IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

REZOLUCIO

CGT - Lleida, 07/02/2010

La 9-a Konfederacia Kongreso de la Confederació General del Treball (Ĝenerala Konfederacio de la Laboro) de Catalunya (Katalunio),

Decidas

  1. Deklari la Internacian Lingvon Esperanto kiel la nuntempe plej taŭga por la starigado de horizontalaj kaj egalecaj rilatoj inter la laboristoj de la tuta mondo kaj inter la liberecanaj organizoj.
  2. Kuraĝigi ĉiujn organojn de la ĜKL/CGT por ke ili stimuligu la disvastiĝon kaj lernadon de la Internacia Lingvo inter siaj gealiĝintoj kaj amikoj.
  3. Proponi al ĉiuj liberecanaj organizoj la stimuligon de la esperantolernado, cele al ebligi la uzadon de esperanto kiel laboran lingvon en la kunordigado de la internacia liberecana movado.

Lleida, la 7-an de februaro de 2010

Versio en la hispana
Versio en la kataluna