IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

MONDA  SOCIA  FORUMO  2007

La Monda Socia Forumo 2007 disvolviĝas en Najrobo (Kenjo), en januaro. Legu urĝan raporton de nia kompano Vicente Manzano en la hispana, en pdf:

Kio estas Monda Socia Forumo

Monda Socia Forumo: Nova organizmodo Monda Socia Forumo (ESF) arigas organizojn, movadojn kaj individuojn kontraŭstarantajn al novliberalismo kaj okupiĝantajn konstrui socion bazitan sur homa disvolviĝo. Unuafoje stariĝis en Portoalegro (Brazilo) en januaro 2001.

Ĝi estas spaco malferma al ĉiuj agantoj de civila socio asocioj, NRO-j, sindikatoj, ktp. Partoprenebleco en Forumo kiel individuo ankaŭ malfermiĝis. Politikaj partioj ne rekte partoprenas en organizado aŭ enhavo de renkontiĝoj, sed rajtas alporti sian subtenon.

Ĝi ebligas kune interŝanĝi kaj analizi pri spertoj, elabori proponojn, decidi pri kolektivaj agadoj kaj konstrui alternativojn.

La Forumo arigas tre malsimilajn kaj kelkfoje kontraŭajn agantojn, sed ĝia forto ĝuste ennestas en volo ne nei tiujn opinidiverĝojn, sed pli organizi ilian alfrontiĝon por antaŭenirigi debaton. Ne estas komuna deklaracio forumfine.

Tiu sistema organizado de malfermo ebligis forton de monda civitana movado. De tiam, sukceso ne ĉesis kreski.

Tri unuaj MSF okazis en Portoalegro, kaj poste okazis aliaj Mondaj Sociaj Forumoj en diversaj partoj de la mondo. Forumoj okazas ankaŭ kontinentskale.

Ĉarto de Principoj de la Mondaj Forumoj

Legu pli