IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

RACIISMO  KAJ  BAZA  ENSPEZO

Daniel Raventós

La nedezirita nedungeco kaŭzas malriĉon. La Baza Enspezo estas propono kontraŭ la malriĉeco. Tiusence, per tuja maniero, el emancipa vidpunkto, ĝi estas defenda propono. Laŭ du aspektoj: por helpi malpligrandigi la suferadon de la plej malriĉaj, kaj ankaŭ por eviti ke la sociala degradiĝo, ke la individua izoliteco akompananta la plej freŝdatan kapitalismon damaĝu la kondiĉojn de negocado de tiuj samaj homoj. Temas pri sekurilo en epoko de problemoj.

Sed ekzistas malnova instruo pri la malsukceso de ĉiuj konataj reformismoj kiun la maldekstro devas ne forgesi denove. Ĝi troviĝas en la malnova proverbo: "panon hodiaŭ, malsato morgaŭ". Malpli popole: oni devas taksi la agadojn ne nur per ĝiaj tujaj konsekvencoj sed ĉefe per ilia aparteno al emancipa projekto. En kelkaj okazoj, malmultaj, tio signifas ke la agadoj helpas akceli la procezojn direkte al la elektita celo. En aliaj, ĝis nun tre ofte, temas nur pri la evito de eraroj, pri tio ke oni ne pentu poste pro tio farata nun. En ambaŭ kazoj la problemo estas la sama: esplori la akordigeblecon de tio proponata kun la kriterioj helpantaj nin fundamenti la racian sencon de niaj projektoj.

LA DEMANDOJ DE LA PROJEKTOJ

Por saĝa homo modifi iun situacion postulas respondi la elementajn demandojn kial, kiel kaj kien. Demandoj kiuj utilas ankaŭ por la kundividitaj projektoj, ne gravas kiaspecaj. Pli detale; estos bezonataj: 1) pravigita kondamno de la situacio kiun oni deziras ŝanĝi; 2) reguldona celo plifortiganta la kondamnon kaj samtempe fundamentanta la direkton de la interveno; 3) la defendebleco de la dezirata stato, ĝia akordigebleco kun tio kion ni scias; 4) esploro pri la maniero pasi el la nedezirata situacio al tiu dezirata; 5) la stabileco de la nova situacio. Ni ne traktos ĉi tie la unuan punkton, pri tio ni akordas. La diskuto ne rilatas al tiuj kiuj ne akordas kun mi. Do, plibone ni direktu niajn energiojn al la aliaj kvar postuloj, la reguldonaj, teoriaj, praktikaj kaj reproduktaj kriterioj.

La reguldonaj kriterioj informos pri la ĝusteco de la etikaj fundamentoj regulantaj la projekton. Tiuj principoj devos havi iun diskriminacian kapablon, ili devas povi ekskludi - kondamni- sociojn aŭ situaciojn. Tiel, la principo de egaleco de okazebloj ebligas kondamni socion de kastoj. La teoriaj kriterioj devas certigi la efektivigeblecon, tio estas, ili devas pruvi ke la projekto estas akordigebla kun la teoria scio kaj la disponeblaj datumoj. Tiel, ne plenumos tiun postulon projekto bezonanta pli da energio ol tiu disponebla en la planedo aŭ tiu postulanta perforton de la biologiaj leĝoj. La praktikaj kriterioj devas informi pri la alirebleco de la projekto: danke al la harmonio kun la kialoj kondukantaj al la ĉefroluloj de la procezoj agadi. Laste, la reproduktaj kriterioj havas la taskon certigi la stabilecon de la celita scenejo, taksi la harmonion inter la agad-kialoj de la agantoj kaj la kondiĉoj ebligantaj la socialan reproduktadon.

Tiuj estas la defioj alfrontotaj de la Baza Enspezo. La detala esploro pri ĝia kapablo sukcesi estas kompleksa tasko. Sube mi nur precizigos la kriteriojn kaj faros kelkajn analizojn invitantajn rigardi la proponon el pozitiva vidpunkto.

LA REGULDONA KAJ TEORIA KRITERIOJ

Reguldona kriterio, samkiel empiria juĝo, povas esti tre informa aŭ malmulte informa. La antaŭdiro "okazos eklipso" estas ege probabla, tamen ĝi estas malmulte informa. Male, la antaŭdiro "la eklipso okazos la 12an de majo je la tria horo posttagmeze" estas malpli probabla sed pli informa. La informa enhavo estas mezurita per tio ekskludita. Dum la unua juĝo apenaŭ ekskludas ion (ke neniam okazos -ĝis kiam?- eklipso), la dua malpermesas ke la eklipso okazu en malsama momento. Sammaniere, la disdona principo "oni donu al ĉiu individuo" estas malpli informa ol la principo "oni donu al ĉiu individuo laŭ tio kion ĝi alportis". La unua estas pli akordigebla kun ĉiuj konitaj socioj kaj preskaŭ kun ĉiuj imageblaj, ĝi apenaŭ ekskludas ion. La dua estas iom pli strikta.

La Baza Enspezo estas akordigebla kun malsamaj tradicioj de egalisma penso. Amartya Sen (1998) estas tre klara tiurilate: "la etikaj teorioj pri sociala ordo pli gravaj estas unuanimaj pri la subteno al la egaleco surbaze de iu elemento, kvankam la elektita elemento varias de unu teorio al alia". Tiusence, ĝi povas certigi al si iun sendependecon pri sia fundamentigo. Sed tiu sendependeco ne egalas al vakueco, ĝi havas ankaŭ diskriminacian kapablon. Tiel, ekzemple, ĝi estas neakordigebla kun la defendo de la egaleco super la malsamaj preferoj. Ĝi estas neakordigebla kun kelkaj aspektoj de la merkato (ne kun "la" merkato): disdono sen rilato kun la interŝanĝo de salajro per laboro konsistigas perforton de kelkaj trajtoj de la merkato. La Baza Enspezo starigas la eblon ricevi enspezojn sen labori salajrite. Tiu cirkonstanco, la apartigo inter enspezoj kaj partopreno en taskoj memorigas la gravecon de la motivoj. Ne estas hazarde ke en secenejoj kie la enspezo ne estas ligita kun la produkta agado -kiel la familio- la motivoj estas malsamaj kiel tiuj de la merkato (oni ne devas forgesis ke: a) iu ajn agado sur la strukturoj kaŭzas ankaŭ efikojn sur la homaj motivoj, b) la intervenoj nur estas realigeblaj sur la strukturoj. En la Oficiala Ŝtata Bulteno oni ne povas dekreti ĉies solidarecon. La Baza Enspezo postulas ian moralan sanecon de la homoj. Sed ĝi, kaj tio estas kio gravas, samtempe kontribuas al la motiva ŝanĝo).

Ekzistas la minimumaj formalaj kondiĉoj de justeco kiam ekzistas libereco elekti konkretan agon. Se tiu ago estas kaŭzita de la bezono, tiam ne ekzistas tiuj minimumaj kondiĉoj (oni povas preferi trinki du tasojn da kafo, pretigante nur unu tason por la ceteruloj, sed se ĝi havas la bezonon trinki tiujn du tasojn ne ekzistas la minimumaj formalaj kondiĉoj de justeco. Tiu laboranta por salajro pro iu ajn kialo malsama kiel la bezono, tion farus ene de la formalaj minimumaj kondiĉoj de justeco). La Baza Enspezo havigas al la tuta loĝantaro la eblon ne labori salajrite kaj daŭre pretervivi; tiu reala eblo ne estas deviga (ne ĉiuj havas la samajn preferojn). Grava estas la eblo por ĉiuj elekti vivi sen labori por salajro: sen tiu universala eblo ne ekzistas la minimumaj formalaj kondiĉoj de justeco.

Sociala projekto malpermesita de nia teoria aŭ praktika scio ne estas realigebla. La teoria kriterio devigas nin, ekzemple, rifuzi socialan projekton supozantan ke ĉiuj socioj povas reprodukti sin konsumante pli ol tio produktita aŭ postulantan al la individuoj kalkulo- kapablo -tio estas, la kapablo administri la socialan informon- supera al tiu de la homa cerbo. Ne estas simple aserti sendube, ke iu projekto estas akordigebla kun niaj scioj. Sed ekzistas aplikindaj mezuriloj. La Baza Enspezo estas akordigebla kun la reguloj de nia vivo, la homa vivo. La Baza Enspezo ne postulas, ekzemple, malaperigi la rimedojn de la planedo, malsamkiel ĉiu propono pri kreskanta konsumo (aŭ pli simple, malsamkiel pravigebla projekto pri kiel devas iri la merkato kaj la motiva kadro kiu ĝin nutras kaj stimulas). Estas vere ke, pro teoriaj limigoj, estas malfacile antaŭvidi tute la konsekvencoj de la apliko de la Baza Enspezo, kundividita trajto, cetere, kun ĉiu profunda sociala propono. Sed tiu konstato ne devas esti kaŭzo de halto. En la tensio inter la nekonitaj konsekvencoj kaj la bezono agadi por plibonigi aŭ solvi situaciojn, oni devas elekti. Elekto realigota surbaze de la disponebla informo.

LA PRAKTIKA KAJ REPRODUKTA KRITERIOJ

La eblo aliri, konkeri, la Bazan Enspezon havas rilaton kun la ebla sociala subjekto ebliganta ĝin. Malpli emocie: la problemo identigi la homojn "kredantajn ke la Baza Enspezo povas profitigi ilin" do la homojn "kredantajn ke la enkonduko de la Baza Enspezo proponas la eblon de plijusta socio". Krome estas necese ke tiuj individuoj interesitaj aŭ konvinkitaj, emu fariĝi -kaj estu sub kondiĉoj por tio- aktivuloj favore al la Baza Enspezo. La Baza Enspezo, kiel multaj aliaj proponoj de reformoj, povas esti granda ideo, sed nur ideo. Por ke ĝi superu tiun laŭdindan sed nesufiĉan staton, devas esti sociala forto akceptanta la ideon. Tiukaze, la sukceso ne estas certigita, sed ja la eblo de sukceso. En ekonomia spaco kun pli ol 20% da malriĉuloj, kun kreskanta procentaĵo (alproksimanta sin danĝere al 50%) da nestabilaj laboristoj, kun antaŭvidoj de tujaj tranĉoj al la socialaj servoj... ne estas aventure imagi procentaĵon tre altan da loĝantaro "kredanta ke la Baza Enspezo povas profitigi ilin" kaj "kredanta ke la enkonduko de la Baza Enspezo proponas plijustan socion". Per tio oni ne volas aserti ke de la fakto ke granda parto de la loĝantaro interesiĝus pri konkreta mekanismo de sociala ŝanĝo (la Baza Enspezo ĉikaze) oni povas dedukti la ekziston de ĉiuj kondiĉoj por la sukceso de la propono: la interesitoj povus ne voli akcepti la riskojn, nesekuraĵojn kaj kostojn kiujn kolektivaj kaj konfliktaj agoj kaŭzas. Tamen, tiu agnosko ne malvalidigas tion antaŭan: parto de la loĝantaro povas interesiĝi pri la Baza Enspezo. Kiel iĝos realo la propono de Baza Enspezo estas nekonata de mi, kaj malmulton pri tio mi povas diri. Nek la argumentoj pri la granda procentaĵo da homoj kiuj povas esti interesitaj pri la enkonduko de la Baza Enspezo (kaj pri la agado por ĝia sukceso) el la vidpunkto de la materia situacio, nek tiuj kiuj esperas ke la partioj enkondukos ĝin en la programoj estas por mi tute pravaj nek tute malpravaj. Ekzistas bonaj argumentoj por ambaŭ situacioj. La mezaj proponoj, tio estas, tiuj kunigantaj la du argumentadojn, tiun de la sociala mobilizo kaj tiun de la partia subteno per la konvenciaj balotoj, tiom rifuzitaj kiel ĉiuj mezaj proponoj pro la suspekto pri la kialoj, ankaŭ ne estas por mi tute rifuzendaj. Lasi tiom da pordoj malfermitaj estas, mi devas agnoski, kaj malmulte informa kaj malkuraĝiga. Sed provi esti pli preciza estus, ĉikaze, malhonesta intelekte.

Sistemo estas reprodukte stabila se ekzistas iu harmonio inter la kondiĉoj garantiantaj ĝian funkciadon kaj la motivoj de la socialaj agantoj. Tiu reproduktado havas rilaton kaj kun la reproduktado de la materiaj kondiĉoj kaj kun la motiva aŭ etika stabileco. Ekzemple, ekzistas iu neakordigebleco inter la merkato kaj iu sindonema konduto. La reproduktado de la merkato bezonas ke ĉiu pensu nur pri si mem. Sammaniere estas malfacile pensi pri komunisma socio kie ekzistas apartigo inter la individua etiko kaj la politiko, aŭ ĉies moralo, inter individuoj kiuj pensas nur pri si mem kaj ignoras la ceterajn kaj socio celanta reguli sin per kriterioj solidaraj kaj egalismaj. Se oni akceptas tiun apartigon la publika scenejo estas videbla nur kiel paktejo kaj negocejo, kio havas nenian rilaton kun la plej baza ideo pri bona socio. Se oni pruvus ke ĝia enkonduko malstimulos labori kaj tio kreus socion plimalbonan kaj nesubteneblan por la plimulto ekzistus kialoj por pridubi ĝian reproduktan kapablon. Tiu estas kritiko ofta de la kritikantoj de la radikala egalismo (de la egaleco de la sukcesaj oportunoj).

Tiu lasta afero kondukas nin al pli ĝenerala konsidero. Se oni akceptas ke la Baza Enspezo havas ankaŭ rilaton kun la motiva ŝanĝo, la ligo Baza Enspezo- malkresko de la Interna Malneta Produkto ne estas tuje akceptebla. Pli ĝenerale: per malsamaj vojoj oni rigardadis la gravecon por la realigo mem de la Baza Enspezo de la bona morala saneco de la komunumo, la modifo de la motiva kadro de la homoj. Tiu kritikanta per la neefektivigebleco de radikala egalismo supozas kaŭzo-rilaton surbaze de konduto-modeloj ligantaj sen nuancoj enspezon kun peno. Kaj tiuj modeloj estas ĝuste tiuj kontestataj de la egalismo politike radikala, egalismo konsistiganta iom pli ol fantazio pri ebla mondo.

TRI SUBSTREKINDAĴOJ

La supraj asertoj havas nur programan trajton. Mi traktis pli la kriteriojn por taksi la politikajn intervenojn ol la ebloj de la Baza Enspezo superi ilin. Tio lasta bezonas detalan esploron. Tio suba estas simple pripensoj pri la aŭtonomeco aŭ malaŭtonomeco de la deziroj, la koncepto de laboro kaj la neantavideblaj konsekvencoj de la enkonduko de la Baza Enspezo.

1. En la salajritaj nuntempaj labormerkatoj la homoj ne povas decidi kiom da tempo ili dediĉas al la senokupeco kaj al la laboro. La elekto, se ĝi meritas tiun nomon, estas multe pli limigita: labori aŭ ne. Tiom limigita, ke vere ĝi limigas sin al unu el la elementoj de la alternativo: labori (kaj nur se oni povas, kompreneble). Labori sub la kondiĉoj kaj en la cirkonstancoj ofertataj de la merkato. Ne gravas ĉu ili plaĉas onin aŭ ne. La aŭtonomeco estas ĉikaze malgranda aŭ malekzistanta. Malligi la postvivon disde la salajrita laboro konsitigas la konkeron de fundamenta aŭtonomeco, kaj pro tio ke la ĉantaĝo de la postvivo estas la plej grava, ĝi konsistigas ankaŭ la eblon por aliaj aŭtonomecoj decidi kion fari per la propra vivo, la realigon de preferoj aŭ deziroj. La Baza Enspezo, pro tio ke ĝi ebligas vivi sen labori salajrite aŭ devige, kio estas la samo, ebligas krei plibonajn kondiĉojn por la aŭtonoma realigo de la deziroj. Se individuo volas dediĉi ses horojn ĉiutage al konkreta studo, ĝi ne povas se ĝi devas dediĉi ok al la salajrita laboro, du al la hejma laboro, tri al la solidara laboro, ktp. (cetere, eblas ke la deziro studi ne nur ne estos efektivigita sed eĉ ne formitiga en la nuntempa merkato: pro tio ke temas pri malfacile realigebla projekto, oni evitas konsideri ĝin projekto. Temas pri konata psikologia mekanismo helpanata postvivi evitante la frustriĝon, pagante la prezon de la suvereneco- perdo. Al la vulpino de la konata rakonto de Esopo okazis tio: pro tio ke la vinberoj estis nepreneblaj, ŝi konvinkiĝis pri ilia nematureco kaj pro tio ŝi perdis la intereson).

2. Estas falsa -kaj tio ekestas suspektinda- la konfuzo inter laboro kaj salajrita laboro. La kritiko al la Baza Enspezo avertanta pri la konsekvencoj apartigi la penon disde la enspezo ŝajnas forgesi ke ekzistas nepagita peno kaj peno kiu eĉ ne serĉas enspezon; ke ekzistas hejma nesalajrita laboro kaj solidara nesalajrita laboro. Ni ĉiuj akordas ĝenerale pri tio ke en iu ajn socio, ĉiuj devas labori. Sed tio, striktasence estas tre triviala pro ĝia neevitebleco se oni rekonas ke labori ne egalas al salajrite labori aŭ labori devige. Tio, sâjne tiom simpla, estas fonto de multaj konfuzoj kiuj superas la aferon de la Baza Enspezo. Certas do, ke la diskuto ne finiĝas tie. Sed inter homoj pensantaj pri emancipa celo esta malfacile pardoni tiun forgeson pri la ekzisto de nesalajrita laboro. Alia afero estas ĉu la Baza Enspezo stimulas la prigrecon. Vere pri ĉi-temo estas malmultaj novaj argumentoj ekde la polemikoj pri la malriĉulaj leĝoj en la isabela Britio ĝis la konservemaj kritikoj al la Bonfarta Ŝtato. Ĉiukaze konvenas ne forgesi tion diritan: la kialoj de la Baza Enspezo estas ankaŭ pozitivaj kaj havas rilaton kun -la eblo de- vivo pli aŭtonoma, kun la simpla deziro morala pri tio, ke la homo decidu sub plibonaj kondiĉoj la distribuon de sia tempo. Kompreneble, la Baza Enspezo ebligas la "pigrecon". La celo estas ĝuste, ke la eblo postvivi estu realo por ĉiuj. Ankaŭ la maldungo- asekuro ebligas tion kion tro rapide ofte oni nomumas parazitismon. Neniu asertas, ke post la realigo de la Baza Enspezo la homoj iĝos sanktaj. Temas pri sociala elekto favore al tio, ke la individuoj simple pro la fakto esti membroj de la komunumo havu garantiojn pri la postvivo. Kaj ankaŭ pri la aserto preferi tion al la situacio en kiu la individuoj estas malfidemaj al la ceteraj timante la parazitismon kaj estas submetitaj pli aŭ malpli al la ĉantaĝo de la postvivo. Ke tio kion oni faras per sia vivo ne ŝatas onin estas parto de la defendita negoco de la kunvivado. La defendo de la Baza Enspezo ne estas defendo de socio de egaluloj super la individuaj preferoj, sed defendo de socio de malegaluloj pri deziroj kaj egaluloj pri oportunoj (almenaŭ pli ol nuntempe). Ne temas pri la defendo de socio de friponoj sed de socio ebliganta la ŝanĝon de la homaj motivoj al laboroj ne necese pagitaj (kaj tio implikas akcepti la eblon de friponeco). La defendo de la Baza Enspezo ne estas la defendo de socio de malmultaj salajritoj kiuj tenas multajn nesalajritojn (cirkonstanco neobĵektebla se ĉiuj povas elekti: la tenanto elektis tion kontraŭ pligranda konsumo), sed la defendo de socio kiu konsideras la fakton ke ekzistas homoj kun malsamaj konsumo- kaj libertempo-preferoj kaj ebligas la efektivigon de la serĉita celo.

3. Ofta kritiko al la Baza Enspezo asertas, ke oni ne konas ĉiujn konsekvencojn kiujn implikus ĝia enkonduko. Laŭ tiu kritiko la Baza Enspezo generas neantaŭvideblajn situaciojn. En la plej triviala senco tio estas nekontestebla. Ĉia grava sociala reformo, kaj la Baza Enspezo estas tio, provokas neantavideblajn situaciojn. Sed, certe, tiu obĵekto al la Baza Enspezo celas havi malpli trivialan sencon kaj aserti ke tiu ilo kaŭzus neantaŭvideblajn kaj nedezirindajn situaciojn. Tio estas pli konflikta. Se la situacio estas neantaŭvidebla, nun ni ne povas scii ĉu ĝi estas bona aŭ malbona, ĉar alie ĝi ne estus neantaŭvideblaĵo. Sed tiu kritiko povas havi asertan sencon: pro tio ke ni ne konas la situaciojn kaŭzotajn de la Baza Enspezo ni ne devas realigi ĝin. Kaj tio estas neakceptebla. Inter la nekoneblaj konsekvencoj kaj la bezono agadi por provi solvi konkretajn situaciojn ĉiam okazos tensioj. Ne agadi ankaŭ estas preni decidon kies estontajn efikojn ankaŭ ne ni konas. Inter du alternativoj en tensio oni devas elekti surbaze de la disponebla informo. La enkonduko de la Baza Enspezo havas ion certan: la plej malriĉaj plibonigus sian situacion. Antaŭ la manko de pli da informo ĝi estas sufiĉa kaj bona kialo por agadi.

Teskto ĉerpita el la verko «Ante la falta de derechos: ¡¡RENTA BÁSICA, YA!!» (Fronte al la manko de rajtoj: BAZA ENSPEZO, NUN!!). Barcelono, 2000. Virus Editorial / Baladre.

Pri la Baza Enspezo, vidu en nia retejo alian tekston: intervjuon al esploristo de la grupo de la sama verkanto.
Vidu krome en ekstera ligo, sinprezenton de la asocio gvidata de la autoro, Reto por la Baza Enspezo.
Fine, vidu la koncernan artikolon en la esperanta Vikipedio

Tradukis: PF