IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LA  “INTERNAJ  IDEOJ”  DE  ESPERANTO

Gary Mickle

Teksto ĝistatigita la jaron 2009

Unu el la plej oftaj stereotipoj pri Esperanto-parolantoj estas tiu, ke ili aŭdace pretendas pri sia lingvo, ke ĝi kapablus plipacigi la homojn kaj eĉ alvenigi daŭran mondan pacon, se oni prenus ĝin kiel universalan duan lingvon por la homaro. Tiu rakonto pri nekredeble naivaj esperantistoj havas, kiel oni devas konfesi, ian bazon en la historiaj faktoj – sed nur iometan. Esperantistoj dum la historio tendencis troigi la valoron de komuna lingvo kiel faktoro de paco kaj bona volo, sed malmultaj, se entute iuj, iam faris la spirhaltigan pretendon, ke Esperanto sola povus elimini ĉiujn militojn. Implikado de Esperanto kun ideologio de “paco” estis iugrade rezulto de pura pragmateco. Ĝi estis pli akceptebla ol aliaj ideologioj en socia movado, kiu bezonis idealisman motivon, ĉirkaŭ kiu homoj povis kolektiĝi, homoj, kiuj tamen tre diferencis inter si pri politikaj kaj religiaj aferoj, kaj inklinis al kverelado pri la maniero, per kiu oni kunmiksu aŭ ne kunmiksu Esperanton kun ili.

Zamenhof kreis la terminon “interna ideo” por signi la ideon, ke Esperanto estu rimedo por antaŭenigi etnan, nacian kaj religian toleradon kaj ankaŭ justajn rilatojn inter lingvaj komunumoj. Zamenhof abomenis la ideon, ke ĝi estas nenio pli ol praktika komunikilo. De pli ol cent jaroj, la plej multaj uzantoj de Esperanto aŭ eksplicite aŭ implicite akceptas la internan ideon tiel, kiel ili mem interpretas ĝin, kaj kelkaj ofte referencas al ĝi.

Zamenhof vortigis la aferon en parolado ĉe la 2-a Universala Kongreso de Esperanto en 1906 tiel: “al laborado por Esperanto instigas nin … nur la penso pri la sankta, granda kaj grava ideo, kiun lingvo internacia en si enhavas. Tiu ĉi ideo – vi ĉiuj sentas ĝin tre bone – estas frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj.” Iom poste li priskribis la unuajn esperantistojn jene: “Ĉiuj memoris nur pri la interna ideo entenata en la esperantismo; ĉiuj ŝatis Esperanton ne tial, ke ĝi alproksimigas reciproke la korpojn de la homoj, eĉ ne tial, ke ĝi alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi alproksimigas iliajn korojn.” [1]

Estus simplanime malatenti la duecan karakteron de la interna ideo kia ĝi estis origine konceptita. Kvankam ĝia idea fono estas fundamente universalisma, ĝi rilatigas sin specife – en sia kutima formuliĝo – ankaŭ al etnaj kaj lingvaj komunumoj kaj traktas ilian rilatecon al la temo kiel evidentaĵon. Ĝi estas do malfermita al partikularismaj reinterpretoj, kiuj emfazas unuavice tiujn komunumojn kaj la laŭsupoze ĝustan manieron bonteni ilin kaj reguli iliajn reciprokajn rilatojn. La ideologia historio de Esperanto povas esti konceptita en signifa grado kiel oscilado inter universalismo kaj partikularismo. La kontraŭdiro inter tiuj du antinomiaj polusoj provokis pli da fundamenta ideologia interkontestado inter esperantistoj ol la kontraŭdiro inter la “dekstro” kaj la “maldekstro”, kiel oni tradicie komprenas ilin. Radikale universalismaj kaj radikale partikularismaj vidpunktoj pri la politika signifo de Esperanto diferencas tiel multe de la tradicia esperantista ideologio, ke plej konvenas rigardi ilin kiel alternativajn (kaj reciproke sin ekskludantajn) internajn ideojn, diferencajn de la norma versio, kiu iras mezan vojon.

Jarosław Tomasiewicz, la ĉefa ideanto de la Nova Dekstro en Pollando kaj laŭŝajne ankaŭ neaktiva esperantisto, faris ĉi tiun observon en artikolo pri esperantistoj-etnistoj: “Eblas distingi du tendencojn en la internacia Esperanto-movado. La unua traktas Esperanton kiel instrumenton por unuigi la homaron. La dua opinias, ke Esperanto devus defendi la diversecon de la mondo, donante al malgrandaj lingvoj kaj kulturoj ŝancon sin defendi kontraŭ tio, ke la lingvoj de grandaj nacioj forvoras ilin.” [2] Tomasiewicz, kun kiu mi politike ne akordas, ŝajne vidis la saman fundamentan ideologian kontraŭdiron inter esperantistoj, kiun mi vidis.

Unuaranga protagonisto de radikala universalismo ĉe esperantistoj estas la laborista Esperanto-movado, aŭ almenaŭ granda parto de ĝi. Ĝi tradicie favoras la ideon, ke Esperanto servu la proletaron kiel ilo por faciligi ĝian memklerigon per rektaj politikaj kontaktoj inter diverslandaj laboristoj, kaj kiel rimedo por liberigi laboristojn el la katenoj de naciisma pensado.

La mala “interna ideo”, la partikularisma, estas historie samgrade grava kiel la proleta. Jam de la 70-aj jaroj ĝi estas laŭmoda, kaj oni foje provas reklami ĝin inter Esperanto-parolantoj kiel modernigitan esprimon de la originala “interna ideo” de Zamenhof. Sed verdire ĝi diferencas signife disde tiu, ĉar ĝi pivotas ĉirkaŭ la nocio, ke la tutmonda enkonduko de Esperanto helpus konservi la vitalecon kaj eĉ la ekziston mem de etnoj, etnaj lingvoj kaj etnaj identecoj. Kiel unu el la kontraŭuloj de tiu nun preskaŭ ĉie renkontata ideo, mi obĵetas kontraŭ la ofte farata pretendo, ke ĝi estas simpla korolario de la zamenhofa “interna ideo”. Mi kredas, ke ĝi konsistigas apartan ideologion, esprimon de io, kion oni diverse nomas “komplementa” aŭ “genra” naciismo (kontraste kun la “ekskluzivaj” naciismoj de apartaj nacioj). En sia moderna formo, tiu ideologio ofte esprimiĝis laŭ maniero, kiu faras ĝin rimarkeble simila al la novdekstra etnoplurismo.

Zamenhof mortis en 1917. Dum sia vivodaŭro li pli kaj pli rezolute malakceptis la naciismon. Li ankaŭ neniam asertis, ke Esperanto iun tagon “savus” etnajn lingvojn kaj etnajn kulturojn de estingiĝo.

En 1914 li respondis al peto aliĝi al nove fondita Tutmonda Esperantista Hebrea Asocio, tiel: “Mi mem bedaŭrinde devas stari flanke de la afero, ĉar laŭ miaj konvinkoj mi estas 'homarano' kaj mi ne povas ligi min kun la celado kaj idealoj de speciala gento aŭ speciala religio. Mi estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfeliĉon kaj ke la celado de ĉiuj homoj devus esti: krei harmonian homaron, kiu dividus sin nur laŭ teritorioj, sed ne laŭ gentoj kaj religioj. Estas vero ke la nacionalismo de gentoj premataj – kiel natura sindefenda reago – estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de gentoj premantaj; sed se la nacionalismo de fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta; ambaŭ naskas kaj subtenas unu la alian kaj prezentas eraran rondon da malfeliĉoj, el kiuj la homaro neniam eliros, se ĉiu el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos stariĝi sur grundo tute neŭtrala. Tio estas la kaŭzo, pro kiu mi malgraŭ la korŝirantaj suferoj de mia gento ne volas ligi min kun hebrea nacionalismo, sed mi volas labori nur por interhoma justeco absoluta.” [3]

En 1915, en verko titolita Post la granda milito [4], Zamenhof avertis la estontajn arkitektojn de postmilita pac-interkonsento kontraŭ la provo solvi laŭ “justa” maniero etnajn konfliktojn per kontentigo de la teritoriaj pretendoj de diversaj etnaj naciismoj: “… gardu vin, ke la refarado de la karto ne fariĝu la tuta esenco de viaj laboroj, ĉar tiam viaj laboroj restus tute senvaloraj”. Lia konkludo estis kaj radikala kaj diametre kontraŭa al la ideologio de etnismo, kiu regas nun en granda parto de la Esperanto-komunumo: “Se vi eĉ farus nenion alian, se vi nur forigus la gentajn nomojn de la landoj (afero tre facile farebla), vi jam farus per tio agon eksterordinare gravan, vi kreus novan eron en la historio de Eŭropo.”

Eble en sia eseo Esenco kaj estonteco de la ideo de internacia lingvo [5] (1900) Zamenhof plej klare deklaris sian vidpunkton pri lingvokonservado kaj la lingva estonteco de la homaro: “ni konfesas, ke kiom ajn ni rompis al ni la kapon, ni neniel povis kompreni, en kio nome konsistus la malfeliĉo por la homaro, se en unu bela tago montriĝus, ke ne ekzistas jam plu nacioj kaj lingvoj naciaj, sed ekzistas nur unu ĉiuhoma familio kun unu ĉiuhoma lingvo.” Zamenhof nomis tiujn, kiuj vidas en tia evoluo malfeliĉon, “naciaj ŝovinistoj”. Por Zamenhof la eblo de “kunfluiĝo de la homoj en unu ĉiuhoman popolon” estis, kvankam ne tuj aktualiĝonta afero, almenaŭ legitime pripensinda estonta opcio por la homaro. El la kunteksto evidentas, ke li ne uzis la esprimon “ĉiuhoma popolo” metafore, sed parolis pri mondo sen nacioj kaj sen naciaj lingvoj. Li rilatigis tion al Esperanto, dirante, ke la lingvo internacia “faciligos al la homoj la atingon de tio” – ne trudnecese, sed se la homoj kolektive deziros ĝin.

La 15-a de decembro 2009 estos la 150-a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof, kaj oni planas memorindigi tiun eventon. Mi ne atendas, ke la etnemuloj, kiuj dominas en UEA kaj kelkaj aliaj asocioj, eĉ dum momento konsideros omaĝi la konsekvence universalisman kaj kontraŭnaciisman starpunkton, kiun Zamenhof evoluigis dum sia vivovojo kaj defendis en siaj verkoj. Tiun taskon devas plenumi kritika malplimulto.

Anglalingva versio

Pliaj vidpunktoj:

Multepeza malfeliĉo de diverslingveco (Roy McCoy, Renato Corsetti kaj Mark Fettes)
Festparolado por la Floraj Ludoj (Barcelono, 1987) (Georges Lagrange)
Por solvo de la etna problemo (Guy Héraud)
Pri la rilatoj inter la lingvoj de etnaj minoritatoj kaj la internacia lingvo esperanto (Uwe Moritz)
Favore al la lingva diverseco (Luis Hernández)
Ĉu Esperanto povas savi la “kulturan diversecon”? (Gary Mickle)


    NOTOJ:

[1] Zamenhof, L. L.: Parolado en la 2-a Universala Kongreso legebla i.a. en Zamenhof, L. L., Mi estas homo (red. A. Korĵenkov), Kaliningrado, Sezonoj, 2006, p. 168-179.

[2] Tomasiewicz, Jarosław: “Etnizm zamiast szowinizmu…” en Zakorzenieniee n-ro 1 (3), 1999.

[3] Zamenhof, L. L.: letero al Heller legebla i.a. en Zamenhof, L. L., Mi estas homo, p. 217-218.

[4] Zamenhof, L. L.: “Post la granda milito (Alvoko al la diplomatoj)” legebla i.a. en Zamenhof, L. L., Mi estas homo, p. 229-233.

[5] Zamenhof, L. L.: Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia.


La aŭtoroj de la publikigitaj artikoloj, nuraj responsuloj pri ties enhavoj, apartenas al vasta ideologia spektro. Ni celas kontribui al la kreado de kritikaj spiritoj kapablaj kompari kaj juĝi la diversajn pensmanierojn ekzistantajn en niaj medioj.