IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

83-a  KONGRESO  DE  SAT

SAT kunvenas en Rumanio

Dum la unua semajno de aŭgusto okazis en Braŝovo, Rumanio, la 83-a kongreso de la organizo Sennacieca Asocio Tutmonda, SAT. Partoprenis ĉirkaŭ 80 kongresanoj, ne nur SATanoj, sed ankaŭ kelkaj simpatiantoj. La plejparto de la programeroj havis lokon en salono de tradicia mezlernejo Andrei Ŝaguna, dankinde pruntedonita de akademiaj aŭtoritatoj. La tutan aranĝon ege efike organizis la kongresa komitato komponita de braŝovanoj organizitaj de Rodica Todor.

La sistemo de SAT-kongreso kutime konsistas el matenaj asembleoj kie oni pridiskutas la funkciadon de la asocio, ankaŭ fare de la ne-SATanoj, kaj posttagmezaj prelegoj pri diversaj temoj, sed preferinde rilate al socipolitika problemaro aŭ kulturaj aferoj, pri kio SAT mem deklaras sin kiel kleriga asocio. Ĉijare oni parolis pri la sindikatoj en Rumanio, la laborista movado en Rumanio, la tutmonda krizo kaj lokaj proponoj, rumanaj lingvo kaj kulturo, la kosmologio de Martinus, rasismo, etikaj bankoj kaj interna ideo de Esperanto. Kelkaj el la prelegoj estis tradukitaj el la rumana al Esperanto kaj kompreneble ĉiuj vekis interesajn debatojn foje eĉ ardajn.

Vespere oni organizas kutime klerigajn aŭ distrajn vizitojn aŭ spektaklojn kaj tiele oni ĉeestis al koncertoj de junuloj kaj komencantoj de la urbo Braŝovo, legoteatro de verko "La kalva kantistino" de rumana-franca verkisto Eŭgeno Ionesko, ĥorkoncerto de germana junularo en germana fortikopreĝejo de Kirchemburg kaj rumanaj popoldancoj.

Kiel ĉe ĉiu esperantaj kongresoj, ankaŭ ĉe SAT-kongresoj okazas ekskursoj.

Kiel projekcio de la kongreso al estonteco, jen anonco de la venonta SAT-kongreso okazonta venontsomere en Sarajevo, Bosnio, kaj Deklaracio kaj Gvidrezolucio, kiuj estas dokumentoj prilaboritaj de la kongresanoj kiel konkludoj de la kongresaj debatoj, nome la Deklaracio celas la eksteran publikon informata de la kongresaj temoj dum la Gvidrezolucio celas la proprajn SATanojn alvokataj al agado kaj funkciado kaj ene kaj ekstere de la organizo.