Resumo de informoj en niaj Informiloj (en pdf).
Arkivo de novaĵoj de antaŭaj jaroj.
» La
82-a
Kongreso de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) okazos en Milano (Italio) de la
18-a ĝis la 25-a Julio 2009.
» La
64-a
Kongreso de SAT-Amikaro, la franclingva LEA-o de SAT,
okazos en Pau (Francio) de la 11-a ĝis la 14-a Aprilo 2009.
» Rilate al la novaĵo kiun ni publikigis antaŭ kelkaj tagoj, kiu aperas sub ĉi linioj, ni informas al vi ke laŭ informo sendita de s-ino Taeko OSIOKA, la nombro de mesaĝoj ricevitaj post la alvoko por la Internacia Virina Tago 2009 en Hiroŝimo finfine atingis la nombron de 260 el 69 landoj. Taeko kaj Moritaka OSIOKA ekspoziciis kune ĉiujn mesaĝojn en la urba Virina Eduka Centro. Juna ĵurnalistino de prestiĝa loka gazeto, kies informareo etendiĝas sur la tuta prefektejo de Hiroŝimo, kun eldonkvanto de 960.000 ekzempleroj, informiĝis pri ilia agado ĉirkaŭ la Internacia Virina Tago kaj pri Esperanto kiel pontolingvo. Taeko kaj Moritaka varmkore dankas ĉiujn kiuj kontribuis al tiu sukceso.
»
Kiel en pasintaj jaroj, por kunmemori la Internacian Virinan Tagon, diversaj virinaj organizoj de
Hiroŝimo sendis mesaĝon al ĉiuj landoj, pere
de la esperantistaro tutmonda, por ricevi leterojn solidarajn por la Paco.
Vidu la tekston de la alvoko
en Esperanto.
Ni tradukis la alvokon al la hispana, kaj proponis nian helpon
por peri la hispanlingvajn mesaĝojn.
» Deklaro kaj alvoko de la Plenum-Komitato de SAT rilate al la nunaj eventoj en Gazao.
» En la januara gazeto de la anarkiista asocio CNT aperis nova artikolo pri Esperanto "Sindicalismo y comunicación internacional". En decembro aperis "Esperanto por CNT-anoj", malgranda kurseto por sindikatistoj. Artikoloj pri la 81-a SAT-kongreso kaj traduko el "Vortoj de Lanti" aperis respektive en la oktobra kaj novembra numeroj de tiu gazeto.
» En la retejo "En Xarxa" estas enretigita "La ekologiismo kaj la sindikatismo kiel kunfandiĝintaj luktoj", kiu estas traduko de teksto de la hispana ekologiista grupo Ecologistas en Acción.