IZQUIERDA  Y  ESPERANTO

SATeH

MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO


SENNACIECA  ASOCIO  TUTMONDA

Ekzistokialo  kaj  specifeco  de  la  SAT-movado

Eble por neniu en la mondo nia demokrata lingvo havas tian gravecon, kiel por la laboristoj, kaj mi esperas, ke pli aŭ malpli frue la laboristaro estos la plej forta apogo de nia afero. La laboristoj ne sole spertos la utilon de Esperanto, sed ili ankaŭ pli ol aliaj sentos la esencon kaj ideon de la esperantismo.

L.-L. Zamenhof (1910)

Kio estas SAT?

Unika pro siaj celoj kaj strukturo, sia sistemo de funkciado kaj de komunikado, Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) alportas konkretan kaj praktikan respondon al ideo kiun esprimis la franca verkisto Henri Barbusse pri esperanto:

"Sincera dialogo inter du sinceraj homoj oficiale malamikoj ĉar ili apartenas al du malsamaj nacioj fatale evidentigas la tutan socian mensogon. Tiel modesta ĝi aspektas, meze de la disvolvado de grandaj ideoj de frateco kaj de racio, la kontribuo de la internacia lingvo havas nekompareblan senperan kaj praktikan valoron."

Tio klarigas kial SAT neniam havis la favoron de reĝimoj kies regprincipo baziĝas sur mensogo.

Kial SAT?

Fondita en Prago en 1921, SAT naskiĝis en epoko kiam multaj sociaj kaj politikaj realaĵoj aperis sub vera lumo al la loĝantaroj de la diversaj nacioj enmiksitaj en la unua mond-milito.

Malgraŭ tio la historio de la totalismaj, naciistaj, ideologiaj kaj religiaj devojiĝoj ne haltis. La ekzistokialo de SAT aperas en sia tuta evidenteco dum la aktualaĵoj ebligas malkovri kien la mensmanipulado de amasoj kaj diversaj formoj de mensogo kondukas la homaron.

La mensogo havas tiom pli da efiko ke la kultura kaj kritika nivelo de la loĝantaro estas malalta.

Unuvorte, SAT celas per konstanta uzado de racie elpensita lingvo kaj ĝia mondskala aplikado, helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni kaj prijuĝi ideojn, tezojn, tendencojn kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun ili opinias plej rekta, aŭ plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo.

Eltiraĵo el la statuto de SAT

La vivkondiĉoj kaj la ĉirkaŭa medio homa kaj ekologia estas por granda parto el la homaro tute malfavoraj al disvolviĝo de la personeco, al riveliĝo de la homaj kapabloj, kaj eĉ al normala afekcia kaj fiziologia disvolviĝo.

Ekzistas la sciencaj kaj teknikaj rimedoj, la riĉofontoj kaj produktaĵoj per kiuj estus eble alporti rimedon al multego da problemoj kaj certigi decan vivon al la tuta tera loĝantaro. Sed, ilia devojigo por egoistaj celoj estigas konstantan konfliktan klimaton.

La forigo de la minacoj kiuj pezas sur la estonteco de la homaro postulas antaŭ ĉio kreskantan strebon por konsciiga edukado sen kiu la totalitarismaj ideologioj kun efiko mortiga, detrua kaj ruiniga sed sen konstrua, organiza kaj vivodona kapablo trovos ĉiam fekundan terenon.

Kion faras SAT?

Sennacieca, laŭ sistemo de funkciado, SAT dekomence adoptis ankaŭ sennaciecan, unikan laborlingvon, kies valoron agnoskis eminentuloj kaj internaciaj organizoj: Esperanto. Esperanto proponas mondskalan ligilon per kiu povas naskiĝi kaj disvolviĝi tutplaneda konscienco kaj sento de aparteno al tiu kompleksa homa mozaiko kies ĉiu aparta ero estas respektenda kaj harmonie valorigenda: la homaro.

SAT celas praktikan mondskalan uzon de Esperanto por celoj de socia progreso kaj emancipado de la laboristaro.

7000 tagoj en Siberio
Ekzemplo de verko eldonita fare de SAT.
Tiu ĉi reala travivaĵo en Gulago evidente ne havigis al SAT
la simpation de la koncernaj reĝimoj, sed ne nur ili disvastigis
kalumniojn kontraŭ la SAT-movado kaj Esperanto.

Ĉar ĝiaj membroj aktivas ankaŭ en plej diversaj movadoj, SAT estas tiel la krucvojo kaj ligilo inter diverslandaj organizoj kies celoj estas similaj, komplementaj aŭ proksimaj sur la terenoj de edukado, sindikatismo, ekologio, libereco, homa interhelpo, pacdefendo, ktp, sed kies lingvo estas malsama.

La rolo de SAT en la sukceso de esperanto kompare al aliaj provoj vivigi projektojn de planlingvoj estas eksterduba. Sen tiu ĉi strebo celanta havigi socian, kulturan kaj praktikan dimension inter la partoprenantoj de la ĉiutaga socia vivo, esperanto estus spertinta saman sorton.

Inter la plej gravaj kontribuajoj de SAT al la disvastigo de Esperanto:
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto - "PIV"
la plej kompleta E-vortaro kaj la sola tutmonde referenca.

SAT-rondoj, Fakoj, Servoj kaj Frakcioj

Laboristaj Esperanto-Asocioj (LEA-oj) celas disvastigi Esperanton en medioj kies celo estas socia progreso kaj vivkvalito, kaj malfermi la vojon al praktika aplikado kadre de SAT.

SAT-rondoj povas fondiĝi en diversaj urboj kie la SAT-anaro estas sufiĉe grava kaj ludi rolon kompareblan al tiu de la LEA-oj.

Ekzistas asocioj kaj rondoj ligitaj al SAT en Francio, Britio, Germanio, Aŭstrio, Hispanio, Svedio, Rusio aŭ Japanio.

Fakoj kaj Servoj de SAT plivastigas la eblecojn de la asocio kaj povas fondiĝi laŭ iniciato de membroj aŭ grupoj interkonsente kun la Plenum-Komitato: Solidarservo, Broŝurservo, Filatela Servo, Junulfako. La Literatura Komitato de SAT lingve kontrolas verkojn.

Kun membraro en pli ol 40 landoj de la kvin mond-partoj, SAT havas ankaŭ gravan servon kun esence soci-kultura intereso: la «SAT-broŝurservo» por eldonado de broŝuroj kun tre varia enhavo.

Frakcioj: SAT ne estas politika partio, sed starigo de frakcioj estas ebla se troviĝas sufiĉe da interesatoj pri sama idearo kongrua kun la SAT-celoj: Liberecanoj, Distribua Ekonomio, Ekologiistoj, ISF-Socialistoj, Komunistoj, Liberpensuloj, Naturismo, Pacismo, Sennaciistoj...

Ĉiu SAT-membro ricevas ĉiun duan jaron la adresaron de la membroj de la asocio, kio ebligas havi rilatojn, interŝanĝojn, kontaktojn, prepari projektojn kaj vojaĝojn kun aliaj membroj kies interesoj, aktivado kaj gustoj akordiĝas.

Periodaĵoj

SAT eldonas du periodaĵojn: Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo.

Sennaciulo aperas ses fojojn jare kun kontribuaĵoj verkitaj (ne nur) de membroj, kaj la socikultura gazetkajero Sennacieca Revuo, unu fojon jare kun artikoloj verkitaj de Esperantistoj ne nur el la SAT-movado kaj aparte kompetentaj rilate al Esperanto kaj al sia fako.

SAT-anoj kutimiĝu al eksternacia sent-, pens-, kaj agadkapablo.

E. Lanti

Pliaj informoj kaj aliĝkondiĉoj estas riceveblaj de:

SAT
67, avenue Gambetta, 75020 PARIS
Tel. (+33) 09 53 50 99 58
Retadreso
Interreto

aŭ skribu al ni