IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LA  DUA  HISPANA  RESPUBLIKO  (1931-1939)

Pablo Foche

7. La politikaj okazintaĵoj inter 1931 kaj 1936

Estas tri la ĉefaj etapoj de la Hispana Dua Respubliko:

  1. De la proklamo (la 14an de aprilo 1931) ĝis la venko de la centro kaj la dekstro en la balotoj de 1933.
  2. De tiam ĝis la balota venko de la Popola Fronto en 1936.
  3. La Intercivitana Milito (1936-1939).

Mi analizos ĉi tie resume nur la du unuajn etapojn. La trian vi povos legi en la oka parto de ĉi tiu historia artikolo.

7.1 La respublikan-socialista rego

La unua maldekstra Registaro havis du ĉefajn bazojn: la socialistojn kaj la respublikanan maldekstron. La unuaj estis tre organizitaj kaj unuiĝintaj en unu sola partio: la PSOE (Hispana Socialista Laborista Partio). La dua, male, suferis grandajn dividojn kaj internajn konfliktojn (legu la kvinan ĉapitron).

La membroj de tiu unua Registaro estis preskaŭ la samaj kiuj partoprenis en la Provizora Registaro ekzistinta antaŭ la unua ĝenerala baloto. Sed la radikaluloj baldaŭ forlasis la registaron post la realigo de la unuaj socialismaj laboraj reformoj. Tio signifis la fortigon de la registara maldekstra trajto, ĉar la politika centro malaperis el la Registaro.

La 15an de decembro ĉefministro Manuel Azaña nomumis la duan Registaron de la respublikana historio. Preskaŭ la tuta reformisma laboro de la respublikan-socialista registaro estis farita de tiu dua respublikana registaro.

Dume, la respublikana maldekstro suferis kelkajn problemojn: la krizon de la radikal-socialismo kaj ankaŭ la sintenon de ERC (naciisma kataluna partio). Ĉiuj respublikan-maldekstraj partioj kreis la Federacion de maldekstroj respublikanaj de Hispanio, Federacion kiu ne multe utilis ĉar la membroj eĉ ne unuigis siajn parlamentajn grupojn.

La PSOE ankaŭ suferis tiutempe internajn konfliktojn pri la taŭgeco aŭ ne de la partopreno en la registaroj de la burĝa Respubliko. La internaj movadoj de Francisco Largo Caballero kaj Indalecio Prieto (kiuj fakte kontrolis la partion) decidis daŭrigi tian kunlaboradon ĝis 1933 kiam la socialistoj ĉesis esti registaranoj propravole kaj la Registaro fariĝis ekskluzive respublikana.

En la lokaj balotoj de 1933 la dekstro kaj la radikaluloj ĝuis grandan balotan kreskon, tre eble pro la konservativa mobilizo kontraŭ la leĝo pri Kongregacioj. Estis la parlamentaj debatoj pri tiu leĝo kiuj kvereligis la Registaron kontraŭ la Prezidento (katolika konservemulo).

La Registaro jam suferis tiam grandajn problemojn: la reformoj estis tro lantaj, okazis granda ekonomia krizo, la laboristoj estis dividitaj akre inter du grandaj sindikatoj, la socialaj konfliktoj akriĝis, parto de la mezaj klasoj ĉesis apogi la Registaron pro la socialaj kaj laikaj reformoj, ktp.

La 7an de septembro 1933 la Prezidento ŝanĝis la Registaron kaj liveris la taskon krei novan al radikalulo Alejandro Lerroux kiu anoncis la kreon de centro-maldekstra registaro en kiu ne partoprenos la socialistoj. La Registaro estis kreita, kaj la socialistoj konsideris finita ĉian kunlaboron kun la respublikanoj. Dume okazis la divido de la radikal-socialismo kaj la nova partio kreita rifuzis ian ajn kunlaboron kun Lerroux. Lerroux mem akuzis la maldekstron pri apartigo disde la publika opinio kaj ĝi reagis apogante parlamentan agadon kontraŭ la nova Registaro kiu konsistigis ĝian finon. La balotoj estis kunvokitaj por la 19a de novembro (kaj la dua balotrondo por la 3a de decembro).

La balotoj de 1933 estis la unuaj en la hispana historio en kiuj la virinoj rajtis voĉdoni. Tio okazis dank’al la reformoj de la maldekstro tiurilate. Paradokse multaj historiistoj konsideras ke tiu voĉdono estis plimulte konservema kaj helpis la venkon de la dekstro.

Al tiuj balotoj la dekstro prezentiĝis unuiĝe en unu sola partio, la CEDA. Ĝiaj ĉefaj balotaj celoj estis la reformo de la Konstitucio kaj la leĝaro aprobita de la maldekstro, la forigo de la agrara reformo (ankaŭ aprobita de la maldekstro) kaj la aprobo de amnistio por la politikaj krimoj.

La respublikanoj prezentiĝis dividitaj. La radikaluloj paktis kelkloke kun la maldekstraj respublikanoj, aliloke kun la centro kaj dekstro respublikanaj kaj iuloke eĉ kun la CEDA mem. La PSOE prezentiĝis sola preskaŭ ĉie kaj kun maldekstraj respublikanoj en malmultaj lokoj. La balota kampanjo estis tre pasia. La CEDA uzis radikalan kontraŭmarksisman mesaĝon kaj kondamnis profunde la demokratian parlamentismon (eĉ la plej moderaj reprezentantoj tion faris). La anarkiistoj petis la sindetenon, malvastigante tiel la voĉdonojn de la maldekstro. La komunistoj prezentiĝis solaj (krom en Malago) kaj deklaris la bezonon de soveta agrar-laborista registaro. La socialismo radikaliĝis kaj la grupo de Largo Caballero petis la voĉdonon al la PSOE por akceli la socialan revolucion.

La rezultoj de la balotoj estis la jenaj:

Partio aŭ tendenco Procentaĵo Seĝoj
CEDA (dekstro) 24,3% 115 seĝoj
Radikaluloj 20,0% 104 seĝoj
PSOE (socialistoj) 12,2% 58 seĝoj
Agraristoj 7,6% 36 seĝoj
Lliga Catalana (konservativaj katalunistoj) 5,1% 24 seĝoj
Tradiciistoj 4,4% 21 seĝoj
Konservemaj Respublikanoj 3,8% 18 seĝoj
Esquerra Republicana de Catalunya (maldekstraj katalunistoj) 3,8% 18 seĝoj
Hispana Renovigo 3,4% 16 seĝoj
Dekstraj sendependuloj 3,4% 16 seĝoj
Eŭskaj naciistoj 2,5% 12 seĝoj
Liberal-demokratoj 2,1% 10 seĝoj
Respublikana Agado 1,1% 5 seĝoj
Sendependaj radikal-socialistoj 0,8% 4 seĝoj
Federaciistoj 0,8% 4 seĝoj
Progresemaj respublikanoj 0,6% 3 seĝoj
Unió Socialista de Catalunya (katalunaj socialistoj) 0,6% 3 seĝoj
Sendependaj respublikanoj 0,4% 2 seĝoj
Galegaj respublikanoj 0,2% 1 seĝo
Radikal-socialistoj 0,2% 1 seĝo
Komunistoj 0,2% 1 seĝo

Por multaj historiistoj la ĉefaj kialoj de tiuj balotaj rezultoj estas la jenaj: la divido de la maldekstra voĉdonantaro inter multaj malsamaj partioj (kio, pro la balotsistemo, ege malfaciligis la akiron de seĝojn al la tromultaj progresemaj partioj), la granda sindeteno de la anarkiismo kaj la voĉdono de la virinoj kiuj plimulte voĉdonis konservemajn elektojn.

Ĉefaj faroj de la unua etapo

La venko de la maldekstro en la unuaj ĝeneralaj balotoj permesis al la Registaro la realigon de granda programo de socialaj reformoj kiu celis transformi Hispanion en sociale kaj demokratie avangardan landon. La ĉefaj estis:

    1) La agrara reformo

La agrara reformo estis unu el la aferoj kiuj pli kvereligis la dekstron kaj la maldekstron. Dum la unuaj du jaroj da maldekstra Registaro la agrara reformo estis komecita, kvankam tre milde. Post la alveno de la dekstro al la Registaro, kio estis komencita estis ĝuste kontraŭreformo por forigi la reformojn enkondukitajn de la maldekstro.

En la kampo ekzistis la plej akraj kaj fortaj socialaj malegalecoj. La agrara reformo celis ĝuste la forigon de tiaj malegalecoj (aŭ almenaŭ ilian mildigon). Tio signifis la aliron al la proprieto de miloj da senteraj kamparanoj. La agrara reformo en Hispanio estis verko de la maldekstra respublikanismo kies ideo pri la reformo estis tiu realigita (la socialistoj havis alian malsaman ideon pri la reformo, kiu favoris la komunan proprieton de la tero anstataŭ la individuan proprieton de malgrandaj ter-pecoj).

    2) Universaligo de la publika instruo

La reformisma registaro de la du unuaj viv-jaroj de la Respubliko defendis intense la publikan instruon. Tio estis alia kaŭzo de kverelo inter la Registaro kaj ĉiuj reformismaj partioj kaj la Eklezio kaj la politika dekstro (kiu defendis la interesojn de la Eklezio), ĉar la apogo al la publika instruo signifis la finon de la kontrolo sur la eduko kiun ĝis tiam ekzercis la katolika Eklezio.

    3) Transformo de la laboraj rilatoj

La Ministro pri Laboro estis la sindikatisma socialisto Largo Caballero. Li celis profundan reformon de la laboraj rilatoj, por kio li bezonis la lojalan helpon de la socialista sindikato UGT kaj la apogon de la maldekstraj partioj en la Parlamento. Kelkaj reformoj (tiuj kiuj celis la plibonigon de la vivkondiĉoj de la laboristaro) estis realigitaj antaŭ ol la aprobo de la Konstitucio mem per dekretoj. Post la proklamo de la Konstitucio ili estis konvertitaj en leĝojn. La ĉefaj leĝoj aprobitaj dum tiuj du unuaj jaroj estis: 

  • La leĝo pri Labor-kontraktoj reguligis minimumajn nepraĵojn en la laborkontraktoj, la kolektivajn akordojn (negociitaj inter la entreprenaj reprezentantoj kaj la laboristaj reprezentantoj), la salajrojn, la solajn kaŭzojn per kiu eblis la fino de la laborkontraktoj, la instalon de sep pagitajn feriajn tagojn jare kaj la rajton je striko.

  • La Leĝo pri miksitaj ĵurioj enhavis la regularon de tiuj institucioj kies tasko estis la kontrolo de la kontrakt-kondiĉoj kaj la plenumado de la laboraj leĝoj en la kamparo.

  • Pri la socialaj asekuroj la Ministrejo favoris multe la devigan trajton de tiaj asekuroj kaj ilian universalecon, sed bedaŭrinde ne estis sufiĉa tempo por profunda unuigo kaj reguligo de la asekura sistemo en Hispanio.

  • Estis vastigita ege la nombro da laboristoj kiuj rajtis je pensiaj asekuroj, estis enkondukita la asekuro pri patrineco, aperis ankaŭ aliaj asekuroj kiel tiuj pri laboraj akcidentoj.

  • Malgraŭ tio ke rilate al la socia sekureco oni faris grandegajn paŝojn dum la socialist-respublikana rego, ne okazis la samo rilate al la maldungeco, ĉar la krizo vastigis la nombron da maldungitoj kaj la asekuroj kontraŭ la maldungeco ne fariĝis tre efikaj.

    La sociala paco, al kiu deziris veni la Registaro per tiuj reformoj, ne ekzistis dum tiuj unuaj jaroj. La laboraj konfliktoj kreskis grandege pro du klaraj kialoj: la rezisto de la entreprenistoj plenumi la decidojn de la miksitaj ĵurioj kiam iliaj decidoj damaĝis la entreprenistajn interesojn kaj la malakcepto de unu el la du plej grandaj sindikatoj partopreni en la miksitaj ĵurioj, la anarkiista CNT, kaj ĝia daŭra kunvoko de politikaj strikoj. Ankaŭ ene de la UGT okazis iom-post-ioma forlaso de la leĝan vojon postulita de la socialista registaro al sia sindikato pro la malrapideco de la socialaj reformoj.

    La entreprenistoj bojkotis la socialan leĝaron, kaj eĉ la propra Largo Caballero agnoskis en 1933, kiam li forlasis la Registaron ke la socialaj reformoj havis malmultajn eblojn sukcesi. Ekde tiu momento la socialismo ankaŭ malakceptis tiun laboran sistemon tre modera kiu kontentigis nek la maldekstron nek la dekstron.

        4) Malcentralizo de la Ŝtato.

    (Vidu la kvaran ĉapitron).

        5) Reformo de la Armeo.

    La homo kiu realigis la reformojn en la Armeo estis Manuel Azaña dum li estis Ministro pri la Milito. Temas pri reformoj kiuj celis la demokratiiĝon de la Armeo kaj kiuj apenaŭ estis modifitaj poste de la konservema registaro. La Hispana Armeo estis tro sendependa de la politika povo kaj tre malorganizita institucio. Ĝuste tiuj estis la du ĉefaj celoj de Azaña, la modernigo de la Armeo kaj ĝia submetiĝo al la civila povo. Interalie Azaña enkondukis la promeson de lojaleco al la Respubliko de la militistoj, ebligis la volontan eksigon de la Armeo konservante la salajron (por malvastigi la nombron da oficiroj) kaj starigis novan sistemon de militisma justico akorde kun la Konstitucio.

    Sed tiuj estis nur la ĉefaj kaj urĝaj reformoj, ĉar Azaña ankaŭ komencis aron da reformoj pli profundaj. Pro la manko de tempo multaj ne efektiviĝis, sed aliaj estis tre pozitivaj por la armea organizo. Inter tiuj indas substreki: la reformon de la militisma instruo (postulante pli altan kulturan nivelon al la militistoj, la materian modernigon de la Armeo aŭ la nova kaj pli moderna sistemo de rekrutado). Unu el la akademioj fermitaj de la reformoj estis tiu de Zaragozo. La graveco de tiu fakto kuŝas sur tio ke ĝia direktoro estis la generalo Franco, gvidonto kelkajn jarojn poste de la puĉo kiu provokis la Intercivitanan Militon.

    Malgraŭ la pozitivaj efikoj sur la Armeo de la reformoj, la dekstro tre akre batalis ilin. La generalo Mola (alia de la gvidantoj de la puĉ-intenco de 1936) manifestis sian malkontenton. Kaj multaj armeaj sektoroj kundividis tiujn sentojn. La kontraŭeco de la reakciaj armeaj sektoroj realiĝis en la puĉ-intenco de 1932 de Sanjurjo.

    Obstakloj

    La moderniga progresema projekto trovis kelkajn obstaklojn kiuj malfaciligis la aferon kaj eĉ malebligis ĝin pri multaj temoj.

    En 1932 konservemaj militistoj organizis puĉon kontraŭ la Respubliko. La debato en la Kortesoj pri la aŭtonomio de Katalunio kaj la militisma reformo konvinkis la organizantojn pri la bezono de puĉo. Apude al la militisma puĉo, multaj dekstruloj pretigis ankaŭ civilajn grupojn por apogi la puĉon, sed somere de 1932 la polico ekarestis ĝiajn membrojn (ĉar la Registaro jam konis ke oni pretigas puĉon). Tio akcelis la organizadon kaj la dato fiksita estis la 10a de aŭgusto. En Madrido la puĉo fiaskis; en Sevilo, generalo Sanjurjo (la ĉefa gvidanto de la afero) kontrolis la urbon kaj faris komunikon anoncante la instalon de militisma diktaturo. Sed li ne atingis sufiĉajn apogojn en aliaj urboj, kaj la sindikatoj kunvokis ĝeneralan strikon kontraŭ la puĉo. Venkita, la generalo provis eniri en Portugalion, sed li estis arestita proksime al la landlimo. Li estis kondamnita je morto, kvankam poste li estis pardonita de la Prezidento. Post iom da tempo en la karcero li ekziliĝis en Portugalion. La efikoj de la puĉo estis la kontraŭaj al tiuj celitaj, ĉar la respublikana reĝimo plifortiĝis kaj la maldekstro kunlaboris plie por funkciigi leĝajn aferojn kiel la Agraran Reformon kaj la Statuton de Katalunio. Kelkaj dekstraj partioj kiel Popola Agado (AP) proklamis sian akcepton de la demokratio kaj forpelis tiujn anojn apogintaj la puĉon (rimarkinte pri la malpozitivaj konsekvencoj de la puĉo sur siaj balotaj interesoj). Estis fermitaj la sidejoj de dekstraj partioj kiuj partoprenis en la puĉo kaj ankaŭ kelkaj ĵurnaloj kiel ABC. La forpelitoj de AP baldaŭ kreis alian partion, Hispana Renovigo, kaj neniam rifuzis la puĉan strategion kontraŭ la Respubliko.

    Kune kun la dekstraj oponoj al la Respubliko, alia granda obstaklo por la normaliĝo de la demokratio kaj la respublikana reĝimo konsistigis la anarkiismajn ribeliĝojn (bv. legi en la kvina ĉapitro la parton dediĉitan al la anarkism-sindikatisma organizo CNT).

    Sekvo

    Al la indekso