Antaŭ unu jaro, mi legis en artikolo de usona samideano la aserton, ke estas devo de interlingvisto strebi al celado por kiel eble plej malmultaj lingvoj, neniam por multaj…
Tamen, kiel ordinara fervora esperantisto, neniel garnita per emfazaj titoloj de interlingvisto aŭ planlingvisto, laŭte mi volas nun diri, ke, ĝuste pro la gaja kosmpoliteco, kiun tute nature Esperanto liveras, funde mi ŝatas la ekziston de tiel multaj diversaj manieroj, uzataj ankoraŭ de l’ homoj, en skribo, en parolo aŭ en penso, kiel grava kultura heredaĵo de akumuliĝinta trezoro, por esprimi sentojn, por eksterigi emociojn, por poluri ideojn, por dorloti revojn aŭ simple nur por familiare rilati kun karaj kunuloj, laŭ spontana fluo de la hejma lingvo, kiu intime gardas en sia strukturo la plej karakterizajn ecojn de la koncerna popolo.
Kompreneble, sen la lingva diverseco ne ekzistus lingva problemo; sed ankaŭ sen lingva problemo ne estus necesa la genia solvo, kiun Esperanto prezentas kaj reprezentas. Nu, se dank’ al la lingva multeco, dise tra la mondo, aŭdiĝas impona koncerto el akute variaj tonoj, ni ne forgesu ke tiu varieco mem pravigas niajn klarajn argumentojn kaj masonas por ili solidan bazon.
Sekve, por konscia esperantisto, la lingva diverseco ne estas ĥaoso nek biblio malbeno, sed sole nur etnografia fenomeno, kies malutilaj efikoj glate malaperos, kiam la bela kaj supernacia Esperanto fariĝos efektive ĉies posedaĵo, apud la ceteraj naciaj lingvoj, kiel racie proklamas nia honesta dulingvismo: Ĉiu kun sia lingvo, Esperanto por ĉiuj!
Tial, mi konsideras kontraŭa al la moralaj principoj de Esperanto – kaj eĉ ne konvena al ĝiaj materiaj flankoj – la rekomendon, ke oni ne flegu ĉiujn vivantajn lingvojn, sed nur kelkajn, kvazaŭ ĉiuj ne estus egale samrajtaj, antaŭ la senpartia tribunalo de la interlanda esperantistaro. De sur la neŭtrala rigardejo de nia lingva fundamento, estu ni do respektemaj al ĉiuj apartaj homaj lingvoj. Jes, al ĉiuj senescepte, sed kun la ĝentila gesto de iom pli da simpatio al tiuj modestaj de malgrandaj landoj, eĉ ankoraŭ pli al tiuj humilaj kaj humiligataj lingvoj, kiuj – ĉar ne oficialaj – kvankam graciaj kaj spritaj, estas en urboj de Eŭropo malklere kaj rikane alnomataj kamparanaj dialektoj…
Mi ja scias, ke tiu mia romantika pledo ŝajnos reakcia al la modernaj adeptoj de la lingva malmulteco, ĉar ili – sciencaj esperantistoj – certe preferas ebenigi la vojon al la prentendema universaleco de kvar aŭ kvin ĉefaj idiomoj, kiuj, malgraŭ diplomata interkonsento, en jam akirita monopolo, furioze konkurencas inter si por gajni terenon ekster siaj ŝtataj limoj, trudante jen ruze, jen fuŝe, la mizeran servuton de hontinda imperiismo.
Forte konvinkita mi estas, ke peza burokrata regado en tutmonda amplekso, de kelkaj malmultaj ĉeflingvoj, forbalaintaj la ceterajn, almenaŭ el la oficialaj instancoj, fermus fatale por ĉiam la pordojn al la eniro de Esperanto; tiaokaze, nepre ni dirus adiaŭ al la lastaj esperoj pri la fina venko, tiu revata venko nia, kiun, anstataŭ facile veti en teoriaj ludoj, ni devas ebligi kun preta oferemo, por la gloro de nenia ŝovinismo, per obstina kaj lerta plugado sur la dense sterkita grundo, kiu je nia dispono estas en la fekunda kampo de la lingva diverseco.
Pliaj vidpunktoj:
• Multepeza malfeliĉo de diverslingveco (Roy McCoy, Renato Corsetti kaj Mark Fettes)
• La “internaj ideoj” de Esperanto (Gary Mickle)
• Festparolado por la Floraj Ludoj (Barcelono, 1987) (Georges Lagrange)
• Por solvo de la etna problemo (Guy Héraud)
• Pri la rilatoj inter la lingvoj de etnaj minoritatoj kaj la internacia lingvo esperanto (Uwe Moritz)
• Ĉu Esperanto povas savi la “kulturan diversecon”? (Gary Mickle)
La aŭtoroj de la publikigitaj artikoloj, nuraj responsuloj pri ties enhavoj, apartenas al vasta ideologia spektro. Ni celas kontribui al la kreado de kritikaj spiritoj kapablaj kompari kaj juĝi la diversajn pensmanierojn ekzistantajn en niaj medioj. |