malakceptas ĉian terorismon, ĉu fare de ŝtato ĉu fare de
alia organizaĵo, kiu mortigas homojn;
SAT alvokas ĉiujn, i.a. esperantistojn, prepari kondiĉojn de
longdaŭra paco en Mezoriento per historia klerigado kaj disvolvo de
interfratiĝaj rilatoj ĉe ĉiuj koncernatoj cele al akcepto de frataj kaj
ekvilibraj solvoj;
postulas la liberigon de la malliberigitoj, kiujn la usona ŝtato kontraŭjure
tenas en la koncentrejoj en Guantanamo kaj aliaj lokoj, je la nomo de la « milito
kontraŭ terorismo », kaj postulas la liberigon de ĉiuj politikaj
malliberuloj en la mondo;
rediradas al la landoj, kiuj ankoraŭ ne subskribis la Konvencion de Otavo, ke
URĜAS subskribi tiun Konvencion por elimini la kontraŭpersonajn minojn sur
nia planedo;
subtenas la batalon de
C.M.C.: Monda Koalicio kontraŭ la
pafaĵoĵetoj el bomboj, kaj deziras, ke SAT eniru en la Koalicion por
partopreni en tiu batalo;
solidariĝas kun ĉiuj bataloj en la mondo kontraŭ la detruo de la
socialaj rajtoj kaj alvokas al sennaciigo de ĉi tiuj bataloj; ĝi salutas la venkon
de la francaj studentoj, laboristoj, pensiuloj kaj senlaboruloj kontraŭ la kontrakto
por unua dungo en Francio;
alvokas al energia kontraŭstaro de la naciisma edukado trudita en lernejoj en
la tuta mondo, kaj aparte solidaras kun la batalantoj por la konservo de la 9-a artikolo de
la japana konstitucio;
protestas kontraŭ la politiko de la Eŭropa Unio, de Usono,
Aŭstralio kaj aliaj landoj, kiu i.a. manifestiĝas per fermo de landlimoj kaj
forpelo de neleĝe alvenintaj enmigrantoj; ĝi postulas enmigran politikon kun
humanisma sinteno;
defendas la liberecon de konscienco kaj la rajton ĝin esprimi; pro tio ĝi
ankaŭ promocias la disigon de la eklezioj disde la ŝtato.