IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

SENNACIISMO

Vortoj  al  kamarado  Lanti

Guillermo Bosch

Jena teksto, verkita de Vilhelmo Bosk (Guillermo Bosch), SAT-ano 19317, estis grandskale disvastigita per la esperantlingva gazeto "Popola Fronto" (15an de Julio 1937), kiu aperis dum la Hispana Intercivitana Milito (1936-39). Pro la "personeca karaktero de tiu polemiko kaj pro la specialeco de la temo" la tiama Plenum-Komitato de SAT juĝis "ne oportuna ĝian publikigon en Sennaciulo" kaj transsendis ĝin al la Sennaciista Frakcio. Lanti respondis en la Sennaciista bulteno nº 2 de novembro 1937 per la artikolo "Ĉia diletantismo estu for!"

Antaŭ kelkaj monatoj vizitis Valencion k-do Lanti, ekmigranta tra la mondo. Kun lia afabla permeso eĉ kun lia instigo, mi promesis skribi artikolon en "Herezulo" por esprimi mian malkonsenton al liaj laboro kaj sinteno, rilate al la rolo de la sennaciistoj kaj de ties presorgano. Intertempe militistar-klerikala ribelaĉo eksplodis en Hispanio kaj mi devis zorgi pri alia pli urĝa tasko. Ankaŭ "Herezulo" malaperis. Prokrastinte la verkadon de tiu ĉi letero, mi fine sendas ĝin al SAT kun peto bonvole enpresigi ĝin en "Sennaciulo".
Vilhelmo Bosk

Jam delonge, post mia aliĝo al la Sennaciista Frakcio, al kio pelis min la legado de la MANIFESTO en la jaro 1934, mi sentis la bezonon eksterigi mian malaprobon, ne al la doktrino, kiun principe mi senhezite apogas, sed al la metodoj de ĝia ĉefa pioniro, kamarado Lanti.

Per tiu ĉi letero mi intencas pruvi, ke la teorio pravas sed la procedoj uzataj de tiu kamarado estas kontraŭ-efikaj kaj sekve damaĝaj por la afero. Laŭ la koncernaj fundamentaj tekstoj, la sennaciisma vidpunkto "estas nuntempe utopia" dum la internaciisma vidpunkto (tiu pri la rajto al plena memdispono de ĉiu nacio) estas la sole aplikebla en la nuntempaj kondiĉoj.

En tiuj deklaroj estas agnoskite, ke la mondo nepre devas travivi "internaciecan" stadion. Tio signifas do, ke internaciismo tute ne estas baro sed ŝtupo al la sennaciisma estonta socio, nuntempe neefektivigebla.

Kial do, ni aprobu la konstantajn atakojn de k-do Lanti al la internaciistoj? Miaopinie, internaciismo estas la grundo, kie ni devas semi senlace sed ne sarkasme, ne per primokoj kaj per dubasencaj ironioj. Estas ĉe la internaciistoj, kie troviĝas la plej antaŭenemaj personoj, varbeblaj por nia celo. Satiroj tiuokaze ne taŭgas por logi ilin al nia tendaro. HEREZULO deklaris, ke ĝi kondamnas nenian sincerulon. Sed la faktoj ja pruvas, ke en ĝia kolekto amasiĝas atakoj dekstren kaj maldekstren, kontraŭ komunistoj, kontraŭ socialistoj, kontraŭ internaciistoj, kontraŭ vivantoj kaj kontraŭ mortintoj. Evidente, la redaktoro trovis ĝis nun nenian sincerulon. Ĉu tio ĉi ne ŝajnas sektemo? Malakceptinte ĉiujn dogmojn, k-do Lanti mem kreis novan dogmon el sia maltolerema "ismo".

Kun ĉagreno mi skribas tion ĉi, ĉar mi timas esti ekskomunikata, kiel "hereza" sennaciisto. Sed mi ne estas ortodoksa ĝis tia grado, ke mi silentu; kiam mi konsideras, ke la taktiko de k-do Lanti (kiun cetere, mi persone tre sincere estimas) estas malĝusta. Efektive, oni povas konstati, ke liaj malutilaj procedoj okazigas, rilate al Sennaciismo, miskomprenon kaj eĉ malŝaton flanke de kamaradoj, simpatiantaj ideale al la afero sed ne kapablaj juĝi aparte "sennaciismon", sendepende de la agado de iu ajn sennaciisto. Multaj ne bone vidas, ke sennaciismo, samkiel Esperanto, estas nenies propraĵo, sed konscie aŭ ne, ĉies celo ĉe la progresemuloj. Tial oni povas tro facilanime, identigi la doktrinon kun unu persono.

K-do Lanti, kiu tiel ofte alvokas la racion, sin montras tiurilate tro pasia kaj bedaŭrinde, laŭ mia penso, faras tute negativan laboron por la sukceso de Sennaciismo. Racia, normala homo, konsideras Internaciismon, kiel paŝon al iama Sennaciismo, sed kamarado Lanti traktas la internaciistojn kiel malamikojn de la homaro. Se oni kredas je la leĝoj de la evoluo, oni konfesos, ke Sennaciismo en la Praktiko nur povas esti natura logika sekvo de maturiĝinta Internaciismo. Imagu ekzemple, ke por propagandi Esperanton, ni dediĉus niajn fortojn insulti la eventualajn lernontojn, dirante al ili, ke ilia patrolanda lingvo estas ĵargono, dum Esperanto estas la sola lingvo belsona kaj taŭga, kiu nepre devos forigi ĉiujn "naciajn lingvaĉojn". Kioman elcenton ni sukcesus varbi inter la alparolatoj?

Manifesto de la Sennaciistoj

Ni, sennaciistoj, celas la starigon de unu sola lingvo tutmonda, sed tian propagandon ni nur povas fari inter tiuj, kiuj jam estas konsciaj Esp-istoj kaj al tiuj internaciistoj kun supernacieca spirito. Al la laikoj ni simple diras: ke Esperanto estas helpa lingvo. Tion postulas la bona taktiko, mi pensas. "Ili (la sennaciistoj) - asertas la Manifesto - tamen ne kredas, ke ĉiuj homoj povos baldaŭ akiri penson, en kiu superregus la racio. Ili scias, ke la sento estas granda forto, tre efika instigilo; ke la mitoj ludas gravan rolon en la historio".

Jen frazoj, kiuj pravigas mian tezon pri la taktiko ĝusta, konsistanta en tio, atenti zorge la menson de la homoj, por ne fuŝi la aferon mem, kiun ni volas defendi. Se anstataŭ prezenti Sennaciismon kiel aspiron, kiun la homaro post la necesaj etapoj realigos, ni prezentas ĝin kiel "absolutisman" idealon, tuj aplikeblan por solvi ĉion malgraŭ la "nuntempaj kondiĉoj" kaj en opozicio al la, hodiaŭ ebla, Internaciismo, kiu estas pli facile komprenebla de la malkleraj amasoj, ni neniel sukcesos akceptigi ĝin grandskale kaj ĝi fariĝas stranga teorio. Ne estas necesa troa cerbumado por kompreni, ke Sennaciisma socio nur povos eliĝi siatempe el longe daŭra kunvivado paca de memstaraj nacioj, internaciece regataj. Alimaniere, ĝi ne estus naskita de normala akuŝo, sed nevivpova monstro eligata per aborto. Praktika laboro estas do, helpi al la disvolviĝo de forta sento de internaciisma solidaro kaj kunlaboro inter la ŝtatoj kaj inter la popoloj, kiuj dume konservu daŭre siajn ecojn kaj apartajn karakterojn, ĝis kiam pli favoraj kondiĉoj ebligos, ke nia semado fruktiĝu. Se Internaciismo estas rimedo kaj Sennaciismo estas celo - tiel mi vidas la aferon - nia devizo estu: "Al Sennaciismo PER (ne kontraŭ) Internaciismo". Ĉio alia, mi kredas, estas "diletantismo" kaj vana pretendo konstrui kastelon sur la sablo.

Ni ne povas ne aludi aspekton de la agado de kamarado Lanti - per siaj eldonaĵoj. Tiun, kiu koncernas lian sintenon antaŭ la Soveta Registaro. Post rekono de mankoj en tiu reĝimo - kvankam mi persone ne konsentas al ĉiuj kritikoj de kamarado Lanti - mi ne povas aprobi ke la organo de la Frakcio havu preskaŭ ekskluzivan taskon, sisteme ataki la sovetan povon!

Por tio ĉi mankis inter la gvidpunktoj de HEREZULO, unu tekstanta jene: "la precipa rolo de "H" estas ataki senĉese la agadon de la Sovetaj instancoj kaj persiste ignori la ekziston de la aŭtokratioj alilandaj". Ne gravas, ke HEREZULO ne plu estas eldonata. Mi deziras konstatigi, ke la revueto senlace agis tiel, malgraŭ ke simila gvidpunkto ne estis publikigita en ĝi. Pri la pretekstoj, per kiuj oni celis pravigi la "ne-sinokupadon" pri la faŝistaj Ŝtatoj en la Sennaciista bulteno, mi preferas silenti. Konstateble kaj konstatinde estas, ke k-do Lanti difinis al sia vivo tiun ununuran celon: batali kontraŭ la "ruĝa faŝismo" (esprimo fervore elpensita de li) kaj forlasi ĉion, kio rilatas al la faŝismoj bruna, nigra kaj alikoloraj, kun kiuj li ne trovas esencan diferencon ĉe Sovetlando, eĉ se li iam diris, ke ne ĉiuj reĝimoj estas samaj.

Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?

Ke li agu tiel per siaj paroladoj kaj verkoj, estas tute privata afero lia; sed ke la politiko de la frakcio estu persiste tia, tion mi, kiel sennaciisto, ne ŝatas. Laŭ mia opinio, la gazeto de Sennaciismo estu disvastigilo de nia doktrino, kleriga informilo objektiva kaj supertendenca, eksponilo de nia altcela teorio, propagandilo de nia idealo, neniam pamfleto. De sennaciista vidpunkto, jen unu el la gravaj pekoj, kiun k-do Lanti riproĉas al la Soveta Registaro. Ĝi kreis potencan armeon! Kiu ajn sagaca homo agnoskus sincere, ke se Sovetio ne volis liveri sin sendefende al la avideco de la kapitalismaj ŝtatoj (jam intervenintaj malsukcese dum la civilmilito en Rusio) ĝi estis devigata organizi fortan militaparaton. Nuntempe la minacoj kreskis, pro la najbaraj impetegaj faŝismoj "ne ruĝaj". K-do Lanti, pli obstina ol sagaca observanto, ignoras, ke la faŝistaj potencoj armadas sin por satigi imperiismajn apetitojn, dum la Ruĝa Armeo havas nur elementan defendan rolon. Ĉio ĉi estas evidenta. Kaj se la sovetaj aŭtoritatoj ŝajne ekspluatis la denaskan emon de la homoj al sia naskiĝloko, tiel profitante la forton de la sentoj por igi pli fortika la militpovon de la lando, tio pruvas simple, ke la sovetaj instancoj aplikis al sia logika celo tiun memstaran miton, "ludanta gravan rolon en la historio", kaj kiu estas nepre atentinda fakto por kiu ajn entrepreno homa "en la nuntempaj kondiĉoj".

Ili do agis saĝe kaj prudente. Verŝajne k-do Lanti preferus, ke Sovetio "sennaciiĝu", sin liverante senarme al Hitler kaj al Japanio. Sed tiun sennaciismon (mondunuigo sub tutmonda kapitalisma regno) mi ne ŝatas, kaj kredeble ankaŭ ne la plejmulto el la frakcianoj. Kiam oni proklamas - kiel faris k-do Lanti - ke konstrui Socialismon en unu sola lando estas neeble, ankaŭ oni devas akcepti, ke enradiki Sennaciismon en Soveta Unio, profite al la ŝovinista naciisma faŝismo eksterlanda, estus malspritaĵo. Natura amo al la patrolando, kia estas en Sovetio, ne signifas atakemon al alilandanoj kaj ne povas esti komparata kun la naciisma eduko en la faŝistaj nacioj, kie internaciismo (ĉiuj movadoj kaj organizoj tiucelaj aŭ kun tiu kvalito) estas persekutata kaj malpermesata. Patriotismo en Sovetio ne estas danĝera al alia popolo; ĝi estas memkompreneblaĵo en la nuna stato de la homaro kaj esence diferenca de la naciismo ŝovinista de la kapitalismaj faŝistaj ŝtatoj. Malfortigi la nacian senton de la popolo, en la nomo de la bono de Socialismo (neante ties eblecon en nur unu sola lando, kiu cetere estas ĉirkaŭata de la malamikoj) estus neniel utila al la intereso de la laborista klaso tutmonda, eĉ se oni rifuzas la valoron de la soveta eksperimento, kies gvidantoj profitis je la natura amsento al la patrolando, por starigi fortan defendocelan armeon.

Alia peko de la Soveta reĝimo, laŭ k-do Lanti, estas, ke Sovetio subskribis kontraktojn kun aliaj ŝtatoj, alianciĝis kun Francio kaj aliĝis al la Ligo de la Nacioj. Tiu klara konsekvenco de la situacio ĝenerala, montras "perfidon al certaj marksismaj principoj, forlason de la interesoj de la proletaro", ktp. Sed agi male, t.e. praktiki sinmortigan politikon de izoliĝo, ĉu ne estus stulte? Sennaciismo diferencas de iu snoba "kosmopolitismo" en tio, ke ĝi unue postulas la ekziston de laboristara klasregado tutmonda. Sen tiu premiso, akcepti mondunuiĝon kiel rezulton el perfortaj konkeroj de avida sukcesanta naciismo, same ol kiel sekvon de libervola decido de sendependaj popoloj, tion mi serioze ne povas nomi "sennaciismo" sed absurda samnaciismo. Mi supozas ne senbaze, ke abundas la sennaciistoj, kiuj ne povas esti partianoj de tiu identigo de nia doktrino kun imperialismo. "Vera revoluciulo" - mi legis en la manifesto - "devas esti kapabla IDEE anticipi". Mi konsentas. Sed ne estas "vera revoluciulo", laŭ mia honesta vidmaniero, tiu, kiu nur ŝvebas en filozofiaj nebulaĵoj kaj ne praktike laboradas en akordiĝo kun la cirkonstancoj. Disvastigi plej bonan, neaplikeblan teorion, en kontraŭstaro al alia pli modesta, eĉ malperfekta sed farebla, estas malhelpi la progreson, almenaŭ tion mi pensas. Tiu starpunkto estas fakte reakcia!

Vilhelmo BOSK (19.317)

 

P.S. - Skribinte la supran artikolon mi, kiel sennaciisto, statas en embaraso pri tio, kia estu mia sinteno antaŭ la atako de la Mondfaŝismo al Hispanio. Ĉu mi helpu, aŭ ne kontraŭstaru al "sennaciigo" aŭ "samnaciigo", de mia naskiĝlando? Ĉu mi konsideru la invadon de la intervenintoj kiel krimon aŭ kiel benon? (ĉar okaze de la aneksio de Abisenio fare de Italio, la plej elstara sennaciisto opiniis, ke tio favoras la planojn por Socialismo en Tutmondo). Ĝi hazarde estas hispano, tial mi timas ne objektive alrigardi la aferon. Ja estas terure... Se mi povus provizore loĝi en glacia zono... Sed ĉi tie estas treege varme.