BIBLIO

Zamenhof, Berveling, Rust, Beveridge kaj Wilkinson, KAVA-PECH, Dobřichovice, 2006, 1375 p., 21 cm.

La unua eldono de la noveditorita Biblio fare de la Ekumena komisiono de IKUE kaj KELI sub la gvido de B. Eichkorn kaj A. Kronenberger omaĝe al la multjara prezidanto de la Ekumena Komisiono Adolf Burkhardt. Ĝi aperis kiel eksterordinara eldono de la serio Oriento-Okcidento sub aŭspicioj de UEA. La Biblio enhavas La Malnovan Testamenton en traduko de L. L. Zamenhof kun la Duakanonaj Libroj en la traduko de G. Berveling kaj La Novan Testamenton en traduko de la Brita Komitato (J. C. Rust, B. J. Beveridge kaj C. G. Wilkinson). La Biblio estas presita sur fajna biblia papero kaj solide bindita.