IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LA  DUA  HISPANA  RESPUBLIKO  (1931-1939)

Pablo Foche

8. La Popola Fronto kaj la Intercivitana Milito

8.1 La Popola Fronto kaj la balotoj de 1936

En 1921 la Komintern, akceptinte la stabiliĝon de la kapitalismo, decidis prokrasti la revoluciojn kaj komenci novan strategion: la apogo al la kontraŭkoloniaj bataloj kaj al la ununura fronto per la bazo. Ĝuste ĉi lasta strategio estas la antaŭaĵo de la Popola Fronto, kvankam ekzistas gravaj diferencoj. La baza unuiĝo ne rilatis al la unuiĝo de ĉiuj laboristaj organizoj, sed simple de iliaj bazoj. Tiel la sovetaj estroj celis kontroli ne la ceterajn laboristajn organizojn sed iliajn membrarojn, ebligante tio la faktan kontrolon sur la laborista klaso.

Antaŭ ol akcepti la taktikon de la popola fronto, la Komintern starigis alian strategion, la kondamnon al la socialistoj akuzante ilin pri social-faŝismo (en Hispanio oni akuzis ankaŭ la anarkiistojn pri anarkism-faŝismo). Publike la forlaso de tiu strategio kontraŭsocialista kaj ĝia anstataŭigo per la Popola Fronto okazis post malmulte da tempo. Private la afero daŭris multe pli.

La unuajn paŝojn por la kreo de laboristaj unuiĝoj faras la laboristoj mem, neatendante la instrukciojn de Moskvo. Ekzemple la alvoko de la Socialista Laborista Internacio en 1933 al la agad-unuiĝo kontraŭ la faŝismo kaj ĝia preteco negocii kun la Komunista Internacio se ĉi-lasta ĉesas ataki la socialdemokratojn.

En Hispanio la Socialista Partio favoris la Laboristajn Aliancojn, la komunistoj ilin kondamnis.

La Komintern daŭrigis sian kontraŭsocialisman strategion ĝis 1935, kiam dum la Kongreso okazinta somere de 1935 Dimitrov proponis la kreon de la Ununura Fronto de la laboristoj kontraŭ la faŝismo. Tio ŝanĝas la strategiojn de la naciaj komunistaj partioj kiuj ĝis tiam, sekvante la ordonojn el Moskvo, atakis akre la socialistojn kaj rifuzis iun ajn kunlaboron.

La antaŭeniro de la dekstroj en Hispanio kaj la eŭropaj okazintaĵoj (veno de la faŝismo al la povo en kelkaj landoj, persekutoj kontraŭ la laboristaj organizoj, ktp.) timigis la hispanajn maldekstrojn kaj komprenigis al ili la danĝeron de la faŝismo. Neniu laborista organizo estis sufiĉe forta izolite por haltigi la kreskon de la desktro. La komunistoj ekparolis en 1935 pri ununura fronto laŭ tio ordonita el Moskvo. Sed tiu esprimo memorigis troe la aperon de la Komintern kaj la 21 nepraĵojn altruditajn de Lenin por la aliĝo (la PSOE kaj la CNT, kiuj unuamomente akceptis la aliĝon al la Tria Internacio, baldaŭ tion rifuzis vidinte ke la nepraĵoj altruditaj el Moskvo signifis la perdon de ĉia sendependeco kaj la submetiĝon al la Soveta Komunista Partio).

En Hispanio estis la BOC (Bloque Obrero y Campesino) kiu unue proponis la kreon de la tiel nomitaj Laboristaj Aliancoj en 1933. Tiujare okazis renkontiĝo en kiu partoprenis reprezentantoj de USC, BOC, UGT, PSOE, la sindikatoj forpelitaj el CNT, la Komunista Maldekstro kaj la sindikato Unió de Rabassaires. La CNT kaj la PCE estis invititaj sed ili ne partoprenis. Decembre estis kreita oficiale la Alianco. La reago de la PCE estis kondamni ĝin dirante ke temas pri burĝa organizo. La CNT ne volis partopreni pro sia ekstrema ne-politikismo (komprenu tie la vorton politikon striktasence). En 1934 la CNT akceptis konversacii kun la UGT, eĉ la CNT el Asturio decidis popravole partopreni en la Alianco kaj ludis gravan rolon en la Oktobra Revolucio.

Unuamomente la Alianco estis elpensita kontraŭ la antaŭeniron de la faŝismo, sed kune kun la evoluo de la okazintaĵoj la alianco vastigis siajn celojn. La Aliancoj partoprenis kaj organizis la Revolucion de Oktobro.

Post la fiasko de la Revolucio, la laboristaj organizoj suferis grandajn persekutojn kaj pro tio ili malfortiĝis. Sed tio igis ke la plej moderaj membroj radikaliĝis kaj la plej radikalaj moderiĝis. Evidente la akordoj fariĝis pli facilaj.

Largo Caballero radikaliĝis kaj kun li lia grupo. Unuamomente li serĉis alproksimiĝon al la komunistoj kaj la komunistoj provis alproksimiĝi al li. Tiel li ricevis la kromnomon de la hispana Lenin. Sed baldaŭ aperis problemoj kun la komunistoj kaj Largo rifuzis tiun kunlaboron.

Male, Santiago Carrillo (estro de la socialista junularo) alproksimiĝis kaj apogis radikale la unuiĝon al la komunistoj. Aperis tiel la Socialista Unuiĝa Junularo. La junaj socialistoj estis 70.000, la komunistoj nur 3.000.

En 1935 ekzistis malsamaj balotaj ebloj: la unuiĝo de la maldekstra respublikanaj partioj, la unuiĝo de la respublikanaj maldekstroj kun la socialistoj aŭ la unuiĝo de la respublikanoj, socialistoj kaj la ceteraj laboristaj organizoj. En la PSOE la du grandaj ideologiaj grupoj estis tiu de Prieto, kiu favoris la aliancon kun la respublikanoj neimplikitaj en la reprezalioj post la Revolucio de Oktobro kaj tiu de Largo Caballero, kiu kontraŭis la aliancon kun la respublikanoj. La socialista estraro apogis la tezojn de Prieto kaj Largo Caballero demisiis. Ankaŭ Azaña ne ŝatis la popolan fronton (unuiĝo de socialistoj, respublikanoj kaj aliaj laboristaj organizoj), li preferis la koalicion nur kun la socialistoj, sed la respublikanoj ĝenerale preferis la eniron de la komunistoj kiuj estis renuncintaj al ĉia revoluciaj aspiroj kaj konsistigis garantion pri tio ke ne okazos sociala revolucio (fakte la respublikanoj timis la grupon de Largo Caballero ĉar li povus estontece fariĝi forta).

La grupo de Prieto kaj la plej moderaj respublikanoj estis kiuj, voĉdonante favore, akceptis la eniron de la komunistoj en la alianco. La pakto estis subskribita de ĉiuj organizoj januare de 1936, kaj estis nomita Popola Bloko ne Popola Fronto. Preskaŭ ĉiuj en la alianco vidis la unuiĝon kiel ion provizoran por la balotoj, ne kiel ion tempo-daŭran.

La ŝanĝo de nomo (la esprimo Popola Fronto estis elpensita de la moskvaj komunistoj) estis farita ĉar ĝi tre komunis, ekzemple en Francujo kie oni jam parolis ĉiam pri Popola Fronto. En Katalunio, male, oni kreis koalicion kiu ne uzis la nomon proponitan de Moskvo, temas pri la Front d’Esquerres (Fronto de Maldekstroj).

La elektoj de la kandidatoj okazigis problemojn. En la PSOE (la ĉefa partio de la Popola Fronto) denove videblis la internaj diferencoj inter Prieto kaj Largo Caballero. La unua celis respublikanan registaron en kiu partoprenos socialistaj ministroj (por kio li defendis la vastigon de la nombro da respublikanaj kandidatoj cele al la balota elekto de multaj respublikanaj deputitoj). La dua celis laboristan registaron kaj kontraŭis tian taktikon. La malgrandaj partioj (ĉefe la komunista partio) ricevis tro grandan nombron da kandidatoj, la respublikanoj ankaŭ, sed la socialistoj (kiuj sendube estus akirintaj multe pli da seĝoj) perdis grandan nombron da reprezentantoj. Tia sinteno de Prieto bildigas lin kiel respublikanon anstataŭ kiel socialiston, ĉar nekompreneble li ŝajnis preferi respublikanan registaron anstataŭ socialistan.

La balota kampanjo estis pasiega. La dekstroj, havanta multan monon, elspezis da ili grandajn kvantojn en la kampanjo. La maldekstro, kompreneble pli malriĉa elspezis multe malpli. La dekstro uzis la ĉeeston de la komunistoj en la koalicio por akuzi la Popolan Fronton pri sovetismo kaj ekuzis propagandon timige diktatorecan: «La tuta povo por la estro». Jam dum la kampanjo estis rimarkeblaj la malsamaj vidpunktoj ekzistantaj pri la Popola Fronto. La respublikanoj, la komunistoj kaj la socialistoj de Prieto celis ke ĝi daŭrigu post la balotoj kiel rega ilo. La laboristaj organizoj kaj la socialistoj de Largo Caballero (kiu kvankam ne kontrolis la estraron de la PSOE ja kontrolis tiun de la UGT) komprenis ke la Popola Fronto estis nur balota koalicio kiu devus dissolviĝi post la balotoj.

De la sinteno de la CNT dependis grand-parte la rezultoj de la balotoj. Tion sciis la dekstroj kiuj per siaj amaskomunikiloj diris falsaĵojn pri ebla partopreno de kandidatoj de la CNT en la balotoj. Tiel la dekstroj devigis la sindikaton kontraŭi publike la partoprenon en la balotoj kaj kondamni la balotojn. Sed tiu kontraŭo ne estis akceptita de la anoj de la CNT eĉ se la sindikato (ne sen internaj diskutoj) favoris la sindetenon. Ekzistas eĉ kazoj de konataj anarkiistoj kiuj iamaniere apogis la voĉdonon al la Popola Fronto, ekzemple Buenaventura Durruti diris en la ĵurnalo La Humanitat: «Mi ne povas rekomendi al iu ke ĝi ne voĉdonu». En Andaluzio verŝajne la CNT rifuzis oferton de 500.000 pesetoj faritan de la dekstroj por financi kampanjon favore al la sindeteno. Samkiel en la balotoj de 1933 la sindeteno de la anarkiismo ebligis la venkon de la dekstroj, en 1936 la ne-sindeteno ebligis la venkon de la Popola Fronto.

La tagon de la balotoj, registarestro Portela-Valladares perradie komunikis ke estis ebla venko de la centro kaj la dekstro. La unuaj voĉdonoj devenis de malgrandaj konservemaj vilaĝoj. La urba voĉdono estis ŝanĝonta ĉion. La sekvantan tagon la ĵurnaloj jam parolis pri ebla venko de la Popola Fronto, kaj la 20an, la oficialaj rezultoj certigis la grandan venkon de la Popola Fronto kiu akiris pli ol duonon da parlamentaj seĝoj. La CEDA agnoskis sian malvenkon.

La Popola Fronto ricevis 46,2% (4.555.401 voĉdonojn), plus alian 1% de la politika centro. La Dekstro akiris 18,9% (1.866.981) kaj la pli centra Dekstro 26,7% (2.636.524 voĉdonojn). La Centro 4,1% (400.901 voĉdonojn), la eŭskaj naciistoj 1,3% (125.704). La sindetenoj estis 27%, kontraŭ 39% en 1933.

Partio Seĝoj
CEDA (dekstro) 101 seĝoj
PSOE (socialistoj) 88 seĝoj
Respublikana Maldekstro 79 seĝoj
Respublikana Unuiĝo 34 seĝoj
Esquerra Republicana de Catalunya 22 seĝoj
Centristoj 21 seĝoj
Tradiciistoj 15 seĝoj
Komunista Partio 14 seĝoj
Agraristoj 11 seĝoj
Radikaluloj 9 seĝoj
Progresistoj 6 seĝoj
Acció Catalana 5 seĝoj
Maldekstraj sendependuloj 4 seĝoj
Galegistoj 3 seĝoj
Unió Socialista de Catalunya (katalunaj socialistoj) 3 seĝoj
Unió de Rabassaires (kataluna sindikato) 2 seĝoj
Liberal-demokratoj 1 seĝo
POUM (neortodoksaj komunistoj) 1 seĝo
Katakuna Proleta Partio 1 seĝo
Estat Català (katalunaj sendependistoj) 1 seĝo
Naciisma Revolucia Kataluna Partio 1 seĝo
Sendependa Sindikatisma Partio 1 seĝo
Sindikatisma Partio 1 seĝo
Valencia Maldekstro 1 seĝo

8.2 La Intercivitana Milito

La Registaro de la Popola Fronto translokigis baldaŭ la plej maldemokratiajn generalojn (Franco, Goded, Mola) ekster la duoninsulon. Tiuj generaloj jam estis planintaj estontan puĉon kontraŭ la Registaro. Ĉiuj agnoskis la estrecon de Sanjurjo (kiu en 1932 jam provis realigi puĉon), kvankam tiuj generaloj estantaj en Madrido, Varela kaj Orgaz, gvidis dume la aferon ĉar Sanjurjo estis en la ekzilio. La Registaro, suspektante pri ebla puĉo, translokigis al Varela kaj Orgaz el Madrido. Ekde tiu momento la gvidanto de la afero estis la generalo Mola. La falangistoj kaj monarĥiistoj apogis la planon puĉi kontraŭ la juna hispana demokratio.

La gvidantoj de la puĉ-plano kontaktis kun militistoj en malsamaj urboj kaj pripensis la puĉon kiel samtempan ribeliĝon de militistoj en multaj urboj. La dato fiksita estis la 18a de julio.

La mortigo de la dekstra gvidanto José Calvo Sotelo fare de policistoj (responde al mortigo de socialista policisto fare de la ekstremdekstro) forigis ĉiujn ekzistintajn obstaklojn al la puĉ-plano de la generalo Mola. Post tiu mortigo, la tradiciistoj aliĝis al la plano puĉi kontraŭ la respublikana Registaro.

La puĉo kontraŭ la Respubliko komenciĝis en Melilo la 17an de julio (unu tagon antaŭ la fiksita dato). Ĝi estis kontrolita kaj la ribeliĝanta generalo arestita. Sed rapide alia militisma ribeliĝo okazis en Ceuta kaj en Moroko. La 18an okazis ribeliĝoj ĉie en la Duoninsulo. En la lokoj kie la militismaj ĉefoj partoprenis en la puĉo, la milit-stato estis rapide deklarita kaj la sindikatejoj kaj oficialaj konstruaĵoj estis okupitaj de la militistoj: tio malebligis la respondon de la laboristoj, eĉ en la urboj kie ili havis grandegan forton. Tie kie la militismaj ĉefoj estis lojalaj al la Registaro estis subordigitaj militistoj kiuj gvidis la puĉ-intencon. En Madrido kaj Barcelono, la puĉo fiaskis dank’al la rapidega respondo de la laboristaj organizoj kiuj prenis la militismajn armilojn por batali la faŝisman puĉon.

La ribeliĝantoj kontrolis Malnovan Kastilion, Leonon, Galegion, parton de la baseno de la rivero Ebro, Navaron, partojn de Asturio (Gijón, Oviedo), Ekstremaduro (Cáceres) kaj de Andaluzio (Sevilo, Jerez, Kadizo, Granado kaj Kordovo).

La interna malorganizo de la respublikana rezistado kontraŭ la puĉo ebligis la puĉistojn pligrandigi la nombron da kontrolitaj teritorioj kaj malekvilibri la egalecan situacion dekomencan.

La militiro de la milististoj mallojalaj al la Respubliko devis okazi de du malsamaj lokoj: de la Nordo kaj de la Sudo samtempe. La gvidanto devis esti Sanjurjo, sed li mortiĝis pro aviadil-akcidento. Mola fariĝis la gvidanto de la nordaj ribeliĝantaj trupoj, Franco fariĝis la gvidanto de la sudaj. Aro da malsamaj generaloj estris la aferon, ĝis kiam Francisco Franco estis nomumita la ununuran estron.

La Respubliko ricevis nenian eksteran oficialan helpon. La ribeliĝantoj ricevis grandan helpon de la nazia Germanio kaj la faŝisma Italio. Malgraŭ tio ke la eŭropaj demokratioj pro timo al Germanio decidis ne interveni, okazis internacia spontana movado de politikaj aktivuloj kiuj venis partopreni en la milito helpe al la Respubliko. Temas pri la Internaciaj Brigadoj kiuj estis (kaj daŭre estas) la simbolo de la internacia politika solidareco.

La ribeliĝantoj rapide antaŭeniris kaj konkeris la sudon kaj parton de la nordo. Sed Madrido estis netrapasebla muro kiu nur falis sub faŝisma kontrolo preskaŭ je la fino de la milito. Franco preterlasis momente la ideon konkeri Madridon, antaŭ la grandega malfacileco de tiu celo. En la Nordo la ribeliĝantaj trupoj provis antaŭeniri tra Eŭskio, kiu estis konkerita en junio de 1937. Baldaŭ, la ribeliĝantoj konkeris ankaŭ Kantabrion kaj Aragonon.

Post la konkero de la Nordo, la ribeliĝantoj provis konkeri la zonon de la rivero Ebro, por apartigi la respublikanan Katalunion disde Madrido, Valencio kaj la respublikana Andaluzio. Tie okazis la tre konata “Batalo de la rivero Ebro”, la plej sanga kaj perforta de la milito. Ĝin venkis la ribeliĝantoj, kiuj baldaŭ konkeris la tutan Katalunion. Madrido falis la 28an de marto 1939, kaj la sekvantan tagon falis Jaeno, Ciudad Real, Albacete, Cuenca, Sagunto. La 30an kapitulaciis Valencio, la 31an Almerio, Murcio, Kartageno kaj Menorko. La unuan de aprilo la generalo Franco deklaris la venkon. De tiam ĝis 1977 Hispanio suferis preskaŭ kvardek jarojn da katolika diktaturo subpremanta ĉiujn civilajn rajtojn kaj liberecojn.

 

BIBLIOGRAFIO

  • UBIETO, Antonio; REGLÁ, Juan; JOVER, José Mª; SECO, Carlos. Introducción a la Historia de España. Ed. Teide, 1996.

  • GIL PECHARROMÁN, Julio. La Segunda República Española. Cuadernos de la UNED, 1996.

  • ALBA, Víctor. El Frente Popular. Planeta, 1976.

  • ORWELL, George. Homenaje a Cataluña. El País, 2003.

  • TUSELL, Javier; PAYNE, Stanley G. La guerra civil: una nueva visión del conflicto que dividió España. Ediciones Temas de Hoy, 1996.

  • Constituciones españolas. Congreso de los Diputados, 1986.

  • SASSOON, Donald. Cien años de Socialismo (aldono: «El socialismo español» de José Luis Martín Ramos). Edhasa, 2001.

  • JULIÁ, Santos (Kunordiganto). El socialismo en España: desde la fundación del PSOE hasta 1975. Fundación Pablo Iglesias, 1986.

  • Al la indekso