inter la lingvoj de “oïl” en la nordo kaj de “oc” en la sudo. En tiu tempo, ŝajnas, ke la trobadoroj povis kanti siajn versojn egale en Avinjono, en Tuluzo kaj en Barcelono: ili estis ĉie komprenataj. Ekzistis komuna kulturo okcitana – kataluna. Kaj se oni trarigardas la okcitanan literaturon oni plurfoje renkontas la samajn nomojn kiel en Katalunio, ekzemple Ramon Lull. Temis ja pri diversaj aspektoj de unu sama kulturo.

Se la historio estus alimaniere fluinta, eble hodiaŭ, inter la norda mondskala franca lingvo kaj la suda mondskala kastiliana, ekzistus de Bordozo ĝis Valencio, de Barcelono ĝis Marsejlo alia fama mondskala kulturo, heredanto de la mezepokaj Floraj Ludoj. Sed Madrido aneksis Katalunion kaj Parizo Okcitanion. La situacio norde kaj sude de la Pireneoj kurioze kaj drame similas. La dekadenco de la kataluna en la 17a kaj 18a jarcentoj tute paralelas tiun de la okcitana en la sama periodo. Kaj la reviviĝo de la kataluna en la romantika 19a jarcento parencas tiun de la okcitana. La Kataluno Verdaguer estas iel la kuzo de la Okcitano Mistral. Kaj ili konis unu la alian.

Kastelo de Montségur

Sed tie haltas la komuna vojo. Kio do okazis? La dekadencon de la okcitana kulturo nerekte kaŭzis la t.n. “katara herezo”. Kontraŭ la Kataroj oni decidis krucmiliton. Kruc-milito? Ĉu vere necesis detrui tiun kataran “herezon”? Ĉu tiu nova, alia religio estis pli aŭ malpli bona ol la tradicia romkatolika? Mi tute ne kompetentas pri tiu demando kaj tio fakte ne interesas min. [4] Sed tiu milito estis ja nur preteksto. Kompreneble estis pli komforte por la krudaj nobeloj de la nordo, krucmiliti en Sudfrancio ol klopodi ĝis Jerusalemo. Fine tiu t.n. “kruc-milito kontraŭ la Kataroj” estis nur koloniisma, konkera milito de la nordo kontraŭ la sudo. Kaj ĉiel la falo de Montségur en 1244 estis mortbato por la okcitana kulturo.

Tion oni ne instruas en la manlibroj prihistoriaj de la francaj lernejoj. Tiun kulturan murdon oni simple prisilentas. Nu, post Montségur, ne plu estis politika potenco en la sudo. La sudo estis nur kolonio de la nordo kaj de tiu bato la okcitana kulturo neniam releviĝis. Ekde tiam ĉiu antaŭenpaŝo de la centra kaj centralisma reĝa povo estis retropaŝo de la okcitana.

Kompreneble la popolo parolis plu sian lingvon. Sed manke de politika unueco, manke de skriba lingvo, la lingvo disdialektiĝis, perdis sian unuecon kaj iom post iom falis je nivelo de kamparana lingvo, de lingvo de analfabetoj.

Sur muro de sudfranca lernejo:
“Parolu france - Estu puraj”

La superaj klasoj estis dulingvaj, oni parolis okcitane al la lakeoj, al la kamparanoj, kiuj prilaboris la teron, sed inter si ili jam uzis la francan. [5]

Tiu kurioza, klasa dulingvismo daŭris ĝis la komenco de la 20a jarcento. Kaj paradokse la publika, deviga kaj demokrata instruado estis plia kaj definitiva bato al la okcitana.

Temis pri vera kultura kaj lingva ekstermado: en la lernejoj ne nur oni instruis la francan, ignorante la okcitanan, sed krome oni praktikadis la denuncon, la “bovinon”. Kio estis? La instruisto, dum la paŭzoj trudis objekton humiligan, nomatan “la bovino” (estis ekzemple lignoŝuo aŭ iu speciala ŝtono) al la unua infano kiu “kulpis” dialektouzon ludante (fakte li simple parolis la hejman lingvon!). Kaj la kulpigito devis siavice trudi la “bovinon” al alia kamarado, kiu same kulpis. Kaj tiel plu ĝis la vespero. Kaj la lasta, kiu havis enmane la “bovinon” estis punita. Per tia metodo kaj kelkaj samnivelaj oni atingis ke la homoj hontis pro sia lingvo. Hontigi homojn pro ilia lingvo, tio estas la plej efika rimedo por mortigi lingvon.

Poste estis ankaŭ la militservo: la junaj rekrutoj nepre devis uzi komunan lingvon kun la aliaj kamaradoj. Tiom pli ke oni zorge intermiksis ilin. Kaj kompreneble estis nepre malpermesite uzi dialekton en la kazerno! La turismo el la nordo al la sudo kaj hodiaŭ la nacia televido frapis la lastajn batojn al la okcitana. Honeste oni devis diri, ke ne nur la politiko ludis kontraŭ la sudo: estas ankaŭ geografiaj kaŭzoj. En la nordo estas la grandaj ebenoj riĉe akvumitaj de la atlantikaj pluvoj, la ebenoj tritikoriĉaj, la ebenoj kun riĉaj herbejoj kaj grasaj bovinoj. La sudo estas ofte monteca, rokeca kaj tro seka.

Trobadoroj

En la nordo estas geografia unueco ĉirkaŭ la t.n. “pariza pelvo” al kiu konverĝas ĉiuj vojoj. La sudo malhavas unuecon. Marsejlo rigardas al oriento, Bordozo al Anglio, Tuluzo al Hispanio, kaj la montanoj restas en siaj montoj. Kaj en mezepoko neniam estis politika unueco de la sudo. Kio restas, fine en Francio, el la glora tempo de la trobadoroj? Jes restas la vorto “amour”. Tiu vorto ne estas franclingva, sed okcitana. Ni heredis ĝin de la trobadoroj. Jes, ankoraŭ en foraj vilaĝoj izolitaj, kelkaj maljunuloj parolas plu inter si la dialekton, nur por praktikaj celoj. Kaj ili hontas antaŭ la Parizanoj. Ili konscias, ke ili uzas “ĵargonon”. Jes, kelkaj junuloj provas revivigi la lingvon de siaj geavoj. Sed tion farante ili havas teruran francan akcenton kaj ili ne kapablas interkompreniĝi. Nur folkloraĵo. Kiel tiuj Indianoj de Nordameriko, kiuj surmetas plumojn por la turistoj.

Jes, ankaŭ, de dudek jaroj estas ja verkistoj en la okcitana, sed verkistoj, kiuj elektis tiun lingvon, de tio ne povas vivi kaj estas ne tre konataj. La okcitan-devenaj verkistoj plej konataj, kiel J. Giono aŭ M. Pagnol verkis france.

Nenio nova en tio cetere, jam en la Renesanco, Clément Marot aŭ Montaigne, ankaŭ okcitan-devenaj, preferis verki en la lingvo de la reĝo. Ja, la presado en okcitana kostas tro multe. Kaj la legantaro estas nesufiĉe ampleksa… Do tute same kiel niaj esperanto-verkistoj, ili verkas en la lingvo, kiun ili elektis, por subteni ĝin, por vivigi ĝin, ne kiel popularaj verkistoj. Kurioza paralelo, pri kiu ni reparolos poste.

Kio restas, finfine el tiu glora tempo? Nur akcento. Tiu suda akcento en kiu ni, nordanoj plumpe intermiksas Bordozon, Tuluzon kaj Marsejlon. Tiu suda akcento, kiun ili provas forigi kaj forgesigi se ili estas iom kleraj, por ne aspekti tro primitivaj, tro kamparanaj. Tiu akcento, kiun oni uzas en la komedioj de A. Roussin aŭ en la filmoj de M. Pagnol, por iom gajigi, tiel ke tio estas sentata de la suduloj, preskaŭ rasisme. Tiu akcento, kiu sonas por ni, nordanoj, sune kaj ferie, ĉar ni emas iri al la suno, al la sudo por ferii. Kaj tial ili nomas nin “Les Bronze-cul”, la “pugo-sunbanantoj”, la “sunbaniĝ-puguloj”.

Mistral

Kompreneble estis Mistral. Sed Mistral alvenis kelkajn jarcentojn tro malfrue. En la metroo de Barcelono, apud, “Salida” estas skribite “Sortida”. Jes la kataluna lingvo estas savita. En Marsejlo estas skribite nur “Sortie”. Mistral alvenis tro malfrue, “Mirejo” de Mistral estas konata sed en sia franclingva traduko.

En tiu fino de la 20a jarcento ni travivas periodon senprecedencan en la historio de la homaro, periodon kiu nepre kondukos al mondunuiĝo aŭ al neniiĝo. Tion postulas la teĥnologio. Tion diris Einstein. Tion diris jam pli frue Eŭgeno Lanti kaj tial elpensis la sennaciismon.

La teĥnologio – ne ideologio – estas tia, ke ĝi ebligus al ĉiuj homoj dece vivi kaj samtempe ĝi ĉiujn minacas je plena ekstermado. Pri tio ni ja ĉiuj konscias.

Cetere la sopiro al mondunuiĝo estas malnova revo, por tiel diri “edeneca” revo, kiu daŭre fiaskis. Kial?

La antikvaj imperioj provis – parte – unuigi la homaron. Ili ĉiuj disfalis. Ankaŭ la grandaj religioj pretendis unuigi la homaron. Ili ĉiuj fiaskis. Cetere ili estis pluraj kaj tial inter si konkurencis. Pli freŝdate la koloniismaj imperioj provis arigi vastajn teritoriojn. Sed ankaŭ ili disfalis. Sed tiam okazis io nova, pri kio ni baldaŭ vidos…

La modernaj imperiismoj – ĉefe ekonomiaj – ankaŭ provis regi la mondon. Sed bonŝance ili estas pluraj kaj inter si konkurencas. Kaj ili klare scias, ke neniu povas supervenki la alian. Bonŝance. Mondunuiĝo, do, jes, sed kiel? La historio instruas, ke la perforta unuiĝo ne povas longe daŭri. Tiel longe kiel estas subpremanto kaj subpremato, okazas ribeloj kaj ne povas regi paco.

La solaj unuiĝoj, kiuj povas ja daŭri estas ligoj inter egaluloj en harmonia kunlaborado – eĉ se ne ĉio ideale, ili funkcias en la realeco –. En Eŭropo la ekzemplo estas Svisio en kiu kunvivas tri aŭ kvar – egalrajtaj – kulturoj, Eŭropo mem – sub niaj okuloj – post jarcentoj da militoj kreiĝadas, inter egaluloj.

Kaj ĉiel estas evidente por ĉiu iom saĝa homo, ke hodiaŭ la landlimoj estas anaĥronismo, stulta restaĵo de la mezepoko. Mi diris pli supre, ke la “grandaj lingvoj” bazas sian forton sur politika aŭ ekonomia potenco. Tio ankoraŭ nun estas vera (vidu la anglan!). Sed ĉu temas pri eterna, neŝanĝebla vero?

Post la dua mondmilito la koloniismaj imperioj (la angla, la franca, la nederlanda, la portugala…) devis iom post iom cedi antaŭ la koloniitaj popoloj. Ne sen sango, kompreneble. Ili devis agnoski la ekziston de la alia. Ili devis lerni la respekton al la diferenco. Kaj ni vidis iom post iom ĉiujn minoritatojn depostuli sian ekzistorajton.

Tiu fakto estas ĝenerala kaj ĝi estas nova. Kaj des pli neatendita en Francio tradicie tiel centraligita.

Jes, la grandaj potencoj devis finfine kompreni, ke la politiko “de la kanonŝipo”, kiel oni diris, ne plu sufiĉas: la almeto de militŝipo antaŭ la haveno de lando teĥnike ne evoluinta ne plu sufiĉas por trudi avantaĝan komercan kontrakton aŭ politikan protektoraton.

Ankaŭ la malfortan oni devas iel respekti. Kaj tio estas io nova.

Cetere la svahila estas la internacia lingvo de orienta afriko, sen politika aŭ ekonomia potenca bazo… Komence mi diris, ke mi, juna esperantisto kun franca edukado tute senkritike akceptis la tezojn de Lanti, laŭ kiuj ĉiuj lingvoj malaperu antaŭ la mondlingvo, same kiel forsvenas la dialektoj ankaŭ la naciaj lingvoj. Tio estas ja unu el la aspektoj de la sennaciismo de Lanti.

De kie fontas tiu drasta sinteno? De la terura elreviĝo de Aŭgusto 1914, de la konstato, ke la psiĥologiaj kaŭzoj de la milito estas la naciismo. Ĉar naciismo estas kvazaŭ religio, sanga religio, kiu generas malamon, haton. Tion cetere diris ankaŭ la Sviso Edmond Privat.

Jes, la vorto “nacio”, ankaŭ en Esperanto ne estas tute klara. Ĝia senco varias de unu uzanto al la alia. Eble oni devas prefere uzi “etnon”. Sed “naciismo” estas klarsenca, naciismo estas plago, kiun oni per ĉiuj armiloj kontraŭbatalu. Kaj Esperanto estas unu el tiuj armiloj. Lanti ankaŭ opiniis, ke la homaro, vole-nevole unuiĝos dank’al la teĥniko, frukto de la racio. Kaj Esperanto estas unu el tiuj teĥnikoj, ĉar ĝi estas “racia” lingvo. Tio estis alia tezo de Lanti. Ni memoru, ke Lanti mem estis ja teĥnikisto.

Nu, pri la “racieco” de Esperanto oni povus debati. Tio ne estas ĉi tie la temo. Sed Lanti eraris konsiderante, ke lingvo estas nur teĥnika rimedo, nur komunikilo.

Lingvo ne estas nur telefono. Lingvo estas io plia, io pli intima, io, kio havas radikojn en la sentemo, en la koro, io neracia, io sentimentala.

Kaj tion, kurioze, mi komprenis dank’al Esperanto, Ni, esperantistoj, sentas nin kunligitaj, ne tial ke nia lingvo estas, laŭdire, “racia”, sed tial ke ni uzas la saman lingvon, kiun ni elektis, eĉ se ni estas t.n. “denaskaj esperantistoj” [6]. La hejman lingvon ni ŝatas, ĉar ĝi estas tiu de niaj unuaj infanaj vortoj, la lingvo patrina. La nacian lingvon oni eble trudis al ni, sed Esperanton ni nepre elektis. La esperantaj vortoj havas por ni la saman frandan guston, kiel tiuj de vilaĝano, kiu preferas uzi la dialekton de siaj gepatroj por kore sin esprimi.

Kaj tiam mi komprenis, ke ni, esperantistoj estas ia lingva minoritato, kiel la Katalunoj, kiel la Vaskoj, kiel la Bretonoj. Ankaŭ ni estas neglektataj, malestimataj, primokataj. Esperantistoj estis eĉ foje subpremataj, persekutataj, deportataj pro sia lingvoaparteneco.

Lingvo ne estas nur komunikilo, ĝi ja tuŝas ion pli intiman, ĝi tuŝas nian memon, nian identecon. Kaj ĝuste en tio kuŝas unu el la rezisto-kaŭzoj kontraŭ Esperanto: iuj timas, ke tiu “artefarita monstro”, tiu aĵo en la stilo de Frankenŝtejno, tuŝos ies identecon, atencos al la lingvo-patrino… Minoritata lingvo de subpremata popolo, minoritata lingvo de la esperanta diasporo, ni ja sidas en la sama pozicio, nia lukto estas la sama: depostuli, ke oni agnosku nin. Kaj tial estas certe, ke se tiuj minoritatoj volas vivi plu kaj defendi nian ekzistorajton, ili devus per Esperanto diskuti pri siaj komunaj problemoj, sen kurbigi la kolon antaŭ la grandaj imperialismaj lingvoj. Kaj ĝuste Esperanto estas la plej taŭga pont-lingvo por peri kaj diskonigi la minoritatajn kulturojn. Ne nur la Katalunan, sed ankaŭ la Hungaran, la Finnan, la Vaskan, la Albanan…

Kun Lanti mi ripetos, ke naciismo estas plago, religio de malamo, de hato. Sed mi ne akceptas mondkulturon nur teĥnologian, kulturon de nura metrosistemo, kulturon de robotoj.

Mond-unuiĝo, memkompreneble, sed sen imperiisma sintrudo. Mond-unuiĝo sen diskriminacio. Mond-unuiĝo, kiu agnosku la diferencojn, kiu respektu la diversajn kulturojn, kiu respektu la minoritatojn.

Kiel multaj Nordfrancoj mi sentas altiriĝon al la mediteranea lumo kaj al la nesuperebla gloro de la antikva Ateno. Kaj mi emas rigardi tiujn Florajn Ludojn, kiel malproksiman eĥon de tiu Ateno de Periklo, kiun Pompeu Gener priskribas en “Greka Diino”: mondo de Beleco, de Kleriĝemo kaj de Libereco. [7] Sed ĝi estu mondo ne nur greka. Ĝi estu por ni esperantistoj mondo tutplaneda, mondo tuthomara de Beleco, de Kleriĝemo kaj de Libereco.

Tial mi ĉi tie plej kore deziras ke gloriĝu la Rozo, la Eglanterio kaj la Violo.

Mi dankas vin.

Alia versio, kiu aperis en la SAT-retejo

Pliaj vidpunktoj:

Multepeza malfeliĉo de diverslingveco (Roy McCoy, Renato Corsetti kaj Mark Fettes)
La “internaj ideoj” de Esperanto (Gary Mickle)
Por solvo de la etna problemo (Guy Héraud)
Pri la rilatoj inter la lingvoj de etnaj minoritatoj kaj la internacia lingvo esperanto (Uwe Moritz)
Favore al la lingva diverseco (Luis Hernández)
Ĉu Esperanto povas savi la “kulturan diversecon”? (Gary Mickle)


    NOTOJ (rimarkoj nediritaj dum la prelego):

[1] Vidu en “Literatura Foiro” la artikolon de Perla Martinelli p. 5a, unua kolumno (kajero nº 105).

[2] La edikto de Francisko la Unua en en Villers Cotterets (1539) trudas la francan lingvon por ĉiuj oficialaj dokumentoj anstataŭ la latino.

[3] Estas konate, ke dialekto des malpli rezistas al la lingvo, ju pli ĝi proksimas kaj parencas al ĝi.

[4] La historio de la religioj, cetere similas tiun de lingvoj. Iuj prosperas, aliaj velkas… pro la hazarda historio…

[5] Tiu “paraŝutado” de lingvo en la superaj klasoj okazis nur en Okcitanio, Bruselo estas franclingva urbo meze de flandra teritorio. Kaj en Aŭstra imperio okazis simila fenomeno, la germana lingvo estis same “paraŝutita” en Pragon kaj Zagrebon, kiuj estis, principe, slavaj urboj.

[6] Nenio, politika aŭ ekonomia, devigas t.n. denaskan esperantiston resti plu esperantisto. Li do elektas tion.

[7] Sed sen sklavoj nek masklismo, kompreneble!


La aŭtoroj de la publikigitaj artikoloj, nuraj responsuloj pri ties enhavoj, apartenas al vasta ideologia spektro. Ni celas kontribui al la kreado de kritikaj spiritoj kapablaj kompari kaj juĝi la diversajn pensmanierojn ekzistantajn en niaj medioj.