LABORISTAJ  KRONIKOJ  PRI  LA  HISPANA  ESPERANTO - MOVADO

Antonio Marco Botella, SAT-Broŝurservo, 1996, 144 p.

"Laboristaj kronikoj" estas tre objektiva studo pri la historio de la Laborista E-Movado en Hispanio, sed, ĉar ĝi estas ligita al disvolviĝo de la ĝenerala Laborista E-Movado en la mondo, la legantaro informiĝos pri tre interesaj eventoj, kiuj dum longaj jaroj altiris ĉies atenton: tragika semajno de Barcelono (1909), naskiĝo de la SAT-movado kaj de gravaj diverslandaj sindikatoj, intercivitana hispana milito kaj historiaj dramoj de la dua mondmilito, disvastigo de esperanto en sudfrancaj kaj nordafrikaj koncentrejoj sub terure malfacilaj cirkonstancoj, kaj multaj aliaj.