IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LA  DUA  HISPANA  RESPUBLIKO  (1931-1939)

Pablo Foche

6. Kelkaj gravaj konkretaj aferoj

Ekzistas kelkaj polemikaj kaj gravaj aferoj okazintaj dum la ekzisto de la Dua Respubliko kiun mi volas iom komenti, nome: la religia afero, la apero kaj disvolviĝo de la hispana faŝismo kaj la oktobra revolucio de 1934.

La religia afero

La artikoloj 26a kaj 27a de la Konstitucio estis la unuaj paŝoj al la laikismo en Hispanio. Temis pri necesaj reformoj por la konstruo de iu moderna lando, ĉar ĝis tiam la Eklezio realigis taskojn kiuj devus esti realigitaj de la Ŝtato. La Respubliko ne estis kontraŭreligia (malgraŭ tio ke multaj daŭre defendas ke la apartigo de la Eklezio disde la Ŝtato estas kontraŭkatolika sinteno), sed laikisma. La ĉefaj laikismaj reformoj estis la sekularigo de la socialaj kutimoj, la ŝtata kontrolo sur la religiaj asocioj, la reveno al la Ŝtato de multaj proprietoj de la Eklezio kaj la forigo de la pastroj kaj la religio el la eduka sistemo. Kiel videblas, eĉ en la hodiaŭa Hispanio estas multaj homoj kiuj tion proponas. Akuzi pro kontraŭreligieco al la publikaj institucioj estas erare kaj mensoge ĉar la ĝusta vorto ne estas kontraŭreligieco (la religio daŭre estis permesita) sed nereligieco.

La reago de la Eklezio kaj katolikaj grupoj estis netolerema, kaj ili akuzis la Respublikon pri ateismo kaj kontraŭkatolikismo. Tio pli klare estis rimarkebla dum la Hispana Intercivitana Milito en la apogo de la Vatikano al la ribeliĝantoj kaj en la prezento kiun la ribeliĝantoj faris de la milito kiel krucmiliton por la katolikismo kaj kontraŭ la ruĝa ateismo. La Eklezio ekzemple petis al la katolikoj ke ili ne permesu al siaj filoj studi en la publikaj lernejoj laikaj. La Papo Pío XI, la 3an de junio de 1933, kondamnis la “kontraŭ-kristanan spiriton” de la hispana reĝimo kaj petis la unuiĝon de la katolikoj kontraŭ la Respubliko. Ĉio ĉi igis la katolikojn senti sin viktimoj de iu supozata persekuto kaj donis al la kontraŭreformismo ian etoson de krucmilito. Fakte, la katolika mobilizo estis unu el la kaŭzoj de la kresko de la nerespublikana dekstro en la balotoj de 1933.

La batalo kontraŭ la religiaj privilegioj estis do unu el la ĉefaj motoroj kaj argumentoj uzitaj de la ribeliĝintoj por pravigi la militisman puĉon kontraŭ la hispana demokratio. La uzon de la perforto dum la unuaj jaroj kontraŭ religiaj proprietoj faciligis la taskon konvinki la katolikaron ke la Respubliko estis kontraŭreligia kaj donis argumentojn al multaj homoj por ilia partopreno en la Intercivitana Milito favore al la faŝismo. La vero estas ke tiaj atakoj kontraŭ religiaj proprietoj ne estis ordonitaj de la aŭtoritatoj, sed ke ilin realigis homoj spontane, kiuj tiamaniere provis venĝi la jarcentojn da katolika subpremo kontraŭ la laboristoj kaj favoro al la riĉaj klasoj. Antaŭ la eksplodo de la Intercivitana Milito ne okazis mortigoj de pastroj, sed tiuj atakoj estis direktitaj kontraŭ posedaĵoj. La plej brutalaj agresoj kontraŭ pastroj kaj aliaj religiuloj okazis jam post la eksplodo de la Intercivitana Milito, kiam la Eklezio (ĉie krom en Eŭskio) estis apoginta aktive la faŝisman ribeliĝon. Sed tiutempe, la mortigoj estis normalaj ambaŭflanke, kaj kompreneble, ankaŭ la ribeliĝintoj mortigis milojn da homoj pro ilia politika tendenco.

La hispana faŝismo

La originoj de la hispana faŝismo estas antaŭaj al la Intercivitana Milito. Male al la itala aŭ alilandaj faŝismoj, la hispana faŝismo estis tre malfrua kaj malforta ĝis la Intercivitana Milito. Sed kvankam la faŝismo striktasence estis malforta, la dekstro kaj ekstremdekstro suferis iom post iom faŝismiĝan procezon kiu ebligas vidi grandan se ne faŝisman almenaŭ kvazaŭfaŝisman movadon en Hispanio. Tiu procezo multe timigis la maldekstron. Fakte, la veno de la CEDA al la povo estis unu el la ĉefaj kialoj kiuj igis la maldekstron fari revoluci-provon en 1934.

La unuan grandan faŝisman proponon faris Ramiro Ledesma, kiu postulis en sia ĵurnalo “La konkeron de la Ŝtato”, la donon de ĉia povo al la Ŝtato kaj la kreon de junularaj organizoj kiuj uzu rekt-agadajn rimedojn kontraŭ la malnova Ŝtato kaj ĝiaj politik-socialaj grupoj. Tiel li celis la falon de la burĝaron kaj la renaskon de la hispanaj valoroj. Proksime al tiu gazeto aperis la unua faŝisma hispana partio, la JONS (Juntas de Ofensiva Nacional Sindicalistas). Ili defendis la instalon de radikala faŝismo (la naci-sindikatismo) kaj kontraŭis la instaŭron de la Monarĥio.

Post la venko de Hitler en Germanio, la dekstro kaj la ekstremdekstro faŝismiĝis, kaj okazis tiam kelkaj provoj krei grandajn amasajn faŝismajn organizojn. Tiam la JONS organizis stratajn grupojn kiuj realigis perfortajn agadojn kontraŭ la studentaj maldekstraj organizoj. Tiaj faroj estis haltigitaj de la polico, kiu arestis multajn membrojn.

Aliflanke la Naciisma Hispana Partio defendis monarĥian kaj katolikan faŝismon. Ĝi partoprenis en la militisma puĉ-intenco en 1932 pro kio estis persekutita de la polico.

La naci-sindikatismo de la JONS ne estis sufiĉe konservema por la monarĥiistaj alfonsistoj. Pro tio ili serĉis la naskiĝon de subordigita faŝisma partio pli reakcia kaj katolika. Tiel aperis la konservema Hispana Sindikatisma Movado, kies estro estis José Antonio Primo de Rivera. La provoj unuigi ambaŭ grupojn fiaskis ĉar la JONS konsideris tro reakcia la organizon de José Antonio Primo de Rivera (filo de la diktatoro Primo de Rivera).

En 1933 Primo de Rivera faris kun la alfonsistoj de Hispana Renovigo (RE) la t.n. “pakton de El Escorial”, per kiu la partio de Primo de Rivera ricevis monon kaj adaptigis sian politikan programon al la interesoj de la alfonsismo. Ankaŭ en 1933 la partio ŝanĝis sian nomon al Falange Española kiu akiris seĝon en la Kortesoj. Ekde tiu momento, la faŝismo (striktasence) fariĝis realo en la hispana Respubliko (legu la kvinan ĉapitron por legi iom pli pri Falange Española de las JONS).

La oktobra revolucio de 1934

La oktobra revolucio estis memdefenda revolucia striko kiu celis eviti la venon de la faŝismo al la povo kaj la sekvan instalon de diktaturoj kiel okazis en aliaj landoj (Aŭstrio, Italio aŭ Germanio). Poste pruviĝis ke la diktatura minaco de la dekstrema partio CEDA ne estis tiom reala kiom la maldekstraj organizoj pensis unuamomente, sed la motoro de la revolucio estis la ideo pri batalo kontraŭ ebla faŝisma diktaturo. Multaj homoj argumentas ke temis pri provo enkonduki en Hispanio diktaturon kiel tiun de Sovetio, sed tio estas erara. La komunista partio apenaŭ influis sur la revolucio (plimulte organizita de la social-demokratio). Aliflanke la interesoj de Sovetio malebligis la kreadon de komunisma socio en Hispanio, ĉar tio povus damaĝi la eksteran politikon de Sovetio kiu serĉis bonajn rilatojn kun la naziismo kaj samtempe kun la okcidentaj demokratioj. Sufiĉas rigardi la konduton de la PCE en la Registaro kelkajn jarojn poste por kompreni ke la hispanaj komunistoj rifuzis la socialan revolucion kaj malferme defendis la ekziston de demokratio kiel tiuj ekzistantaj en Okcidento tiumomente. Fakte, la komunista partio fariĝis la plej konservema grupo de la hispana socialismo kune kun la dekstra branĉo de la social-demokratio kaj ne dubis malebligi iun ajn socialismigan reformon enkondukitan en Hispanio kiel la terajn kolektivigojn.

La kerno de la revolucio estis la socialista sindikato UGT, kontrolita de Francisco Largo Caballero. Ankaŭ la socialista junularo favoris la revolucion, ĉar ĝia membraro estis tre radikala. La junulara organizo postulis la ĉeson estontan de iu ajn kunlaboro kun la burĝaro kaj la realigon de la revolucion por la instalo de la diktaturo de la proletaro. Sed la ĉefa ideo sur kiu baziĝis la revolucio ne estis esence fini la burĝan Respublikon sed eviti la faŝisman diktaturon. La anarĥiista CNT ne partoprenis en la revolucio, rifuzis iun ajn kunlaboron kun aliaj revoluciaj fortoj kaj sekvis sian propran vojon sola.

Estis la kazoj de Germanio sed ĉefe de Aŭstrio (kie la socialistoj estis forigitaj) kio konsistigis la ĉefan kialon de la revoluci-provo. Al la timo de la maldekstro helpis multe la kontento deklarita de la CEDA pro la antaŭeniro de la eŭropa faŝismo kaj la kresko de la ekstremdekstra kaj faŝisma perforto kiu ricevis ankaŭ perfortan respondon de la maldekstraj junularaj organizoj.

La revolucio celis, krom eviti la faŝismon, rekonduki la Respublikon al la revolucia vojo fronte al la nova konservema vojo starigita de la dekstro en la povo (konservema vojo kiu radikaliĝos post la eniro de la CEDA en la Registaro).

Ĉio komenciĝis la 5an de oktobro, malmultajn horojn post la eniro de la CEDA en la Registaro. La unua paŝo estis ĝenerala striko tra la tuta lando, kaj poste etendiĝis la mesaĝo realigi revolucion. La malorganizo de la revolucio fiaskigis ĝin preskaŭ ĉie. La nepartopreno de la CNT helpis al tiu fiasko, kaj la armeo rapide kontrolis la revoluciulojn kiuj ne kapablis kontroli siajn urbojn. En Madrido, Katalunio kaj Eŭskio la revolucio estis pli serioza ĉar la socialistoj havis armilojn. En Madrido la bataloj inter la armeo kaj la revoluciuloj daŭris kelkajn tagojn, post kiuj preskaŭ ĉiuj estroj de la revolucio estis arestitaj. La striko daŭris iom pli, sed ĝi ne estis tiom sukcesa por atingi haltigon de la civitana vivo. En Eŭskio la naciistoj ne apogis la revolucion, pro kio nur okazis striko dum kelkaj tagoj, kvankam en kelkaj lokoj ja estis vera revolucio kiel la mina zono de Bilbao, Eibar aŭ Mondragón. En Katalunio la nepartopreno de la CNT kaj la manko de helpo de la aŭtonoma Generalitat (kiu deklaris la sendependecon de Katalunio) al la revoluciuloj malebligis la sukceson de la revolucio. Post du tagoj la revolucio estis finita.

La solaj lokoj kie vere okazis granda revolucio estis la minaj zonoj de Asturio kaj de la nordo de Leono, la solaj lokoj kie la CNT partoprenis la revolucian provon. La grandeco de la revolucio en tiuj lokoj mirigis la Registaron kiu petis al la generalo Franco la pretigon de militisma atako kontraŭ la revoluciuloj. La Armeo sendis multajn soldatojn kaj la revolucia estro, González Peña, ordonis la retiriĝon al la montaroj. La revoluciuloj ne akceptis tiun ordonon kaj decidis batali kontraŭ la Armeo. La batalantoj eltenis kelkajn tagojn da batalo, sed la 20an de oktobro okazis ilia fina malvenko. La reprezalioj realigitaj kontraŭ la partoprenantoj en la revolucio estis fortegaj. Ĉirkaŭ 30 000 homoj estis enkarcerigitaj, multaj homoj estis aŭtomate ekzekutitaj aŭ torturitaj. Granda nombro da politikistoj aŭ estroj de maldekstraj partioj estis arestitaj (Largo Caballero aŭ Azaña mem, eĉ se ĉilasta ne partoprenis en la Revolucio). Dudek homoj estis kondamnitaj je morto, kvankam nur estis ekzekutitaj du.

Per la revolucio la socialismo pruvis sian popolan forton, sed ankaŭ la nekapablon por veni al la povo revolucie, dum la dekstroj konvinkiĝis pri la bolŝevismo de la maldekstro. Tio ke la respublikana dekstro (kiu regis kune kun la CEDA) ne akceptis apliki pli malmolan subpremon kontraŭ la partoprenintoj en la Revolucio malkontentigis la dekstron kaj konvinkis ĝin pri tio ke la hispana demokratio estis malforta. Pro tio la dekstro konfirmis sian fidon je la Armeo anstataŭ je la politikaj institucioj.

Sekvo

Al la indekso