ĈU  SOCIALISMO  KONSTRUIĜAS  EN  SOVETIO ?

Lanti kaj Ivon, SAT-Broŝurservo, 1935, 52 p.

Lanti respondis tiun demandon jam komence de la jaroj '30. Tiu broŝuro estas senŝanĝa represaĵo de la eldono de 1935:

“…Sekve de mia perletera enketo kaj de interparoloj mi do povis akiri firman konvinkon, ke la proletaro neniel devas imiti kaj admiri tion, kio nun stariĝas en Sovetio. Plie mi sentis la devon diskonigi la rezulton de mia longa diversrimeda kaj tute objektiva enketo… Por pentri bildon sufiĉe viva; por doni al ĉi tiu verketo agrablan, ne tedan karakteron; por igi ĝian enhavon facile asimilebla, mi alprenis la formon de dialogo…”

Lanti (en la enkonduko).