IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

POR  SOLVO  DE  LA  ETNA  PROBLEMO

Guy Héraud

Eseo publikigita en la libro “Diskriminacio”, 1984.

Estis epoko, ne tre malproksima, kiam la plej lertaj mensoj konceptis la unueciĝon de la planedo kiel abolon de ĉiuj lingvaj kaj kulturaj diversecoj kaj integriĝon de ĉiuj homoj en unu “civiton” senpersonecan. Forlaso de grupaj karakterizoj, rezigno pri tio, kion oni malŝate nomas la “apartecoj”, aperis kiel nepre necesa kondiĉo por la starigo de fidaj rilatoj inter la popoloj. Tiu kosmopolita prezento de monda unueco originas en koncepto de la konsiderataj lingvoj kiel nuraj signoj, diferenciĝantaj nur ekstere unu de la alia, esprimantaj ĉiam saman kaj unikan homan lingvaĵon. Tia ankoraŭ estis, antaŭ la milito, en Francio, la opinio de psikologo Henri Delacroix

Guy Héraud

Graveco de la lingva komunumo

Nu, tiuj ideoj estas nun forlasitaj. Kaj ĉiuj nunaj lingvistoj, de Leo Weisgerber ĝis André Martinet, de Walter von Wartburg ĝis Georges Mounin, de Whorf ĝis Bertil Malmberg [Bertil Malmberj], rekonas la specifan karakteron de la mondpercepto pere de specifa lingvo. Ni aŭskultu Bertil Malmberg: “La akiro de fremda lingvo ne estas limigita al gluado de novaj etikedoj sur jam konatajn konceptojn. Ĝi implicas, ke oni kutimiĝu al nova semantika sistemo kaj, pere de tio, al nova pens- kaj sentmaniero. Ju pli la diferencoj inter la nova lingvo kaj la gepatra lingvo estas gravaj, des pli granda estas la diferenco en la pensado kaj la rezonado.” El tio sekvas tiu plej grava konsekvenco: “Kompleta interkompreno inter homoj, uzantaj lingvojn semantike malsimilajn, ne estas, tial, plene ebla. Traduko neniam povas perfekte esprimi iun penson.” [1] Tio estas la opinio ankaŭ de Mounin: “Ekzisto de malsimilaj kulturoj kaj civilizoj, konsistigantaj tiom da apartaj mondoj, estas demonstrita realo. Oni ankaŭ povas konsideri pruvita, ke laŭ difinota proporcio tiuj apartaj mondoj estas nepenetreblaj unuj de la aliaj.” [2]

Tiu verdikto de la scienco – kiun oni povus apogi sur multaj aliaj citaĵoj – incitas [instigas (ndr)] al konsciiĝo pri la valoro de la lingva komunumo. Tia estas la sinteno de Walter von Wartburg; lia svisa ŝtataneco ne malhelpas al li esprimi la jenan opinion: “La lingva komunumo estas unu el la formoj kaj verŝajne la plej grava formo de ĉiuj komunumoj; ĝi estas tiu, kiu malfermas la vojon al la kulturaj kaj spiritaj kampoj, tiu, kiu donas al ni la ŝlosilon de la objektivaj spiritaj valoroj deponitaj en la skribaj verkoj; kaj ni estas invititaj alporti nian kontribuon.” [3] Leo Weisgerber skribas la samon: “La individuo plenumas sian spiritan vivon en sia lingva komunumo; en ĝi ĝiaj membroj disvolvas esencan aspekton de sia homeco laŭ reciproka dependeca rilato.” [4]

Mi citu plu la okcitanon François Fontan: “La lingva indico estas esprimiĝo de temperamenta kaj sintena diferenciĝo, la sinteza rezulto de la rasa, socia, ekonomia kaj politika evoluo de la homaro, kiu diverse efektiviĝis laŭ la teritorioj.” [5] Longe rifuzinte tiun tezon, kiu ĝenis ilin en la aserto de iliaj rajtoj je Alzaco kaj parto de Loreno, [6] la francoj ankaŭ siavice adoptas ĝin, kun la senkompara disvolvo de la “frankofonio” (francparolanteco). La impulso verdire venis el Belgio. Kaj al la valono Charles Becquer [Ŝarl Beker] [7] ni ŝuldas la disvastigon de la vorto etno laŭ la preciza senco “lingva komunumo”. Tamen, ne emaj al reciprokeco, la francparolantoj akceptas la etnan ideon nur laŭ ĝia utilo al la “frankofonio”. [8] Malgraŭ tio preciziĝas kaj firme establiĝas hodiaŭ en Francio doktrinoj konsiderataj tradicie kiel “germanaj” (Herder, Fichte). Kaj tio estas tre karakteriza. Nur Italio – timante perdon de Sudtirolo, de Val d’Aoste/Valle d’Aosta kaj de la slovenaj regionoj –, la Hispanio de Franco, kaj Grekio ankoraŭ konservas hodiaŭ en Eŭropo la strikte ŝtatan koncepton pri nacio, koncepton pliriĉigitan per pseŭdosciencaj konsideroj pri la “naturaj landlimoj” kaj la “historia faktoro”.

François Fontan

La maljusteco de la ŝtatoj

Etno, aŭ lingva komunumo, aŭ vera nacio, devas zorge esti diferencigita de ŝtato, aŭ pli precize – ĉar ni komparas kolektivojn kaj ĉar ŝtato estas nur politika administra aparato – de “naciŝtato”. La naciŝtato estas produkto de historiaj hazardoj, rezulto de antagonismoj kaj de perforto. Ĝiaj limoj do preskaŭ neniam koincidas kun la etnaj realaĵoj, kunigante malofte tutan etnon (Islando… kaj kondiĉe ke oni konsideras la Feroajn Insulojn kiel etne diferencajn de la islanda popolo; Rusio), sed entenante plej ofte fragmentojn de aliaj etnoj (la “lingvaj” minoritatoj) eĉ tutajn fremdajn etnojn (Bretonio en Francio, latvoj, litovoj, kartveloj, ukrajnanoj ktp. en Sovetunio). Iuj etnoj, pli malfeliĉaj ol aliaj, estas majoritataj en neniu ŝtato kaj tiel estas ĉie superregataj (vaskoj, katalunoj…). Tio kondukas kelkfoje al tragedioj (kurdoj, biafranoj, eĉ sudvaskoj…).

Ĉu oni devas akcepti tiun naciŝtatan disdividon?

Apoge al tiu sinteno, esence konservativa, oni uzas diversajn argumentojn: ne perturbi la pacon inter la popoloj (komprenu: inter ŝtatoj), privilegii la grandajn lingvojn, kiuj malfermas la vojon al la “grandaj” kulturoj, konsideri la “volon” de la popoloj…. Ĉiu el tiuj argumentoj necesigas ĝisfundan ekzamenon: kaj oni vidus, ĉiufoje, ke ĝi estas neakceptebla.

“La paco inter la popoloj”? Ĉu tio signifas la pacon de la tombejoj (la sudetanoj, la tataroj el Krimeo, la germanoj de Volgo), la pacon “pere de forto” (Hispanio, Grekio), la pacon pere de minacado kaj malkuraĝo (preskaŭ ĉiuj aliaj minoritatoj)?

“Privilegii la grandajn lingvojn, kiuj malfermas vojon al grandaj kulturoj… kaj por la bono de la superregatoj mem”? Sed kie komenciĝas, kie finiĝas “granda kulturo”? Tio postulas kiom da libroj, kiom da artaĵoj? Lingvo fariĝas “granda” ekde kiom da parolantoj? Kiun momenton de la historio elekti por taksi? Kaj kiun lokon? La franca lingvo, ekzemple, tute ne estas konsiderata kiel “granda lingvo” en Val d’Aoste, en la Normandaj Insuloj, kaj eĉ en Kanado; kaj la kaŭzo ne estas, kiel oni povus kredi, ke ĝi konkuras kun lingvo pli forta ol ĝi (la angla, ekzemple), sed la kaŭzo estas nur tio, ke ĝi estas escepte minoritatigita kaj, sub diversaj eksteraj aspektoj, efektive kontraŭbatalata (Val d’Aoste). Cetere, ĉu oni iam vidis popolon, post liberiĝo (ĉeĥoj, slovakoj, slovenoj, kroatoj, poloj, albanoj, irlandanoj, maltanoj ktp…) propravole foroferi sian lingvon? Do, kial devus esti konsiderataj kiel destinitaj al malapero la nuraj lingvoj kaj kulturoj de la popoloj, kiuj en la jaro 1970 ankoraŭ ne sukcesis en sia liberiĝo (vaskoj, katalunoj, bretonoj, friulanoj, sardoj…)?

“La volo de la popoloj”? Oni scias kiel la registaroj uzas ĝin, kaj ne nur la plej tiranaj. La “volon de la popolo” oni postulatigas, manipulas, kontraŭdiras, perfidas. Ne ekzistas pli knedebla pasto; kaj se la volo rezistas, oni rompas ĝin, oni malebligas ĝian esprimiĝon (ĉu estis plebiscito en Val d’Aoste kaj en Sudtirolo en 1945?), oni karikaturas ĝin (plebiscito por “konfirmo”, post la efektiviĝo de la anekso).

Kaj, restante sur principa tereno, ni konstatas, ke la rajto de la popoloj disponi pri si estas ĉiam interpretata laŭ sia pasiva senco (rajto de la popoloj konsenti pri la teritoriaj ŝanĝoj, kiujn oni planas por ili), kaj neniam laŭ sia aktiva senco (rajto de la popolo havigi al si la deziratan teritorian ŝanĝon). Tiu limigo, kiun oni preferas ne reliefigi, estas plej grava; konfirmante la nunan staton, ĝi estas kvazaŭ akirpreskripto por la rabaĵoj de la ŝtatoj. Simone Weil [Simon’ Vej] parolante pri Francio, esprimis similan ideon: “La konkerojn, kiujn ĝi faris kaj perdis, oni rajtas eventuale iom pridubi, neniam tiujn, kiujn ĝi konservis. La pasinteco estas nur la historio de la kresko de Francio, kaj oni akceptas, ke tiu kresko estis nepre bona laŭ ĉiuj aspektoj. Ekzameni, ĉu ĝi ne iam detruis aĵojn same valorajn kiel ĝi, aspektis plej terura blasfemo.” [9] Fakte, la urbo Lieĝo, kiu jam en 1783 per 11.000 voĉoj kontraŭ 40, insiste petis sian ligiĝon al Francio, ne sukcesis fariĝi franca, aŭ almenaŭ resti franca… kaj neniu, en Francio, zorgas pri tio. Dume la historiaj libroj ne ekzamenas eĉ unu sekundon la rajtecon de la konkeroj de la pirenea traktato.

Minimuma etna justeco

Sed kio estas laŭrajta kaj kio ne estas?

Mi volas pri tiu punkto tre klare eldiri mian vidpunkton.

Situacio estas laŭrajta, se ĝi permesas la liberan evoluon de lingvo kaj kulturo sur ilia tradicia teritorio kaj protektas la integrecon de tiu teritorio. Kontraŭe, reĝimo estas nelaŭrajta, se ĝi malhelpas la liberan evoluon de lingvo kaj kulturo, trudas al ili la falsadon de dulingvismo kaj dukulturismo, kaj celas ilian partan aŭ kompletan eliminon el ilia tradicia teritorio, ĉu per asimilado, ĉu per koloniado.

Tiu doktrino prezentas nur minimuman justecon por la etnoj: ĝi respektas la rajton je sindispono de la popolo kaj malobeas ĝin nur por la intereso de la ŝtatoj kaj por plenumi kelkajn postulojn pri internacia ekvilibro. Kompare kun la radikalaj etnaj konceptoj – ekzemple tiu de François Fontan – kiuj prikonsideras liberiĝon kaj reunuiĝon de ĉiuj etnoj, la doktrino de la “minimuma etna justeco” montras du diferencojn:

  1. Unue, oni ne rajtas trudi, eĉ se tio eblus, al etnofragmentoj, ĝuantaj apartan politikan ekziston, devigan aliĝon al la sama naciŝtata etno. Estas ekster konsidero batali, ekzemple, por unuigo de Romandio kun Francio, aŭ provi, kiel volis Treitschke [Trajĉke], feliĉigi la alzacanojn kontraŭ ili mem.
  2. Due, ni akceptas, ke principoj de internacia ekvilibro (aŭ de interna ekvilibro en la estonta federacio) limigu la uzon de la rajto je sindispono. La malpermeso de Anschluß (anekso) estas ekzemplo de tiuj kontraŭdiroj, kien, pro utileco, politiko enĵetas sin. Al la rajto de ĉiuj rusoj, de ĉiuj italoj, de ĉiuj poloj, de ĉiuj francoj formi ĉiuj aparte nur unu nacion, respondas, por la germanoj, la kontraŭa principo de malpermeso. Al Aŭstrio, kiu post la unua mondmilito voĉdonis je pli ol 90% por sia eniro en la Germanan Regnon, estis malpermesite de la Aliancanoj apliki tiun decidon. En 1945 oni denove apartigis, sen konsulto, Aŭstrion kaj Germanion, kaj devigis Aŭstrion rezigni (ŝtata traktato de la 15a de majo 1955) ĉiun formon eĉ partan, kaj nur ekonomian, de reunuiĝo. La interpreto de Sovetunio de la “Moskva memorando” estas tiel severa, ke Aŭstrio eĉ ne povus aliĝi al la Komuna Merkato… nur pro la fakto, ke FR Germanio apartenas al tiu organizo! La senigo de rajto je sindispono, kiun la socio de la ŝtatoj trudas al la germanoj, estas necesaĵo, kiun oni vane maskus. Kvankam estas spirite nekontentige senigi unu popolon je la profito de universale rekomendita principo, la ekzemplo de Aŭstrio apartigita de FRG klare montras, ke la rifuzo de sindispono ne estas en si mem malbono. Havante ŝtatan ekziston apartigitan de tiu de la aliaj germanaj landoj, Aŭstrio tamen konservas siajn germanajn lingvon kaj kulturon. Tiuj ĉi prosperas libere kaj absolute ne estas endanĝerigitaj. Kontraŭe, se oni konsideras la kazon de Sudtirolo, kiu ankaŭ ne ĝuas la rajton je sindispono, oni konstatas tie gravajn malbonaĵojn. La lando konsistas el 250.000-persona minoritato interne de centrigita ŝtato entenanta 55 milionojn da loĝantoj; ĝi estas submetita al fremdaj leĝoj, al deviga dulingvismo, al migra enfluo kiu aliigas ĝin, oni limigas por la loĝantoj la rajton je libera sinesprimado ktp….

Komparo de la du situacioj (Aŭstrio kaj Sudtirolo) ebligas determini, kiam precize la manko de rajto je sindispono fariĝas damaĝa: damaĝo aperas kiam la etnofragmento estas enfermita en etne fremda ŝtato, kiu ĝin submetas al sia superrego. Ne estas multe da damaĝo, kontraŭe, se oni starigas tiun etnofragmenton kiel sendependan ŝtaton, ĉar tiam ĉia danĝero de superrego estas forigita. Restas nur la risko de “provinciĝo” aŭ eĉ sinfremdiĝo (ekzemple Luksemburgo). Sed tiuj estas danĝeroj laŭnature ligitaj al praktikado de libereco; kaj kritiki tiujn situaciojn tro devojigus nin de nia temo.

La libereco de la popoloj kaj la integreco de lingvoj kaj kulturoj havas do nur unu malamikon: la subpreman kunloĝadon. Ni formulis aliloke la jenan leĝon:

Kunloĝado de du aŭ pluraj etnoj en unu sama politika areo generas rivalecon kaj luktojn, kiuj kondukas, kun aŭ sen malpaciĝoj, al reciproka falso de etnoj, al superrego de unu el ili, kaj post pli-malpli longa periodo, al kompleta malapero de la aliaj.” [10]

Instruita per tiu fundamenta sociologia konstato, etna justeco postulas, ke ĉiu etno kaj etnofragmento havu eblecon rompi la “subpreman kunloĝadon”. Ĉiu minoritata etno kaj etnofragmento devas disponi pri efektiva ebleco eliri el sia ŝtato, kaj, se ne alligiĝi al sametna ŝtato, almenaŭ konstituiĝi kiel aparta politika ento.

Por ke tiu ora regulo estu respektata, sufiĉus ke la ŝtatoj havu minimuman bonvolon; sufiĉus ke ili manifestu konkrete, finfine, iom da tiu “humanismo” pri kiu ili ĉiuj estas tiom malavaraj en siaj sinincensadaj liturgioj.

Minoritatoj pro natura stato kaj minoritatoj pro homa kulpo

Nur la kazo de diserigitaj minoritatoj kaj tiu de la enklavitaj starigas objektivajn malfacilaĵojn. La diserigitaj minoritatoj (la dulingvaj urboj Bruselo, Bieno, Turku ktp…, la kamparoj de Banato, Cipro…) evidente ne povas libere disponi pri si. La teritorioj mikse loĝataj ne povas esti dividitaj. En tiuj kazoj oni strebu atingi statuson de kultura aŭtonomio, kiu, en respekto kaj prioritato de aŭtoktonaj rajtoj, ebligos la etnan defendon de la minoritato. La kazo de enklavitaj minoritatoj povus traktiĝi kiel la komuna normo; sindispono ne povas esti apriore eliminita; ĉu ja ne ekzistas enklavitaj ŝtatoj jam nun (San-Marino, Svazilando, la aŭtonomaj respublikoj kaj regionoj de Sovetunio)? Ĉio dependas verdire de la grandeco de la enklavoj. Konceptebla por masivaj minoritatoj, loĝantaj en kompaktaj teritorioj (ekzemple la hungaroj en Transilvanio), apartiĝo ne estus eltenebla por enklavoj kun dimensio de unu aŭ kelkaj komunumoj (ekzemple Lucerno, Fersentalo, la grekoj kaj albanoj de Italio). La mallarĝaj minoritatoj devos kontentiĝi per statuso bazita sur kultura aŭtonomio, same kiel la diserigitaj minoritatoj – al kiuj cetere ili similas.

Entute, kaj kiel ni kelkfoje skribis, ekzistas el iu vidpunkto du specoj de minoritatoj: la minoritatoj pro homa kulpo kaj la minoritatoj pro natura stato. La unuaj ekzistas nur pro misfaritaj traktatoj, nur pro neracia kaj nejusta limdesegno, nur surbaze de perforto al rajto de la popoloj sindisponi (Eupen-St.-Vith, Val d’Aoste, Kosovo, katalunoj ktp. ). En tiu kazo malkoloniigo estas ne nur ebla, sed ŝuldata; la minoritata fremdiĝo rezultas el kulpo de la interŝtata ordo; ĝi respondecas pri tiu kulpo kaj ŝuldas riparon. Kaj ripari estas rehavigi al la etnoj kaj etnofragmentoj nejuste entenataj en fremda ŝtata dependo la rajton je sindispono. Koncerne la “minoritatojn pro natura stato”, ili bezonas traktadon, kiu baziĝu ne tiom sur justeco kiom sur kompatemo. La socio ja ne respondecas pri ekzisto de tiaj minoritataj situacioj; plejofte eĉ estas la minoritatoj mem, kiuj metis sin en la situacion, pro kiu ili riskas suferi, se temas pri popoloj, kiuj mem establiĝis sur etne fremdaj teritorioj. Ĉiukaze neniu “klara linio de etna divido” (reprenante la principon de Wilson [Ŭilsn], kies aŭtoro mem tiel malbone aplikis!) povas esti desegnita.

Estas do nek kulpo, nek objektiva ebleco radikale malfremdigi. Oni tiam kontentiĝu per aranĝado de la ekzistanta stato laŭ maniero kiel eble plej favora por la minoritatoj, respektante la originajn rajtojn de la aŭtoktona loĝantaro.

Al etna federismo

Por resumi ĉi tiun studon, ni diru, ke la etna fremdiĝo, unu el la plagoj pludaŭrantaj en la moderna epoko, devas esti radikale abolita ĉiufoje kiam eblas: tio estas ĉiukaze kiam ĝi fontas el la imperiisma orgojlo de la ŝtatoj. Oni devas lasi la popolojn kaj popolfragmentojn rompi ĉiun ŝtatan ligon, kiun ili sentas prema, aŭ nur neakordigebla kun la protekto de sia lingva, kultura kaj morala integreco.

Eŭropo ne devas timi dispeciĝon; unue, ĉar ĝi entenas – krom Sovetunio – nur 34 etnojn kaj 33 ŝtatojn, kaj la kritikoj, kiuj celas prezenti la etnan doktrinon kiel kondukantan al “triba diseriĝo” de nia kontinento tiel aperas esence kalumniaj; due, ĉar Eŭropo devas federiĝi, kaj tiu politika, ekonomia, morala unueco, formita ĉe la supro, kontraŭpezas, eĉ transe, la konservadon, eventuale kreskon de la interna etna kaj politika diverseco. Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kalkulante 50 membrojn, ne estas malpli solidaraj, malpli fortaj ol la federacioj enkalkulantaj malpli da membroj, nek eĉ ol la unuecaj ŝtatoj mem. Oni eĉ povus aserti la malon: ju pli granda la nombro da subdividoj, des pli potenca la supermetita ento. Tial ni vidas neniun malavantaĝon, sed nur avantaĝojn, rekomendi iun Eŭropon formitan el unuetnaj regionoj [11], kie ne nur etnaj apartecoj, sed ankaŭ historiaj, ekonomiaj, provolaj apartecoj povus esti konfirmitaj. La “unuetna” skemo celas aboli la subpreman kunloĝadon. Estas ekster konsidero trudi ĝin al entoj (Svisio, Finnlando, kaj, eble, Belgio) kie la kunloĝantaj etnoj estas kontentaj pri la komuna vivo.

Esperanto, lingvo de Eŭropo

Eŭropa federismo solvas facile la problemon de la teritoriaj diversecoj; sed kion pensi pri la lingva diverseco?

Ni forigu unue la kosmopolitan iluzion. Estas vane esperi, ke la nombro de lingvoj en Eŭropo malpliiĝos ĝis ĉiu eŭropano povos lerni ĉiujn. De tri jarcentoj nur tri malaperis: la gota de Krimeo, la polaba kaj la dalmata. Kaj se asimilado minacas danĝere la idiomojn de etnoj ne konstituitaj kiel ŝtatoj (la vaska, gaela de Skotlando, friula, sarda, okcitana …), unuflanke tiu asimilado estas malbona kaj devas esti haltigita, aliflanke ĝi povus redukti nur laŭ tre eta kaj nesufiĉa proporcio la tuton el hodiaŭ parolataj idiomoj.

Tial stariĝas la problemo de la komuna lingvo, kian ajn sintenon oni adoptas – imperiisman aŭ demokratan – rilate la etnan demandon. Kaj la solvoj estas duspecaj: aŭ oni proponas adopti kiel lingvon de Eŭropo grandan vivantan lingvon (anglan aŭ francan), aŭ oni konsideras artefaritan lingvon, fakte plejofte Esperanton. Estas kompreneble, ke la francoj deziras fari el la franca la lingvon de Eŭropo. Bone konata movado sin dediĉas al tiu afero. Estas bedaŭrinde, ke la francoj rifuzis eŭropan integriĝon, kiu ebligus al ilia idiomo – fakte la unua lingvo en la Komunumoj – konservi, ampleksigita, tiun privilegion interne de federacio; “portita” de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo, potenca ento komparebla al Sovetunio kaj Usono, la franca rekonkerintus en la mondo la gravecon, kiun ĝi perdis de duonjarcento pro la materia regreso de Francio. Sed la franca naciismo preferis la sakstraton de la ŝtata suvereneco; kaj eniro de Britio en Komunan Merkaton starigos tre diference la problemon de la lingvo de la Federacio. Probable nek la franca, nek la angla sukcesos trudiĝi, kaj el ilia rivaleco profitos la lingva plurismo.

Tia situacio cetere estas pli prava, ĉar altrudo de vivanta lingvo kiel lingvo – oficiala aŭ neoficiala – de Eŭropo malfermus vojon al hegemonio de unu kulturo kaj tra tiu ĉi al hegemonio de unu nacio. Neŭtrala lingvo tial estas multe preferinda; kaj ĉar tiu lingvo devas krome esti facile lernebla, mi ne hezitas varme rekomendi Esperanton [12] – ofte malprave konsiderata kiel samsubstance ligita al kosmopolitismo. Esperanto male aperas kiel plej bona servanto al la etna doktrino. Anstataŭ senradikigi, anstataŭ unuformigi, anstataŭ masivigi, Esperanto ebligas al ĉiuj homoj kompreniĝi sen fremdiĝi interne de siaj respektivaj nacioj. Esperanto liberigas la kimron el angligo, la sorabon el germanigo. La plej etaj etnoj dank’ al ĝi povas malfermiĝi al la mondo, kaj tiun malfermiĝon kompensas neniu malfideliĝo, neniu falso.

Restas tamen, ke Esperanto povos liveri la atenditajn servojn nur se ĝi fariĝos vere larĝe establita lingvo – kio ĝi ankoraŭ ne estas. Nu, se mi rajtas eldiri tiun personan takson, la tre laŭdindaj kaj parte efikaj klopodoj de la esperantistoj ne sufiĉos por trudi Esperanton kiel lingvon de Eŭropo. Nur ŝtataj decidoj pri deviga instruado kaj uzo povos tion atingi.

Tiel, same kiel Esperanto kondiĉigas realigadon de etna federismo, la federismo reciproke kondiĉigas la tutan kaj definitivan venkon de Esperanto.

Guy Héraud

Pliaj vidpunktoj:

Multepeza malfeliĉo de diverslingveco (Roy McCoy, Renato Corsetti kaj Mark Fettes)
La “internaj ideoj” de Esperanto (Gary Mickle)
Festparolado por la Floraj Ludoj (Barcelono, 1987) (Georges Lagrange)
Pri la rilatoj inter la lingvoj de etnaj minoritatoj kaj la internacia lingvo esperanto (Uwe Moritz)
Favore al la lingva diverseco (Luis Hernández)
Ĉu Esperanto povas savi la “kulturan diversecon”? (Gary Mickle)


Notoj

[1] B. Malmberg: Les nouvelles tendances de la linguistique. Presses Universitaires de France, 1966, p. 194-195.

[2] G. Mounin: Les problèmes théoriques de la traduction. Paris: Gallimard 1963, p.68.

[3] W. von Wartburg: Problèmes et méthodes de la linguistique. Paris: PUF, 2a eld. 1963, p.233.

[4] Sprachenrecht und Europäische Einheit. En: Sprachforschung, Arbeitsgemeinschaft für Forschung des Landes NRW, Heft 81, 1959.

[5] F. Fontan: Ethnisme vers un nationalisme humaniste. Eld. de la aŭtoro (Frassino, Cuneo), Italio 1961.

[6] Kiel palas en sia malprofundeco la profitema doktrino de E. Renan: “Kio konsistigas nacion, tio ne estas paroli la saman lingvon aŭ aparteni al la sama etna grupo, sed tio estas la fakto, ke oni partoprenis kune grandajn farojn en la pasinteco, kaj ke oni volas plupartopreni aliajn estonte…”. Pri kiuj grandaj faroj temas, se ne pri militoj kaj revolucioj, kiujn kronas imperiismo? Tiuj “grandaj faroj” farotaj “kune” – kaj ni aldonas, eksplicitigante la vortojn de Renan, aparte unuj de la aliaj – ne havas alian pozitivan, konfeseblan realecon, ol aktivan partoprenon en komuna kulturo. Sekve nacio estas lingva komunumo aŭ ĝi ne havas motivon.

[7] Konforme al terminologio, kiu formiĝis kaj disvolviĝis en la rondoj kaj movadoj de Ethnie française. Vidu aparte C. Becquet: L’ethnie française d’Europe. Paris: Nouvelles Editions Latines.

[8] Kun la grava escepto de P. Sérant (La France des minorités, R. Laffont 1965) kaj J-P. Viennot (Contribution à l’étude de la sociologie et de l’histoire du mouvement national kurde de 1920 à nos jours, disertacio; Paris, 1969), oni konstatas, ke la defendantoj de la etna ideo estas precipe okcitanoj (krom F. Fontan, fondinto de la etnismo, kaj jam citita. Temas precipe pri R. Lafont kaj liaj libroj La révolution régionaliste, NFR 1967, kaj Sur la France, Gallimard 1968, kaj pri P. Fougeyrollas, kiu en Pour une république fédérale de France, Denoël 1968, advokatas por etna disdivido), katalunoj (G. Sobiela, J. Rossinyol: Le problème national catalan, jura disertacio; Nantes, 1969), bretonoj (Y. Fouéré: L’Europe aux cent drapeaux, Presse d’Europe 1968), flandroj (M. Balloy, kunlaboranto ĉe La nouvelle Flandre, Lille), vaskoj (doktrino de la movado ENBATA), kaj kelkaj alzac-lorenanoj (revuo Elsa).

[9] L’enracinement, NFR 1949, p.177.

[10] Ou’est-ce que l’ethnisme? Nalinnes-lez-Charleroi: Fondation Jules-Destrée 1968, p.14.

[11] Vidu nian libron Peuples et langues d’Europe. Denoël 1968.

[12] Peuples et langues d’Europe, p. 141 ks.


La aŭtoroj de la publikigitaj artikoloj, nuraj responsuloj pri ties enhavoj, apartenas al vasta ideologia spektro. Ni celas kontribui al la kreado de kritikaj spiritoj kapablaj kompari kaj juĝi la diversajn pensmanierojn ekzistantajn en niaj medioj.