IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

79-a  KONGRESO  DE  SAT

En la kvindekjariĝo de la unua SAT-kongreso en Belgrado, denove renkontiĝis en ĉi-tiu urbo, ekde la 19-a ĝis la 26-a de aŭgusto (2006), proksimume 150 membroj de SAT kaj simpatiantoj el pli ol dudek landoj. Surloke, la Kongreson organizis la Fervojista Esperanto Societo "Branko Maksimoviĉ" kaj la OKK, kies prezidanto estis Tereza Kapista.

La solena malfermo okazis en salonego de la serba Ministerio pri Transporto. Dum la kongreso okazis kvar laborkunsidoj, dum kiuj la SAT-anoj pridiskutis la raporton pri la antaŭa jaro, la nunan financan kaj membrecan situacion, diversajn proponojn rilate la estontan agadon de SAT, la varbadon kaj solvon de la nunaj problemoj de la Organizo. Dum la kongreso la partoprenantoj ankaŭ debatis pri diversaj problemoj de la nuna politika internacia situacio. Krome, okazis la kutimaj kunsidoj de la diversaj frakcioj (komunista, liberecana, ĉielarka, poresperanta, sennaciista, ktp.) kaj denove ekfunciis la porpaca frakcio de SAT. Dum la LEAo - kunsido, la diversaj Laboristaj Esperantaj Asocioj (SATeH, SAT-Amikaro, SATeB, ARCI-Esperanto) debatis pri la evoluo de iliaj asocioj kaj la agadoj en la koncernitaj lingvaj regionoj, kaj pri la estonta kreado de LEAo en Japanio.

Dum la Kongreso, krom la politika diskutado kaj studado de organizaj aferoj, la partoprenantoj ĝuis tre riĉan kulturan kaj turisman programon. Prelegoj pri diversaj temoj, interalie tre interesa prelego far la kamaradoj Weiss pri kontraŭpersonaj minoj, pafaĵoĵetoj el bomboj kaj malarmado ĝenerale, kaj ankaŭ la konkreta laboro de SAT pri senminigo en la teritorio de Kroatio. La partoprenantoj ekskursis al la fortikaĵo de Smederevo, al Mokra Gora, Monto Avala, la urbo Belgrado, ĝia fortikaĵo kaj la parko Kalemegdan...

Tre kortuŝa kaj entuziasmiga estis la koncerto de la Serba Orkestro de Junaj Talentoj, kies infanoj mirigis la publikon per ilia majstreco. Ankaŭ okazis teatraĵoj, serbaj artistoj (interalie blindaj) kantis tradiciajn serbajn kantojn, ktp.

Ankoraŭ ne estas decidite pri la venonta 80-a SAT-Kongreso, sed plej verŝajne ĝi okazos en Parizo.

Deklaracio kaj Gvidrezolucio aprobitaj en la Kongreso.
Paĝo pri la Kongresoj de SAT
Pri la lastaj kongresoj en Balkanio
Traduko en la hispana