IZQUIERDA  Y  ESPERANTO

SATeH

MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO


OLIMPIAJ  LUDOJ  EN  BARCELONO

Eduardo Vivancos

Artikolo verkita katalunlingve en la jaro 1992 kaj aperinta samjare en la revuo “Flama”, organo de la Kataluna Asocio de Toronto.

“Plej grave en la Olimpiaj ludoj ne estas gajni, sed partopreni”
Pierre de Coubertin
Stadiono de Montjuic (1936)

Dank’ al la XXV Olimpiaj Ludoj Barcelono iĝis la celpunkto de la rigardoj de milionoj da personoj ĉie en la mondo. Ŝajnas ke Barcelono estis reeltrovita. Ĉiuj parolas pri ĝi. La gazetaro kaj televido montris bildojn kiuj ŝajnas veni el lando de mirindaĵoj. Bildoj de la tuta urbo, de ĝiaj karakterizaj monumentoj, de la Gotika Kvartalo, de la olimpika vilaĝo, de la ĵus konstruita Palaco Sant Jordi, de la multnombraj sportaj instalaĵoj kaj de la olimpika stadiono de Montjuic. Ho, stadiono de Montjuic! Por multaj personoj de mia generacio ĝi estas plena je memoroj kaj de certa nostalgio. Mi mense revidas tiun stadionon kia ĝi estis de antaŭ 56 jaroj (1936). Grupoj da entuziasmaj kaj iluziplenaj gejunuloj iris tien ĉiutage por sin trejni kun la celo kvalifikiĝi por partopreni en la porjunulaj konkursoj de la Olimpiaj Ludoj de Barcelono. Jes, mi bone diras, la Olimpiaj Ludoj de Barcelono, kiu devis okazi en la jaro 1936, kvankam nuntempe oni ne multe mencias pri tiu signifoplena evento.

Sed antaŭ daŭrigi pri la historio de tiu olimpiado, bedaŭrinde frustrita pro tragikaj cirkonstancoj, ni turnu la paĝon de la libro de la tempo kaj mallonge ni trarigardu la historion de la modernaj Olimpiaj Ludoj. La iniciatanto de la Ludoj estis la franco Pierre de Coubertin, sincera humanisto kiu kredis ke partopreno de homoj el la tuta mondo en sportaj konkursoj alportus spiriton de amikeco, frateco kaj komprenemo inter la partoprenantoj el kiu ajn etna deveno, kredo aŭ socia pozicio ili estas. Ni notu ke, bedaŭrinde, la idealismaj celoj de Pierre de Coubertin nur parte realiĝis kaj ke la Ludoj estis ofte falsigitaj pro aĉaj politikaj manipulacioj, rasismo, furioza naciismo, netoleremo, senbrida komercismo kaj la ambicio gajni je ĉiu kosto, uzante rimedoj ne tre etikaj, kontraste kun la deziroj de Coubertin kiam li diris: “Plej grave en la Olimpiaj ludoj ne estas gajni, sed partopreni; plej grave en la vivo ne estas la triumfo, sed la klopodo por ĝin atingi.”

La idealo kiun Pierre de Coubertin proponis al la partoprenantoj, ne identiĝas al la sola venko, sed al la kavalireca spirito de la sporto, ĝia sindonema praktiko, la afabla akcepto de la sorto, ĉu favora, ĉu malfavora, la amikeca kunlaborado inter nacioj, etnoj kaj individuoj ĝenerale, celoj kiuj enhavas altvalorajn moralajn elementojn kaj kiujn la publiko ankaŭ scias apreci.

La unua moderna Olimpiado okazis en Ateno en la jaro 1896, kaj ekde tiam, escepte dum la jaroj de la du mondmilitoj, ĝi okazas ĉiun kvaran jarojn en malsama urbo. Ja ekde la komenco de la olimpia movado la barcelonanoj montris grandan intereson por la Ludoj. Kiam en la jaro 1929 konstruiĝis la stadiono de Montjuic, la intenco estis posedi la bezonataj strukturoj por povi ilin organizi. Konsekvence Barcelono prezentis, siatempe, la kanditatecon por organizi la Ludojn de la XI-a Olimpiado de la jaro 1936.

La Internacia Olimpia Komitato kunvenis en Barcelono en la jaro 1931, sed ĝiaj membroj ne atingis interkonsenton. Unu jaro poste, en 1932, la komitatanoj renkontiĝis en Los Anĝeleso kaj per balotado ili elektis Berlinon. Tiu urbo ricevis 43 voĉdonojn, kontraŭ 16 por Barcelono kaj  8 sindetenoj. En tiu tempo Germanio havis politike centrisman reĝimon, kaj donis la impreson ke ĝi povis organizi la ludojn kun certa garantio de senpartieco. Sed en januaro de 1933 Adolf Hitler kaptis la ŝtatan povon kaj tuj li enkondukis rasistajn leĝojn. La senpartieco jam ne eblis malgraŭ la promesoj faritaj de  Hitler al Baillet-Latour, prezidanto de la Internacia Olimpia Komitato.

La 5-an de septembro de la jaro 1935 Hitler proklamis la leĝojn de Nuremberg senigante la judojn de la germana civitaneco, kaj samtempe li intensigis kruelan persekuton kontraŭ siaj politikaj oponantoj. Tiaj cirkonstancoj kreis etoson de ĝenanta timo. Multaj sportuloj rifuzis iĝi instrumentoj de la nazia propaganda maŝino. En multaj landoj kreiĝis komisionoj kun la celo trovi alternativojn al la ludoj de Berlino. La  logika loko estis Barcelono kiu, kiel ni jam vidis supre, kandidatiĝis por la organizado de la Olimpiaj Ludoj kelkajn jarojn antaŭe. Konsekvence kreiĝis la Komitato de la Popola Olimpiado de Barcelono kies prezidanto estis Josep Antoni Trabal; la sekretario estis Jaume Miravitlles, konsiliano de la aŭtonoma kataluna registaro (Generalitat de Catalunya). La dato: de la 19-a ĝis la 26 de julio. Baldaŭ alvenis aliĝoj el Francio, Usono, Svisio, Belgio, Kanado, Grekio, Svedio, Maroko kaj multaj aliaj landoj. Pro evidentaj motivoj ne venis aliĝoj el Germanio, sed kompense aliĝis multaj germanoj kiuj loĝis eksterlande  kaj por kiuj la partopreno en la ludoj de Berlino estis kompreneble barita.

Sabate postagmeze, la 18-an de julio, la stadiono de Montjuic bolis je aktiveco. Multaj alilandaj atletoj troviĝis tie por trejniĝi kaj por interkonatiĝi kun aliaj partoprenantoj de la Ludoj. Ankaŭ tie troviĝis multaj barcelonaj junuloj, membroj de la sporta fako de la Popola Enciklopedia Ateneo, de la Barcelona Laborlernejo kaj de aliaj lokaj kluboj. Tiuj junuloj devis praktiki gimnastikajn ekzercojn por esti prezentataj la morgaŭon. La kontaktoj inter ambaŭ grupoj estis ege interesaj kaj instruplenaj malgraŭ la evidentaj lingvaj problemoj. Ne multaj alilandanoj scipovis paroli hispane. Kelkaj fuŝparolis vortojn ĵus lernitaj kaj terure prononcitaj okazigante amuzajn miskomprenojn.  Mi mem klopodis uzi mian limigitan konon de la franca lingvo, sed kun ne multe da sukceso. Plej ofte afablaj mienoj kaj varmaj manprenoj anstataŭis vortojn.

La etoso estis tre frateca. Por la unua fojo mi havis la okazon rekte rilati kun alilandanoj. Tiu sperto plifortigis miajn konvinkojn pri vera amikeco inter homoj el la plej diversaj devenoj. Entuziasmo kaj eŭforio ŝvebis super la stadiono, sed bedaŭrinde miksita kun sento de antaŭtimo kaj streĉo. Dum la tuta tago oni konstante aŭdis alarmajn novaĵojn pri armea ribelo. La registaro asertis ke ĉio estis sub kontrolo, sed ne multaj estis konvinkitaj pri tiu aserto. Kiam la junuloj pretiĝis por la gimnastikaj ekzercoj, unu el la organizantoj  morne anoncis: “Faŝistaj manoj sabotis la elektran instalaĵon. Ni solvos la problemon kaj morgaŭ ĉio estos preta por la inaŭguro de la Ludoj”.

Paralele kun la sportaj konkursoj organiziĝis Kultura Olimpiado kaj estis preparitaj multnombraj folkloraj prezentadoj. Inter la partoprenantoj de la kulturaj aktivaĵoj troviĝis la famkonata violonĉelisto Pau Casals.

La vespero de la 18-a de julio Pau Casals direktis la provludon de la Naŭa Simfonio de Beethoven kiun la orkestro, kunlabore kun la kantistoj de fama Barcelona Ĥorsocieto (Orfeó Gracienc), devis ludi la morgaŭon en la Greka Teatro de Montjuic okaze de la inaŭguro de la Olimpiado. Dum la provludo prezentiĝis oficialulo kiu per ekscitita voĉo diris, “Ĉesigu la ludprovon. Ni estis informitaj ke ĉinokte okazos armea ribelo en la tuta lando. La koncerto kaj la Olimpiado estas nuligitaj. Tuj forlasu la ejon.”

Je tiu anonco Casals forte konsterniĝis. Li sin turnis al la muzikistoj kaj kantistoj kaj diris: “Mi ne scias kiam ni renkontiĝos denove; mi proponas al vi ke antaŭ la disiĝo ni ĉiuj kune ludu la simfonion”, kaj levigante la taktobastonon daŭrigis la provludon kulminante je la fina parto kiu tekstas jene:

Jen brakumo al milmiloj,
jen ĉi kis’ al tuta mond’!
Fratoj! super stela rond’…

“Kia emocia momento! Kaj kia kontrasto” memoris la majstro kelkaj jaroj poste. “Ni kantis la subliman himnon de la frateco, dum sur la stratoj de Barcelono, kaj de multaj aliaj urboj, prepariĝis lukto kiu tiom da sango devus verŝigi”.

La ĥorgrupo ankaŭ estis provludinta la himnon de la Popola Olimpiado verkita de la poeto Josep María de Sagarra. Tiu himno devis esti kantata antaŭ miloj da personoj precize la 19-an de julio:

Sub la blua ĉielo
la sola trafa vorto estas
ĝojkrio, Paco!

Sed anstataŭ aŭdi la himnon de la paco, en tiu tago la barcelonanoj aŭdis la sonon de senĉesa pafado, kaj je la kvina kaj kvarono matene, korŝiran alvokon per la Barcelona radiostacio: “Barcelonanoj, la timita momento jam alvenis; la armeo, perfidante sian honorparolon, ribeliĝis kontraŭ la Respubliko. Por la barcelona popolo alvenis la horo de la grandaj decidoj kaj grandaj oferoj: detrui la ribelitan armeon. Ĉiu civitano estu preta por plenumi sian devon. Vivu la Respubliko!”

Multaj el la atletoj kiuj venis por la Popola Olimpiado, aktive partoprenis en la lukto kontraŭ faŝismo; kelkaj el ili neniam plu tretus la arenon de stadiono. Tiel finiĝis, antaŭ ol ĝi komenciĝis, la esperplena Popola Olimpiado de Barcelono, preparita kun tiom da entuziasmo kaj amo fare de  bonvolaj homoj kiuj sincere kredis en la humanisma olimpia idealo.

Vidu originalon en kataluna lingvo kaj tradukon en la hispana.
Legu alian artikolon pri la sama temo.
Ambaŭ en pdf.