IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LA  DUA  HISPANA  RESPUBLIKO  (1931-1939)

Pablo Foche

5. Partioj kaj politikaj organizoj dum la Dua Respubliko

5.1 Politikaj partioj

Politika Maldekstro

En la politika maldekstro eblas fari kelkajn dividojn. Unualoke estis la respublikana maldekstro, tio estas, politikaj partioj respublikanaj kiuj celis politikan revolucion en Hispanio sed kiuj tute ne defendis profundajn socialajn ŝanĝojn. Ili celis la enkondukon en Hispanio de sistemoj tre similaj al kelkaj ekzistantaj tiutempe en aliaj eŭropaj landoj. Dualoke estas la socialismo (en ĝia du malsamaj versioj, la socialdemokratio kaj la komunismo) kiu celis politikan revolucion sed kiel unuan paŝon al alia pli profunda revolucio: la sociala revolucio aŭ la socialismo. Kompreneble la maniero kompreni tiun socialan revolucion estis tre malsama depende de la politika grupo aŭ tendenco: por la komunista partio la socialismo estis tio ekzistanta tiutempe en la Sovetio de Stalin dum por la ceteraj marksismaj partioj (PSOE, POUM, ktp.) la celo estis io tute malsama.

    Respublikana maldekstro

  • Partido Radical-Socialista: La radikal-socialismo estis maldekstra versio de la respublikanismo, kiu suferis multnombrajn internajn problemojn. Temis pri tendenco suferinta dividojn kaj en la Parlamento kaj inter sia membraro. Dum la unuaj jaroj de la respubliko kelkaj grupoj apartigis sin disde la Radikal-socialisma Partio kaj kreis novajn. Klara ekzemplo povas esti la apero de la Respublikana Partio Radikal-socialisma Revolucia, kiu poste aliĝis al la komunista partio. Ankaŭ la internaj problemoj kaŭzis la fondon de novaj partioj fare de eksaj membroj de la radikal-socialismo: la Radikal-socialisma Maldekstro. La radikal-socialismo partoprenis en la unua maldekstra registaro de la Respubliko. Tio provokis kun la tempo-paso problemojn, ĉar multaj defendis tiun kunlaboron dum aliaj oponis sin al ĝi. Tiuj problemoj estis la kaŭzo de nova divido de la partio, per kiu la grupo favora al la kunlaboro kun la socialdemokratio kreis novan partion, la Radikal-socialisma Sendependa Partio, dum la grupo kiu kontrolis la partion alproksimiĝis al la maldekstra branĉo de la radikala movado kun kiuj kunfandiĝis en 1934 naskiĝante tiel Respublikana Unuiĝo.

  • Acción Republicana (Respublikana Agado) estis la partio de Manuel Azaña (ĉefministro kaj poste prezidento) kaj konsistigis la ĉefan burĝan maldekstran partion en Hispanio. Tiu partio estis pli unuiĝa kaj ne suferis la dividojn de aliaj respublikanaj partioj. Male, ĝi daŭre kreskis dank’al la aliĝo de aliaj malgrandaj respublikanaj organizoj.

  • Esquerra Republicana de Catalunya (Respublikana Maldekstro de Katalunio, ERC) estis la ĉefa katalunisma partio fondita en 1931 post la kunfandiĝo de kelkaj naciismaj organizoj. Tiu partio reprezentis malsamajn politikajn tendencojn: aŭtonomeco, laikismo kaj respublikanismo kaj serĉo de profundaj socialaj ŝanĝoj. Estis ERC kiu venkis la unuajn demokratiajn balotojn en Katalunio, kio malebligis la aperon de novaj naciismaj fortaj partioj. La partio ne estis oficiale sendependisma, ĉar en ĝi estis kaj radikala sendependisma branĉo (Estat Català) kaj alia branĉo kiu defendis la aŭtonomecon sed ne la sendependecon. En 1934 Estat Català forlasis ERC.

  • En Katalunio ekzistis aliaj naciismaj malgrandaj partioj, en kelkaj kazoj radikale sendependismaj. Ekzemplo estas Estat Català-Partit Proletari, devenanta de la partio Estat Català aliĝinta al ERC. Temis pri marksisma maldekstra naciismo estrita de Jaume Compte. Alia radikala naciisma partio estis Partit Nacionalista Català, kiu eĉ ne partoprenis en la hispanaj balotoj pro ideologiaj naciistaj kialoj. En Esquerra Republicana de Catalunya en 1933 oni forpelis la plej kritikan grupon kiu fondis alian partio, Partit Nacionalista Republicà d’Esquerra.

  • Je tutlanda nivelo elstaras alia movado kiu ankaŭ suferis grandajn dividojn kaj internajn batalojn: la federaciismo. La plej grava federaciisma partio estis la Federacia Respublikana Demokratia Partio suferanta du dividojn kiuj preskaŭ malaperigis ĝin.

  • Izquierda Republicana (Respublikana Maldekstro, IR) estis kreita en 1934 per la unuiĝo de tri malsamaj organizoj: la Galega Respublikana Partio, Respublikana Agado kaj la sendependaj radikal-socialistoj. Ĝia idearo estis progresema liberalismo kaj ĝi defendis la kunlaboron de ĉiuj maldekstraj organizoj.

  • Partido Nacional Republicano (Nacia Respublikana Partio): temis pri tre malgranda partio ankaŭ liberal-progresema kiu ne akceptis la kunlaboron kun la socialistoj kaj aliaj laboristaj organizoj.

  • Unión Republicana (Respublikana Unuiĝo, UR): la radikal-socialistoj reunuiĝis kreante en 1934 tiun partion. Ĝi celis la reokazigon de la respublikan-socialista koalicio kaj ankaŭ la reunuiĝon de la respublikana maldekstro. Fine okazis asociiĝo inter UR kaj IR, en kiu UR estis la plej modera branĉo.

  •     Socialismaj organizoj:

    Hispana Socialista Laborista Partio (PSOE)

    La Partido Socialista Obrero Español konsistigis la plej gravan maldekstran partion de la hispana socialismo. En 1930 ĝi havis 18.000 membrojn, cifero kiu obliĝis jaron post jaro. Kvankam la partio ne suferis dividojn, ĝi suferis gravajn internajn batalojn inter la malsamaj tendencoj de la socialismo. Tiuj tendencoj estis ĉefe tri: la dekstraj socialistoj (reprezentitaj de Indalecio Prieto), la centraj socialistoj (reprezentitaj de Julián Besteiro) kaj la maldekstraj socialistoj (reprezentitaj de Francisco Largo Caballero).

    La grupo de Besteiro kontraŭis la kunlaboradon kun la respublikanoj en la Registaro, dum la aliaj du grupoj ĝin apogis. La grupo de Largo Caballero ne estis komence striktasence la maldekstra branĉo: tiu homo pasis el la plej moderaj branĉoj de la partio dum la dudekaj jaroj, ne batalante rekte la diktaturon de Primo de Rivera, al la plej maldekstraj branĉoj de la hispana socialismo: marksisma kaj revolucia, sed ne-komunista kaj kontraŭsoveta. Dum tiu komenca etapo de kunlaborado, Largo Caballero reprezentis la sindikatismajn pozojn ene de la partio (li kontrolis la estraron de la socialisma sindikato UGT) kaj pere de la kunlaborado en la registaro li celis la fortiĝon de tiu sindikato. La grupo de Prieto (la tiel nomitaj dekstraj socialistoj) celis per tiu kunlaborado la fortiĝon de moderna Respubliko, kio nur eblis per la kunlaboro kun la respublikanoj.

    La ĉeesto de socialistoj en la Registaro pli kaj pli malkontentigis la membraron de la partio kaj de la sindikato UGT. Okazis pro tio internaj problemoj, sed la du ĉefaj grupoj decidis daŭrigi la kunlaboron kun la respublikanoj, kiu daŭris ĝis 1933 kiam la rilatoj inter respublikanoj kaj socialistoj malpliboniĝis tiom ke estis ne ebla la daŭrigo de la kunlaborado. Post la forlaso de la Registaro kaj la posta venko de la dekstro, la partio (ĉefe la membroj kaj la maldekstra branĉo) radikaliĝis kaj pli klare ekpetis la socialan revolucion kaj la socialismon. Tre eble, kiel Víctor Alba diras en sia verko La Popola Fronto, Largo Caballero legis al Marx, kaj tio provokis radikaliĝon de lia idearo. Tiel la du pli gravaj grupoj (Julián Besteiro perdis iun ajn eblon influi en la evoluo de la partio) disiĝis pli: Prieto kondutis preskaŭ kiel maldekstra respublikano, dum Largo Caballero kondutis kiel marksisma socialisto. Sed tiuj tensioj ne provokis la rompadon de la partio ĉar la membraro suferis la saman radikaliĝan procezon de la grupo de Largo Caballero: ekzemple la junularaj organizoj de la PSOE kaj de la Hispania Komunista Partio unuiĝis kreante tiel la Socialistan Unuiĝintan Junularon.

    Sed la partio neniam fariĝis komunista ĉar la modelo de socialismo defendita de la social-demokratio ne estis la persona diktaturo altrudita de Stalin en Sovetio, sed la alveno al la socialismo per la demokratio. La Socialista Partio partoprenis en la Laboristaj Aliancoj kie ankaŭ partoprenis ĉiuj aliaj socialismaj organizo (krom la sindikato CNT kaj la Komunista Partio) kaj la ekstrem-maldekstro. La celoj de la alianco estis nur memdefenda (ili timis la aperon de faŝisma amasa movado kiel tiun de aliaj landoj: Italio, Germanio, ktp). La CNT restis ekster la aliancoj, sed en Asturio ĝi decidis krei la Revolucian Aliancon kun la socialisma sindikato UGT. La PCE propravole ne partoprenis. En oktobro de 1934, la timo al faŝisma diktaturo post la veno al la povo de la CEDA (en Aŭstrio ekzemple la socialista partio estis kontraŭleĝigita kaj persekutita, kaj tion ĝuste temis la socialistoj en Hispanio) igis ke la PSOE partoprenis kaj multloke organizis revolucian strikon. Sed tiu revolucio estis komprenita kiel memdefenda ilo por eviti la alvenon de la faŝismo al la povo.

    Unió Socialista de Catalunya (USC)

    La Socialista Unuigo de Katalunio estis malgranda maldekstra laborista partio kiu ne sukcesis esti la ĉefa laborista forto en Katalunio. Tiu partio preskaŭ aliĝis al la PSOE sed la antaŭjuĝoj de ĉilasta laŭ kiu USC estis katalunisma kaj malgrand-burĝa malebligis tiun aliĝon. Malgraŭ sia malgranda nombro da membroj tiu partio havis reprezentanton en la Registaro de Katalunio prezidita de Companys. Post la morto de la ĉefa estro Rafael Campalans, la partio radikaliĝis, sed la malbonaj rilatoj kun la PSOE kaj kun la anarkiistoj alproksimigis ĝin al la maldekstra katalunismo. USC eĉ forlasis la Laboristan Aliancon por eviti problemojn kun ERC. La partio partoprenis en la sendependec-provo en oktobro de 1934 sed ne en la revolucia provo de la hispana maldekstro. La persekuto de la partio malfortigis kaj maldekstrigis ĝin. En 1935 ĝi aliĝis al la kataluna versio de la Popola Fronto: Front d’Esquerres.

        Komunistaj organizoj:

    Partido Comunista de España

    Komunista Partio de Hispanio (PCE): kiel en multaj aliaj landoj, la komunista partio aperis en Hispanio post divido ene de la socialdemokratio. Post la soveta revolucio la hispana socialismo (ne sen internaj kvereloj) decidis aliĝi al la Tria Internacio, sed la partio ne pretis akcepti (interalie) la eksteran kontrolon sur la partio kiu estis ĝuste ĉefa nepraĵo por tiu aliĝo. La aliĝo fiaskis kaj la membraro decidis ke la partio restu sendependa kaj fidela al la socialdemokrataj idealoj (grandparte kontraŭaj al tio ekzistinta en la stalina Sovetio). Tio kaŭzis ke aro da membroj kiuj volis la aliĝon al la Tria Internacio fondis novan partion: Hispana Komunista Laborista Partio (PCOE). Al tiu partio aliĝis malmultaj membroj de la PSOE sed granda parto de la Socialista Junularo. La partio ne kreskis kaj restis kiel io marĝena. La PSOE daŭre estis la ĉefa laborista partio en Hispanio. En 1920 aperis alia malgranda partio, la Hispana Komunista Partio (PCE) kreita de granda parto de la Socialista Junularo kiu pensis ke la PCOE estis tro modera. En 1922 la Komintern devigis la kunfandiĝon de tiuj du partioj, kaj tiel naskiĝis la Komunista Partio de Hispanio (PCE).

    Dum la jaroj de la Dua Respubliko la partio suferis profundajn ŝanĝojn (kvankam daŭre troviĝis sub rekta kontrolo de la Komintern). Ĝi komence ne akceptis la Respublikon (male al la social-demokratio) kaj ĝin denuncis kiel “burĝan”. La malgranda komunista partio defendis anstataŭe Respublikon de sovetoj laboristaj kaj kamparanaj. En la balotoj de 1931 la partio nur atingis 40 000 voĉdonojn en la tuta lando kaj neniun seĝon en la Parlamento. El la Komintern oni petis la ŝanĝon de strategio rilate al la Respubliko kaj la diskurso iom moderiĝis. En la Kongreso de Sevilo de 1932 la partio ŝanĝis la estraron kaj la dogmatismaj postuloj ĝis tiam defenditaj ankaŭ ŝanĝiĝis. La militisma puĉ-intenco de 1932 igis ke la PCE ekdefendu la Respublikon. Tia montro de sendependeco de la hispana estraro timigis la Komintern kiu forpelis kelkajn estraranojn kaj nomumis novan estraron. Ekde tiam la Komintern kontrolis forte la partion, kaj ne eblis publikaj malakordoj.

    La modereco de la socialismaj faroj en la registaro igis la partion kreski, en 1933 ĝi atingis la ciferon de 15.000 membroj, kaj post la aliĝo de alia pli malgranda grupo, la partio akiris seĝon en la Parlamento. Ĝis tiu momento la PCE akuzis al la socialdemokratio pri socialfaŝismo (laŭ la strategio de la Komintern), sed la veno de la naziismo al la povo ŝanĝigis la strategion de la Komintern. La PCE akceptis tion kaj ekparolis pri laboristaj aliancoj kaj pri kontraŭfaŝismo kaj la socialistoj fariĝis “fratoj” en la komunista diskurso (malgraŭ tio ke malmultan tempon antaŭe la partio alnomis socialfaŝistoj al la socialistoj). La kontaktoj inter la PSOE kaj la PCE kaj la junularaj organizoj de ambaŭ partioj komenciĝis, sed la socialistoj postulis por la kunlaborado la submetiĝon de la stalinistoj al la kontrolo de la Laboristaj Aliancoj kaj malakceptis la kreon de la Ununuran Fronton proponitan de la PCE. La rifuzo de la PSOE igis ke la PCE aliĝis al la Laboristaj Aliancoj. Malgraŭ la minimuma partopreno de la PCE en la revolucio de oktobro, la fruktoj estis grandegaj, ĉar la enkarcerigo de 2000 komunistoj ŝanĝis la bildon kiun multaj homoj havis pri ĝi. La strategio de la popolaj frontoj elpensita de la Komintern eksukcesis kaj eligis la partion el la izoliteco kiun ĝi ĉiam suferis, kaj en 1936 ĝi fariĝis partio influa sur la evoluo de la Respubliko.

    Ne ortodoksa komunismo

    Bloque Obrero y Campesino (Laborista kaj Kamparana Bloko, BOC): La BOC baldaŭ post sia naskiĝo havis malmultajn membrojn, 700, preskaŭ ĉiuj aliĝintaj al CNT. En la unuaj balotoj en 1931 ĝi atingis nur 10.000 voĉdonojn. La minaco de la faŝismo igis ke la BOC (kies estro estis Andrés Maurín) finu sian malamikecon al la socialistoj kaj partoprenu en la Laboristaj Aliancoj. Post la revolucio de 1934 la partio kunfandiĝis kun la komunista partio de Andreu Nin kaj aperis la POUM.

    Partido Obrero de Unificación Marxista (Laborista Partio de Unuiĝo Marksisma, POUM): La ĉefaj reprezentantoj de tiu movado estis la katalunoj Nin kaj Maurín. Nin estis eks-membro de la PCE forpelita el la partio kaj mortigita poste dum la Intercivitana Milito fare de la stalinistoj. La partio ne estis tre granda kaj nur havis forton en Katalunio. Ekzistis serioza propono aliĝi al la kataluna federacio de la PSOE dum la lastaj jaroj de la Respubliko kiu estis rifuzita (la rilatoj inter POUM kaj la maldekstra branĉo de la PSOE estis tre bonaj). Krom la maldekstraj socialistoj kaj kelkaj aliaj tre malgrandaj partioj, temas pri la sola marksisma socialisma kaj revolucia maldekstro ne-stalinisma. Dum la Intercivitana Milito la partio estis persekutita de la Registaro (post la premoj de la Komunista Partio) kaj multaj membroj estis enkarcerigitaj aŭ mortigitaj.

    Politika centro

  • Radikaluloj: la radikaluloj (Radikala Respublikana Partio) restis ekde fino de 1931 ekster la Registaro. La PRR ne havis fortan organizon kaj la lokaj partieroj funkciis tro aŭtonome. La ĉefa reprezentanto de tiu partio estis Alejandro Lerroux. Dum la rego de la koalicio respublikan-socialista la partio fariĝis pli konservema kaj popolisma, pro kio aliĝis homoj devenintaj de la monarĥia liberalismo. La partio prezentis sin kiel interklasa organizo, kaj tiu mesaĝo (malgraŭ la manko de kohera politika programo) donis al ĝi grandajn balotajn profitojn en la ĝeneralaj balotoj de 1933. La radikala partio partoprenis en la Registaro ekde 1933, sed ĝi ne reviziis rapide kaj profunde ĉion faritan dum la du antaŭaj jaroj, kio provokis internajn konfliktojn. Sed la pej akraj problemoj estis kaŭzitaj de ĝia maldekstra branĉo kiu fondis novan partion, la Radikal-demokrata Partio (PRD). Preskaŭ kvarono de la membraro aliĝis al tiu nova partio. Dume la PRR alproksimiĝis al la dekstro, kaj ekde 1934 eĉ kundividis la Registaron kun la CEDA. En la balotoj de 1936 la partio suferis grandegan malkreskon.

  • Agrupación al Servicio de la República (Grupiĝo je la Servo de la Respubliko): la partion estris intelektuloj kiuj provis fariĝis la koncienco de la Respubliko. La ĉefa reprezentantoj de tiu partio estis homoj kiel Ortega, Marañón aŭ Pérez de Ayala. Ili ne volis partopreni en la Registaro, kaj timigitaj de tio kion ili nomis “la maldekstrisma devio de la Respubliko” malproksimiĝis de la respublikan-socialista koalicio reganta la landon. La partio dissolviĝis en 1932.

  • Partit Catalanista Republicà (Respublikana Katalunista Partio): tiu partio suferis gravajn internajn batalojn kaj dividojn. Kelkaj membroj re-aliĝis al la dekstrema Lliga, aliaj kreis la Unió Democràtica de Catalunya, tre proksiman al la kristandemokratio. La PCR fariĝis en 1933 Acció Catalana Republicana kaj daŭrigis sian kunlaboradon kun la hispana respublikana maldekstro.

  • Partido Nacionalista Vasco (Naciisma Eŭska Partio, PNV): tiu partio komence estis ege konservema kaj malamika al la Respubliko, kvankam iom-post-iome ĝi fariĝis malpli konservativa kaj eĉ batalis por la defendo de la Respubliko dum la Intercivitana Milito. En 1933 la PNV jam estis la ĉefa politika forto en la teritorioj de Bizkajo kaj Gipuzko. Sub la estrado de José Antonio Aguirre la partio forlasis la dekstron kaj evoluis al politike centraj sintenoj. En 1934 la ekonomi-politika konflikto konita sub la nomo de la milito de la vinoj alproksimigis la partion al la eŭska socialismo kaj al la maldekstra katalunismo. Malgraŭ tio, la partio ne partoprenis en la revolucio de oktobro de 1934, kio ne malebligis la registaran fermon de sidejoj kaj la areston de multaj PNV-anoj.

  • Acción Nacionalista Vasca (Naciisma Eŭska Agado, ANV): estis divido de la PNV favora al la Respubliko.

  • Partido Galeguista (Galegista Partio): naciisma partio alternativa al la ŝtatisma respublikanismo de la PRG.

  • La politika dekstro

    Samkiel la maldekstro, la dekstro havis du versiojn, la nerespublikana kaj la respublikana. Kvankam ekzistis kunlaboro inter ambaŭ, ekzistas sufiĉaj diferencoj kiuj konsilas studi ilin aparte.

        Nerespublikana dekstro

  • Acción Nacional (Nacia Agado): temis pri konservema kaj katolika partio. Ĝi eknomiĝis Acción Popular (AP) en 1932. En ĝi membris mult-specaj konservemuloj, de tradiciistoj ĝis socialaj katolikoj. Ekzistis ene de tiu partio du ĉefaj tendencoj, la tiel nomitaj akcidentalistoj kaj fundamentistoj. La unuaj konsideris ke la formo de la ŝtato estis nur akcidento kaj ke tio grava estis la defendo de la social-ekonomiaj kaj kulturaj valoroj de la katolikismo. La fundamentistoj identigis la konservon de tiuj valoroj kun la pluekzisto de la Monarĥio, kies restaŭrado estis ilia ĉefa celo. La konflikto inter tiuj du tendencoj iĝis pli akra en 1932. La fiasko de la militisma puĉo de 1932 igis ke multaj membroj aliĝis al la tradiciistoj kaj ke aliaj kreis novan partion: Hispana Renovigo (RE). La akcidentalistoj serĉis akordojn kun la multnombraj lokaj aŭ regionaj dekstraj partioj kaj aliĝis plimulte al la Hispana Konfederacio de Aŭtonomaj Dekstroj (CEDA), prezidita de Gil-Robles kaj kiu fariĝos la ĉefa konservema politika forto.

  • Comunión Tradicionalista (Tradiciista Komunio, CT): estis la unuiĝo de la malsamaj branĉoj de la karlismo (historia movado defendinta tradician monarĥion). La partio estis forte konservativa kaj kontraŭkomunista. Ĝi havis membrojn en la agraraj zonoj de Navaro kaj Eŭskio, Katalunio kaj Andaluzio. En 1934 Don Alfonso Carlos de Borbón anstataŭigis la estraron de la partio pro tio ke ĝi serĉis la dinastian unuiĝon kaj nomumis plej radikalan estron, Manuel Fal Conde. Tio estis la fino de la kunlaboro inter la karlismo kaj la alfonsismo (partianoj de eks-reĝo Alfonso XIII).

  • Renovación Española (Hispana Renovigo, RE): partio kreita de eksaj membroj de Popola Agado. La reveno de monarĥian ministro Calvo Sotelo el Francio (kie li estis decidinta ekziliĝi kiam la Respubliko estis proklamita) ne signifis la finon de la estro de la partio, Goicoechea. Li daŭre estris la partion kaj Calvo Sotelo iĝis vic-prezidanto.

  • Bloque Nacional (Nacia Bloko): tiu organizo estis kreita de Calvo Sotelo fine de 1934. Temis pri maniero vastigi la monarĥiismon kaj konstrui aŭtoritatan alternativon al la demokratia Respubliko pere de diktaturo. Por eviti la internajn problemojn de la monarĥiistoj ĝi proponis novan reĝon: Juan de Borbón, la filo de Alfonso XIII. Tiel ili celis superi la malamikecon de la alfonsismo kaj la karlismo. Alfonso XIII ne akceptis tiun ideon, kaj la du grandaj monarĥiismaj partioj CT kaj RE ne aliĝis al la Nacia Bloko. Pro tio la Bloko estis nur simpla balota kaj ideologia grupo, sed ne vera partio.

  • Confederación Española de Derechas Autónomas (Konfederacio de Aŭtonomaj Dekstroj, CEDA): apartenis al tiu partio jenaj organizoj: Popola Agado (AP), Laborista Agado (AO) kiu estis social-katolika partio kaj kelkaj aliaj regionaj aŭ lokaj partioj kiel la Regiona Valencia Dekstro. La CEDA havis multajn membrojn kaj grandan politikan forton (kiam ĝi naskiĝis jam havis duonan milionon da membroj). Temis pri social-katolika organizo ne tro malproksima pri kelkaj aspektoj al la eŭropa kristan-demokratio, interklasa kaj bone rilatita kun ekonomiaj grupoj, kelkaj sindikatoj, la Eklezio ktp. La idearo de tiu organizo radikaliĝis iom post iom dum la ekzisto de la Respubliko dank’al la influo de la konservemaj ideoj de multaj membroj kaj al la ekstera influo de la monarĥia ekstrem-dekstro kaj la faŝismo. La plej radikala branĉo suferis procezon de faŝismiĝo, kio pensigis la maldekstron pri la ebla apero de nova amasa strikte faŝisma movado. Inter 1933 kaj 1936 la plej konservemaj partioj kondutis malferme kiel ekstrem-dekstro kaj eĉ kondamnis el la demokratiaj institucioj (el la Parlamento) la demokration mem.

  • Falange Española (Hispana Falango, FE): temis pri faŝisma partio kreita en 1933. Unuamomente ĝi havis malmultajn membrojn, preskaŭ ĉiuj estis studentoj apartenantaj al la Sindikato de Universitataj Studentoj (SEU). FE kunfandiĝis kun antaŭ movado, la JONS de Ramiro Ledesma kaj Onésimo Redondo en 1934. La estraro de tiu nova partio (Falange Española de las JONS) havis tri ĉefajn membrojn: José Antonio Primo de Rivera, Ramiro Ledesma kaj Julio Ruiz de Alda. La nova partio estis ideologie naci-faŝisma. La partio estis subtenita de alfonsistaj monarĥiistoj, kio klarigas la ĉeesto de monarĥiistoj inter la faŝismaj vicoj de Falange. Primo de Rivera subskribis pakton en 1934 per kiu Falange submetiĝis al la alfonsistoj kaj ili financis la partion. Baldaŭ la partio evoluis kaj nomumis unu solan estron: Primo de Rivera. La partio ne defendis la monarĥion, petis la apartigon de la Eklezio disde la Ŝtato kaj ne volis ligojn kun aliaj partioj. Kelkaj elstaraj membroj malaliĝis pro tio. La alfonsisma financado ne plu venis, kaj la partio suferis grandan krizon, kaj ekonomian kaj membran (la nombro apenaŭ atingis 5000). La tiel nomita revolucia branĉo, kies ĉefa reprezentanto estis Ledesma, estis forpelita el la organizo. Li refondis la JONS. Sen politikaj rivaloj, Primo de Rivera plifortigis sian estrecon kaj akiris financadon el Mussolini. Kiam eksplodis la revolucio de oktobro de 1934, la partio apogis la registaron por malaperigi la maldekstron. Sed, pro tio ke la registaro ne renuncis al la Respubliko, ili decidis ke la naci-sindikatisma ŝtato nur eblis perforte, tiamaniere ili akceptis la armitan vojon kiel la solan solvon al la faŝismo.

  •     Respublikana dekstro

    La Liberala Respublikana Dekstro (DLR) ne havis bonajn rezultojn en la balotoj de 1931. La partio ŝanĝis la nomon al Progresema Respublikana Partio kaj César Juarros fariĝis la estro (ĉar Alcalá-Zamora fariĝis Prezidento de la Respubliko). Tio malkontentigis al Miguel Maura, kiu kune kun la dekstra branĉo kreis novan partion: la Konservema Respublikana Partio (PRC). Kune kun tiuj du dekstraj respublikanaj partioj ekzistis alia estrita de Melquíades Álvarez, la Liberala Demokrata Partio (PLD). Ĉi lasta estis la sola dekstra respublikana partio kiu partoprenis en la konservema registaro inter 1933 kaj 1936. La Konservema Respublikana Partio perdis multajn membrojn ekde 1933, samkiel la partio de Alcalá-Zamora, la Progresema Respublikana Partio.

    En Katalunio la Lliga Regionalista estis konservema kaj lokisma partio, aliancano de la karlismo en la balotoj. Ĝi estis la dua politika forto de Katalunio, sed la diferenco inter tiu partio kaj ERC estis tre granda. En 1933 la Lliga ŝanĝis sian nomon al Lliga Catalana, akceptis la respublikanan reĝimon kaj moderiĝis.

    En 1934 aperis alia dekstra respublikana partio, la Hispana Agrara Partio (PAE). Tiu partio partoprenis en la registaro dum du jaroj. La idearo de PAE estis liberala pri la politiko, konservema pri la socialaj aferoj. Ĝi celis la ŝanĝon de la Konstitucio por ĝin igi pli konservema kaj centraliza. Unu el la progresemaj rimedoj enkondukitaj dum la rego de la respublikan-socialista koalicio kontraŭ kiu ĝi plej batalis estis la agrara reformo.

    Sekvo

    Al la indekso