IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LA  HISPANA  INTERCIVITANA  MILITO  KAJ  LA  ROTERDAMA  SAT - KONGRESO  DE  1937

Vinko Markov

Publikigita de "La Sago", numero 31, decembro 2006*

Pri la Hispana Intercivitana milito jam ekzistas sufiĉe multaj tekstoj en Esperanto. Ĝeneralajn skizojn pri la partopreno de esperantistoj en ĝi liveris U. Lins (Ilustrita historio de la laborista Esperanto-movado, Fritz-Hüser Instituto, 1993, p. 75-83.) kaj, iom pli detale, kun abundaj informoj pri la kunteksto, A. Marko Botelja (Laboristaj Kronikoj, SAT-broŝurservo, 1996). Pri la socia revolucio tiam plenumita informas la broŝuro Fronto kaj postfronto de Aragonio, de A. Prats, eldonita en esperanta traduko de la barcelona CNT-AIT en 1938 (kaj tamen plu mendebla ĉe la libroservo de SAT-Amikaro), kaj la prelego de Eduardo Vivankos, travivinto de la eventoj.

Aliaj gravaj informofontoj estas la tiam eldonitaj esperantlingvaj gazetoj, el kiuj elstaris la Informa bulteno de CNT-AIT kaj Popola Fronto, el kiu du tekstoj (Tra objektiva lorno kaj Oriento!) datumantaj de februaro 1937, nun estas denove legeblaj en la retaj kulturpaĝoj de SAT.

Pri unuopaj batalantoj eblas legi interalie en la Liberecanaj Pensoj (Vol.1, SAT-broŝurservo 1999) priskribon de la kazo de Duruti, ĉe concerna retpaĝo kaj en libro de Jukio Hirai, "Hispana, kataluna, Mangada..." (Riveroj, Osaka 2003) pri tiu de Mangada, kaj en Japanaj Vintraj Fabeloj (Mijamoto Masao, SAT 1989), rete legebla artikolo Japano, kiu mortis en la fronto de Hispanio pri la japana brigadisto Jack Sirai. Por kompreni la kuntekston, kiu kondutis al la ribelo de la generaloj ankaŭ indas konsulti la skizon de Pablo Foĉe pri la Dua hispana respubliko.

    Kial plu paroli pri tiuj malnovaĵoj?

La Hispana Intercivitana Milito, foje ankaŭ nomita Hispana Revolucio, estis unu el la plej gravaj ĝisnunaj provoj pri starigo de socialismo, kaj ĝi levis plurajn plu solvendajn problemojn. Ĉu unue certigi militan venkon kontraŭ la reakciularo aŭ prioritatigi la revolucion? Ĉu interveni aŭ ne de ekstere? Ĉu provi venkigi siajn idealojn per uzo de perforto? Tiuj demandoj meritas ampleksan debaton, kaj SAT estas la ĝusta kadro por tio. Ĉi tie mi nur provos analizi la okazaĵojn de la SAT-kongreso en Roterdamo, ne pro la plezuro kirli malnovaĵojn, sed ĉar la teoriaj problemoj, kiuj tiam stariĝis, aliokaze revenis, kaj probable plu revenos.

    Kio okazis en Roterdamo dum somero 1937?

Al la SAT-Kongreso veturis du hispanaj kamaradoj, Hernandez kaj Bosk, redaktantoj de la gazeto Popola Fronto. Pri Hernandez indas substreki, ke li jam distingiĝis tri jarojn pli frue kiel ĉefa organizanto de la SAT-kongreso en Valencio. Ambaŭ estis akceptitaj kun certa simpatio. Pri tio atestas la aklama nomumo de Hernandez kiel prezidanto de unu el la laborkunsidoj, « simbole por sento de interligiteco kun la hispaniaj K-doj ยป, kiel diras la protokolo, kaj la monkolektado organizita dum la interfratiĝvespero favore al la hispanaj batalantoj. Tamen la etoso ne estis tute serena, kaj eĉ okazis sufiĉe viglaj disputoj pri kelkaj punktoj.

La unua kaŭzo de disputo estis aperigo en Popola Fronto, de artikolo rifuzita de Sennaciulo, kaj transdonita al la redaktanto de la Sennaciista bulteno, ĉar ĝi ŝajne pritraktis internan problemon de la sennaciista frakcio. Tion iuj taksis « atako kontraŭ SAT ». Pri tio ĉi estis atingita interkonsento, ĉar la redaktantoj de Popola Fronto certigis, ke ili celis ataki neniun per tiu artikolo, kaj konfirmis sian fidelecon al SAT. La etoso iĝis multe pli streĉa okaze de la lasta laborkunsido, kiam estis pritraktita la kongresa gvidrezolucio. En ĝi ne aperis subtena frazo pri la batalo de la respublikanoj, kaj Bosk proponis aldoni tiurilatan alineon. Li samtempe ripetis riproĉojn jam skribe formulitajn dum la jaro, ke « la PK [= Plenumkomitato] de SAT ne kapablas juĝi la signifon de [ilia] lukto ».Per tio li aludis al la malabundeco de artikoloj en Sennaciulo pri la situacio en Hispanio. En sia responda letero al la redaktantoj de Popola Fronto, la PK tiam defendis sin per maloportunaj konsideroj pri supozita malsameco de temperamentoj: « se [nia subteno] ne esprimiĝas tiel flamavorte en niaj gazetoj, kiel atendas la valencianoj, pri tio ne devus kulpigi nin niaj sudtemperamentaj k-doj: ja la plimulto el nia membraro loĝas proksime al la ''glacia zono'', kaj ilia temperamento estas konforme kvieta, kio tute ne signifas, ke mankas al ili profunda sento de simpatio kaj solidaro por la iberia batalo ».

Tamen al tio ĝi aldonis la pravan aserton, ke SAT estas kultura, kaj ne agita organizo. Ja ne estus ĝia tasko persvadi per propagando pri la pravo de la hispanaj batalantoj, sed doni al ĉiuj legantoj faktojn kaj argumentojn, por ebligi al ĉiu memstare decidi pri sia propra sinteno. Sed ĉu tiu informa laboro estis plenumita? Tralegante la tiaman jarkolekton de Sennaciulo, mi efektive konstatis, ke sufiĉe diskretaj estas la artikoloj pri la situacio en Hispanio. Interalie aperas nenia kritiko pri la pasiveco de la franca aŭ nederlanda ŝtato fronte al la aktiva milita subteno de nazia Germanio kaj de la faŝista Italio, dum male estis kritikata la naciemo de la gazetoj eldonitaj de hispanaj esperantistoj.

Dum sia enkonduka parolado okaze de la solena malfermo, Bartelmes, reprezentanto de la PK, referencis al la hispana situacio nur por emfazi la abomenecon de la milito. Dekkvin jarojn poste, li en la Historio de SAT parolas pri la « profunda fendo partieca », kiu aperis okaze de la diskuto pri uzado de la kolektita mono, ĉu por aĉeto de armiloj, ĉu por hospitallito, kaj reduktas la tutan disputon al tiu ĉi punkto. Atenta lego de la protokolo tamen supozigas, ke la vera problemo kuŝis aliloke. Hernandez mem rimarkigis, ke « La K-doj en Hispanio bezonas, por defendi sin k venki, armilojn, k ankaŭ medikamentojn », kaj senprobleme akceptis, ke la roterdama SAT- rondo mem decidu pri la plej taŭga maniero uzi la monon. Aliflanke, la riproĉoj pri malvigla subteno flanke de la SAT-organoj kaj de la PK aperis ne nur el komunista flanko, sed ankaŭ el liberecana, kie atestas A. Marko Botelja je p. 73 en siaj Laboristaj Kronikoj. En la sama libro plurfoje aperas cetere indikoj, ke malgraŭ fundamentaj malkonsentoj pri kelkaj principaj demandoj, la respublikanaj esperantistaj komunistoj kaj anarĥiistoj interŝanĝis gazetojn kaj informojn ĝenerale kun granda toleremo kaj reciproka respekto.

Dum la kongreso aperis sufiĉe akraj diskutoj, ĉar kelkaj ĉeestantoj estis sufiĉe bone informitaj, eĉ pri la bataloj inter diversaj laboristaj tendaroj en Barcelono dum majo 1937, pri kiu aperis ampleksa artikolo en julia numero de la Informa Bulteno de CNT/FAI. Aliaj ĝisostaj pacistoj emfazis, ke la mortigitaj faŝistaj soldatoj ankaŭ estas proletoj... Tio ja estis embarasaj punktoj...

Plej mirige estas, ke tiu diskuto, kiu ja vigliĝis ĝis la nivelo de disputo, kondukis al peto fermi la debaton. Kelkaj intervenoj estas sufiĉe konsternaj: « La tuta afero estas ekster la tagordo. Mi ne venis ĉi tien por aŭdi diskutojn pri la militaj problemoj en Hispanio ». « La kongreso suriris danĝeran terenon. Ni devas memori, ke ĉi tie ni povas pridiskuti, sed ne solvi la problemon. Se ni havas fervorajn SATanojn en Valencio, ni ankaŭ havas tiajn en Barcelono. Sekve mi proponas forlasi tuj ĉi tiun diskuton.» Ja kompreneble la kongreso ne solvus la problemon, kaj estus dezirinde, ke la debatantoj esprimiĝu malpli pasie, sed ĉu ĉesigo de debato estas inda je kultura kaj kleriga asocio? Certe ne per tia tabuigo la ĉeestantoj rehejmiĝis kun pli klara bildo pri la problemoj, aluditaj en la gazetaro.

Por kompreni tiun paradoksan sintenon necesas konscii, ke la amaraj spertoj ĉirkaŭ Sovetio, kiuj kondukis al skismo, estis ankoraŭ tute freŝaj. Krome, laŭ pure sekureca vidpunkto, povas esti, ke la organizantoj ne sciis, ĝis kia grado la surloka esprimlibereco estas certigita (Hernandez kaj Bosk tamen mistrafis unu laborkunsidon ĉar ilin kunvokis la polica oficejo...).

    Kion lerni el tio?

Al la riproĉo pri malabundeco de artikoloj en Sennaciulo oni povus rebati, ke la nekontentuloj povus mem verki. Sed oni ankaŭ povas supozi, ke la verkemuloj esprimiĝis aliloke... ekzemple en organoj de la Internacio de Proletaj Esperantistoj, kiu, male al SAT, senrezerve apogis la hispanan bataladon dum sia kongreso. Estas malfacile pravigi la klopodojn de multaj tiamaj subtenantoj de Sovetio fari el SAT apendicon de Kominterno. Sed necesas konfesi, ke tiuj dogmemaj kamaradoj montris pli grandan intereson al siaj batalantaj samklasanoj, dum en SAT disvolviĝis iu timo al debatoj pri tiklaj temoj, kiu eĉ nun foje reaperas kun la kroma timo esti taksita sterilaj babilantoj, ĉar ja gravas plej la « agado »... kondiĉe ke ĝi estu nepolitika, aŭ se jes, en la kadro de esperanta partio, kiu ja ne havos la mankojn de la aliaj samspecaj strukturoj...

Feliĉe aperis dum la lastaj jaroj pozitiva evoluo al pli komprenemaj kaj senkompleksaj debatoj. La laboro tiudirekten estas daŭrigota okaze de la venonta kongreso, kie tri posttagmezoj estos dediĉitaj al sociaj forumoj. Ni esperu, ke amasa partopreno al ĝi (aŭ ĝia skriba kompletigo, por tiuj, kiuj ne povos fizike ĉeesti) helpos levi la mezan kulturnivelon pri aktualaj socipolitikaj temoj, kaj forigos la ideon, ke komparo de ideoj kun malsamopiniantoj estas tempoperdo.

Vinko Markov

* Artikolo verkita ene de dosiero pri la Hispana Intercivitana Milito aperinta en "La Sago", organo de SAT-Amikaro, okaze de la 70-a datreveno de la milito. Legu alian artikolon de la dosiero.