IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

80-a  KONGRESO  DE  SAT

La 80a SAT kongreso okazis ĉijare la lastan semajnon de julio sude de Parizo, Francio, kaj pli precize la kongresejon kaj la restadejon gastigis respektivaj universitataj instancoj de urbeto Antony. Partoprenis inter 100 kaj 150 kongresintoj, depende de la tago kaj la programero, bedaŭrinde ĉefe eŭropanoj, kiel kutime. Ĉiukaze ili profitis la okazon por viziti interesegan urbon kaj samtempe partopreni en la ununura Esperanto kongreso kie la ĉefa intereso estas implikiĝo en socipolitikaj aferoj ekde progresema vidpunkto, kiel taŭgas en laborista asocio.

Tombejo Père La Chaise

Tiele ekzemplaj temoj traktitaj dum debatoj estis la pasinta Monda Socia Forumo okazinta en Kenjo, malarmado kaj senminigado, solidareco kun handikapuloj aŭ kontraŭ malsato, liberaj programoj, manipulado de semoj kaj multaj aliaj pri kio engaĝitaj esperantistoj devus opinii kaj agadi. Krome kaj kompreneble okazis ankaŭ la kunsidoj pri la vivo de SAT, kie oni diskutis pri la ŝanĝoj en la vivo de la asocio, ekzemple per nova skipo por la redaktado de Sennaciulo, per novaj taskoj por SAT-rondoj aŭ la Poresperanta Fako, per la novbakita Eldonkooperativo kiu povis montri dum la kongreso siajn ĵusajn eldonaĵojn, nome libro pri mortopuno, T-ĉemizoj kaj glumarkoj.

SATanoj kaj neSATanoj profitis la kongreson por viziti Parizon, ĉiam vizitenda, ĉu unuope, arete aŭ dum kongresaj ekskursoj. Unu el tiuj, la plej emocia, alportis grupon de kongresantoj post la spuroj de la pariza komunumo. Ni ricevis informon pri la revolucio de 1871, la lokoj kie tio okazis (ni estis tie) kaj kio okazis en ĉiu loko kun aparta vizito al la tombejo Père La Chaise kie estis entombigitaj ne nur multaj masakritaj komunumanoj, sed ankaŭ aliaj revoluciuloj kaj eĉ famuloj. Alia ekskurso vizitis hejmon de handikapulojn, alia artometiejon, metalfandejon kaj enkamparajn muzeon, kastelon kaj ĝardenon, ktp.

Nokte estis tempo kaj okazaĵoj por distri sen forgesi la socipolitikan tendecon de la kongresanta organizo. Franciska Toubale teatrumis pri militaj problemoj kaj historiaj diferencoj inter japanoj kaj ĉinoj, blindulo Famo koncertis per sia akordiono emocie francajn kantojn ĉu rekte ĉu tradukitajn kaj impresis nin per sia lertego, aliaj gitaristoj kaj kantistoj bildigis restajn noktojn (kie amuza la nova franca himno, ne La Marsejlez’ sed la Majonez’!) kaj finfine la lasta nokto la koncerto de Jomo kaj la Liberecanoj.

Aliaj interesaĵoj de la kongreso estis la vizito al la SAT sidejo aŭ la konstato pri la vivo de la frakcioj (revigliĝis la Liberecana, kiu verŝajne reaperigos sian bultenon Liberecana Ligilo, oni alvokas al refondiĝo de la Socialista, daŭriĝas la Sennaciista, ktp.)

Oni devas gratuli la OKKanojn (de la grupo ILO de sudpariza urbo Kastelforto) kaj aliaj kunlaborantoj, pro sia strebo kaj sukceso, ĉar estis gravaj problemoj nek en la kongresejo nek en la restadejo nek dum la ekskursoj. La tre riĉan libroservon prizorgis SAT-Amikaro. Kaj ĉiuj faris sian eblon por kontribui al la sukceso de la kongreso, kio vere okazis. Neniu dubas, ke ekzistas bezono de tiaj kongresoj ne tiom neutralaj aŭ senimplikaj kiaj estas tiuj de UEA aŭ aliaj esperantaj organizoj. Venontjare SAT-kongreso okazos en Kazanlako, Bulgario, en fama Valo de Rozoj.

Aprobitaj Deklaracio kaj interna Gvidrezolucio
Traduko en la hispana