La 80-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kunveninta en
Antony (apud Parizo)
de la 21-a ĝis la 28-a de julio 2007 substrekas, ke nia Statuto instigas la membrojn de SAT
agadi sur diversaj terenoj, kaj ĉi-jare atentigas la membrojn pri apartaj terenoj. La
Kongreso:
apogas en ĉiuj landoj la apartigon inter la ŝtato kaj la eklezioj kiel bazon de reala
demokratio;
subtenas la agadojn por alternativa ekonomio, kiuj celas pli al homara utileco ol al profito;
proponas, ke ankaŭ ĉi-jare SAT sendu protestan leteron al la ambasado de tiuj
landoj, kiuj ankoraŭ ne subskribis la Konvencion de Otavo;
subtenas la batalon de ICBL (International Campaign to Ban Landmines - Internacia Kampanjo
por Malpermesi la Kontraŭpersonajn Minojn), kiu agas por la universaligo de la Konvencio de
Otavo;
subtenas ĉiujn agadojn por alveni al traktato, kiu malpermesos la uzon, la produktadon
kaj la stokadon de pafaĵoĵetoj el bomboj;
subtenas, kun aparta atento al la kazo de nia kamarado Sekvojo, ĉiujn agadojn celantajn
aboli la mortopunon en la landoj, kie ĝi ankoraŭ ekzistas.