IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

RENASKIGI  LA  ESPERON  EN  BALKANIO

La okazigo, du jarojn sinsekve en Balkanio, de kongresoj de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), en Zagrebo en 2005, en Beogrado en 2006, rememorigas tragedion flankenmetitan el la aktualaĵoj.

En 1991, la Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino (ELBIH) invitis SAT okazigi sian kongreson de 1993 en Sarajevo. Unu jaron poste, sur la kovrilpaĝo de “Sennaciulo”, la organo de SAT, troviĝis alvoko de la ELBIH en kiu la esperantistoj estis invititaj agi por ĉesigi la militon kaj la kontraŭpopolajn perfortaĵojn. Socikultura asocio, SAT jam havis kongresojn en Beogrado (1956), Novi Sad (1969) kaj Rijeka (1980), kaj tiu ĉi povintus esti alia rimedo por pli bone disvastigi tiun mesaĝon tra la mondo. Precize en Sarajevo mem, per grandaj manifestacioj, la loĝantaro forĵetis kaj kondamnis plej energie la instigon al interetna malamo. Publikigitaj en “Sennaciulo”, informoj de membroj de SAT en la landoj de eks-Jugoslavio jam havigis klarigojn pri la minacoj, kiujn estigis naciismo kaj etnismo en eksceso en Balkanio.

Infanoj kaj patrinoj

En oktobro 1991, okaze de la Internacia Infan-semajno, lernantoj de Zagrebo sendis alvokon al la plenkreskuloj kun peto apliki la “Deklaracion de la Infanaj Rajtoj”. Ilia mesaĝo havis jenan konkludon: “La ideo de Esperanto instruas al ni ke ni devas esperi. Tial ni, la plej junaj infanoj de Zagrebo, esperas ke la saĝo venkos kaj ke ni vivos kiel granda familio: la mondo de Paco.” Cetere, artikolo titolita “Patrinoj kaj milito” (decembro 1991), menciis rezistadon de patrinoj de Balkanio. Respondo de patrino al la aŭtoritatoj: “Kie estas la eksteraj malamikoj? Ni ne havas agresantojn, ni havas banditojn. Ni ne permesas ke vi manipulu niajn infanojn! La patrinoj de tuta Serbio postulas ke vi tuj resendu niajn infanojn”.

“Sennaciulo” de majo 1993 enhavis longan artikolon pri Sarajevo kun subskribo de Senad Ĉoliĉ, esperantista loĝanto: “… Efektive, oficejo de la E-Ligo de BkH kaj ĝiaj materiaj kaj homaj potencialoj estis dum kvin, ege malfacilaj kaj gravaj monatoj, en funkcio de batalo por homeco, centro de intelekta rezisto sur plano de homaj rajtoj orientita al la gvidaj interŝtataj institucioj kaj la monda publiko, la centro kiun vizitadis dekoj da kunlaborantoj, publikagantoj kaj ĵurnalistoj.”

Bedaŭrinde, pereis esperantistoj. La lokaloj estis plejparte detruitaj kun ilia enhavo. Dum la sieĝo, en 1994-1995, Radio Sarajevo uzis ankaŭ Esperanton por diskonigi informojn kiuj poste aperis en la libro “Spite al ĉio Bosnio” eldonita en Sarajevo fare de ELBIH kun subteno de Kataluna Esperanto-Asocio. Malgraŭ la ekstreme malfacilaj cirkonstancoj, la esperantistoj daŭrigis la agadon same en Serbio kiel en Kroatio, en Slovenio, en Bosnio kaj Hercegovino kaj en Albanio per partopreno en pedagogiaj agadoj (projekto de interkultura agado “Interkulturo”), al la redaktado kaj eldono de studverkoj, de vortaroj, de literaturaj verkoj. Bloki la militmaŝinon de individuo kiu havis por principo sisteme perfidi siajn engaĝiĝojn ne povis okazi sen damaĝoj. La serba popolo estas finfine liberigita de la plej granda plago de sia historio.

Tereza Kapista, membro de la Organiza Kongres-Komitato de Beogrado, instruis Esperanton en tendaroj de afganaj rifuĝintoj kaj, pli freŝdate, en Burundio.

Autor: H.M.

Pri la 79-a kongreso
Traduko en la hispana