IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LA  DUA  HISPANA  RESPUBLIKO  (1931-1939)

Pablo Foche

INDEKSO

1. Enkonduko

2. La proklamo de la Dua Respubliko kaj la Hispana Konstitucio de 1931

3. Ekonomio de la Dua Respubliko

4. La regiona aŭtonomeco dum la Dua Respubliko

5. Partioj kaj politikaj organizoj dum la Dua Respubliko

     5.1 Politikaj partioj

     5.2 Sindikatoj

6. Kelkaj gravaj konkretaj aferoj

7. La politikaj okazintaĵoj inter 1931 kaj 1936

     7.1 La respublikan-socialista rego

     7.2 La rego de la radikaluloj kaj la CEDA

8. La Popola Fronto kaj la Intercivitana Milito

     8.1 La Popola Fronto kaj la balotoj de 1936

     8.2 La Intercivitana Milito

Bibliografio

1. Enkonduko

La Dua Hispana Respubliko estis la unua serioza provo enkonduki en Hispanion veran konstitucian kaj demokratian reĝimon. Tiu Respubliko ekzistis nur naŭ jarojn (ses sub “normalaj” cirkonstancoj, kaj tri sub interna civitana konflikto kiu malebligis la normalan disvolviĝon kaj funkciadon de la demokratiaj institucioj).

Tiu periodo de la hispana historio estas ankaŭ ege polemika. Pri ĝi verkis multnombraj historiistoj, kaj pri ĝi oni faris kaj faras la plej malsamajn opiniojn kaj juĝojn. Do, bv. ne kredi ke vi trovos en tiu ĉi paĝoj objektivecon, sed bv. ankaŭ ne kredi ke vi trovos tiun objektivecon en la plimulto el la verkoj pri la Dua Respubliko.

La Hispana Intercivitana Milito, eble unu el la plej malagrablaj kaj hororaj okazintaĵoj de la hispana historio, komenciĝis kiam kelkaj generaloj ribeliĝis kontraŭ la Registaro (elektita demokratie). Tiu puĉintenco estis kontraŭita de la maldekstraj partioj, sindikatoj kaj organizoj. La fiasko de la puĉo, la provo akiri la povon de la ribeliĝantaj militistoj kaj la defendo de la konstitucia reĝimo fare de la Registaro kaj de la maldekstraj organizoj estis la komenco de intercivitana milito daŭronta 3 jarojn dum kiu estos mortigitaj miloj da hispanoj (el unu kaj alia flanko).

La lastaj tri jaroj da vivo de la Dua Respubliko okazis sub esceptaj cirkonstancoj, afero kiu klarigas la fakton ke la demokratiaj institucioj ne funkciis normale. Ne estis ebla normala disvolviĝo de la demokratio kiam parto de la hispana armeo militiris kontraŭ la Registaro por konkeri la povon. Al tiu komprenebla ĥaoso helpis multe la dividoj inter la partioj kiuj apogis la Respublikon kaj la rezisto de la anarĥiismo batali por la demokratia reĝimo (kaj ĝia obstina provo realigi socialan revolucion sub militaj cirkonstancoj). Tamen, mi ne analizos tiun epokon, sed la kerno de tiu ĉi artikolo estos la Dua Respubliko inter 1931 kaj 1936 (kvankam vi iom povos legi pri la Intercivitana Milito).

Estas kutime aŭskulti kaj legi opiniojn pri tio ke Franco (elp. Franko) savis Hispanion ĉar la Respubliko estis ĥaosa reĝimo kontraŭreligia kiu mortigis la pastrojn kaj la dekstrulojn. Sed tiaj opinioj baziĝas sur unu konkreta ideo: pravigi la frankisman reĝimon kaj forigi ĝiajn krimajn trajtojn. La realo estas ke la Dua Respubliko estis reĝimo demokratia kaj konstitucia, eĉ se okazis gravaj internaj socialaj konfliktoj, ke temis pri la unua hispana demokratio garantianta verajn individuajn, socialajn kaj ekonomiajn rajtojn de la civitanoj, ke ĝi konsistigis la unuan skizon solvi la naciajn problemojn ekzistantajn en Hispanio kaj ke, malgraŭ ĉiuj eraroj, sendube estis reĝimo multege pli justa ol la katolika kaj faŝisma diktaturo instalita de la venkintoj. La Dua Respubliko estis la unua (kaj la lasta) epoko en nia historio dum kiu Hispanio estis laika ŝtato, kio ĝenis la katolikismon (ege reakcia) kaj kio igis ke la Vatikano kaj la oficiala Katolika Eklezio apogis al Franco, kundividante tiel spacon kun homoj kiel Hitler aŭ Mussolini. Je la jaro 2004, la Katolika Eklezio ankoraŭ ne estas petinta pardonon pro la apogo al ribelo kaŭzanta la plej akran internan hispanan militan konflikton. Male, ĝi preferas forgesi la pasintecon. Sed kiam oni legas sur la muroj de multaj katolikaj eklezioj nom-listojn de frankistoj mortintaj dum la milito laŭditaj kiel “mortintoj por dio”, aŭ kiam oni ankoraŭ povas legi en katedraloj kritikojn al la “markismaj hordoj”, oni rapide rimarkas ke tia forgeso estas kaj falsa kaj artefarita.

Ankaŭ ne la ĉefa dekstra hispana partio (en kiu membras, interalie, la ekstremdekstraj heredantoj de la frankismo) estas kondamninta la frankisman reĝimon kaj primokas pri la provoj de la hispanaj venkitoj memorigi la mortintojn por la demokratio. Ili omaĝis dum kvardek jaroj la mortintojn “por Dio”, nun jam estas la tempo omaĝi la aliajn mortigitojn kiuj ankaŭ estas hispanoj kaj kiuj, plimulte, batalis por la defendo de Konstitucio kaj demokratia reĝimo. Sciante tion, estas ridinde vidi kiel hodiaŭ homoj kiuj pravigas la diktaturan reĝimon de Franco (la eksprezidento Aznar) diras sin la plej bonaj defendantoj de la Konstitucio de 1978 (heredanto pri multaj aspektoj de la hispana Konstitucio de 1931 mortigita de la Frankismo).

La historiografia valoro de tiu ĉi mallonga artikolo estas nula. Mi ne faris proprajn historiajn esplorojn, sed ke ĉi tie mi verkas faktojn kiujn mi ekstraktis el gravaj historiaj verkoj kaj ankaŭ miajn proprajn opiniojn formigitajn dank'al ĉiuj miaj legoj tiutemaj. Eble estas la unua fojo kiam oni verkas rekte en esperanto pri la hispana milito, kaj tiu estas la sola valoro kiun havas tiu ĉi artikolo. Ĉiujn kritikojn kaj komentojn vi povas sendi al mia persona reta adreso.

Jaeno, la 14-an de aprilo 2004

Sekvo