IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LA  UTILIGADO  DE  ESPERANTO  DUM  LA  HISPANA  INTERCIVITANA  MILITO

Toño del Barrio kaj Ulrich Lins

Komuniko prezentita en la Kongreso pri Civitana Milito (Madrido, 27-29/11/2006)
Alia prezentado en la retejo Libera Folio

Toño del Barrio (maldekstre) kaj Ulrich Lins

En tiu ĉi komuniko ni konigos elementon tre malmulte traktitan en la studoj pri la Hispana Intercivitana Milito publikigitaj en la hispana lingvo, nome, la dummilitan utiligadon de la internacia lingvo Esperanto. Ni konsideras ke ĝi povas trovi intereson inter la fakuloj pro kelkaj motivoj. Unualoke, temas pri aspekto de la propaganda batalo disvolvita dum la milito, en si mem interesa en la kunteksto de la ideologia lukto ĉirkaŭ ĝi.

Dualoke, ĝi permesos al ni alproksimiĝi al socia movado kies trajtoj estas tipaj por la ideologia kunteksto antaŭ la milito, kvankam kun kultura fono kiu donas al ĝi propran karakteron.

Fine, ĝi ebligos al ni doni al la hispanaj historiistoj ekrigardon al la historio de la esperantista movado, kolektivo tre nekonata en la akademia medio, se ne submetita al fortaj antaŭjuĝoj, kiuj en certaj kazoj transdoniĝis al ĝiaj anoj, kolektivo kiu tamen entenis en si aron da personoj influaj en la politika, socia kaj kultura vivo, kiuj konsideris Esperanton grava elekto inter siaj interesoj.

Oni tiurilate devas indiki ke la Milito kaŭzis fortegan krizon al la hispana esperantista movado, kiu estis atinginta imponan evoluon dum la 30-aj jaroj. Ĝi praktike malaperis ĝis la fino de la 40-aj jaroj, kaj kapablis releviĝi nur kun multe da malfacilaĵoj, tiel ke ĝi ne plu atingis ĝis nun la gravan disvastiĝon, kiun ĝi havis tiuepoke. Tio okazigis ankaŭ gravan rompon en la historia kontinueco de la organizita esperantista movado. Tial, la historio de la esperantista movado estas konata nur fragmente, preskaŭ sole en publikigaĵoj verkitaj en la lingvo Esperanto mem1.

    1. La esperantista movado antaŭ la komenco de la intercivitana milito

Kiel estas konate, la internacia lingvo Esperanto havas kiel naskiĝdaton la jaron 1887, per la publikigo de libro enhavanta la proponon de nova konstruita lingvo, fare de juda okulisto, naskita en la tiama Rusa Imperio, Lazaro Zamenhof. Inter la lingvoj en kiuj li sinsekve publikigis sian proponon ne troviĝas la hispana, sed rapide ekestas intereso de kelkaj hispaniaj intelektuloj, kaj jam sekvontjare komenciĝas la organizado de nukleoj de interesitaj homoj.

La movado kreskas rapide, kaj komencas altiri personojn de ĉiuj sociaj klasoj kaj ideologioj, eble kun plimulto de membroj de tio kion ni povus nomi progresema etburĝaro. Oni kreas diversajn klubojn, kiuj en 1903 formas la “Hispanan Societon por Propagando de Esperanto” (HSpPE). En 1909 oni celebras en Barcelono la 5-an Internacian Kongreson de Esperanto. La movado kreskas forte, sed kun notindaj organizaj mankoj.

La Unua Mondmilito provokas krizon en la internacia esperantista movado, kiu havas sekvojn ankaŭ en Hispanio. Tamen, dum la 20-aj kaj 30-aj jaroj la nombro de esperantoparolantoj2 notinde kreskas.

La esperantista movado tiuepoka estas tre plureca kaj tre fragmenta, kaj tial estas tre malfacile kaj precipe malĝuste fari ĝeneraligojn pri ĝi.

Krom la parolantoj ne organizitaj, kiuj utiligis la lingvon sporade, aŭ ĝin uzis ekzemple nur por korespondi kun alilandaj parolantoj, ekzistis kluboj kaj grupoj organizitaj loke, laŭ ideologiaj elektoj, profesiaj okupoj aŭ personaj interesoj. Siavice ekzistis pli vastaj cirkloj, kiuj klopodis influi la socion ilin ĉirkaŭantan, aŭ kiuj formiĝis simple por la propagando, la instruado aŭ la praktikado de la lingvo. Kiel ni nun vidos, inter la asocioj kutime ekzistis kunlaboro en la taskoj de disvastigo de la lingvo, sed ankaŭ malsamaj opinioj pri la konceptado kaj la organizado.

La plej bone organizita grupo je ŝtata nivelo estis la Hispana Esperanto-Asocio (HEA). Ĝi estis fondita en 1925, post la malapero de la menciita HSpPE dum la Granda Milito. Ĝi estis la alekstera reprezentanto de la hispana esperantista movado, kaj disvolvis gravan propagandan laboron ĉe oficialaj instancoj. Ĝia nedisputebla gvidanto dum la tuta periodo estis la fama militisto Julio Mangada Rosenörn, framasono kaj konata pro siaj ideoj, kiujn liaj armekunuloj konsideris radikalaj.

Dummilita afiŝo pri la herooj de la Respubliko
Maldekstre, en militista kostumo, aperas Mangada

Mangada ĉefrolis en multnombraj politikaj agadoj, kaj ankaŭ estis tre konata lia rilato al Esperanto, pri kiu li disvolvis laborojn ne nur organizajn kaj propagandajn, sed ankaŭ literaturajn. Li havis famon de strangulo3, kaj oni povas aserti ke tiu famo iel etendiĝis al la esperantistoj kiel kolektivo, kvankam inter la membroj de la Asocio troviĝis tre diversaj personecoj, multaj el kiuj estis tre integritaj en la socion de la epoko. Ni povas citi, ekzemple, la altan proporcion de militistoj aŭ sacerdotoj, kune kun instruistoj aŭ anoj de liberalaj profesioj.

La Asocio okazigis multnombrajn propagandajn taskojn en oficialaj instancoj, kaj atingis en tiu laboro neneglektindajn sukcesojn, tiel ke Mangada kaj aliaj anoj reprezentis la registaron en diversaj internaciaj kunvenoj.

Tiu ĉi laboro estis malpli estimata de alia grava grupo de esperantistoj, kiu preferis ke la laboro de propagando kaj disvastigo de Esperanto okazu je loka aŭ regiona nivelo, kaj ke la tutlanda asocio havu nur kunordigan karakteron. Tiu ĉi tendenco estis favorata de la Kataluna Esperantista Federacio, kiu estis atinginta ke Katalunujo fariĝu unu el la lokoj el la mondo kie plej fruktiĝis la klopodoj por Esperanto. Kune kun aliaj grupoj aragonaj, asturaj kaj valenciaj, ili konsistigis la t.n. Hispanan Esperantistan Konfederacion. Ambaŭ grupoj, la Asocio kaj la Konfederacio tenis gravan rivalecon, kiun influis ankaŭ personaj malamikecoj, kaj en kiu ne mankis eĉ oficialaj denuncoj4.

Trian grupon konsistigis la laborista esperantismo. Diversaj grupoj de laboristoj estis adoptintaj Esperanton kiel rimedon de favorado de la tiam nomata proleta internaciismo. En 1921 estis fondita asocio kun la nomo Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kiu havis sian bazon en Parizo, oponis al la laŭnoma neŭtralismo de la ĉefa fluo de la esperantismo, kiun ĝi nomis burĝa, kaj pretis utiligi Esperanton kiel revolucian ilon5.

En Hispanio, la ĉefan fluon de la laborista esperantismo konsistigis la anarĥiistaj grupoj, kiuj faris el Esperanto unu el siaj ĉefaj identigiloj6. Krome ekzistis grupoj socialistaj, komunistaj kaj alitendencaj. Ankaŭ en tiu ĉi grupo la kunlaborado inter la tendencoj ne estis facila, kaj dum la 20-aj kaj 30-aj jaroj okazis diversaj kunpuŝiĝoj kaj skismoj inter ili.

Kiel oni povas vidi, la panoramo meze de la 30-aj jaroj ene de la hispana esperantistaro estis sufiĉe kompleksa. Eble unu el la plej interesaj aspektoj, rilate al la temo kiu hodiaŭ nin okupas, estas ke la dividoj ne sekvis ekzakte tiujn ekzistantajn en la sino de la ĝenerala hispana socio, kaj konkrete la grandan dividon dekstro/maldekstro kiu okazigis la intercivitnan militon. Tio signifas, ke en la esperantista movado troviĝis ene de la sama asocio, HEA, personoj dekstraj kaj maldekstraj, homoj do, kiuj baldaŭ alfrontis unu la alian en la batalkampoj.

Oni povas aliflanke diri ke la plimulto de la hispanaj esperantistoj estis simpatiantoj de la respublikana idearo, ĉu pro influoj liberalaj, naciistaj aŭ laboristaj. Tamen, unu parto devenis el la katolika kampo, kaj prenis partion por la naciula flanko, kiel ni vidos je la fino.

    2. Esperantistaj aktivaĵoj ĉe la komenco de la milito

En junio 1936, nelonge antaŭ la komenco de la milito, estis celebrita en Barcelono la 11-a Hispana Kongreso de Esperanto. Dum ĝi ripetiĝis la antaŭe priskribitaj streĉoj, interalie ĉar la Kataluna Esperantista Federacio forĵetis kiel provokon la ĉeeston de la plej centralismaj esperantistoj. En la Kongreso revenis al la prezidanteco de HEA Julio Mangada, kiu estis demisiinta unu jaron antaŭe, sed plu kontroladis la Asocion.

Mangada retiriĝis iom antaŭe el la armeo, kiel vickolonelo, profitante la dispoziciojn kiujn la tiuepoka leĝaro antaŭvidis por restrukturigi la militistaron. Sendube kontribuis al lia decido ankaŭ iuj incidentoj kun dekstrulaj oficiroj. Tiujn li poste priskribis en sia broŝuro “El fascio en el ejército” (La faŝismo en la armeo), kie li atentigis pri la ekzistantaj militaj konspiroj. Dum tiu periodo Mangada intensigis sian politikan aktivadon, ĉefe per sia kunlaboro en la Unuiĝo Militista Respublikana Antifaŝista (UMRA). Li publike intervenis en la funebraj ceremonioj de la maldekstraj armeanoj Faraudo kaj Castillo, kaj en diversaj politikaj aktivaĵoj. Kiam disvastiĝis en dekstremaj medioj la listo de iu supozata revolucia registaro (Nacia Soveto), la nomo kiu aperis kiel Komisaro pri Milito estis ĝuste tiu de Mangada.

Kiam ekribelas parto de la armeo, Mangada intervenas en la luktoj por sufoki la movadojn organizitajn en Madrido, ĉefe en la kazernoj de Carabanchel. Li organizas miliciojn kun sidejo en la parko Casa de Campo, kiuj tuj direktiĝas al la suda flanko de la madrida Montaro, formante kion oni baldaŭ nomos la Kolono Mangada. Li havas kelkajn partajn sukcesojn en la teroj de Avilo (hispane: Ávila), kiuj donas al li subitan eksterordinaran famon. Liaj trupoj nomumas lin “popolgeneralo”, kvankam la registaro agnoskas nur la rangon de kolonelo, oni donas al li la Oran Medalon de la madrida urbestraro, oni donas lian nomon al strato, oni lokas platon en alia madrida strato, ktp.

La novaĵoj pri liaj heroaĵoj alvenas baldaŭ en eksterlandon, kaj disvastiĝas inter la tutmonda esperantistaro7, kiu uzas Mangadan kiel simbolon de la kontraŭfaŝista rezistado. La rusa poeto Eŭgeno Miĥalski dediĉas kelkajn poemojn al lia figuro8. La japana esperantistino Hasegawa Teru, pli konata sub la pseŭdonimo “Verda Majo”, kunlaboranta kun la ĉina rezistado kontraŭ la japana okupado, dediĉas al Mangada kelkajn artikolojn, reliefigante la similaĵojn inter la du luktoj9.

Dummilita esperanta plato honore al Mangada

En la unuaj novaĵoj pri Mangada en diversaj esperantistaj medioj eksterlandaj, inklude de la du menciitaj, oni mencias la ekziston de roto de esperantistoj partoprenanta la lukton, kun la nomo “Antaŭen”. La esploroj de la japana hispanisto Jukio Hirai pruvis ke tiuj novaĵoj ŝuldiĝas al miskompreno, kaj ke tiu roto neniam ekzistis10.

Estas ja konate, tamen, ke kelkaj esperantistoj sekvis Mangadan en ties Kolono. Estas la kazo de Fernando Redondo Ituarte, ankaŭ militisto kaj framasono, kunlaboranto de Mangada en diversaj esperantaj projektoj11, en la unuaj agadoj en la madrida montaro. Siaflanke, en la ĵurnalo eldonita de la Kolono Mangada, “Avance” (oni notu ke la nomo povas esti tradukita al Esperanto kiel Antaŭen), ekzistas pluraj mencioj pri Esperanto.

La madridaj esperantistoj alvokis al monkolekto por ellaborado de plato honore al Mangada, kaj ties elmeto en publika loko, pri kies posta destino ni ne sukcesis trovi informon.

Pri la cetero, la ĉiutagaj aktivadoj de la esperantistoj estis haltigitaj en Hispanio. Ĉesis la publikigado de revuoj, la celebrado de kunvenoj kaj kongresoj, la ĉiutagaj kulturaj aktivadoj.

    3. Esperantistoj en la Internaciaj Brigadoj

La onidiroj pri esperantista roto povas havi sian originon ankaŭ en la ĉeesto de esperantistoj en la Popola Olimpiko kiu estis programita por julio en Barcelono12. Kiel estas konate, multaj atletoj, vojaĝintaj al Barcelono, aliĝis al la respublikanaj batalionoj. Kelkaj integriĝos poste en la Internaciaj Brigadoj.

La partopreno de esperantistoj en la Internaciaj Brigadoj estas dokumentita diversloke. Kelkaj informoj aludas eĉ al la klopodoj formi brigadistan batalionon specife formitan de esperantoparolantoj. En kelkaj publikigaĵoj oni mencias la ekziston de tia bataliono, kaj oni eĉ indikas, ke ĉirkaŭ 140 esperantistoj batalis en la fronto elirinte el Barcelono. Tamen, la manko de fidindaj detaloj kaj de dokumentoj kiuj konfirmus tiujn informojn supozigas ke temis reale pri fiaskintaj klopodoj, aŭ pri novaĵoj kolektantaj informojn pri la koncentriĝo de difinita nombro de parolantoj de la lingvo en la vicoj.

La plej konata inter tiuj estis la germana verkisto Ludwig Renn, kiu estis komandanto de la Bataliono Thälmann kaj Stabestro de la 11-a Brigado. Renn (pseŭdonimo de Arnold Friedrich Vieth von Golssenau), kiu jam estis konata pro la romano “Krieg” (Milito), estis aktiva esperantisto. Li estis fondinta kun Honoré Bourguignon la Internacian Asocion de Revoluciaj Esperantistaj Verkistoj (IAREV), en kiu partoprenis ankaŭ diversaj sovetiaj verkistoj, inter ili la menciita Miĥalski.

Władysław Lekowski kun edzino kaj filino

Ni disponas pri diversaj atestoj de brigadistaj esperantistoj, publikigitaj en kelkaj revuoj.

Tiel, la aŭstro Franz Haiderer rakontis en aro da artikoloj en esperantaj revuoj13 kiel li aliĝis al la Brigadoj. Laŭ li, en la komenco oni pensis fari Esperanton la lingvo de komuna interrilato de la brigadistoj, kaj en certaj konkretaj okazoj oni povis tion fari. Tamen, baldaŭ praktikaj konsideroj kondukis al la organizado de homogenaj grupoj laŭ lingvoj, al la uzo de la franca lingvo en iuj okazoj, kaj baldaŭ al la lernado de la hispana kiel maniero integriĝi en la landon kaj rilati kun la ceteraj trupoj.

Haiderer rakontas ke tuj post sia alveno al Hispanio tra la franca landlimo, li ricevis broŝuron por saluti la internaciistojn, en pluraj lingvoj, inter kiuj Esperanto. Esperanto taŭgis al li ankaŭ por komunikiĝi kun aliaj brigadanoj kaj kun hispanoj en diversaj urboj. Krome, Haiderer utiligis Esperanton ankaŭ kiel rimedon por informado, sendante artikolojn kaj aliajn dokumentojn al esperantistoj de Ostrava (Ĉeĥoslovakio), kiuj siavice tradukis ilin por la gazetaro tiulanda.

Esperanto kelkfoje decide rolis en la elano por ke la brigadanoj vojaĝu al Hispanio, ekzemple per antaŭa koresponda aŭ persona rilato kun hispanaj esperantistoj. Ekzemplo estas la polo Władysław Lekowski, kiu pereis dum la civila milito14.

La sama elano estis baza en la kazo de la bulgaro Nikola Mladenov. En artikolo por sialanda revuo, Mladenov kolektis la nomojn de 15 bulgaraj esperantistoj kiuj partoprenis kiel brigadistoj, el kiuj 7 mortis en Hispanio15. Mladenov rakontas ke malmultajn tagojn post la komenco de la milito, li ricevis bultenon en Esperanto (“Informa Bulteno”), kiun li tradukis komplete en la bulgaran por ĵurnalo en Sofio. Tiu ĉi ago grandparte kontribuis al la rekrutigo de bulgaroj por la Internaciaj Brigadoj.

Li rakontas ankaŭ siajn renkontiĝojn kun esperantistoj en diversaj brigadistaj unuoj, kaj en la hispanaj urboj kie li servis. Pri la cititaj klopodoj formi esperantistan batalionon, Mladenov asertas ke tion malkonsilis la militistaj spertuloj, kaj do la esperantistoj enkadriĝis en ĝeneralaj unuoj.

Aliflanke, diversaj fontoj mencias la rilaton de Julio Mangada kun la interbrigadistoj. Post la komencaj sukcesoj en Avilo, la Kolono Mangada suferis fortan malvenkon en Talavera, fronte al la spertaj trupoj el Afriko, kaj li mem estis anstataŭigita en la komando de la grupo. Oni lin nomumis milita gubernatoro de Albacete, kiu precize estis la sidejo de la Internaciaj Brigadoj, kaj inspektisto de la trejnado de novaj brigadoj. Denove laŭ la atesto de Haiderer, en Albacete publikiĝis diversaj dokumentoj en Esperanto, kaj eĉ ekzistis servo de cenzuro en tiu lingvo por kontroli la korespondadon de la brigadistoj kun eksterlando.

    4. La uzo de esperanto en laboroj de propagando

La ĉefa rolo de Esperanto estis en la laboro de propagando. Diversaj komunikoj estis dissenditaj en Esperanto, kelkaj spontanaj, sed baldaŭ aŭspiciataj de la organizaĵoj kaj institucioj de la respublikana flanko.

La plej kontinuan penadon oni organizis en Katalunio, kie, kiel ni jam menciis, la Kataluna Esperantista Federacio estis kreinta gravan socian reton, kaj kie havis sian sidejon la plej gravaj organizaĵoj de la laborista esperantismo. Baldaŭ post la komenco de la milito kreiĝis Kontraŭfaŝista Esperantista Komitato de Katalunio, kiu kunlaboris kun la aŭtonoma registaro (Generalitat) en la ellaborado de materialo en Esperanto.

Tiel, la Comissariat de Propaganda (Komisarejo pri Propagando) de la Generalitat komencis eldoni en oktobro de 1936 siajn “Comunicats de Premsa” (Gazetarkomunikojn) en Esperanto, kun dusemajna aperoritmo. Oni ilin eldonadis en Barcelono, kaj ili enhavis la esperantan tradukon de la oficialaj komunikoj de la organizo16.

La Generalitat ankaŭ patronis oficiale la komunan memoradon en 1937 de la 50-a datreveno de la naskiĝo de Esperanto, per la organizado de ekspozicio en la Kulturdomo de Barcelono. Je tiu okazo oni eldonis diversan materialon, interalie katalogon pri la ekspozicio17. Parto de la materialo estis utiligata post kelkaj monatoj en ekspozicio en diversaj landoj, kiun aŭspiciis la Komisarejo mem.

La plej disvastigita rezulto de la aktivado de la Generalitat estis la eldono de propaganda afiŝo, pri la interveno de trupoj de Italio kaj Germanio, kun la teksto “Kion vi faras por eviti tion? – Esperantistoj de la tuta mondo, agu energie kontraŭ la internacia faŝismo!”.

Ankaŭ abunde utiligis Esperanton la anarĥiistoj. La anarĥiista sindikato CNT eldonis en Barcelono jam de julio 1936 “Informan Bultenon”, unue ciklostilan kaj de julio 1937 presitan pli bonkvalite. Ĝi rapide disvastiĝis en multnombraj landoj, ne nur en anarĥiistaj medioj, kiel deduktiĝas de la novaĵo pri la rekrutigo de Mladenov kiun ni antaŭe citis.

Ankaŭ en la duontrockiisma partio POUM estis atentinda nombro da esperantistoj, inter kiuj ĝia gvidanto Andreu Nin mem, kiu bone parolis la lingvon kaj uzis ĝin en mitingoj kelkajn jarojn antaŭe. La partio utiligis Esperanton en informaj agadoj, speciale per la eldono de iuj numeroj de la bultenoj “Informa Bulteno POUM” kaj “La hispana revolucio”, kaj ankaŭ per la elsendo de radiaj bultenoj.

Siavice, la kataluna komunista partio PSUC eldonis la esperantlingvajn bultenojn “Informoj pri Hispanio” kaj “Unueco”.

Krome, diversaj radiostacioj de Barcelono, tiel de la aŭtonoma registaro kiel de la diversaj politikaj kaj sindikataj grupoj, regule elsendis en Esperanto.

Tamen, la publikigaĵo plej konata el ĉiuj eldonitaj en Esperanto aperadis en Valencio: ni parolas pri “Popola Fronto”. Ĝin eldonis la Grupo Laborista Esperantista de Valencio, kaj ĝia ĉefredaktoro estis tre konata esperantisto, Luis Hernández Lahuerta, organizinta en tiu urbo en 1934 la kongreson de la internacia laborista asocio SAT.

“Popola Fronto” ekaperis en novembro 1936 en Valencio, kun dusemajna ritmo. En la komenco ĝi konsistis el 8 paĝoj; ĝia enhavo estis ĉefe oficiala materialo, kun informoj pri la militaj operacioj, pri la vivo ambaŭflanke de la fronto, ĉiam el la registara vidpunkto. Pli malofte ĝi ankaŭ enhavis materialon originalan, speciale kontribuojn de esperantistoj. Multaj el ili, de granda intereso hodiaŭ, estis mallongaj mesaĝoj por la fronto, demandoj pri malaperintoj, petoj pri korespondado, ktp. Oni ankaŭ inkludigis dankesprimojn pro ekonomiaj kontribuoj, sub la titolo “Nia municio”.

Hernández, kune kun sia kunlaboranto Guillermo Bosch, produktis revuon de granda kvalito el la vidpunktoj lingva kaj propaganda, kun tre batalema stilo, akorde kun ĝia subtitolo “Informa Bulteno pri la hispana lukto kontraŭ la faŝismo”. Eĉ hodiaŭ impresas la vivanteco de la lingvaĵo kaj la kvalito de la informado. Ĝi atingis gravan disvastiĝon inter la hispanaj esperantistoj kaj precipe en eksterlando, kie oni ĝin disvastigis kun la apogo de diversaj laboristaj kolektivoj. Grupo de nederlandaj esperantistoj faris eĉ version de la revuo en la nederlanda lingvo.

La revuo komencis publikigi 3.000 ekzemplerojn, kaj atingis 5.000. Ĝiaj redaktoroj fieris ke ili ne ricevis subvenciojn, kaj ĝi sin financis ekskluzive per la donacado de siaj legantoj.

Fine de 1938, la Nacia Patronaro pri Turismo eldonis broŝuron kun informoj pri la arto damaĝita de la bombardado, en Esperanto, en kies pretigado partoprenis la redaktantaro de “Popola Fronto”. Ĝia titolo estis “La internacia faŝismo detruas la arton de Hispanio” (Barcelono, 1938).

En Valencio oni uzis ankaŭ la radion kiel propagandilon. Du stacioj elsendis en Esperanto, unu sub respondeco de la Partio Socialista kaj la alia sub tiu de la Partio Komunista.

Krome, ĉe la fronto oni organizis grandan kvanton da kursoj, kie lernis kelkaj el la plej elstaraj anoj de la posta generacio de esperantistoj. Tiuj ĉi estis speciale popularaj kiam ilin partoprenis eksterlandaj esperantistoj.

Aliflanke, oni organizis la sendadon al Hispanio de materialo fare de la internaciaj esperantistaj kolektivoj. Ekzemple, Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU) organizis kampanjon por sendi leterojn de apogo, propagandilojn, literaturon, ktp, al la esperantaj batalantoj.

Sendis materialon ankaŭ la laboristaj grupoj ligitaj al SAT. Kelkaj el ili eldonis diversan informan materialon, surbaze de la informoj ricevitaj en Esperanto. Unu el la plej gravaj eldonaĵoj estis la esperanta traduko de la libro de la nederlanda verkisto Jef Last, kiu  partoprenis la militon, kaj ankaŭ ĉeestis la Kongreson de Antifaŝistaj Intelektuloj en Valencio en 1937. De tiu libro, “La hispana tragedio” (Federacio de Laboristaj Esperantistoj, Amsterdam, 1939), paradokse ne ekzistas versio en la hispana lingvo.

La helpo estis multe pli malgranda fare de SAT mem, kiu ĉiam zorgis ne tro enmiksiĝi en aktivistajn kampanjojn, kaj preferis stimuli la instruan kaj kulturan agadon. Tiu sinteno estis baldaŭ kritikata de “Popola Fronto”, kiu petis pli grandan engaĝiĝon de la organizo.

    5. La polemiko en la respublikana flanko

Kiel ni antaŭe menciis, parto de la polemikoj ene de la esperantista movado antaŭ la milito okazis en la sino de la laborista esperantismo.

Eŭgeno Lanti

La komuna asocio SAT estis suferinta diversajn kunpuŝiĝojn, kiuj foje kondukis al skismo de grupoj anarĥiistaj, socialdemokrataj kaj komunistaj. La ĉefa divido meze de la 30-aj jaroj okazis kiam la ortodoksaj komunistoj, la soveta organizaĵo SEU, kiu estis atinginta gravan disvolviĝon komence kun ia oficiala apogo, samkiel la alilandaj partianoj, klopodis ke SAT sekvu la tezojn de la Kominterno. La gvidantaro de SAT estis tre influita de la franco Eŭgeno Lanti, kiu en la pasinteco estis komunisto, sed poste montriĝis tre kritika al la evoluo de la soveta ŝtato, kaj speciale al la ŝovinismaj tendencoj kiujn li perceptis en la teorio de “socialismo en unusola lando”. Fine, la komunistoj apartiĝis de SAT kaj formis sian propran organizaĵon, Internacion de Proleta Esperantistaro (IPE)18.

La skismo reflektiĝis ankaŭ en Hispanio, per la kreo de komunista asocio, la Proleta Unuiĝo de Iberaj Landoj (PUIL), sed la plejmulto de la laboristaj esperantistoj konservis la fidelecon al SAT. Ĉiukaze ne okazis plena rompiĝo, kaj ambaŭ grupoj konservis bonajn rilatojn ĝis la komenco de la milito.

Tamen, la kunpuŝiĝoj ene de la respublikana kampo speguliĝis ankaŭ inter la esperantistoj, kaj la ideologia batalo disvolviĝis ankaŭ en la esperantaj eldonaĵoj. Hernández kaj Bosch konservis la oficialan diskurson, speciale rilate al la neceso haltigi la revolucion ĝis la momento en kiu finiĝos la milito, kaj la neceso de unuiĝo kaj obeado al la registaro ene de la respublikana kampo. Tio baldaŭ kunpuŝiĝis kun la celoj de la anarĥiistoj kaj poumistoj, kiuj havis grandan influon inter la laboristaj esperantistoj, kaj grandan simpation en la sino de SAT. Tial “Popola Fronto” estis akuzita je subiĝo al la komunista influo.

Jam ĉe la komenco de 1937 estis okazinta polemiko en la organo de SAT, “Sennaciulo” (notu la nomon), rilate al la uzado de patriotismaj sloganoj fare de la komunistoj kaj de “Popola Fronto”, por oponi al la interveno de germanoj, italoj kaj maŭraj trupoj. Krome, kiel ni ĵus indikis, “Popola Fronto” estis kritikinta la malmulte bataleman sintenon de SAT.

Sed la ĉefaj alfrontiĝoj okazis meze de 1937, dum la tiel nomataj okazintaĵoj de Barcelono (inter anarĥiistoj kaj poumistoj unuflanke, kaj la registaro kun apogo de la komunistoj aliflanke). “Sennaciulo” publikigis artikolon tre kritikan kontraŭ la respublikana registaro kaj la komunista influo. “Popola Fronto” respondis akuzante la anarĥiistojn kaj poumistojn kiuj, laŭ la plej ekstremisma oficiala versio, partoprenis la okazintaĵojn kiel agentoj de Franco.

Hernández kaj Bosch partoprenis la 17-an Kongreson de SAT en Roterdamo fine de julio tiujara. Ili tien vojaĝis kun la celo ricevi apogojn inter la laboristaj esperantistoj. Tamen, ili devis aŭskulti akrajn kritikojn al la sinteno de “Popola Fronto” kaj al kelkaj agadoj de la respublikana registaro.

Tiu sinteno kontrastis kun la entuziasma akcepto kiun ili ricevis en la Kongreso de IPE, kiu disvolviĝis tuj poste en Parizo. Tiu Kongreso ricevis ankaŭ salutnoton de Mangada, kaj ĝin partoprenis ankaŭ la socialisto Francisco Azorín.

Ankaŭ komencis alveni kritikoj al la redakcio de la revuo. La redaktoroj klopodis sin pravigi, substrekante sian superpartian karakteron, kaj sian defendon de la ĝenerala pozicio de la Popola Fronto, kaj manifestis ke la polemikoj “estas por ni enorme malagrablaj” (numero 23), ĉar ili subfosas la apogon de la liberala publika opinio, kiun tiom bezonas la hispana popolo.

Komence de 1938, la kultura revuo de SAT, “Sennacieca Revuo”, publikigis la tradukon de artikolo de la franca revuo “L'Espagne nouvelle” kiu finiĝis per la slogano “Por venki Frankon necesas une venki Stalinon”. “Popola Fronto” energie protestis en sia numero 33, esprimante la suspekton ke la aŭtoro estas pagita de Franco, sed ne citis la sloganon.

“Popola Fronto” plue aperis, sed kun ĉiam pli da problemoj, speciale pro la malfacilaĵoj kiujn spertis la respublikana flanko. La papero perdis kvaliton, la aperoritmo iĝis monata, kaj la redakcia skipo reduktiĝis, pro la neceso aliĝi al la taskoj ĉe la fronto. Hernández mem devis forlasi Valencion, kaj estis sendita al hospitalo proksima al la fronto, el kiu li plu kunlaboris kun la revuo kiam tio eblis. La lasta numero eliris en januaro 1939.

    6. Esperanto en la naciula flanko

Kiel ni jam skribis ĉe la komenco, probablas ke plimulto de la hispanaj esperantistoj sin montris favoraj al la ideoj grupiĝantaj en la respublikana flanko dum la civitana milito, sed la movado estis tiagrade plureca ke multaj el ili prenis partion por la militistoj ribelintaj, kiujn ni nomos per la konvencia esprimo naciuloj. Du kolektivoj meritas specialan konsideron: la religiuloj kaj la militistoj.

Joan Font i Giralt

El la komenco de la 20-a jarcento estis firmiĝinta grava katolika esperantista movado, kiu propagandis Esperanton kiel, laŭ esprimo sukcesa, la novan latinon de la Eklezio. En 1903 fondiĝis la revuo “Espero Katolika”, kiu aperas ĝis nun, kaj post nelonge la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE). En Hispanio ekzistis kolektivo de sacerdotoj aktivaj en la katolika movado. Unu el ili estis prezidanto de IKUE inter la jaroj 1927 kaj 1935, la kataluno Joan Font i Giralt, kiun ni devas mencii tie ĉi, ĉar li estis murdita en aŭgusto 1936, fare de grupo de milicianoj proksime al la ĝirona vilaĝo Collell.

Alia grava kolektivo estis la militista. Temas pri tre specifa trajto de la hispana esperantista movado, kiu ĉiam altiris la atenton de la eksterlandaj medioj. Jam en 1910 fondiĝis Hispana Asocio de Esperantistaj Militistoj, kiu estis akceptita aŭdience kaj apogita de la reĝo Alfonso la 13-a. Parto el ili elektis la respublikanan flankon, inter kiuj la menciitaj Mangada kaj Redondo, aŭ la aviadisto Emilio Herrera, kiu en la respublikana flanko estis la esperantisto kun plej alta milita rango, ĉar li dum la milito avancis al la ofico de generalo19.

Alia grupo apogis la ribelon. Ni povas indiki la nomon de José Perogordo, kiu estis prezidanto de la menciita militista asocio, kaj instruisto de Mangada. Kvankam en la 30-aj jaroj li estis dediĉinta malpli da atento al Esperanto, tiu ĉi ne finiĝis eĉ post la milito, kaj en la 50-aj jaroj li ankoraŭ partoprenis kelkajn aktivadojn de la esperantistaj grupoj postmilitaj. Perogordo atingis la rangon de generalo en la armeo de Franco.

José Perogordo

Ekzistis eĉ proponoj por utiligi Esperanton en propagandaj aktivadoj de la nacia flanko, speciale fare de la astura kolonelo Antonio Jiménez Mora, organizinta la hispanan Esperanto-kongreson en 1929. Sed ili ne estis akceptitaj.

Ĝenerale, Esperanto ne estis favore konsiderata inter la ribelintaj cirkloj. Ĝi havis bildon de lingvo de maldekstruloj, kaj eĉ ne la menciitaj apogoj sukcesis forigi la suspektojn. Sendube ankaŭ influis la malpermeso kiun suferis ĉiu organizita esperantista aktivado en Germanio, kie la nazia reĝimo taksis Esperanton kiel lingvon de judoj kaj komunistoj20. La fermo de Esperanto-societoj en Portugalio en septembro 1936 estis la komenco-punkto de plurjara periodo, en kiu la aŭtoritatoj de tiu lando ligis al ĉia aktivado por Esperanto soci-renversajn celadojn de maldekstruloj.

Sekve, la esperantistaj grupoj estis fermitaj en la plimulto de la urboj kie triumfis la ribelo, aŭ kiujn konkeris la trupoj de Franco. La ĉefa escepto estis tiu de Zaragozo, kie la prezidanto de la grupo estis la kolonelo Ramón de Salas Bonal21. De Salas aliĝis al la ribelo, kaj eĉ estis milita guberniestro, sed li energie oponis ĉiun agadon kontraŭ la esperantista grupo.

Tiu de Zaragozo estis la nura grava grupo kiu ne estis fermita, kvankam ĝi devis suferi ankoraŭ en 1941 atakon de junaj falangistoj, kiuj bruligis parton de ĝia biblioteko. Aliaj grupoj estis dissolvitaj, kaj ĝiaj aktivaĵoj malpermesitaj aŭ limigitaj.

Komence de 1937 publikiĝis sciigoj, ke “en diversaj urboj oni mortpafis ĉiujn troveblajn esperantistojn, kulpigante ilin pri simpatio al la bolŝevikoj22. Apartan atenton trovis informo pri tio, ke la frankistaj trupoj ekzekutis la tutan grupon esperantistan de Kordovo.

La novaĵo aperis unue en la Gazetarkomunikoj de la Generalitat, kaj estis ankaŭ publikigita en “Popola Fronto”, kie oni precizigis ke la fonto estas radioelsendo de la nacia flanko. La informo trakuris la tutan esperantistan mondon, kaj kelkaj konservativaj komunikiloj kiel “Espero Katolika” montris al la ribela Ĝenerala Stabo sian maltrankvilon. Tiu ĉi absolute neis la informon, asertante ke se iun esperantiston oni ekzekutis, tio okazis pro aliaj kaŭzoj, ne pro ties rilato kun la internacia lingvo23.

Francisco Azorín Izquierdo

La nunaj tiurilataj esploroj montras ke okazis ja la mortigo de certa nombro da kordovaj esperantistoj, kvankam probable ne nur pro ilia esperantisteco, sed pro ilia rilato kun framasonaj kaj socialistaj medioj. Fakte, la plej konata membro de la klubo estis la arĥitekto Francisco Azorín Izquierdo, kiu estis antaŭe socialista deputito, kaj dum la milito estis konsulo de la Respubliko en Tuluzo; laŭ liaj deklaroj, lia kordova domo estis detruita ĉar sur ĝia fasado troviĝis granda verda stelo24.

Multnombraj esperantistoj estis persekutataj, speciale pro sia partopreno en progresemaj movadoj. En diversaj okazoj ilia rilato kun Esperanto aperas en la akuzaj dokumentoj.

Xavier Margais realigis studon pri la esperantistoj persekutataj en la insulo de Majorko tuj post la venko de la frankista ribelo25; inter la murditoj troviĝas Joan Matas Soler, tajloro, Josep Salom Nadal, konstrulaboristo, kaj Antoni Coll Sastre, komercisto, ĉiuj tri membroj de SAT, kaj ankaŭ Sebastià Crespí Valls, teknika desegnisto, kiu antaŭe estis prezidanto de la Klubo Esperantista de Palma, kaj de la grupo Lumo, krom fondinto de la Baleara Respublikana Maldekstro. Personoj enkarcerigitaj estis Antoni Nadal kaj Gabriel Meneu Piña, unu el la ĉefaj figuroj de la Esperantista Klubo de Palma, en kiu li estis multajn jarojn prezidanto aŭ sekretario.

Aliflanke, Antonio Marco entreprenis similan laboron pri Zaragozo. Inter la murditoj troviĝas José Carnicer, fondinto de “Zaragoza Esperantisto” kaj regiona delegito de HEA, ŝajne ĉar li havis ĉe si leteron de Julio Mangada. Oni ankaŭ povas citi la fratojn González, unu el kiuj estis prezidanto de la grupo esperantista “Kultura Klubo”, kaj Joaquín Larrumbe, prezidinto de la sama grupo.

    7. Esperanto post la milito

Pro tio kio estis antaŭe priskribita, estas facile dedukti ke la Milito donis gravan baton al la esperantista movado, ne nur pro la forpaso de multnombraj parolantoj de la lingvo dum la militaj agadoj.

Sidonio Pintado

Multaj el tiuj restantaj en Hispanio estis persekutataj kaj enkarcerigitaj. Kelkaj el ili forpasis dum la subpremado organizita tuj post la fino de la milito. Ekzistas du kazoj speciale tragikaj, kiuj nur lastatempe venis al publika scio. Unu estas persono kiu estis prezidanto de Hispana Esperanto-Asocio nelongan tempon antaŭ la komenco de la milito, en periodo inter la demisio kaj baldaŭa reveno de Julio Mangada, nome la pedagogo Sidonio Pintado, akuzita pro sia partopreno en maldekstrulaj movadoj, kaj pafmortigita en Taragono baldaŭ post la fino de la milito26. Alia estas Cayetano Redondo Aceña, socialista ĵurnalisto kaj politikisto, urbestro de Madrido dum la Intercivitana Milito, kiu estis grava propagandanto de Esperanto en la sino de la Socialista Partio (PSOE); li estis pafmortigita en Madrido en 1940.

Ankaŭ Hernández Lahuerta estis mortkondamnita, sed oni ne plenumis la kondamnon. Post sia eliro el prizono, li povis rekomenci sian esperantistan aktivadon. En la 50-aj jaroj li estis la redaktoro de Boletín, la organo de Hispana Esperanto-Federacio.

Cayetano Redondo Aceña

Estas kurioze ke eĉ en prizono oni disvolvis aktivaĵojn en Esperanto. Pri babiladoj en la prizono de Barcelono, en kiuj partoprenis interalie Delfí Dalmau kaj la verkisto Frederic Pujulà i Vallès, atestas la memoroj de Ramon Fernández Jurado27.

En multaj aliaj kazoj oni interrompis la aktivadon por Esperanto pro timo de eblaj persekutoj. La eldonisto de la plej disvastigita tiutempa revuo “Heroldo de Esperanto” rakontas en siaj rememoroj28 ke li ricevis leteron de valencia advokato, Andrés Piñó, eksa socialista deputito, kun la peto ke li ne skribu al li en Esperanto ĉar “estas morte danĝere”.

Multaj aliaj ekziliĝis, inter ili Mangada kaj Azorín. En kelkaj okazoj la ekzilitoj daŭrigis sian aktivadon rilatan al Esperanto. Ekzemple, multaj atestoj memorigis ke oni organizis kursojn de Esperanto en francaj kaj alĝeriaj koncentrejoj. La esperantistaj movadoj en la sudo de Francio kaj en Meksikio ŝuldis parton de sia viglo al la kontribuo de hispanaj ekzilitoj.

Ĉiukaze, malliberigo, la timo de persekutoj, la ekzilo de multaj anoj, aŭ la materiaj bezonoj de la postmilitaj tempoj, kaŭzis ke dum jardeko la aktivado rilate al Esperanto reduktiĝis al la privata sfero. Nur iom post iom, kaj danke ĉefe al la protekto de kelkaj el la katolikaj cirkloj kiujn ni antaŭe menciis, oni povis repreni la aktivadon favore al Esperanto. En 1947 fondiĝis nova ŝtata asocio, Hispana Esperanto-Federacio, kiu komencis propagandi la lingvon kaj organizi kulturajn aktivaĵojn. Malgraŭ ĉio, la malfido plu daŭris, kaj dum pluraj jaroj ripete okazis incidentoj kontraŭ la internacia lingvo fare de grupoj aŭ aŭtoritatuloj.

Nur multe pli poste eblis atingi, kaj nur parte, la brilon kiun la hispana esperantista movado estis atinginta dum la 30-aj jaroj. En tiu senco, ni povas diri ke ankaŭ tiu ĉi movado iel estis viktimo de la civila milito.

José Antonio del Barrio Unquera (Fundación Esperanto, Madrid)
Ulrich Lins (DAAD29, Bonn)

En la hispana
En la kataluna
En pdf

Notoj:

1. La baza teksto estas Antonio MARCO BOTELLA: “Analoj de la Esperanta movado en Hispanujo”, Zaragozo, du volumoj, 1987. Antonio Marco estas la aŭtoro kiu plej detale traktis la historion de la hispana Esperanto-movado, sed liaj verkoj estas atingeblaj nur en Esperanto. Teksto pli alirebla por la hispana publiko, kiu pritraktas tre profunde la esperantistan movadon, kvankam nur kun karaktero loke kaj tempe limigita, estas: Xavier MARGAIS: “El moviment esperantista a Mallorca” (La esperantista movado en Majorko), Edicions Documenta Balear, Palma de Mallorca, 2002; ĝi estas la teksto de lia doktoriĝa tezo (Universitat de les Illes Balears, 2001). Al ambaŭ, Antonio Marco kaj Xavier Margais, ni dankas la kunlaboron por tiu ĉi artikolo.

2. Ni uzas la vorton esperantista por paroli kaj pri la parolantoj de la lingvo kaj pri la anoj de la organizita movado ĝin subtenanta. Gravas klarigi ke la du konceptoj ne estas koincidaj, sed la klopodoj utiligi la vorton esperantohablantes por paroli pri la unua grupo ne havis sukceson en la hispana lingvo ĝis nun. La vorto esperantista povas aludi ankaŭ la plej ideologiecan frakcion de la movado, tiun kiu konsideris Esperanton kiel rimedon por atingi la universalan fratecon, kaj por proksimigi la popolojn; oni devas klarigi ke, kontraŭe al tio kion oni ĝenerale antaŭsupozas, ne ĉiuj parolantoj de Esperanto kunhavas tiun ideologion, nek ĉiuj kun la sama intenseco.

3. La figuro de Mangada ne havas bonan historiografian traktadon en hispanaj medioj, malgraŭ la graveco kiun li havis en diversoj momentoj de la historio dum la respubliko kaj la intercivitana milito. Oni eĉ povas diri ke la bildo kiun oni nun havas pri li ne koincidas kun tiu, kiun pri li montris liaj samtempuloj. La portreto kiun pri li faras homoj kiel Madariaga, Zugazagoitia, Cordón, kaj eĉ Azaña (aparte de la fama loko en ties taglibroj kie li nomas lin “frenezulo”) ne kongruas kun la epitetoj kiujn fiksas al li la moderna historiografio. Lia figuro estis pli traktita en verkoj en Esperanto, kiel tiuj de Jukio HIRAI (vidu noton 10), Antonio MARCO BOTELLA (“Vivo kaj verkaro de Julio Mangada Rosenörn, 1877-1946”, en: “Klaro kaj elasto. Fest-libro por la 80-a naskiĝtago de Fernando de Diego”, eldono de Irmi kaj Reinhard HAUPENTHAL, Schliengen 2003, p. 243-271) kaj José Antonio DEL BARRIO (“Julio Mangada Rosenörn, la antonomazia esperantisto”, prelego en la 62-a Hispana Kongreso de Esperanto, Valencio, 2003).

4. Kataluna Esperantista Federacio devis dissolviĝi en 1928, pro la premo de la reĝimo de la generalo Primo de Rivera, probable kuraĝigita de membroj de la Hispana Asocio; ĝia prezidanto, la filologo Delfí Dalmau, suferis fortan monpunon. Por la historio de la kataluna Esperanto-movado, vidu Francesc POBLET i FEIJOO: “Els inicis del moviment esperantista a Catalunya – La komenca esperanto-movado en Katalunio”. Associació Catalana d’Esperanto - O Limaco Edizions, Constantí, 2004 [kaj Antonio MARCO BOTELLA: “Esperanto en Katalunio (1887-1987)”. Barcelona Esperanto-Centro, 2005; legu recenzon]. Por la figuro de Delfí Dalmau, vidu: Jordi SOLÉ i CAMARDONS: “Poliglotisme i raó – El discurs ecoidiomàtic de Delfí Dalmau”, Pagès Editors, Lérida, 1998. KEF estis refondita en 1930.

5. Pri la laborista esperantista movado, vidu: Pluraj aŭtoroj: “Illustrierte Geschichte der Arbeiter-Esperanto-Bewegung – Den Arbeitern aller Länder eine Spache! / Ilustrita historio de la Laborista Esperanto-Movado – Al la laboristoj en ĉiuj landoj unu lingvon!”, eldonita de la Fritz-Hüser-Instituto pri germana kaj eksterlanda laborista literaturo, Dortmund, 1993. Temas pri kolekto de artikoloj kiu taŭgis kiel katalogo de ekspozicio de materialo pri la laborista esperantista movado organizita dum la Universala Esperanto-Kongreso celebrita en Valencio en 1993. Ĝi inkludis la artikolon de Ulrich LINS: “Esperantistoj en la Hispana Intercivitana Milito”, kiu servis kiel bazo de granda parto de la informoj de tiu ĉi komuniko. Por la laborista movado en Hispanio, la baza referenco estas: Antonio MARCO BOTELLA: “Laboristaj kronikoj”, SAT-Broŝurservo, Beauville, 1996.

6. Pri la rilatoj inter anarĥiismo kaj Esperanto, oni povas legi la artikolon de Will FIRTH “Esperanto kaj anarĥiismo”, publikigita unuafoje en la germana en la Lexikon der Anarchie, Verlag Schwarzer Nachtschatten, Plön, 1998, kaj reproduktita en la hispana en la revuo “CNT”, numero 321, marto 2006.

7. Kaj ne nur en la esperantistaj cirkloj: vidu ekzemple: Salvador de MADARIAGA: “Españoles de mi tiempo” (Hispanoj miatempaj), Planeta, Barcelono, 1974, en kies portreto de Mangada li mencias la konversadon de la aŭtoro kun la eksa brita ĉefministro Lloyd George, kiu demandas al li, ĉu Mangada estas imagebla kiel politika gvidanto.

8. MIĤALSKI, Eŭgeno: “Plena poemaro”. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 1994. Legu la poemon dediĉitan al Mangada.

9. Vd. ŝian mesaĝon “Al la tutmonda esperantistaro” (15 de decembro de 1938), represita en: “Verkoj de Verda Majo”, Beijing 1982, p. 387.

10. Hirai publikigis siajn esplorojn en artikoloj en diversaj japanaj gazetoj, sub la pseŭdonimo Dil Avia. Post lia tro frua forpaso, ili estis kolektitaj en la libro “Hispana, Kataluna, Mangada – verkoj de Dil Avia”, eldonejo Riveroj, Osaka, 2003, kaj en la japana sub la titolo “Taglibro de Barcelono”.

11. Fernando Redondo estis stabestro de Franco en 1933, kiam tiu ĉi estis milita komandanto de Balearoj. Jarojn poste tiu ĉi plendos antaŭ sia kuzo (kaj helpanto, Francisco Franco Salgado-Araujo), ke oni ĉiam nomumis framasonojn kiel helpantojn liajn, kaj li mencias konkrete la nomon de Redondo: Francisco FRANCO SALGADO-ARAUJO: “Mis conversaciones privadas con Franco” (Miaj privataj konversacioj kun Franco), Planeta, Barcelono, 2005 (unua eldono en 1976). Redondo estis kaŭzinta malgrandan incidenton en sia adiaŭo el Majorko, kiam li subskribis en la oficiala Vizitlibro de la Esperanto-Klubo per la framasona simbolo, kio kaŭzis la forigon de tiu ĉi fare de la estraro, kiu timis politikajn disputojn. En la lasta periodo de la milito, Redondo estis stabestro de Minorko, de kie li ekziliĝis al Meksikio; tie li forpasis en 1949.

12. En Jaume MIRAVITLLES: “Episodis de la Guerra Civil Espanyola”, Ed. Pòrtic, 1972, oni reproduktas afiŝon de la ĝenerala sekretariejo de la Plenumkomitato de la Popola Olimpiko, petante la kunlaboron de personoj kun konoj de lingvoj, inter kiuj oni citas Esperanton, por agadi kiel interpretistoj. Vidu ankaŭ la artikolon de la esperantisto Eduardo VIVANCOS: “Els jocs olímpics a Barcelona” (La Olimpikaj Ludoj en Barcelono) en la revuo Flama de la Kataluna Kulturdomo de Toronto (Kanado), jaro 10 – numero 4 Septembro-Oktobro 1992.

13. Franz HAIDERER: “La Internaciaj Brigadoj kaj la esperantistoj”, en: Der Esperantist, 10. 1974 nº 67/68, p. 10-12, kaj suplemento de la sama revuo nº 20, 1984. nº 123, p. 9.

14. Vidu: Zofia BANET-FORNALOWA: “K-do Wladysław Lekowski, SAT-ano kaj hispana batalinto”, en: Sennaciulo, junio de 1986, p. 58-59.

15. Nikola MLADENOV: “Esperantistoj en la Hispana Civitana Milito”, en: Bulgara Esperantisto, februaro de 1987, n 2, p. 4-5

16. Pri tiuj ĉi komunikoj, vidu: Josep Maria SOLÉ i SABATÉ kaj Joan VILLARROYA: “Guerra i propaganda. El Comissariat de Propaganda Política de la Generalitat de Catalunya (1931-1939)”, Viena Edicions, Barcelono, 2006.

17. “Cinquanta anys d’esperanto – Edició amb motiu de l’Exposició commemorativa del cinquanté aniversari de l’esperanto, que es celebra de l’1 al 12 de setembre de 1937 al Casal de la Cultura de Barcelona”, Barcelono, Generalitat de Catalunya, Comissariat de Propaganda, 1937.

18. Tiu ĉi organizo malaperis fine de la 30-aj jaroj, kiam la gvidantaro de Sovetunio komencis konsideri esperantistojn kaj specife la asocion SEU kiel kosmopolitojn kaj spionojn, kaj likvidis la ĉefajn gvidantojn de tiu asocio. Dum multaj jaroj la esperantista movado en Rusio restis neniigita. Vidu Ulrich LINS: “La danĝera lingvo”, Bleicher, Gerlingen, 1988; aperis tradukoj en la lingvoj germana, itala, japana, litova kaj rusa.

19. Pri Emilio Herrera oni povas legi: Emilio ATIENZA RIVERO: “El general Herrera - Aeronáutica, milicia y política en la España Contemporánea”, Fundación AENA, Madrido, 1994, kaj Carlos LÁZARO ÁVILA: “Emilio Herrera, Juan de la Cierva: la aventura aeronáutica”, Nivola, Madrido, 2001. Pri lia rilato kun Esperanto, vidu la artikolon de José Antonio DEL BARRIO: “Emilio Herrera y el esperanto”, en la revuo Aerogaceta, numero 9, aŭtuno 2002, kaj la prelego “Biografio de pioniro de Esperanto: Emilio Herrera”, en la Hispana Kongreso de Esperanto, Alikanto, 2002. Herrera estis prezidanto de la hispana registaro en ekzilo komence de la 60-aj jaroj.

20. Vidu LINS, libro citita.

21. Kaj Perogordo kaj De Salas eĉ literature aktivis en Esperanto. Perogordo tradukis interalie “La licenciato Vitrulo”, la bonekzemplan novelon de Cervantes, kaj De Salas publikigis la tradukon de “Sango kaj sablo” de Vicente Blasco Ibáñez.

22. La Socialisto (Vieno), 1937, n-ro 1, p. 5.

23. Espero Katolika, majo de 1937 kaj Heroldo de Esperanto, 18, 1937, nº 22, p. 2.

24. Pri la figuro de Francisco Azorín, vidu: Francisco GARCÍA VERDUGO (ed.): “Francisco Azorín Izquierdo: arquitectura, urbanismo y política en Córboba (1914-1936); ciclo de conferencias, Córdoba, 17-21 de septiembre de 1990”, Universidad de Córdoba, Servicio de Publicaciones, 2005. Tiu libro estas aro de prelegoj, kiu entenas kontribuon de José María RODRÍGUEZ HERNÁNDEZ: “Aproximación a la figura y a la obra de Francisco Azorín Izquierdo como esperantista” (Aliro al la figuro kaj verko de Francisco Azorín Izquierdo kiel esperantisto).

25. En la libro citita en la noto 1 kaj en la artikolo: Xavier MARGAIS: “El moviment esperantista a Mallorca: una víctima més de la repressió franquista” (La esperantista movado en Majorko: unu plia viktimo de la subpremado), en Kataluna Esperantisto, numero 338, aprilo-junio 2006.

26. Vidu: Jordi MORENO: “Sidonio Pintado Arroyo, Història d’un mestre de primera ensenyança” (Sidonio Pintado, historio de bazeduka instruisto), en Revista Cambrils, februaro 2005, kaj la version en la hispana: “Sidonio Pintado Arroyo, triste historia de un maestro de primera enseñanza”.

27. Vidu Ramon FERNÁNDEZ JURADO. “Memòries d'un militant obrer: 1930-1942” (Memoroj de laborista aktivulo). Barcelono, Hacer, 1987 [kaj la artikolo “En omaĝo de niaj elstaraj forpasintoj: Petro Nuez Pérez kaj Ramón Fernández Jurado”, en Giordano MOYA: “Esperantismo. Prelegoj kaj eseoj”, Barcelona Esperanto-Centro, 2002]. Fernández Jurado estis elstara ano de POUM; post la reveno de la demokratio, li estis regiona deputito kiel membro de la kataluna Socialista Partio.

28. Teo JUNG: “Ĉiu – ĉiun: 7 jardekojn en la Esperanto-movado memoraĵoj de 86-jara optimisto”, Stafeto, Antverpeno, 1979.

29. Deutscher Akademischer Austausch Dienst (Germana Servo de Akademia Interŝanĝo)