IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LA  DUA  HISPANA  RESPUBLIKO  (1931-1939)

Pablo Foche

7. La politikaj okazintaĵoj inter 1931 kaj 1936 (2)

7.2 La rego de la radikaluloj kaj la CEDA

La ĉefa celo de la dekstra konfederacio CEDA (manifestita multfoje) estis veni al la povo demokratie por realigi poste aŭtoritatan ŝanĝon. Kelkaj anoj de tiu partio esperis la reinstalon de la monarĥio, aliaj esperis diktaturon kiel tiun de Portugalio aŭ Aŭstrio.

Jen klarigaj vortoj de ĝia estrarano José María Gil Robles pri la veraj celoj de la CEDA: «la demokratio ne estas por ni celo, sed ilo por konkeri novan Ŝtaton. Siamomente, la Parlamento aŭ submetiĝos aŭ ni forigos ĝin».

La strategio de la CEDA por akiri la povon estis: unue apogi la radikalulojn postulante samtempe la revizion de la maldekstra leĝaro, due eniri en la Registaro kaj trialoke gvidi dekstran Registaron kiu reformos la Konstitucion laŭ kontraŭdemokratia maniero certigante tiel la dekstrecon de la reĝimo.

La 16an de decembro, Alejandro Lerroux formis novan Registaron, kiu konsistis el radikaluloj, unu liberal-demokrato kaj unu agrarulo. Sed ĝi baldaŭ suferis reformojn pro la interna krizo de la radikalismo (pro la divido kaj apero de nova partio). La rifuzo de la Prezidento subskribi la Leĝon pri amnistio kaj la jam menciita krizo sufiĉis por la falo de la Registaro. La leĝo fine estis aprobita kontraŭ la opinio de la Prezidento, kaj ĝuste tiu kontraŭa opinio igis la Registaron demisii pro la manko de kunfido de la Prezidento.

La Prezidento tiam liveris la taskon formi novan Registaron al Ricardo Samper (ano de la centra partio PURA). La CEDA tion akceptis. Sed la Registaro denove ne multe daŭris ĉar la CEDA ĉesis baldaŭ apogi ĝin.

Post la falo de tiu Registaro, la socialistoj kaj la respublikana maldekstro premis al Alcalá-Zamora por ke li dissolvu la Kortesojn antaŭ ol doni la povon al Registaro kun CEDA-anoj. Sed la Prezidento liveris la taskon formi Registaron al Lerroux kiu akceptis la kunlaboron de la CEDA.

Tiu tria Registaro de Lerroux inkludis tri CEDA-anojn elektitajn inter tiuj malplej malamindaj por la respublikanoj. La respondo de la maldekstro al la eniro de la CEDA en la Registaro estis tre rapida kaj frapa: la respublikana maldekstro faris komunikon kvalifikante monstra la donon de la povon al la malamikoj de la Respubliko; la laboristoj respondis multege pli frape: per la Revolucio de Oktobro (vidu la sesan ĉapitron); la Generalitat de Catalunya (kataluna aŭtonoma Registaro) respondis al la eniro de la dekstro en la Registaro per deklaro de la kataluna sendependeco.

La nova Registaro superis baldaŭ tiajn respondojn, kaj okazis la unuaj internaj registaraj kvereloj pro la malsamaj opinioj pri la puno. Finfine la punoj estis fortegaj kontraŭ la laboristoj (la gvidantoj de la laborista revolucio estis kondamnitaj je morto, miloj da homoj estis arestitaj...) kaj kontraŭ la kataluna Registaro (la aŭtonomeco de Katalunio estis forigita, kontraŭkonstitucie kiel poste pruvis la juĝ-decido de la Tribunalo pri Konstituciaj Garantioj). La 3an de aprilo de 1935 la CEDA rifuzis subskribi la pardonon pri la morto-puno por kelkaj revoluciaj estroj kaj tio provokis novan registaran krizon. La Prezidento haltigis la agadojn de la Kortesoj. La konflikto fine estis solvita per nova Registaro pli dekstrema en kiu la CEDA fariĝis la ĉefa partio. Sed baldaŭ la ideologiaj diferencoj inter la registaraj membroj okazigis novan falon de la Registaro. Tiam Joaquín Chapaprieta kreis novan Registaron en kiu ne plu estis membro Lerroux (ege damaĝita persone pro la skandalo de la t.n. Estraperlo, kiu estis grava koruptada kazo tuŝanta la radikalismon).

La problemoj de la radikaluloj konvinkis la CEDA-n pri la bezono konkeri la povon. Ĝi ĉesis apogis la Registaron kaj denove okazis registara falo. La Prezidento ne volis doni la tutan povon al partio malferme kontraŭrespublikana kaj kontraŭdemokratia, kaj pro tio estis nonumitaj malsamaj centraj registaroj sen parlamentaj apogoj ĝis kiam ne estis alia solvo ol la kunvoko de novajn balotojn.

Ĉefaj faroj de la dua etapo

La registaroj de tiu dua etapo celis renversi multajn el la reformoj starigitaj dum la unua maldekstra epoko. La intenseco de tiu kontraŭreformo dependis de la ekvilibroj en la Registaro, tio estas, ju pli da respublikanaj kaj centraj membroj des malpli profundaj estis la celitaj reformoj, ju pli da desktraj membroj des pli profundaj estis la celitaj reformoj. Ĉiuokaze dum tiu dua etapo ne estis forigitaj ĉiuj reformoj (ĉefe pro manko de tempo) kaj multaj estis nur modifitaj:

    1) Agrara kontraŭreformo

Dum la rego de la Registaro en kiu la radikaluloj konsistigis la plimulton, la agrara reformo ne estis forigita tute sed nur ĝiaj ĉefaj socialismaj aspektoj. Tiaj forigoj estis gravaj politike ĉar la kunfido de la CEDA je la registara kontraŭreformo ege kreskis. Dum tiu tempo fariĝis konata la respondo de la ter-proprietuloj al la laboristoj kiuj petis laboron: «¡Comed República!» (manĝu Respublikon!). La maldungeco akre tuŝis la kamparanojn kaj la salajroj draste falis eĉ sub la minimuma viv-nivelo (kaj la Registaro montris nenian volon ŝanĝi tian problemon).

En oktobro 1934 la CEDA (Manuel Giménez Fernández) fariĝis ministro pri agrokulturo. Kvankam li estis CEDA-ano li apartenis al la progresem-katolikaj cirkloj. Li starigis moderajn socialajn reformojn por plibonigi la vivon de la kamparanoj, sed la proprietuloj premis por ke la parlamento haltigu la efikojn de liaj reformoj (la proprietuloj nomis lin insulte la blanka bolŝevisto). En 1935 li suferis apartigon disde la ministrejo.

La sekvanta ministro apartenis al PAE (Hispana Agrara Partio) kaj estis Nicasio Velayos, granda ter-proprietulo. Li forviŝis ĉiujn reformojn komencitajn de la maldekstra Registaro, favoris la riĉajn ter-proprietulojn kaj damaĝis la ĝeneralajn interesojn de la kamparanoj.

    2) Militisma politiko

Pri tiu temo okazis malmultaj ŝanĝoj. Dum Gil Robles estis ministro elstaras la nomumo de kontraŭdemokrataj generaloj kiel Mola aŭ Franco (ĉefroluloj de la puĉ-intenco kiu kondukos al la Intercivitana Milito) por gravaj armeaj postenoj kaj la profesia persekuto de demokratiaj generaloj kiel Riquelme aŭ Romerales kaj de multaj aliaj progresemaj militistoj. Gil Robles provis aliflanke kontentigi la plej reakciajn grupojn de la Armeo per aferoj kiel la aĉeto de armiloj al la nazia Germanio. Sed malgraŭ ĉio ĉi, ne okazis profundaj reformoj rilate al la leĝaro.

    3) Laboraj reformoj

La leĝaro de Largo Caballero estis grand-parte ŝanĝita. La unua radikala rego ne celis nur favori la entreprenistojn sed ĝi provis serĉi ian mezan ekvilibron. Sed post la alveno de la CEDA al la ministrejo okazis vera komenco de la labora kontraŭreformo. La konsekvencoj estis granda damaĝo de la sindikatoj kaj ilia negoc-kapablo dum la laboraj konfliktoj kaj ega protekto de la entreprenistoj kiuj leĝe estis forte protektitaj.

    4) La religia afero

La radikaluloj estis kontraŭklerikalaj, kio igis ke la registaroj kontrolitaj de la radikaluloj ne reviziis la antaŭan leĝaron pri la religia afero, sed ĝi estis nure moderigita. Kun la veno de la CEDA al la registaro kaj kun la kresko de ĝia influo la interesoj de la Eklezioj estis protektitaj kaj favoritaj de la publikaj aŭtoritatoj. Estis permesita denove la instruo de la Eklezio kaj, kontraŭkonstitucie, la Eklezio estis denove financita de la Ŝtato.

    5) Konstitucia reformo

La du ĉefaj aferoj kiuj malebligis la promesitajn konstituciajn reformojn estis la malakordo pri la enhavo de tiaj reformoj inter la dekstro kaj la respublikana centro kaj la devigo dissolvi la Kortesojn se oni faros iun ajn konstitucian ŝanĝon (ĉar la dekstro timis kreskon de la maldekstro en eblaj estontaj balotoj).

Kvankam estis kreita antaŭprojekto por la modifo de la Konstitucio, ĝi fine ne sukcesis. Tiu antaŭprojekto forigis el la Konstitucio la eks-geedziĝon, reformis la artikolojn kiuj temis pri religio, kreis Senaton, forigis la socialajn limigojn al la privata proprieto ktp. La novaj balotoj de 1936 kaj la venko de la maldektro malebligis ke tiu konservema reformo iĝu realo.

Sekvo

Al la indekso