aprobas kreon de specife porkongresa solidarkaso, kies celo estu anonime ebligi
aktivajn membrojn finance povi partopreni la SAT-kongreson,
plu konstatas la daŭre bonkvalitan laboron de la Eldona
Fako Kooperativa notinde rilate al nun profesie pretigata dokumentfilmo
pri Esperanto kaj plu instigas SAT-anojn mem partopreni en vivigo de la kooperativo kaj, tute
aparte, aktive kontribui al starigo de efika disvendoreto ankaŭ je loka kaj eksterSATa
nivelo. Ĉiu SAT-rondo klopodu organizi ekzemple unu publikan projekciadon de la filmo, kaj
laŭeble helpu la projekton per antaŭmendoj,
instigas ĉiujn SAT-anojn kontribui al pliriĉigo de Vikipedio, aparte pri SAT-ecaj temoj,
esprimas sian kontenton pro efika antaŭenigo de la pretigo
de elektronika PIV per
subskribo de kontrakto kun la vigla E@I-skipo kaj kuraĝigas ĝin
en ĝia strebado por konkretigo de tiu grava projekto jam antaŭ la venonta kongreso,
alvokas al utiligo kaj larĝa disvastigo de la
pretigita faldfolio
pri SAT kaj instigas jam pretigi la sekvan plibonigitan eldonon,
invitas ĉiujn kamaradojn informi la membraron pri la situacio en siaj respektivaj
mondregionoj per kontribuoj al Sennaciulo kaj
Sennacieca Revuo, emfazi la tutmondan rolon de SAT per kontaktiĝoj inter esperantistoj
de diversaj mondpartoj por riĉigi sian klerigan laboron, kaj ne neglekti la informadon
pri la asocia vivo (notinde de fakoj,
frakcioj,
LEA-oj), instigas
krome SAT-anojn varbi novajn abonantojn por ambaŭ gazetoj, kaj traduki
artikolojn por publikigo en nacilingvaj gazetoj,
plu instigas la kamaradojn kontribui al la SAT-retejo per
sendado de materialo al ĝia respondeculo ĉu per
rekta enretigo de originala materialo ĉu per traduko de la artikoloj troviĝantaj en la
nacilingva parto (aparte koncerne tekstojn Kio
estas SAT -nun 13 lingvoj- kaj Esperanto? Kio
estas tio? -nun 5 lingvoj-) almenaŭ en lingvoj korea, pola, rumana, serba,
alvokas kompetentajn k-dojn helpi al modernigo de la reteja
hejmpaĝo kaj ebligo funkciigi SAT-forumon rekte en ĝi,
proponas sistemigi per tradukreto la proponadon kaj tradukadon de nacilingvaj SAT-ece
klerigaj tekstoj, notinde tiel helpante vivigon de la Eo-sekcio
de retejo Labourstart, tiel ke en ĝi aperu ĉiumonate minimume
unu artikolo el ĉiu kontinento; resumo pri tiuj sindikataj novaĵoj aperu en Sennaciulo,
petas de ĉiuj SAT-anoj intervenon por kontroli ĉu ilia registaro subskribis kaj
ratifis la konvencion de Oslo (2008), kiu malpermesas iujn pafaĵoĵetojn el bomboj, kaj
la konvencion de Otavo (1997) , kiu malpermesas la kontraŭpersonajn minojn,
proponas, ke SAT kaj ĝiaj membroj prenu pli da atento pri monda paco, strebu
helpi kun ĉiuj pacistoj «kontraŭbatali» ĉiujn
iniciatojn kiuj endanĝerigas pacon en iu ajn loko en la mondo,
plu vokas SAT-rondojn, SAT-frakciojn, LEA-ojn kaj SAT-anojn sendi precizajn
informojn pri kursoj, varbado direktita al ekster-SAT-a medio kaj apero de
artikoloj pri Esperanto aŭ SAT-rilataj temoj,
petas la Plenum-Komitaton malfermi konton en plej etika banko
NEF (kaj poste BEE) por
deponi parton de la disponebla mono de la asocio. La eventualaj interezoj
estu utiligitaj por provizi la solidarkasojn de SAT,
invitas la Plenum-Komitaton flegi rilatojn kun IFEF (Internacia
Fervojista Esperantista Federacio), minimume per sendo de salutmesaĝo al ilia
kongreso, kaj se eble per starigo de laborgrupo por starigo de tutmonda publika fervojmastruma sistemo,
petas la Plenum-Komitaton zorgi, ke en la venonta kongreso estu antaŭvidita
ebleco organizi pliajn klerigsesiojn pri konkretaj temoj,
decidas ke kleriga artikolo pri SAT-kontado aperu aŭ/kaj en la retejo aŭ/kaj en
Sennaciulo kaj petas de la Plenum-Komitato prezenti kontadon por ke ĉiuj membroj pli facile komprenu ĝin,
invitas ĉiujn SAT-anojn jam aliĝi la 84-an SAT-kongreson okazontan en Sarajevo
inter 30a de julio kaj 6a de aŭgusto 2011, laŭeble kontribui al ĝiaj preparado
kaj programo, kaj informadi pri ĝi al la tuta esperantistaro,
petas la Plenum-Komitaton koncizigi kaj finfari la
kongresregularon kaj
prizorgi mem la planadon de fakaj kaj frakciaj kunvenoj dum la kongreso.