VIVO  DE  ZAMENHOF

Edmond Privat, UEA, Roterdamo, 2007 (6a eld), 171 paĝoj, 18 cm

Klasika biografio de Zamenhof, kun priskribo de ties filozofiaj, lingvaj kaj movadaj ideoj kaj agadoj.

Ĝi aperis en 1920, tri jarojn post la forpaso de L. L. Zamenhof (1859-1917). Verkis ĝin la juna sviso Edmond Privat (1889-1962). Li estis la unua, kiu, krom priskribi la vivon de Zamenhof, ankaŭ malkaŝis liajn verajn motivojn por la kreo de Esperanto. La libro fariĝis klasikaĵo. Ĝi estis plurfoje reeldonita kaj aperis en ok nacilingvaj tradukoj.

La nunan eldonon redaktis Ulrich Lins. Ĉiuj citaĵoj de Zamenhof estas zorge kontrolitaj surbaze de Plena Verkaro de L. L. Zamenhof de Ludovikito. En la ampleksaj notoj troviĝas font-indikoj kaj aldonaj klarigoj. Tiu ĉi libro do ne estas nur reeldono, sed posedas tute novan kvaliton. Sendube, multaj novaj legantoj kaptos la ŝancon konatiĝi kun la verko de Edmond Privat, kiu en rava stilo proksimigas al ni la vivon, kreadon kaj ideojn de Zamenhof.