IZQUIERDA  Y  ESPERANTO

SATeH

MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO


NASKIĜO  DE  LINGVO

De Bjalistoko al Bulonjo

Darío Rodríguez

La 15-an Decembro 1859 naskiĝis Lazaro Zamenhof en Bjalistoko. Lia patro, Markus Zamenhof; lia patrino, Rosalia Sofer. La patro estis ateisto, sed la patrino estis fervora praktikanto de la juda religio. Tiu ekvilibro inter ambaŭ sintenoj sendube influis la evoluon de la religia penso de Zamenhof. Edmond Privat, en sia “Vivo de Zamenhof” asertas: “Li mem kiel knabo perdis la fidon religian. Lia logiko ne permesis al li kredi la instruon de la pastroj”. Sed kiel ni vidos poste, Zamenhof evoluos al iaspeca kvazaŭ religia koncepto, kiun li nomos unuamomente “hilelismo” kaj pli poste “homaranismo”.

En la sama verko Edmond Privat diris: “La patro estis saĝa kaj severa, viro skeptika pri revoj, sed obstina je laboro. Religian kredon li havis nur unu solan, nome plej fidelan akuratecon al la devo ĉiutaga. Dolĉan anĝelan naturon havis la patrino. Bonkora, sentema kaj ĉiel modesta, ŝi tutkore sin donis al siaj infanoj kaj al sia mastrumado.”

Kiun naciecon havis Zamenhof? Por klarigi tiun temon, ni faru rapidan trarigardon sur la historio de Pollando.

Bjalistoko troviĝis en litovia teritorio. Litvio estis unu el la eroj de la iama potenca Konfederacio Pola-litva, kreita en 1385. La tiama Litvo estis duklando entenanta la nunan Litovion, Latvion, kaj partojn de la nunaj Belorusio kaj Ukrainio. La Konfederacio havis surfacon de pli ol unu miliono da kvadrataj kilometroj.

Tamen, en la Zamenhofa epoko, tiu pola-litva konfederacio estis okupita far la Rusia Imperio plurajn jardekojn antaŭe (1772/1795). La rusa invado daŭris ĝis la fino de la 1-a mondmilito: nur en 1918 (unu jaron post la morto de Zamenhof) finfine Pollando reakiris sian suverenecon kiel sendependa nacio.

Sed, kvankam Zamenhof naskiĝis kaj vivis dum 14 jaroj en la litova Bjalistoko, la plej grandan parton de sia vivo li pasigis en la pola ĉefurbo Varsovio.
(“Reĝujo pola” (carstvo pol’skoje) teritorio ĉirkaŭ Varsovio, estis administra unuo ĝis 1888 – kvankam ne plu aŭtonoma de post la ribelo de 1830).

Do, finfine, kian naciecon havis Zamenhof?

Laŭŝtate, li estis rusiano aŭ ruslandano, ĉar same Bjalistoko kaj lia posta loĝloko, Varsovio, estis dum lia tuta vivo okupitaj far la Rusia Imperio. Zamenhof verŝajne devis porti rusajn identec-dokumentojn aŭ pasporton por libere moviĝi tra la mondo.

Sed, laŭnacie? Fakte li iam petis al sia amiko Michaux, organizanto de la Unua Kongreso, ke oni nomu lin “ruslanda hebreo”. Eble li diris tion pro timo al eventuala reago de la rusaj aŭtoritatoj se li asertintus, ekzemple, ke li estis polo.

Sed Zamenhof mem asertis foje ke sia patrujo estis Litovio (en diskurso en la Guildhall de Londono la 21-an Aŭgusto 1907), tamen aliokaze li asertis ke li estas polo. Do, en tiu konfuza mondo de la orienta Eŭropo, eĉ Zamenhof mem ne kapablis difini al kiu nacio li apartenis.

Sed, se Zamenhof estus vivinta nur unu jaron pli, li estus ĉeestinta la restarigon de Pollando kiel suverena nacio, en 1918, post la unua mondmilto. Kaj en tiu hipotezo, Zamenhof sendube estus ricevinta plenhonore la titolon de elstara civitano de Pollando. Pollando fakte “adoptis” Zamenhofon postmorte kiel unu el siaj plej elstaraj filoj, kaj honoras lin per centoj da monumentoj: en Rusio apenaŭ oni povas tiajn trovi. En la lasta statistiko de ZEO-j pri kiu mi disponas aperas 144 monumentoj en Pollando kontraŭ nur 4 en Rusio, 5 en Ukrainio kaj 1 en Belorusio!

Pola monero honore al Zamenhof

La komponisto Andrzej Koszewski skribis pri sia kantato “La Espero”: “Mian komponaĵon La Espero kun la teksto de L. Zamenhof en la lingvo Esperanto, mi skribis en la jaro 1963-a en la ciklo de kelkaj korusaj verkoj memorigantaj grandajn personojn de la pola scienco kaj kulturo”.

Ekzistas ankaŭ pola monero honore al Zamenhof, el kolekto kiun la Pola Ŝtato ekskluzive dediĉis al la plej elstaraj filoj de Pollando.

Ni reiru al la infanaj jaroj de Zamenhof.

Bjalistoko en 1859 estis ege konflikta industria urbo, kun 30 000 loĝantoj kun malsamaj lingvoj, religioj kaj kulturo. En Bjalistoko oni parolis la rusan, la polan, la belorusan, la germanan, la jidan, la litovan. Krome, en la sinagogoj, la hebrean. Terura kverelemo regis inter la diversaj etnoj tie loĝantaj, kun oftaj sangaj epizodoj.

Tiu panoramo ege influis nian junan heroon, kiu iom post iom alvenis al la konkludo, ke la ekzisto de ia neŭtrala lingvo povus esti la solvo por la interpaciĝo de la interbatalantaj popoloj.

Bedaŭrinde, la historio nin montras ke komuna lingvo ne evitas militojn.

Sed, sen tiu naiva ideo kiu inspiris Zamenhofon dum sia tuta vivo, Esperanto ne estus naskiĝinta. Jam dum sia infanaĝo Zamenhof scipovis la rusan, la polan, la jidan kaj la hebrean. La patro, Markus, estante mem profesoro pri lingvoj, instruis al sia filo la germanan kaj la francan. Zamenhof lernos pli poste la latinan, grekan, anglan kaj litovan en la Filologia Gimnazio (duagrada instituto).

Post la malvenko de la poloj okaze de la ribelo je 1863, la rusoj intensigis sian programon de rusigo de Pollando kaj trudis devige la rusan lingvon en la lernejoj.

Tiu trudo de la lingvo de la invadantoj en la polajn lernejojn, okazinta kiam Zamenhof estis 4-jara infano, klarigas perfekte kial la rusa estis deviga kulturlingvo de nia juna heroo.

La rifuzo de Zamenhof al sia pretendita ruseco evidentiĝas en lia membiografia letero adresita al Michaux, la organizanto de la Bulonja Kongreso, en kiu li asertis: “En mia infaneco mi amis tre pasie la lingvon rusan kaj la tutan rusan regnon, sed baldaŭ mi konvinkiĝis ke mian amon oni pagas per malamo, ke ekskluzivaj mastroj de tiu lingvo kaj lando nomas sin homoj, kiuj nur vidas en mi nur senrajtan fremdulon (malgraŭ ke mi kaj miaj avoj kaj praavoj naskiĝis kaj laboris en tiu ĉi lando), ĉiuj malamas, malestimas kaj premegas miajn fratojn; mi vidis ke ankaŭ ĉiuj aliaj rasoj loĝantaj en mia urbo sin reciproke ĉiuj malamas kaj persekutas …”

En Decembro 1873 la familio Zamenhof (Lazaro havis 8 gefratojn: Sarah, Fania, Augusta, Felix, Henrik, Leon, Alexander kaj Ida) translokiĝis al Varsovio, kie la patro trovis pli bone pagitan dungon ĉe lernejo kiel profesoro de germana lingvo. La regiono ĉirkaŭ Varsovio tiam estis, teorie, sendependa, kun la nomo Regno de Pollando – kvankam fakte ties regnestro estis la rusa imperiestro, dum Bjalistoko troviĝis en la orienta parto rekte aneksita al la Rusia Imperio; ĉiukaze ambaŭ regionoj spertis same la trudon de la rusa lingvo.

Malamikoj de Esperanto ofte ŝercas pri la fakto ke nia lingvo estis kreita far oftalmologo: antaŭ la fakto, ke Zamenhof studis dum 6 jaroj en filologia instituto, tiu falsa argumento de niaj malamikoj radikale forfalas: Zamenhof ne nur estis kuracisto, sed ankaŭ poligloto kaj kompetenta filologo.

En la Filologia Gimnazio Zamenhof trovis tempon por fari diversajn provojn pri sia lingvo. Li tuj lasis la ideon pri simpligo de la latina. Studante la anglan, li rimarkis ke en tiu lingvo la verba konjugacio estas tre simpla, kvankam bedaŭrinde kun multaj neregulaj verboj. Zamenhof prenos el la angla la ideon pri simpla konjugacio de la verboj, kondiĉe ke oni forigu la oftajn esceptojn de malregulaj verboj. Sed, kvankam li trovis tiun simplecon pozitiva en la angla, li konstatis samtempe la negativan fakton de ĝia enorme malfacila prononco: tio inspiros al li la ideon ke la novkreota lingvo devos havi klaran prononcon kaj fonetikan alfabeton. Krome, li rimarkis ke la oftaj monosilaboj de la angla malfaciligas la komprenon de la parolata lingvo, kaj decidis ke vortoj du aŭ trisilabaj estos pli klare kompreneblaj.

En tiuj provoj li ĉiam renkontis akran rifuzon de sia patro, kontraŭe lia bonkora onklo Jozef, restinta en Bjalistoko, ĉiam kuraĝigis lin. Malgraŭ la tempo kiun li dediĉis al siaj lingvaj eksperimentoj, Zamenhof estis modela lernanto, ege ŝatata de siaj profesoroj. Laŭ propra konfeso, en sia aŭtobiografia letero al Michaux, li diris ke dum la 9 jaroj de sia duagrada lernado li ĉiam estis la unua en la klasoj.

Zamenhof ĉiam timis ke la multnombreco de vortoj estos grava obstaklo por sia lingvo. Ho, se li estus vidinta nian modernan Esperanton, kiu bezonas enormajn vortarojn! Li multe cerbumis kiel malpliigi la vort-provizon de sia lingvo.

Al li venis subite ia genia inspiro. Promenante tra la varsoviaj stratoj, li fiksis sian atenton sur la ruslingva surskribo “Ŝvejcarskaja” (pordistejo) kaj sur la ŝildo de vendejo, en kiu estis skribita la vorto Konditorskaya (dolĉejo). Tiu sufikso “skaja” (ejo) pensigis lin ke oni povus radikale malpliigi la nombron de radikoj lerneblaj, el kiuj estus deriveblaj dekoj da vortoj kun malsama signifo dank’ al la uzo de prefiksoj kaj sufiksoj.

En la jaro 1876 okazis jena anekdoto kiu pruvas la konvinkon de Zamenhof pri internacia lingvo. Estis kurioza kutimo tiam, inter judoj, adopti duan antaŭnomon el kristana deveno. Lia patro mem, kiu havis la hebrean nomon Mardokeo, ŝanĝis ĝin al Marko, unu el la kvar evangeliistoj. Kial Zamenhof elektis kiel duan kristanan antaŭnomon “Ludoviko”? Oni asertas ke li faris tion, instigite de lia bonkora onklo Jozefo, honore al la fama filozofo kaj humanisto Johano Ludoviko Vives, naskiĝinta en Valencio, kiu en sia libro “De Disciplinis” (1532) skribis jenon:

“Estus avantaĝo, se ekzistus nur unu sola lingvo, kiun ĉiuj popoloj povus apliki… Tiu unueca lingvo estu belsona, bonformita kaj esprimoriĉa… Se pereus iam la lingvo latina, tiam rezultus el tio konfuzego en ĉiuj branĉoj sciencaj kaj artaj, kaj grava fremdiĝo inter la homa gento”.

Tamen Zamenhof ne nur honoris na Vives adoptante la duan nomon Ludoviko, sed ankaŭ li volis honori alian humaniston, Francis Lodwick, kiu same pledis pri estigo de internacia lingvo en 1652.

Ni alvenas al la 17-a Decembro 1878, kulmina dato en la historio de Esperanto. Tiun tagon, Rosalia, la patrino, aranĝis la t.n. “feston de la konsekro”, okaze de la 19-a datreveno de la naskiĝo de Lazaro Ludoviko. Li estis tre populara inter siaj lernejaj kamaradoj, kaj multaj ĉeestis la feston. Zamenhof verve parolis pri kaj en sia lingvo, kaj kune kun siaj kompanoj deklamis la “Himnon al la Frateco” en tiu ĉarma pra-esperanto, la “lingwe Uniwersala”, el kiu nur oni konservas jenajn strofojn:

Malamikete de las nacjes,
Kadó, kadó, jam temp’está!
La tot’homoze en familje
Konunigare so debá.
Malamikeco de la nacioj
falu, falu, jam estas tempo
la tuta homaro en familio
kununuiĝi devos.

Ses monatojn post la naskiĝo de tiu “pra-esperanto”, Zamenhof finas sian duagradan instruadon kun rimarkindaj rezultoj: li ricevis arĝentan medalon okaze de sia ekzameno pri greka lingvo, sed ankaŭ la rezultoj estis bonegaj pri germana, rusa, latina kaj franca, kaj same pri fiziko, matematiko, historio kaj geografio.

Markus Zamenhof
Rosalia Sofer

La severa, sed pragmatisma patro, Markus, tuj decidis ke Lazaro devos studi medicinon en la Universitato de Moskvo, urbo al kiu li vojaĝos en Aŭgusto 1879. Sed, antaŭ ol forlasi Varsovion, li pakis ĉiujn siajn kajerojn pri la “Lingwe Uniwersala” kaj transdonis ĝin al sia patro.

Markus postulis al sia filo tute ne okupiĝi pri ties lingvaj revoj dum la studado en Moskvo. Lazaro, ege obeema, fidele sekvis tiun ordonon kaj sin dediĉis plene al la studo de sia kariero, kvankam li ankaŭ aktivis en sionismaj medioj de Moskvo.

Okaze de libertempo en Varsovio, en Junio 1880, li vane serĉis la pakaĵon kun la studoj pri sia Lingwe Uniwersala. Fine li demandis al sia patrino: Kie estas miaj paperoj? La respondo estis por li terura morala frapo: la pakaĵo ne plu ekzistas, ĉar Markus Zamenhof bruligis ĉion.

Kelkaj esperantaj historiistoj opinias ke Markus faris tion pro timo ke la rusa polico, okaze de eventuala traŝerco, konsideru ke la Lingwe Uniwersala estas sekreta lingvo por uzo de cionistoj. Aliaj supozas ke Markus pensis ke la lingva aktiveco de Lazaro povus malkongrui kun liaj medicinaj studoj. Aliaj finfine pensas ke tiu epizodo tute ne ekzistis.

Lazaro revenis al siaj medicinaj studoj en Moskvo, kie en Marto 1881 okazas la murdo de la imperiestro Aleksandro la 2-a. Tio okazigis gravan persekuton kiu i.a. tuŝis la studentojn. Finiĝinte kun brilaj notoj tiun studjaron, Zamenhof revenis al Varsovio, kie Markus indikis al li sian decidon ke li devos daŭrigi la medicinajn studojn en la Universitato de Varsovio, konsekvence de la malstabila situacio en Moskvo kaj eble pro familiaj financaj problemoj.

Lazaro profitis la cirkonstancon kaj reprenis kun granda entuziasmo la taskon konstrui sian lingvon. Malgraŭ la kompleta perdo de siaj dosieroj, kaj havante bonegan memoron, li baldaŭ rekonstruis la ĉefajn trajtojn de la lingvo, plibonigis kaj poluris ĝin.

Klara Silbernik

Intertempe, li informiĝis pri la naskiĝo de alia universala lingvo, Volapük. Lia patro, Markus, aĉetis la volapukan gramatikon kaj donis ĝin al Lazaro, verŝajne kun la ruza intenco malkuraĝigi lin. La lingvo universala Volapük jam ekzistas, kial, do, daŭrigi la klopodojn por la perfektigo de mia lingvo, pensis malgaje Lazaro.

Sed anstataŭ malkuraĝiĝi, Lazaro studis ĝisfunde Volapukon. Baldaŭ li komprenis ke tiu lingvo ne taŭgas kiel internacia komunikilo. Li rimarkis ke la vortoj de Volapük, kvankam devenantaj el vivantaj lingvoj, estas ĝisekstreme kripligitaj, normale unusilabaj finiĝante per konsonantoj, do, ege malfacile rekoneblaj dum parolado. En renkontiĝo en Munkeno, en 1883, neniu kapablis paroli volapuke. La unua volapuka Kongreso, en 1884, havis siajn seancojn en germana lingvo.

En 1885, Lazaro ricevis ĉe la Universitato de Varsovio la titolon “Doktoro pri Medicino”. Baldaŭ li translokiĝis al litovia vilaĝeto, Veisiejai, kie li faris siajn unuajn pasojn kiel kuracisto. En tiu kampara trankvilega etoso, malproksime de sia familio, li povis sin dediĉi ne nur al sia kuracistaj taskoj, sed ankaŭ al la perfektigado de sia lingvo. Dum sia restado en Litovio okazis evento kiu havis decidan rolon por la internacia lingvo. Zamenhof enamiĝis al Klara Silbernik.

Klara Silbernik estis filino de Aleksandr Silbernik, industriisto, fabrikisto de sapo en Kovno (Kaŭnaso). Aleksandr estis por Zamenhof la antitezo de sia patro. Jen kuriozega situacio: dum lia akra patro Markus estis ĉiam malestima al la ideo de lingvo internacia, lia estonta bopatro, Aleksandr, klera kaj ĝentila homo, montriĝis ekde la unua momento kiel fervorega subtenanto de la zamenhofa idealo.

Ankaŭ dum la restado de Zamenhof en Litovio okazis evento kiu markis lian estontecon. Li multege suferis okaze de grava malsano de knabino, kiu finiĝis per morto, malsano kiun la rimedoj de tiu epoko ne sukcesis venki. Zamenhof ekkomprenis ke la praktikado de la ĝenerala medicino alportus al lia sentema animo neelporteblajn moralajn suferojn.

Unua libro (ruslingva eldono)

Zamenhof revis de antaŭ ioma tempo la ideo specialiĝi pri oftalmologio. Kun la aprobo de Markus Zamenhof, de Klara Silbernik kaj de lia estonta bopatro, Zamenhof reiris al Varsovio kie li komencis specialiĝi pri tiu nova kuracista fako; ankaŭ li iris tiucele al Vieno.

Revene al Varsovio, en Marto 1887 li renkontiĝis denove kun Klara kaj ŝia patro. Zamenhof estis plene decidita eldoni sian unuan libron de la internacia lingvo, sed ĉiuj eldonistoj postulis ke li pagu mem la koston. Aleksandr Silbernik proponis al Zamenhof la eblecon uzi la doton de lia filino por financi la eldonon de la libro.

Kortuŝita antaŭ tiu sindona propono, Zamenhof ĝin akceptis kaj entreprenis plurajn demarŝojn. Por la unua fojo, la severa Markus Zamenhof konsentis helpi la idealon de sia filo: li demarŝis ĉe sia amiko Lagodowski, cenzuristo, por ke la verko estu permesata far la rusaj aŭtoritatoj. La presisto Christian Kelter (strato Novolipie, 11, Varsovio) presis la libron, kiu finfine aperis la 26-an Julio 1887. Zamenhof kaŝis sian nomon laŭ la pseŭdonimo “D-ro. Esperanto”.

La Unua Libro do, tekstis, ruse, en sia kovrilo:
D-ro. Esperanto
Internacia Lingvo
Enkonduko kaj kompleta kurso por rusoj
Por ke lingvo estu tutmonda, ne sufiĉas nomi ĝin tia
Prezo 15 kopekoj – Varsovio – Tipo-Litografio Ch. Kelter – strato Novolipie 11
1887

Antoni Grabowski

Baldaŭ sekvis eldonoj pole, france, germane kaj angle. En ĉiuj el ili troviĝis la sama enkonduko, tekstoj en la lingvo internacia, la preĝo Patro Nia, eroj el Biblio, Letero, Versaĵoj, Plena Gramatiko je 16 reguloj, dulingva vortareto el 917 radikoj.

Zamenhof deklaris ke la aŭtoro rezignas por ĉiam pri personaj rajtoj kaj ke la lingvo internacia estos komuna propraĵo.

Du semajnojn post la apero de la Unua Libro, Zamenhof edziĝis al Klara Silbernik.

Kvankam verŝajne la plej proksimaj familianoj de Zamenhof scipovis iomete la zamenhofan lingvon, la historio de nia lingvo gardis por ĉiam jenan eventon: iun tagon nelonge post la apero de la Unua Libro, tintis la sonorilo de la pordo de la hejmo de geedzoj Zamenhof. Lazaro mem malfermis la pordon kaj vidis homon kiu demandis: “Ĉu eble vi estas Doktoro Esperanto?” Jen estis tiu konsiderata kiel la dua esperantisto en la mondo, la kemia inĝeniero Antoni Grabowski, kiu poste tradukis konsiderindan kvanton da tekstoj al la nova lingvo, interalie eron de Don Kiĥoto.

Adam –la filo– kaj Zamenhof (1911)

Post la apero de la Unua Libro, Zamenhof renkontis severajn financajn malfacilaĵojn. Li devis entrepreni pilgrimadon al diversaj lokoj por trovi sufiĉe profitdonan laboron, en Brest-Litovsk (Belorusio), en Bjalistoko denove. Poste en Ĥersono (Ukrainio), urbo ĉe la Nigra Maro, en kiu nur deĵoris unu okulistino. Tie li duonmalsaniĝis pro rigora dumvintra klimato kaj fakte laŭlitere pro malsato: li konfesis ke ofte li pasigis tagon sen manĝo. Li revenis al Varsovio kaj denove devis elmigri en 1893 al Hrodno. Li revenis al Varsovio en 1897. Zamenhof asertis ke nur ekde 1901 li povis, kvankam modeste, subteni sian familion.

Mi aldonu ke Ludoviko kaj Klara havis tri gefilojn: Adamo, Sofio kaj Lidja. La sorto de ĉiuj tri estis tragika: okaze de la nazia invado de Pollando, en 1940 Adamo estis arestita far Gestapo kaj oni neniam plu sukcesis scii pri li: sendube li estis murdita. Sofio kaj Lidja estis transportitaj al ekstermejo Treblinka, kie ili estis murditaj. La edzino de Adamo, Wanda, kaj sia filo saviĝis, adoptante la imagitan familian nomon Zaleski: la nepo de Zamenhof ankoraŭ vivas kaj laboras por Esperanto: li havas la nomon Louis Zaleski-Zamenhof kaj profesie li estas tre elstara inĝeniero.

Lidja Zamenhof

Kontraŭe al la dramecaj problemoj de ties kreinto, lia lingvo ekgajnadis pli kaj pli da prestiĝo ĉie en la mondo.

La fama rusa verkisto Leo Tolstoj deklaris ke li kapablis lerni Esperanton sufiĉe por legi tekston en tiu lingvo post nur du horoj!

En Usono, la Amerika Filozofia Societo, en Filadelfio, kiun fondis Benjamin Franklin en 1743, pritraktis tre favore Esperanton, kiel oni povas dedukti el ties jena teksto redaktita far la filologo Henry Phillips:

“La lasta propono prezentita al la publiko, kiu ŝajnas esti ankaŭ la plej simpla kaj racia, estas la Lingvo Internacia kreita far Dro. Zamenhof el Varsovio, sub la pseŭdonimo D-ro. Esperanto. La principoj sur kiuj ĝi baziĝas estas tute ĝustaj: ĝia vortaro ne estis kreita laŭ la persona volo de la aŭtoro sed prenita el la lingvoj franca, germana kaj angla, kaj parte el la latina: ĝi entenas vortojn similajn en diversaj lingvoj, al kiuj oni faris ŝanĝojn nur pro eŭfoniaj motivoj. Pro ĉi kialo kaj pro ĝia gramatiko tiu ĉi lingvo estas ege facile lernebla. Kaj la reguloj por la konstruado de la vortoj estas tiel klaraj kaj facilaj ke la vortaro de radikoj estas tiel tre limigita.”

En 1888 aperis la “Dua Libro” verkita far Zamenhof. En 1889 aperis la revuo “La Esperantisto”, iom pli poste malpermesita far la rusaj aŭtoritatoj kurioze surbaze de teksto de Leo Tolstoj en ĝi aperinta kiun ili juĝis malfavora. La malpermeso de publikigo de libroj aŭ gazetoj en Esperanto en la Rusia Imperio daŭris ĝis la revolucio de 1905. Sed kompense al la malapero de “La Esperantisto” oni komencis publikigi en Svedio novan E-gazeton: “Lingvo Internacia”, kiu reprenis la torĉon de la E-movado. Komencis aperi prestiĝaj homoj kiuj subtenis Esperanton, kiel:

Friedrich Max Müller, germana filologo, profesoro en la brita Universitato de Oxford; la germana geometristo Wilhelm Heinrich Trompeter, kiu malavare financos la eldonon de “La Esperantisto”; Kazimierz Bein, okulisto el Varsovio, do, kolego de Zamenhof, fondinto de la Pola Societo de Oftalmologio, kiu faris memorindajn tradukojn al Esperanto laŭ la pseŭdonimo Kabe, i.a. de la grandioza verko “La Faraono”, de la pola aŭtoro Bolesław Prus.

La matematikisto Charles Méray estis la unua kiu reliefigis antaŭ la Franca Akademio de Sciencoj la kvaliton de Esperanto.
(Parenteze, en 1924, 42 saĝuloj, membroj de tiu sama Akademio, publikigis favoregan deklaron, en kiu ili asertis: “Esperanto estas majstroverko de logiko kaj simpleco”. Inter tiuj 42 saĝuloj troviĝis la fama oceanografo Princo Alberto la 1-a de Monako, kaj Louis Lumière, la inventinto de la kino).

Emile Boirac, filozofo kaj rektoro de la Universitato de Grenoble, kiu estis verkinto de iama Plena Vortaro de Esperanto; Hyppolite Sebert, generalo, membro de la Franca Akademio de Sciencoj, teknika direktoro de potenca ŝtalindustrio, pioniro de la elektrotekniko; la matematikisto Carlo Bourlet; la svisaj filologoj fratoj René kaj Ferdinand de Saussure; la lingvisto Théophile Cart, kiu fondis la unuan brajlan E-revuon por blinduloj.

En Hispanio la malagano José Rodríguez Huertas kaj la madridano Joaquín de Arce, bibliotekisto en la Senato, eble estis la unuaj hispanaj esperantistoj kiuj lernis kaj uzis la lingvon en 1889 kaj disvastigis ĝin en la madrida Ateneo.

En 1898 la iama Prezidento de la Unua Hispana Respubliko, Pi i Margall, skribis en la gazeto “El Nuevo Régimen” jenan alvokon, kiu fakte estas la nura apogo al nia lingvo iam ajn farita far hispana ŝtatestro:

“Nosotros, que tanto quisiéramos ver abatidas las fronteras de los pueblos, no vacilamos en recomendar el estudio del Esperanto a todos los hombres de inteligencia y de corazón, que de veras amen el progreso intelectual y moral de los pueblos” (“Ni, kiuj tiom multe volus vidi disbatitaj la landlimojn inter la popoloj, sendube rekomendas la studon de Esperanto al ĉiuj homoj kiuj vere amas la intelektan kaj moralan progreson de la popoloj”).

Ricardo Codorníu

Ankaŭ en Hispanio, Ricardo Codorníu, tre fama forsta inĝeniero, konata laŭ la surnomo “La Apostolo de la Arbo”, fondis je la 1-a Februaro 1903 la “Sociedad Española para la Propagación del Esperanto”. En la madrida parko Retiro troviĝas statuo de tiu klera humanisto.

En 1904, en Ceret, en la Norda Katalunio, franca departemento Orientaj Pireneoj, renkontiĝis du fervoraj esperantistoj: la 22-jara Paul Berthelot kaj Salvador Dalí, la samnoma patro de la mondfama pentristo. Salvador Dalí patro estis notario en Figueres. Ili ambaŭ fondis la unuan katalunan E-societon, kiun ili nomis Aplec Esperantista de Catalunya. La juna kaj entuziasma Paul Berthelot ne nur fondis tiun asocion: sekvantan jaron, 1905, kreis la revuon “Esperanto”, kiu fariĝis organo de UEA je ĝia fondiĝo en 1908. Do, la centjariĝon de revuo Esperanto ni kunmemoras ĉi jare same kiel la centjariĝon de niaj universalaj kongresoj. Rimarkinde: la unuaj numeroj de la revuo “Esperanto” estis eldonitaj en Perpinjano, do, en la Norda Katalunio.

En Francio, la mondfama verkisto Jules Verne estis ege altirita de la esperanta idealo. En 1905 li komencis la verkadon de “Voyage d’études” (“Esplorvojaĝo”). La tria ĉapitro de tiu verko, kiu, kiel ni tuj vidos, estis lia “opus posthumae”, enhavas brilan laŭdon al Esperanto, en kiu Verne asertas pri nia lingvo:

“Esperanto estas simpla, fleksebla, belsona lingvo, kiu taŭgas same por eleganta prozo kiel por harmoniaj versoj. Ĝi kapablas esprimi ĉiujn pensojn kaj eĉ la plej fajnajn sentojn de la animo. Krome, pro ĝiaj elementoj, ĝi estas la ideala internacia lingvo. La ĉefa ideo kiu gvidis ĝian kreadon estis la elekto de la radikoj proporcie al ilia internacieco, kvazaŭ per universala voĉdonado. Rilate la prononcon: por igi ĝin pli alirebla por la amasoj, doktoro Zamenhof zorgis kombini la fonetismon kun la grafismo ĉe la elekto de la internaciaj elementoj.”

Sciante la klaregan antaŭvidon de Verne rilate multajn temojn, kiuj poste realiĝis, indus pensi ĉu ankaŭ ĝia favora sinteno al Esperanto iam kristaliĝos en tio, kion ni nomas “la fina venko”.

Ve!, ege bedaŭrinde, Jules Verne mortis la 25-an Marto 1905 dum li estis redaktanta la kvinan ĉapitron de “Voyage d’études”.

Tiu verko, promesplena por Esperanto, restis do, nefinita kaj nekonata ĝis aprilo 1993, en kiu la eldonejo Le Cherche Midi aperigis ĝin kadre de libro titolita “Don Carlos kaj aliaj neeldonitaj rakontoj”. Unu jaron poste, en aprilo 1994, la kvin ĉapitroj de “Voyage d’études” aperis en esperanta traduko “Esplorvojaĝo”, publikigita far la Unuiĝo Franca por Esperanto en sia revuo Franca Esperantisto, en traduko de István Ertl kaj antaŭparolo de Jean Amouroux. Pli poste aperis alia eldono en la franca originalo, kaj tradukoj en itala kaj Esperanto, kiu vekis grandan polemikon pro supozita plagiato de la E-traduko de István Ertl.

Komence de la 20-a jarcento, iom post iom stariĝis la demando: Esperanto bonege funkcias skribe, sed, ĉu ĝi taŭgas por parolata interkompreno inter diversnacianoj?

En 1904 estis okazo pruvi unuafoje tion: okazis en la franca urbo Calais kaj en la angla Dover renkontiĝo de francaj kaj anglaj esperantistoj. Ĝi estis tiom sukcesa, ke oni tuj ekpensis aranĝi la sekvantan jaron la unuan Universalan Kongreson de Esperanto en la franca urbo Bulonjo-sur-maro. Oni komisiis pri tio la francan advokaton Alfred Michaux, loĝanta en tiu urbo. Finfine, la Kongreso okazis de la 5-a ĝis la 13-a Aŭgusto 1905. Ĉeestis 688 kongresanoj el 20 landoj.

Dum halto de Zamenhof en Parizo survoje al Bulonjo, li ricevis de la eduk-ministro Bienvenu-Martin la plej altrangan francan distingon: la “Honoran Legion”. Dum la Kongreso, okazis inaŭguro de Zamenhof placo en la centro de Bulonjo.

Pri la enorme emocia malfermo de la Kongreso mi parolos poste.

Unu el la plej memorindaj atingaĵoj de la Unua Kongreso estis la aprobo de la Fundamento de Esperanto kiel nemovebla bazo de nia lingvo. Bedaŭrinde, oni ne sukcesis ankoraŭ fondi internacian asocion de Esperanto: tiu revo devis atendi ĝis la jaro 1908, kiam Hector Hodler fondis la Universalan Esperanto-Asocion en Ĝenevo.

En Bulonjo ankaŭ komenciĝis la tradicio pri ekskursoj: la kongresanoj veturis per ŝipo al la britaj urboj Folkestone kaj Dover, kie ili ricevis entuziasman akcepton.

Kaj, finfine, en la lasta sesio, oni kunvokis ĉiujn por la dua Kongreso en Ĝenevo, Svisio. Tiel finiĝis nia unua Universala Kongreso. Ĝin sekvos multaj aliaj Kongresoj, malgraŭ militoj, persekutoj, malestimo fare de aŭtoritatuloj kaj ignoro de la publika opinio. La 89-a okazis pasintjare en Pekino kaj la 90-a okazos post kelkaj tagoj en Vilno, Litovio.

Zamenhof, kiu insistis enmeti en sian paroladon referencon al sia religia mondkoncepto (hilelismo aŭ homaranismo), vidis kiel siaj francaj amikoj forte malkonsilis tion. Tamen, en la Municipa Teatro de Bulonjo-sur-maro, Zamenhof malfermis la Kongreson per brilega parolado el kiu mi ekstraktas jenajn paragrafojn:

“Sankta estas por ni la hodiaŭa tago. Modesta estas nia kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi, kaj la vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj kaj urbetoj de la mondo; ne kunvenis regnestroj, nek ministroj, por ŝanĝi la politikan karton de la mondo, ne brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj ordenoj en nia salono, ne bruas pafilegoj ĉirkaŭ la modesta domo, en kiu ni troviĝas; sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema: ĝi estas la sono de io granda, kio nun naskiĝas.”

Kaj finante sian brilan paroladon, li deklamis sian faman poemon “Preĝo sub la verda standardo”. Nur la lastan strofon li nuligis por kontentigi la organizantojn; tamen mi legos komplete la poemon:

Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
Fortego, la mondon reganta,
Al Vi, granda fonto de l’ amo kaj vero
Kaj fonto de vivo konstanta,
Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,
Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas,
Hodiaŭ ni preĝas.

Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
Kun dogmoj de blinda fervoro;
Silentas nun ĉiu disput’ religia
Kaj regas nur kredo de koro.
Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,
Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,
Ni staras nun, filoj de l’ tuta homaro
Ĉe via altaro.

Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
Sed ĝi sin dividis batale;
Popolo popolon atakas kruele,
Frat’ fraton atakas ŝakale.
Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
Aŭskultu la voĉon de l’ preĝo sincera,
Redonu la pacon al la infanaro
De l’ granda homaro!

Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
Por reunuigi l’ homaron.
Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
Sed lasu nin venki la baron;
Donacu Vi benon al nia laboro,
Donacu Vi forton al nia fervoro,
Ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj
Nin tenu kuraĝaj.

La verdan standardon tre alte ni tenos:
Ĝi signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de l’ mondo nin benos,
Kaj nian atingos ni celon.
Ni inter popoloj la murojn detruos,
Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
Ekregos sur tero.

Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,
Antaŭen kun pacaj armiloj!
Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj
Ni ĉiuj de Di’ estas filoj.
Ni ĉiam memoru pri bon’ de l’ homaro,
Kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro
Al frata la celo ni iru obstine
Antaŭen, senfine!

Malgraŭ la timoj de liaj francaj amikoj, kiuj malebligis ke Zamenhof deklamu la lastan strofon, fine de tiu parolado, la tuta emociplena kongresanaro, staranta, tondre kaj senfine aplaŭdegis la Majstron.

Karaj amikoj: Kiel Don Kiĥoto luktante kontraŭ la ventmueliloj, 118 jarojn post la naskiĝo de nia lingvo, unu jarcenton post la bulonja kongreso, nia “diligenta kolegaro”, laŭ la esprimo de nia himno, obstine portas kaj portos la torĉon ĝis la atingo de la Fina Venko! Se necese, kiel privilegiaj depon-tenantoj de tiu brilega trezoro, nia karega lingvo Esperanto, ni konservos kaj dorlotos ĝin se necese dum aliaj 118 jaroj, aŭ dum la jarcentoj de la jarcentoj, ĝis kiam la homaro finfine akceptos tiun ĉi mirindegan heredaĵon kiun donacis al ni la glora Lazaro Ludoviko Zamenhof!

Longan vivon al Esperanto!

Surbaze de prelego en la Kongreso de HEF (Hispana Esperanto-Federacio) en Alcalá de Henares, 2005