IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LA  DUA  HISPANA  RESPUBLIKO  (1931-1939)

Pablo Foche

4. La regiona aŭtonomeco dum la Dua Respubliko

La Konstitucio de 1931 starigis ŝtaton kiu, ne estante federacia, ebligis la aŭtonomecon de la tiel nomitaj aŭtonomaj regionoj. Ĝi konsistigas la bazon de la nuntempa hispana aŭtonoma ŝtato. Fakte, la aŭtonomeco atingita dum la Respubliko de Katalunio, Eŭskio kaj Galegio respeguliĝis en la Konstitucio de 1978 kiu permesis la aliron al la aŭtonomeco per malsama vojo (kun malpli da proceduraĵoj) al tiuj komunumoj kiuj aŭ jam estis aŭtonomaj dum la pasinteco aŭ troviĝis sub procezo al la aŭtonomeco.

La Konstitucio kreis sistemon en kiu eblis la kunvivado de aŭtonomaj regionoj kaj provincoj rekte dependantaj de la centra Registaro, tio estas, la Konstitucio ebligis la kreadon de la aŭtonomaj regionoj sed ne devigis tion. Kiam la milito eksplodis nur Katalunio ĝuis aŭtonoman reĝimon. Eŭskio kaj Galegio estis tiam survoje al la aŭtonomeco. Nun mi priskribos la situacion de la malsamaj aŭtonomaj regionoj:

Katalunio

Je la komenco de la Respubliko, Katalunio proklamis la katalunan ŝtaton. Tia unua deklaro de Katalunio kiel ŝtato igas kelkajn pensi ke temas pri vera deklaro pri sendependeco. Sed la realo estas tre malsama, ĉar Katalunio tiam proklamis la Katalunan Ŝtaton ene de la Federacio de Iberiaj Ŝtatoj. Tiu deklaro antaŭis eĉ la propran deklaron de la Hispana Respubliko kio povas klarigi la problemojn kun la nomoj (Federacio de Iberiaj Ŝtatoj anstataŭ Hispana Respubliko). Kompreneble en Katalunio oni deziris multe pli ol la aŭtonomeco ofertita de la Hispana Respubliko (la t.n. Statuto de Núria superis la limigon de memrego aprobita de la hispanaj Kortesoj), kaj tiuj aspiroj klarigas parte la elekton de la nomoj kaj la defendo de ŝtatan modelon tute federacian, sed ĉiukaze tiu deklaro ne estis vera deklaro pri sendependeco.

La projekto de Statuto estis modifita en la hispanaj Kortesoj. La problemoj okazintaj dum la aprobo (speciale flanke de la dekstro kaj la respublikanoj, kvankam ankaŭ de la socialistoj) estis la respegulo de du malsamaj kaj kontraŭaj patriotismoj multkaze neakordigeblaj: tiu hispana kaj tiu kataluna. La polemiko kaj socialaj tensioj okazintaj pro la prokrasto de la statuta aprobo endaĝerigis la partoprenon de la katalunismo en la hispanaj institucioj kaj minacis per la kreo de teritoria konflikto. La dekstro radikale defendis la unuiĝon de la nacio, la hispana maldekstro ankaŭ, kvankam akceptante la aŭtonomecon, kaj la kataluna maldekstro defendis la federacion kaj la plej grandan eblan aŭtonomecon. La konflikto povus provoki ke la katalunismo ne plu akceptu la Respublikon kaj ili petu rekte la sendependecon. La malsukcesa puĉintenco de la generalo Sanjurjo (dekstrema generalo kiu ankaŭ partoprenis en 1936 en la puĉintenco provokanta la Hispanan Intercivitanan Militon) rapidigis la aprobon de la Statuton. Post la aprobo, estis oficialigita la aŭtonoma registaro (la Generalitat de Catalunya) kaj okazis la unuaj regionaj balotoj kiujn venkis la maldekstra naciismo. Macià fariĝis la unua prezidanto de Katalunio. Ekde tiam Katalunio postulis iom post iom pli da kompetentoj, afero kiu provokis tensiojn, ĉefe dum la rego de la dekstro kiam okazis la tiel nomita Oktobra Revolucio. Sed la maldekstra naciismo kunlaboris lojale en la rego de Hispanio dum la respublikan-maldekstra periodo kaj eĉ estis en ĝi unu naciisma ministro: Lluís Companys. La balota venko de la dekstro en 1933 malrapidigis la aŭtonoman procezon kaj okazigis gravajn problemojn inter la kataluna kaj la hispana registaroj. La sintenoj radikaliĝis, kaj dum la oktobra revolucio Companys (kiu anstataŭis prezidenton Francesc Macià post lia morto) deklaris la sendependecon de Katalunio. La hispana Registaro forigis la katalunan aŭtonomecon (kontraŭkonstitucie). Nur nova venko de la maldekstroj en la ĝeneralaj balotoj de 1936 ebligis la revenon de la kataluna aŭtonomeco.

Eŭskio

En Eŭskio ekzistis forta dekstra naciisma movado (en Katalunio la ĉefa naciisma movado estis maldekstra), sed ankaŭ tie estis forta socialisma nenaciisma movado. Malgraŭ tio ke en Eŭskio ankaŭ oni intencis proklami la eŭskan ŝtaton ene de la hispana federacio, la Respubliko ne permesis ian negocadon kiel tiun de Katalunio. La kialo estas simpla: la eŭska naciismo ne partoprenis en la pakto kiu alvenigis la Respublikon (la katalunaj naciistoj lojale partoprenis). Tio klarigas ke la aŭtonoma procezo estis pli malrapida kaj ke ĝi finiĝis nur post la komenco de la Intercivitana Milito.

La Eŭska Naciisma Partio (PNV) akceptis la Respublikon, sed ne manifestis sin favore al ĝi, kaj eĉ partoprenis kun la monarĥisma tradiciismo en la balotoj por la elekto de la Konstituciantaj Kortesoj. Male al tio okazinta en Katalunio, la PNV kaj la PSOE (Hispana Socialisma Laborista Partio) ne akordis pri la aŭtonoma modelo por Eŭskio. Ambaŭ partioj estis ideologie tro malproksimaj: la PNV estis tre katolika kaj dekstra partio, la PSOE kontraŭreligia kaj maldekstra. La PNV kaj aliaj konservemaj kaj monarĥiismaj partioj venkis la balotojn en Eŭskio kaj Navaro kaj prezentis statutan projekton al la Hispanaj Kortesoj religia, kontraŭdemokratia kaj sendependisma. La Kortesoj malakceptis ĝin. Poste estis kreita alia projekto inter la PSOE, la respublikanoj kaj la PNV (kiu iom post iom apartigis sin disde la konservemaj pozoj kaj fariĝis por-respublikana kaj ideologie centra partio). Tiu projekto estis aprobita en Eŭskio sed, pro la opono de la karlistoj (tradiciistoj), en Navaro ĝi estis rifuzita. Pro tio la projekto nur validis por Eŭskio. Ĝi estis aprobita per referendumo en 1933. Sed tiu projekto ankaŭ estis rifuzita en la hispanaj Kortesoj, ĉar jam estis okazintaj ĝeneralaj balotoj kiujn venkis la dekstro. Tiu konservema dekstro okazigis ankaŭ rilate al Eŭskio fortajn polemikojn, kio faciligis la alproksimiĝon inter la eŭska naciismo (jam ne konservema) kaj la maldekstro respublikana kaj socialisma. Tiu alproksimiĝo ebligis la akcepton de la Statuto fare de la maldekstro post ĝia venko en la ĝeneralaj balotoj de 1936 (kiam ĝi unuiĝe prezentiĝis sub la koalicio de la Popola Fronto).

Galegio

La galegisma movado ne estis tiel forta kiel la similaj movadoj de Katalunio kaj Eŭskio. Krome, dum en Katalunio kaj Eŭskio la naciismaj movadoj estis sendependismaj, en Galegio la postuloj celis simple la aŭtonomecon kaj venis de la respublikana movado en tiu regiono, ĉar la plej radikalaj naciismoj estis tre malfortaj.

Estis verkitaj kelkaj projektoj de Statuto (kelkaj tre similaj al la kataluna Statuto de Núria) sed oni decidis ne prezenti ilin en la hispanaj Kortesoj pro la scio ke ĝi estos rifuzita. En 1931 estis kreita nova projekto kiu ne kontraŭis la Konstitucion, sed ĝi estis rifuzita de la reganta plimulto en la Parlamento. Tio provokis malkontenton en Galegio (reprezentanto de la plej granda galegisma partio, Federación Republicana Gallega, estis membro de la Registaro) kaj provokis la kreskon de la naciismo pli radikala ĝis tiam tre malforta. Tiel aperis la Galegisma Partio (PG), partio naciisma kaj respublikana kiu kvankam estis tre malgranda je la komenco, en 1936 atingis la ciferon de 5000 membroj. La Magistratoj aprobis en 1932 projekton de Statuto, sed la sekva paŝo (la referendumo) estis haltigita pro la internaj malakordoj de la galegismaj partioj kaj pro la veno al la povo de la dekstro en Hispanio. Kiam la Popola Fronto venkis la balotojn, la procezo rekomenciĝis. En la referendumo 990.090 homoj voĉdonis por, kaj nur 6.161 kontraŭ. Kiam la projekto estis liverita al la Prezidento kaj estis ironta al la hispanaj Kortesoj, okazis la puĉ-intenco. Galegio falis sub kontrolo de la ribeliĝantaj militistoj, kaj tiu estis la fino de la galega aŭtonoma procezo. Nur post la reveno de la demokratio al Hispanio, Galegio fariĝis denove aŭtonoma.

Andaluzio

La aŭtonomisma movado ekzistis en Andaluzio de la deknaŭa jarcento (Kongreso de Antequera de 1883), sed estis en 1918 en la Kongreso de Ronda kiam ĝi fariĝis pli granda movado. La Junta Liberalista de Andalucía, estrita de Blas Infante (konsiderita hodiaŭ la Patro de la Andaluza Patrujo), konsistigis la ĉefan aŭtonomisman movadon. La JLA kunvokis renkontiĝon de la andaluzaj provincaj Deputitaroj kaj estis kreita la bazo por estonta statuta projekto, kvankam tre modera. Post la venko de la Popola Fronto la afero refunkciis, sed la komenco de la milito dividis la regionon en du flankoj, unu frankisma kaj alia respublikana. Blas Infante estis arestita kaj mortigita de la faŝistoj. Denove la milito malebligis la ekziston de la aŭtonomeco en regiono kie ĝi estintus akceptita de la civitanaro.

Valencio

En Valencio ekzistis delonge forta regionisma movado (kaj dekstra kaj maldekstra). La valencia dekstro partoprenis aktive en la fondo de la CEDA (la ĉefa dekstra partio kiu regis Hispanion inter 1933 kaj 1936). Ankaŭ ekzistis aliaj movadoj regionismaj en la politika centro (PURA) kaj naciisma maldekstra partio tre simila al ERC en Katalunio kiu nomiĝis Agrupació Valencianista Republicana (AVR). La PURA (regionisma sed ne naciisma) estis la unua politika forto kiu proponis la aŭtonoman procezon, sed la modelo estis tro modera por la maldekstra naciismo kaj ĉio malsukcesis. La regionisma dekstro (DRV) kunvokis renkontiĝon por la serĉo de la aŭtonomeco, sed la respublikanoj kaj la maldekstro ne apogis la ideon ĉar ili ne fidis je la dekstro. Post la venko de la Popola Fronto, estis la maldekstro (novaj partioj naskiĝintaj de la radikaliĝo de la regionismo kaj de la kunfandiĝo de la ekzistintaj maldekstraj naciismoj) kiu proponis la rekomencon de la procezo. La milito fiaskigis ĉion, kaj novaj provoj, kiel tiu prezentita de la sindikato CNT en 1937 ankaŭ fiaskis.

Aragono

En Aragono ne ekzistis granda naciisma movado, sed ekzistis forta regionismo reprezentita de la Aragona Respublikana Aŭtonoma Partio. La plej radikala movado (naciisma) troviĝis en la aragon-devenaj loĝantoj de Barcelono kiuj kreis Aragonisman Unuiĝon (organizo kiu radikaliĝis iom post iom; el tiu radikaliĝo aperis naciisma maldekstra movado nomita Aragona Ŝtato). Post la venko de la Popola Fronto aperis la Aragona Respublikana Partio, kiu kunvokis, kune kun Aragona Ŝtato Kongreson en Caspe kie estis elektita komisio por la ellaboro de statuta antaŭprojekto. Ankaŭ la dekstro aragonisma kreis alian antaŭprojekton, sed neniu el ili sukcesis pro la komenco de la Intercivitana Milito en 1936.

Kanarioj kaj Balearoj

En la insuloj la aŭtonomaj procezoj estis eĉ malpli profundaj. En Kanario la internaj konfliktoj interinsulaj por la ĉefurbeco de la regiono malebligis la aprobon de projekto. Post la venko de la Popola Fronto okazis la unuaj kontaktoj por la akcepto komuna de projekta modelo, sed tri tagojn poste okazis la puĉintenco (komencita en Kanario de la generalo Franco) kiu estis la fino de la respubliko, la demokratio kaj la aŭtonomaj provoj en Kanario. En la Balearaj Insuloj okazis kelkaj provoj aprobi projekton sed la Partit Regionalista ne trovis helpon de la ceteraj politikaj fortoj kaj ĉio malsukcesis.

Kastilio kaj Leono

Tie estis la dekstro (CEDA kaj Agrara Partio) kiu proponis kelkajn konservemajn kaj regionismajn ideojn, sed ili ne multe sukcesis. En 1931 kaj 1932 okazis kelkaj provoj aprobi projekton, sed ĝis 1936 ne estis serioza propono krei antaŭprojekton (de kelkaj dekstraj deputitoj) kiu finfine malsukcesis.

Sekvo

Al la indekso