La Baza Enspezo estas pago farata
de la ŝtato, kiel rajto de civitaneco al ĉiu
plenrajta membro aŭ loĝanto de la socio, eĉ
por tiuj, kiuj ne laboras aŭ ne volas labori kontraŭ
pago, senkonsidere, ĉu ili estas bonstataj aŭ
malriĉaj; alivorte, sendepende de ĉiaj aliaj
enspezofontoj kaj sen ajna rilato kun eventuala hejma
kunvivado.
La asocio Reto por la Baza Enspezo aperis en la komenco
de 2001 kiel iniciato de kelkaj homoj, kiuj laboris
dum pli ol jardeko por antaŭenigi la Bazan Enspezon,
ĉu sub ĉi tiu nomo ĉu sub aliaj. Artikolo
4 de la statuto de Reto por Baza Enspezo diras: "la
celoj de ĉi tiu Asocio estas antaŭenigi kaj
fari pli alireblaj al la publiko studojn kaj sciencajn
esplorojn pri Baza Enspezo por atingi pli bonan konon
pri ĉi tiu propono kaj ĝia vivipovo". La Reto
por la Baza Enspezo estas oficiala sekcio de la Eŭropa
Reto por la Baza Enspezo (BIEN) ekde ĝia rekono
ĉe la asembleo en ĝenevo la 14-an de septembron
2002.
Ĉi tiu TTT-ejo, kunordigita de Daniel Raventós,
celas konsistigi rimedon por homoj kaj grupoj interesitaj
pri la bazaj principoj, kaj la akademiaj, sociaj kaj
politikaj pravigoj de Baza Enspezo. Ĝi ankaŭ
enhavas informojn pri eventoj, iniciatoj kaj diskutoj
rilataj al la propono. Bonvolu kontakti .Àlex
Boso, Sandra
González, Francisco
Ramos au Daniel
Raventós pri eventualaj iniciatoj aŭ sugestoj
por kunlaboro, interŝanĝo de dokumentoj aŭ
kiu ajn alia evento rilata al Baza Enspezo. |