IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

ĈIA  DILETANTISMO  ESTU  FOR !

Publika  respondo  al  kamarado  Vilhelmo  Bosk

Lanti

Respondo de Lanti al artikolo de Guillermo Bosch (Vilhelmo Bosk) kritikanta lian sintenon rilate al la rolo de sennaciistoj.

Lanti

Jamaŝiro-maĉi, aŭgusto 1937.

Estimata Kamarado,

Kun miksa intereso mi legis vian "publika letero pri sennaciismo". Iarilate ĝi tamen estas tre instrua, kvankam ne laŭ la senco, kiun eble vi opinias. Unue mi rimarku, ke viadire la Manifeston vi legis en 1934. Tri jaroj do forpasis. Nu, mi forte emas pensi, ke via memorkapablo ne estas tute senmanka. Aliel mi absolute ne povas kompreni, kial la leginto el 1934 kaj la aprobanto el 1937 estas la sama persono, kiu verkis la leteron al kiu mi nun respondas. Por konvinkiĝi pri tio, sufiĉas legi aŭ relegi la tekston de nia tezo pri sennaciismo por trovi plenan refuton al viaj asertoj. Ĵus farinte tiun eksperimenton mi povas nur rekomendi la saman al la legantoj. Ili ja povos konvinkiĝi, ke mia aserto ĝustas. En la Manifesto oni povas konstati, ke la gvidistoj de la labor-organizoj, kiuj ignoras esperanton, estis en 1931 (dato de la eldono) same vipataj kiel pli poste en HEREZULO; ke la internaciistoj estis montrataj kiel senkonsciaj reakciuloj (pĝ. 26, ekz-e); ke pri Sovetio jam montriĝis forta dubo, rilate al ĝia socialismeco. Unuvorte, K-do, vi povus trovi en la manifesto la samajn motivojn por kritiki kaj riproĉi, kiel tiujn, kiujn vi trovis pli poste en HEREZULO. Kaj tio ne estas miriga, ĉar la tuto fontas el la sama inko, fluis el la sama plumo. Sufiĉe!... La legantoj mem faru la eksperimenton.

El la ĉi supre dirita mi konkludos jene: Tial ke ni "kondamnas neniun sincerulon" (kio tute ne signifas, ke ni ne kontraŭbatalas sincerajn opiniojn, se ni opinias ilin eraraj kaj danĝeraj; ŝajne Kdo BOSK ne tute komprenas la sencon de l' vorto "kondamni") ni povus konsenti nur al jena via deklaro: "Depost mia aliĝo al la S. F. okazis grandaj ŝanĝoj en la internacia politiko; mia lando estis invadata de araboj, italoj kaj germanoj kaj tial mi ekkonsciis pri mia hispaneco kaj ne povas toleri tian invadon nek la perfidon de generalo Franko k.a. malbonaj hispanoj. Pro tio mi nun komprenas, ke la sennaciismo estas nur revo de utopiuloj, kiuj ne vidas la mondon tia, kia ĝi estas. Necesas ja batali por defendi la sendependecon de sia lando kaj sekve mi malkonfesas sennaciismon kaj refariĝas internaciisto".

Manifesto de la Sennaciistoj

Se tiele vi parolus, Kdo BOSK, via sinteno estus konsekvenca kaj neniel "kondamninda". Sed aprobi la enhavon de la Manifesto kaj skribi vian publikan leteron, tio estas rilati al la sennaciismo vere tro diletante. Ĉu prave aŭ malprave - pri tio nun ne eblas diskuti - la sennaciisma tezo celas montri, ke la internaciismo estas esence konservativa, eĉ reakcia (oni pensu pri la movadoj por la sendependeco de provincoj, kiuj jam delonge enkadriĝis en nacio); ke la homoj, kiuj volas pacigi la mondon, konservante la naciojn, iel similas al tiuj, kiuj volus elsekigi lagon per kribriloj. Kaj la samon oni povas diri pri la naivuloj, kiuj provas konstrui socialismon en iu anguleto de l' mondo kaj eĉ sur ĝia sesono.

En via letero troviĝas parto, kiu ne rilatas rekte al la sennaciismo kaj ĝi sekve ne trovas anticipan respondon en la Manifesto. Temas pri mia sinteno al Sovetio. Dankon pro tio, ke vi donas al mi la okazon por eldiri denove mian opinion pri tiu demando. Mi jam publikigis broŝuron, kies konkludo estas, ke en Sovetio ne konstruiĝas socialismo, sed ke tie regas ruĝa faŝismo. Forpasis de tiam du jaroj kaj neniu refuto al mia tezo venis. Male, gravaj okazintaĵoj ĝin konfirmis. Lastatempe en laboristaj ĵurnaloj kaj revuoj ankaŭ aperis la kvalifiko: ruĝa faŝismo. Kaj mi eĉ havis la amaran plezuron ricevi leterojn de ge-kdoj, kiuj konfesis: "rilate Sovetion, vi ja estis tute prava; nun ni pensas kiel vi post la lastaj okazintaĵoj, sed antaŭe ni opiniis, ke vi pasie troigis...". Bedaŭrinde tiel ne estis; eĉ ne sufiĉe mi akcentis pri la terura danĝero, kiun konsistigas por la homaro la jezuiteca bolŝevismo, la senetikeca Perĉiarimedeco Lenina, tiom draste aplikata de Stalin. Mi jam diris kaj ripetas, ke en neniu alia lando la laboristoj kaj kamparanoj estas tiom servutigitaj kiom estas tiuj el Sovetio, fare de la kreiĝanta nova klaso fare de la oligarkoj el la Kremlo, fare de la sangosoifanta diktatoro Stalin.

En neniu lando krom en Sovetio ekzistas la interna pasporto. Japana laboristo ne bezonas tian legitimilon por iri el Tokio al Osaka, sed Sovetiano sen ĝi ne povas iri el Moskvo al Leningrado!... Kaj nur en Sovetio la familio estas respondeca pro la "krimoj" de unu el siaj anoj kontraŭ la Ŝtato. Okaze de la procesoj, kiuj sendis al morto malnovajn bolŝevistojn, la tuta mondo estis tre mirigita pro tio, ke la akuzitoj konfesis mem siajn "krimojn". Por kompreni tion, necesas scii, ke per tiu konfeso la akuzitoj celis eviti al siaj parencoj kaj al siaj gefiloj persekutojn kaj turmentojn ĉiaspecajn... - Turmentojn? Jes! Kaj laŭ aserto de Eŭgeno Lyons en "The American Mercury", eĉ infanoj estis torturataj antaŭ la okuloj de akuzitoj, por devigi ilin konfesi "siajn" krimojn kontraŭ la Ŝtato. Mussolini kaj Hitler ne ankoraŭ atingis tian gradon da kruelo en sia diktatoreco...

Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?

La krimoj de l' ruĝa faŝismo estas nenombreblaj kaj apenaŭ priskribeblaj. Se vi fermas la okulojn por ne vidi la realon kaj ŝtopas al vi la orelojn, por ne aŭdi la kriojn de l' viktimoj de Stalin, tio estas afero de via konscienco; sed tiom facilan mi ne havas kaj sekve konsideras kiel devon konigi la rezultojn de mia longa observado kaj diversmaniera enketado super Sovetiaj aferoj.

Sed mi ne forsilentu ion ajn el mia penso kaj mi demandu: Ĉu hazarde vi mem estas ankaŭ ia ruĝa faŝisto? Ĉu vi aprobas la farojn de tiuj, kiuj buĉis 12 anojn de liberecana Junularo el Barcelono? kiuj murdis la K-dojn Berneri, Barbieri, Nin kaj multajn aliajn? Jam longa estas la listo de l' viktimoj de la ruĝa faŝismo hispana, kiu estas importita el Moskvo. Oni raportis al mi, ke dum la lasta SAT-Kongreso, Kdo HERNANDEZ via kunulo kaj eble amiko, eldiris, ke "ne necesas esti prava, sed forta", kio vekis indignon ĉe multaj kongresantoj. En tiu cinika eldiro ni trovas la ĝermojn de l' faŝismo. Tia senetikeco karakterizas la "moralon" de l' ĝangalo, la "moralon" de la bolŝevistoj kaj de la jezuitoj. Kiam via samlandano Ignaco de Lojola eldiris, ke "la celo pravigas la rimedojn", li ja estis la instruonto de Lenin, kiu rekomendis uzadon de ĉiaj rimedoj kontraŭ la "malamikon". Kiam Lenin faris sian jezuitecan rekomendon, tiam la "malamiko" konsistis el burĝoj, socialdemokratoj kaj anarkistoj; poste el la maristoj el Kronstad, kiujn mortpafigis Trocki; poste ĝi estis Trocki mem, kiun Zinovjev kaj Kamenev volis ke oni kondamnu je morto; poste, estis Zinovjev kaj Kamenev, kiujn Stalin mortpafigis; poste... La Tarpeusa Roko estas proksima de l' Kapitolo...

Estimata Kdo BOSK! Mi ne forgesis kiom afable kaj helpeme vi rilatis al mi, okaze de mia restado unusemajna en Valencio... Malfacile mi povas kredi, ke vi aprobas la krimojn de l' ruĝaj faŝistoj en Katalunio kaj alie. Via jesa-aŭ-nea respondo estos al mi tre valora. Tamen mi demandas: ĉu vi aprobas aŭ ne? Mi havis la okazon observi kaj noti, kiom malbonfara estas la bolŝevisma senetikeco sur honestajn kaj bonfaremajn personojn iom simplanimajn. Al bona manĝaĵo ili aldonus venenon, se iu aŭtoritata persono klarigus, ke tio estas necesa por la sano... de gasto. La Perĉiarimedeco Lenina laŭ kiu bolŝevistoj devas mensogi, kalumnii, ruzaĉi, murdi ktp... por venki la kontraŭulon, sukcesis atingi similan rezulton ĉe kredemaj admirantoj. Mi ne pensas ke vi apartenas al tia kategorio da homoj. Necesas do serĉi alian klarigon pri via sinteno. Ĉu do vi opinius, ke por praktikemulo, kiu volas ludi en la socio elstarantan rolon, necesas ke li apartenu ĉu al la ruĝa aŭ alikolora faŝismo, ĉar ŝajne la homaro devas trapasi tian regsistemon? Kvankam mi ne konas vin intime, tamen mi malamas pensi ke tia hipotezo estas ĝusta koncerne vin. Sed se mi estus konvinkita ke tia estas via kazo, tuj mi formetus la skribilon, dirante: " Je tia vidpunkto vi pravas kaj la elmontro de simpatio por la sennaciismo povas nur malutili al via kariero". La sennaciismo ne bezonas diletantojn, sed pionirojn, kiuj klare konscias, ke ilia agado kaj laboro ne donos al ili gloron, famon iaspecajn. Se en 1934 vi estus tre atente kaj kompreneme leginta la Manifeston, vi certe substrekus kaj ne forgesus jenan alineon: "La plej esence grava laboro estas tiu de l' pioniroj, kiuj inventas, anticipas, dishakas en la arbaro el antaŭjuĝoj kaj tradicioj, kiu forsekigas la marĉon el rutino kaj tiel preparas la vojon, kiun pli poste sekvos la amaso..." Sed vi ne sufiĉe atente legis aŭ verŝajne vi forgesis; aliel ne estas klarigeble, ke en via letero vi diras aprobi la enhavon de l' Manifesto kaj samtempe vokas al sennaciismo PER internaciismo. Estas kontraŭdiro en la esprimo mem. La celo de l' verketo ĝuste estas montri la esencan, fundamentan diferencon inter la du ismoj.

En via letero vi parolas pri diletantismo, sed, estimata Kdo, per tio vi nur povas pensigi seriozan homon pri la biblia rakonto pri pajlo kaj trabo. Mi emus diri ankoraŭ multon pri la temo, sed necesas ke mi bridu mian rezonemon. Cetere la legantoj de ĉi tiu letero povas trovi kvazaŭ aldonon en artikolo kun la titolo "Ĉiu plenumu sian devon", kiu verŝajne aperos en SENNACIULO. Tamen mi ne volas fini, ne parolante pri via aludo al mia "morto". Estas tute vere, ke mi volis mortigi Lanti-n kaj refariĝi simple Adam, la nekonatulo. Mi deziris laŭpove helpi al la neŭtrala movado en Japanio, opiniante ke "universala lingvo entenas econ revoluciigan". La japana Polico tion ne permesis. Tial ke mi malsukcesis en mia provo pri sinmortigo, tute nature mi do emas denove labori por la sennaciismo. Certe mi ne lasos sen respondo atakojn de internaciistoj; mi ne toleros konfuzon, misklarigojn kaj diletantismon en nia pionira laboro.

Mi ne laciĝos ripeti, ke estas danĝera iluzio kredi, ke oni povas atingi daŭran pacon, konservante la naciojn; mi eventuale montros ke la sovetia patriotismo estas same danĝera kiel la japana, la germana, la itala kaj ĉiu cetera; ke plie la sovetiaj servutuloj havas absolute nenian intereson defendi sian servuton. Ĝuste pro tio ke ili ne havas intereson, Stalin decidis fari grandskalan agitadon porpatrian. Se la kompatindaj servutuloj fakte havus intereson, tia agitado ne estus necesa. Kaj la plej lerta sofisto ne kapablus liveri ŝajnkontentigan klarigon pri tiu ĉi historia fakto: kiam Sovetio estis reale minacata de kapitalistaj ŝtatoj; kiam ĝi ne aliĝis al la Ligo de Nacioj kaj ne alianciĝis kun la kapitalistaj Francio kaj Ĉekoslovakio, tiam la patriotismo ne estis agitobjekto de Komintern. Se plaĉas al vi fermi la okulojn, nu faru, sed ne postulu, ke ĉiu ankaŭ blindiĝu...

Mi plie aldiru, ke ankaŭ la ĉinaj kulioj kaj kamparanoj neniel plibonigos sian sorton, defendante la regadon de Ĉiang Kaj-ŝek kontraŭ la japana invado. Unuvorte kaj konklude: saĝa homo ne elektas inter pesto kaj ĥolero, sed provas ŝirmi sin kontraŭ ĉia malsano. Kaj se sennaciisto falas viktime dum milito, li almenaŭ povas ĝui la internan kontenton, ke la militistoj sklavigis nur lian korpon, ne lian spiriton, lian animon. Nenio ŝajnas al mi pli malsaĝa ol homoj, kiuj akceptas enkateniĝon, kredante, ke ili per tio liberiĝos. Se la milionoj da francoj, britoj kc., kiuj entuziasme batalis kaj mortis dum la milito por venki la "germanan imperialismon", por ke estu "la lasta milito", povus ekvidi la nunan staton de l' mondo, ili certe komprenus, kiagrade ili estis trompataj, kiagrade ili estis naivaj...

Nuntempe sennaciisto povas havi nur la senton, ke li troviĝas kaj devas vivi en granda frenezulejo. Ĉu pro tio li agu kiel la frenezuloj, kiuj ĉirkaŭas lin? Se mi juĝas laŭ la sencenhavo de via letero, Kdo BOSK, la nura logika respondo al tia demando devas esti jesa; permesu, ke la mia estu nea...

Kun estimo kaj bonmemoro:

E. Lanti