petas ĉiujn, kiuj tion povas, helpi al SAT per mondonacoj;
esprimas sian fidon al la PK por, konsiderante la proponojn faritajn dum la kongreso,
solvi la financan krizon laŭ la plej bona maniero samtempe por SAT kaj por
Kreŝimir Barkoviĉ, inkluzive per vendo de la sidejo kiel eventuala solvo;
ĉe kio ĝi postulas, ke li okaze de maldungo ricevu la diferencon inter sia
antaŭa salajro kaj la ŝtata senlaborula kompenso, kaj ke li poste ricevu
enspezon egalan al la antaŭe atendita pensio;
alvokas plu diskuti la proponon pri Eldonkooperativo de SAT, kun la celo alkonduki
decidon per baldaŭa referendumo;
proponas, konsiderante la bezonon pri allogo de novaj membroj, i.a. junuloj,
malfermi je limigita tempo la interretan SAT-diskutejon al simpatiantoj, kiuj havas
rekomendon de SAT-kamarado;
vokas al pliriĉigo de la esperanta Vikipedio, ĉefe en ĝia
socipolitika parto, al verko aŭ traduko de SAT-rilataj artikoloj en nacilingvaj
Vikipedioj, kaj al intima kunlaboro per- kaj por-esperanta kun nacilingvaj retejoj, kies celoj
kongruas kun tiuj de SAT;
rekomendas perretan LEA-kunlaboron, spronas al energia varbado por SAT, kaj vokas
al kreado de novaj LEA-oj tie, kie ili ne ekzistas;
salutas la revigliĝon de la Porpaca Frakcio de SAT.