IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LA  BAZA  ENSPEZO  ESTAS  REALIGEBLA

Intervjuo al Jordi Arcarons, teksto de Salvador López Arnal

Publikigita de «El Viejo Topo», marto 2005

Jordi Arcarons estas profesoro pri Aplikita Ekonomio en la Fakultato de Ekonomio de la Universitato de Barcelono kaj lastatempe li dediĉas siajn penojn al aferoj rilatitaj kun la mikrosimulado. Inter liaj publikigoj elstaras Ekonometrio kun problemoj kaj ekzercoj kaj Problemoj kaj ekzercoj aplikitaj de Ekonometrio. Kune kun Álex Boso, José Antonio Noguera kaj Daniel Raventós li realigis freŝdate esploron por la Fondaĵo Bofill pri «Realigebleco kaj frapeco de Baza Enspezo de la civitanaro en Katalunio», kiu estos unu el la ĉefaj punktoj de nia konversacio.

– Kiel ni povus difini el ekonomia vidpunkto la bazan enspezon de la civitanaro? Kion ĉefe oni celas per ĝia instalo?

– La BE havas «ekonomian» difinon ne malsaman al, ekzemple, filozofia aŭ sociologia difino. La BE estas enspezo pagita de la ŝtato al ĉiu plenrajta membro de la socio aŭ loĝanto, eĉ se ĝi ne volas labori por mono, senkonsidere ĉu ĝi estas riĉa aŭ malriĉa, aŭ alie dirite, sendepende de kiuj estas la ĝiaj ceteraj eblaj enspez-fontoj, ne gravas kun kiu ĝi kunvivas. Tiu estas vasta kaj klara maniero esprimi tion kio, kun malpli vortoj estus: unu Baza Enspezo estas enspezo pagita de la ŝtato al ĉiu homo pro la sola fakto esti homo.

La ĉefa celo kiun oni volas per ĝia instalo estas tre facile resumebla: garantii la materiajn kondiĉojn de ekzisto al la tuta loĝantaro. Ĝi estas celo klare kompromitita kun la respublikana koncepto pri libereco (kvankam la plimulto el la filozofiaj pravigoj estis liberalaj, disvastiĝas rapide inter katalunaj aŭtoroj la intereso por pravigi respublikane la Baza Enspezo). Por la respublikismo, la homoj ne estas liberaj se ili ne havas materiajn garantiitajn viv-kondiĉojn.

– Ni devas kompreni do ke homoj kiuj laboras kaj vivas en unu konkreta lando kie instaliĝus la baza enspezo, sendepende de tio ke ili havu aŭ ne paperojn, rajtus ricevi enspezon. Ĉu estas tiel? Ĉu vi povus limigi iom pli la koncepton de «plenrajta membro de la socio aŭ loĝanto»?

– Estas tiel, ja. Mankas konkretigi la tempon da loĝado. La leĝo 10.835 de la 8a de januaro 2004 subskribita de la prezidento de Brazilo, Lula, la leĝo de la Baza Enspezo de la Civitanaro (kiu ekaplikiĝos per fazoj januare 2005) diras ke por rajti ĝin estas necesaj minimume 5 jaroj da loĝado por la eksterlandanoj. La koncepto de «plenrajta membro de la socio aŭ loĝanto» ne estas limigebla, ĝi volas diri tion kion ĝi diras: la tuta civitanaro kaj la loĝantoj (kun la tempo da loĝado, kio estas la sola afero difinebla).

– Ĉu la instalo de la baza enspezo signifus la malĉeeston de la publika interveno en aferoj kiel la san-servoj kaj la edukado, ekzemple? Aŭ alie dirite, se civitano ricevas la enspezon ĉu ĝi devos pagi siajn sanajn kaj edukajn elspezojn? Ĉu la baza enspezo forigus aliajn enspezojn kiel la pensiojn?

– Unualoke devas resti klare ke la instalo de Baza Enspezo, per ĝia propra difino, ne povas havi konfliktojn kun la publika sanservo, kun la pensioj, kun la edukad-servoj ktp. Ĉiuokaze, ĝi devas akcepti ilin, kompletigi ilin kaj, antaŭ ĉio, plibonigi ilin.

Pro tio la malsamaj proponoj de realigo kaj financado de la Baza Enspezo kiun ni esploris kaj studis en nia laboro eliras el la neŭtraleco rilate al la imposta sistemo nuntempa; kio, samtempe, ankaŭ garantias la neŭtralecon rilate al la nuntempa sistemo de kontribuaj pensioj, de sano kaj de eduko. Tio signifas, ekzemple, ke kiam la kvanto de Baza Enspezo situiĝas sub tiuj kontribuaj pensioj, la civitano ricevas, krome, de la publika sistemo la mankantan kvanton. Rimarku ke antaŭe mi substrekis kontribuajn, ĉar iu ajn alia pensio aŭ monhelpo kiun ricevos la civitanoj, ne kontribua, kompreneble, estos komprenita en la Baza Enspezo, kaj konsekvence, forigita.

Resume, tio kion ni diras estas ke ni studis la financadon de la Baza Enspezo per imposta reformo, pri kiu ni povos paroli plidetale kaj pliprofunde, sen utiligi aliajn rimedojn de la sistemo; konsekvence, ĉio kio en la nuntempo havas publikan financadon (sano, edukado, ktp.) restos egale en niaj proponoj de financado de la Baza Enspezo.

– Preter la regulaj konsideroj pri la ĝusteco aŭ malĝusteco el la etika aŭ kultura vidpunkto, unu el la komentoj kutimaj estas la trajto utopia de la propono. Kion vi pensas ke oni celas diri kiam oni parolas pri utopiismo?

– La vorto «utopia» havas malsamajn sencojn. Baze, ni povas resumi ilin je du: 1) utopia estas egale al io dezirebla sed nerealigebla, kaj 2) utopia estas io ke neniam antaŭe estis realigita. La BE ne estas utopia en iu el la antaŭa sencoj. En la unua, ĉar se io estas klare pruvita estas ke la BE povas esti financita sen tuŝi tro da klavoj (poste ni parolos pri tio detale). Kaj en la dua, ĉar estas loko, Alasko, kie ekzistas BE ekde antaŭ 20 jaroj. Kaj, parenteze, kun konsekvencoj en la distribuo de la enspezo inter la loĝantaro de tiu stato radikale kontraŭaj al tiuj de la ceteraj usonaj federacieroj en la sama tempo-periodo.

– Vi diris antaŭe ke la baza enspezo estas forte rilatita kun la respublikana koncepto pri libereco. Ĉu la civitano de Alasko estas pli libera post la instalo de la BE? Ĉu ne okazis nedeziritaj efikoj kiel, ekzemple, «la kreskiĝo de la labora pigreco» aŭ la manko de intereso pri la publikaj aferoj?

– En Alasko, komencante antaŭ 20 jaroj per jara distribuo tre malgranda, nun distribuiĝas 2.000 dolarojn jare. Ne temas pri kvanto reale alta sed estis utila por ke la distribuo de la enspezo en tiu federaciero ne sekvu la saman tendencon ol la aliaj 49 federacieroj, kie dum tiuj lastaj jardekoj, kiel estas sciite, la riĉuloj havas multe pli kaj la malriĉuloj multe malpli. Ĝuste tiu datumo de la malsama tendenco de la distribuo de la enspezo en Alasko estis utiligita de la nuntempa kun-prezidanto de la Basic Income Earth Network, la senatano de la Partio de la Laboristoj el Brazilo, Eduardo Suplicy, ĉefa respondeculo de la leĝo 10.835 antaŭe menciita. Ĉiukaze, en http://www.apfc.org/ eblas legi detalan informon pri tiu Baza Enspezo de Alasko.

Mi devas aldoni ke, por eviti iun ajn konfuzon, la Baza Enspezo kiu estas ricevata en Alasko diferenciĝas disde la difino kiun mi faris en tio ke la paganto estas fondaĵo kaj ne la Ŝtato.

Rilate vian duan demandon, ĉu okazis nedeziritaj efikoj kiel, ekzemple, la kresko de la labora pigreco aŭ la manko de intereso pri la publikaj aferoj, tute ne.

Sed mi ŝatus trakti vian alian demandon: «Ĉu la civitanoj el Alasko estas pli liberaj post la instalo de la BE?» Se oni komprenas kio estas la respublikana libereco, ne estas dubo pri la respondo: jes. Ĉiam ke oni konsideru la egalecon de la aliaj faktoroj. Mi celas diri ke se oni ne difektis aliajn faktorojn kiuj interesas al la respublikana libereco per parta Baza Enspezo kiel tiu de Alasko, la civitanoj estas pli liberaj, kompreneble. Kio estas la respublikana libereco? Mi permesas al mi ripeti, ĉar mi pensas ke plibone ne eblas diri ĉion, la difinon kiun proponas María Julia Bertomeu kaj Antoni Domènech en teksto ankoraŭ nepublikigita:

«En la historia tradicio respublikana, la problemo de la libereco estas prezentita tiele: X estas libera respublikane (ene de la socia vivo) se:

  1. ne dependas de alia individuo por vivi, tio estas, se ĝi havas socialan aŭtonoman garantiitan ekziston, se ĝi havas iun specon de proprieto kiu ebligas ĝin subteni sin bone, senbezone de la ĉiutaga permeso-peto al aliuloj;

  2. neniu povas inteveni laŭvole (tio estas, nelegitime) en la kampo de la sociala aŭtonoma ekzisto de X (en ĝia proprieto);

  3. la respubliko povas interveni legitime en la kampo de ekzisto sociale aŭtonoma de X, ĉiam ke X estu sub politika rilato de egaleco kun ĉiuj ceteraj liberaj civitanoj de la respubliko, kun sama kapablo ol ili por regi kaj esti regita;

  4. iu ajn interveno (de individuo aŭ de la respubliko) en la kampo de la privata sociala ekzisto de X kiu damaĝu tiun kampon ĝis la intenso igi al X perdi sian socialan aŭtonomion, dependigante ĝin de triaj homoj, estas nelegitima.;

  5. la respubliko estas devigita interveni en la kampo de la sociala privata ekzisto de X, se tiu privata kampo kapabligas al X konkurenci kun suceks-ebloj kun la respubliko mem por la rajto difini la publikan proprieton;

  6. X estas instalita en sia libereco civitan-politika fare de aro –pli aŭ malpli granda– de rajtoj konstituaj (ne pure ilaj) kiujn neniu povas ŝteli, nek ĝi mem povas alienigi (vendi aŭ donaci) laŭvole, sen perdi la kondiĉon de libera civitano.»

Se oni komprenas la respublikanan liberecon, mi pensas ke ne estos duboj pri tio ke la Baza Enspezo de la Civitanaro povus pligrandigi ĝin en la socio-ekonomiaj kondiĉoj de la komenco de la dudekunua jarcento. Estas kelkaj homoj inter ni (David Casassas, Jordi Mundó, Antoni Domènech kaj Daniel Raventós) kiuj prilaboras ĝuste la rilaton inter Baza Enspezo kaj respublikana libereco.

– Vi partoprenis freŝdate en detala esploro pri financado de la propono, ĉu vi povus diri al ni kiuj partoprenis en ĝi kaj kiuj estis viaj celoj?

Temas pri esploro financita de la Fondaĵo Jaume Bofill («Viabilitat i impacte d’una Renda Bàsica de ciutadania a Catalunya» [Realigebleco kaj frapeco de Baza Enspezo de civitanaro en Katalunio] kaj partoprenis, kun mi, aliaj homoj pli: Àlex Boso, studanto pri doktoriĝo de la universitato Pompeu Fabra; José Antonio Noguera, docento de la Aŭtonoma Universitato de Barcelono, kaj Daniel Raventós, docento, kiel mi, de la Universitato de Barcelono, al kiu vi mem intervjuis por la Viejo Topo januare 2001. Ĉiuj ni estas membroj de la asocio Reto Baza Enspezo, oficiala fako de la Basic Income Earth Network.

Por realigi tiun esploron ni disponis de individua samplo de la pagoj de la Imposto pri la Enspezo de la Fizikaj Personoj (IEFP) por Katalunio de la jaro 2000. Tiu samplo, kies grando estas proksima al 210.000 studoj, enhavas la ĉefaj variaĵojn kaj elementojn kiuj restas difinitaj en la IEFP: resume, ili ebligas imputadon preskaŭ ĉio-ampleksa de la fluo de netaj rendimentoj (laboro, movebla kapitalo, nemovebla kapitalo, ekonomiaj agoj, ktp.) imposteblaj, de la tuta kataluna imposto-pagantaro. Krome, ĝi enhavas la ĉefajn datumojn kiuj ebligas analizi la trajtojn socio-familiajn de la imposto-pagantoj, kiel: aĝo, civila stato, idaro, praaro, individua aŭ kuna imposto-pago, ktp.

Tiu informo estas la bazo de la modelo de mikrosimulao kiun ni disvolvis por realigi proponon de financado por la Baza Enspezo en Katalunio, ĉefa celo de la esploro kiun petis al ni la Fondaĵo Jaume Bofill.

– Ĉu vi pensas ke via esploro estus aplikebla, kun la necesaj nuancigoj, al aliaj landoj aŭ geografiaj zonoj?

– Ja, la modelo de mikrosimulado estas aplikebla al aliaj landoj aŭ geografiaj zonoj realigante por tio nur, kaj kiel rezulto komprenebla, ŝanĝon en la datum-bazo.

– Al kiuj konkludoj vi alvenis?

– La unua konkludo estas ke, per reformo de la IEFP, oni povas financi Bazan Enspezon kio estos 5.414,4 eŭrojn granda por ĉiu adolto kaj la duono 2.707,2 por neplenaĝulo. Tiuj kvantoj korespondas al 12 pagoj de la Minimuma Profesia Salajro de la jaro 2003, jaro kiam ni komencis la esploron.

Dualoke, endas substreki la grandan frapon en la redistribuo de la enspezo kiun okazigus la instalo de la Baza Enspezo. Ĉiuj mezuriloj kiujn ni kalkulis tion manifestas.

Trialoke, kaj kvankam estas io kio apartigas sin striktasence de la esploro, ni rimarkigas la grandan ekzistantan impostan fraŭdon. Laŭ la oficialaj datumoj el kiuj ni eliras, en la deklaroj de la IEFP en Katalunio dum la jaro 2000, la enspez-niveloj por klasifiki al la loĝantaro plej riĉa estas klare tre malaltaj. Kun situacioj pli proksimaj al la realo (se malkaŝiĝus la fraŭdo aŭ enspez-kaŝo), ne estas dubo pri tio ke la financado de la Baza Enspezo estus multe pli facila kaj realigebla.

– Ĉu vi povus precizigi iom pli la duan aserton? Kiun redistribuan efikojn de egaliga tendenco havus la instalo de la enspezo?

– Nia modelo de mikrosimulado ebligas analizi ĉio-amplekse –en la respondo al antaŭa demando mi jam menciis tion– la situacion de la tuta loĝantaro de Katalunio kiu realigas sian imposto-pagon de la IEFP. Tio ebligas realigi simulojn per kiuj ni povas mezuri la frapon de kelkaj reformoj de tiu imposto sur la mon-ricevo fare de la ŝtato kaj, kio estas pli grava, scii kiuj kolektivoj profitas kaj malprofitas pli de tiuj reformoj. Tiaj rezultoj respegulas sufiĉe klare la redistribuan efikon kiun havas la Baza Enspezo, ĉar la tavoloj plej malriĉaj, ekzemple, la kvar unuaj dekonoj ordigitaj laŭ la enspezoj –kio reprezentas 40% el la plej malriĉa loĝantaro–, kreskigas sian partoprenon en la tuta Enspezo. Aliflanke, ankaŭ la kutima mezuriloj kiujn oni utiligas en la esploro de la distribuo de la enspezo, la klasika mezurilo de Gini, kiel mezuro de malegaleco, aŭ kelkaj pli freŝdataj kiel Kakwani aŭ Suits, kiuj estas mezuriloj pri la progreseco, indikas klare tiun plibonigan redistribuan efikon: malpligrandiĝas la malegaleco en la enspezo, malpligrandiĝas la koncentriĝo en la imposto kaj pilgrandiĝas la intenso de la progreseco en la imposto kaj en la distribuo kiun konsistigas la Baza Enspezo.

– Argumento uzita de la kritikantoj de la civitana enspezo konsistigas la substrekon de ĝiaj damaĝaj konsekvencoj sur la «alvoka efiko». La malriĉuloj de la Tero elmigrus tiudirekten. La estonteco estus garantiita por ili kaj la situacio iĝus neebla: nek estus nek povas esti tiom por tiom da homoj.

– Ĉiam kiam oni plibonigas la situacion de la plej malfortuloj en la malricâj landoj, objektive ekzistas la alvoka efiko. Ĉu pro tio oni devas defendi la plibonigon de la situacio de la plej riĉaj en la plej riĉaj landoj kaj la malplibonigon de tiu de la plej malriĉaj en la plej malriĉaj landoj? Absurde, ĉu ne? La malriĉuloj de la malriĉaj landoj elmigras ĉar ili konsideras ke ilia lando ne ofertas oportunon de vivo. Veras ke la esploroj pri la financado realiĝis kie ekzistas imposta sistemo disvolvita, tio estas, en la riĉaj landoj, sed la origina ideo de la Baza Enspezo estas por la tuta monda loĝantaro. En la lastaj jaroj aperis intereso en malriĉaj aŭ tre malriĉaj landoj (kiel Orienta Timoro) pri la Baza Enspezo. Mi pensas ke estas sufiĉe da ekonomiaj rimedoj por ke ĉiuj loĝantoj de la Tero vivu, sed tio kompreneble necesigas aliajn prioritatojn malsamajn al tiuj kiujn havas hodiaŭ tiuj kiuj regas (aŭ dominas, parolante respublikane) la mondon.

– Ene de la partianoj de la baza enspezo estas malsamaj vidpunktoj kaj malsamaj politikaj sintenoj. Kiuj estas la bazaj diferencoj? Ĉu estas iu eblo alproksimigi tiujn poziciojn?

– En mia asocio, la Reto Baza Enspezo, estas malsamaj politikaj, ekonomiaj kaj filozofiaj sintenoj, malsamaj manieroj defendi la Bazan Enspezon. Sufiĉas rigardo al www.redrentabasica.org por rimarki pri la plureco de opinioj, scienc-fakoj kaj politikaj sintenoj per kiuj oni traktas la Bazan Enspezon. Se oni rigardas plien, en la Basic Income Earth Network (BIEN), la reto internacia el kiu ni estas oficiala fako, la malsamaj sintenoj (ĉu filozofiaj, ekonomiaj aŭ politikaj) plimultnombriĝas. Kaj estas malfacile ke la afero estu alie. La BIEN ĉiam forkuris el la intelektaj kaj politikaj sektemoj. Pro tio ĝi havas forton. Sed estas homoj kiuj ne konsideras ke la aferoj devas esti tiel kaj kiuj kredas ke per la sektemo plej netolerema oni povas atingi celojn. Aliflanke, tio kio okazas estas ke kiam propono kiel la Baza Enspezo eliras el la malgrandaj cirkloj kaj fariĝas konata kaj debatita de pli grandaj sektoroj, estas proponoj de multa, malmulta kaj neniu kvalito. Tio okazas rilate al la Baza Enspezo kaj al ĉiuj proponoj atentindaj. Sed, por konsoli nin, se eblas, ni devas diri ke la samo okazas rilate al la kritikantoj de la Baza Enspezo: estas altkvalitaj kritikoj, malaltkvalitaj kaj eĉ nekvalitaj. Neniu nova sub la suno.

– Pri tio lasta mi volis komenti ke, freŝdate, Luis M. Linde, en Revuo de libroj, prenante datumojn de 2002, indikis ke la instalo de baza enspezo da 3.000 monataj eŭroj en la kadro de Hispanio postulus al la Ŝtato aldonan mon-ricevon da 72.000 milionoj da eŭroj. Li defendis do ke la impostado necesa por tiu pligrandigo de la publika elspezo estus ekonomie neebla, nura ĥimero. Kion vi povus diri pri tiu kalkulo kaj pri tiu kritiko?

– Nu, kiel mi diris en antaŭa demando, nia propono por la financado de la Baza Enspezo konsistigas profundan reformon de la IEFP nuntempa. Kial ni nur pensas pri financado per la IEFP kaj ne konsideras aldonan financadon per aliaj impostoj kiel IVA, la imposto pri la posedaĵoj, la imposto pri heredoj, ktp.? Ĉefe pro informo-problemo. Mi jam diris ke ni aliris al ĉiuj individuaj datumoj pri IEFP en Katalunio, sed ne al tiuj de aliaj impostoj. Kvankam oni ankaŭ povas uzi aliajn kialojn, kiel la redistribuajn trajtojn de la IEFP fronte al tiuj aliaj impostoj, kio igas tiun imposton speciale interesa por niaj celoj; aŭ la frapo sur la prez-altiĝo se ni realigas iun ajn altigon de aliaj impostoj kiel IVA, ktp.

Respondante rekte al via demando, mi devas diri ke la kvanto da 5.414 jaraj eŭroj kiun ni fiksis kiel distribuon de Baza Enspezo por ĉiu adolto kaj la duono por ĉiu neplenaĝulo, konsistigas por la jaro 2003 (sekvante la oficialajn statistikojn de loĝantaro publikigitajn de IDESCAT) ĉirkaŭ 30.000 milionoj da eŭroj. La financado de tiu kvanto realigâs parte (8.000 milionoj) pro la ŝparo kiun konsistigas la instalo mem de la Baza Enspezo, ĉar estas forigitaj ĉiuj publikaj elspezoj (pensioj, monhelpoj, ktp.) kiuj ne superas la Bazan Enspezon, kaj la parto ekvivalenta al la Baza Enspezo kiuj ja superas ĝin; en tiu lasta kazo ni parolas nur pri kontribuaj pensioj. Por tiuj lastaj la ŝparo estas la Baza Enspezo mem ĉar la Ŝtato pagas nur la mankantan kvanton. Kio okazas rilate al la 22.000 milionoj da eŭroj mankantaj por la financado de la Baza Enspezo? Tiu kvanto estas kiu devas esti financita pere de la reformo de la IEFP.

– Kaj kiuj devus esti, laŭ via opinio, la ĉefaj aksoj de tiu reformo?

– Unualoke, la forigo de ĉiuj reduktoj, deprenoj kaj vivaj minimumoj kiuj troviĝas en la nuntempa IEFP. Dualoke, la egala trakto de la gajnoj de la impostebla bazo ĝenerala kaj speciala, kiuj en la nuntempa IEFP estas diferencigitaj per pago pli profitiga por tiuj de la speciala parto, ĉar ili pagas unikan procentaĵon da 15%. Laste, kvankam ĉi tie povas okazi malsamaj kazoj (fakte en nia esploro ni realigas eĉ 8 malsamajn simuladojn), unu procentaĵo por ĉiuj gajnoj.

Utiligante la plej radikalan kazon kiun ni studas en la esploro, la ĉefaj rezultoj kaj konkludoj povas esti resumitaj tiele: unika procentaĵo da 57,5% ebligas mon-ricevon kiu financas la 22.000 milionojn da eŭroj pri kiuj ni parolis antaŭe kaj, krome, kvanton proksiman al 9.500 milionoj da eŭroj, kiujn Katalunio ricevos en 2003 per la nuntempa IEFP. Tio signifas ke, en tiu kazo, povas esti realigita la Baza Enspezo pere de la IEFP (5.414 jaraj eŭroj por ĉiu adolto kaj 2.707 eŭroj por neplenaĝuloj) sen ĉesigi iun ajn alian ŝtatan enspezon. Tiu sama kazo indikas ke, ĉirkaŭ 57% el la pagantoj de la IEFP de Katalunio profitiĝos per la Baza Enspezo. Tio estas: se ni komparas la nuntempan kazon sen Baza Enspezo kaj kun la nuntempa IEFP kaj la kazon kiu estus kun Baza Enspezo pagante 57,5% da IEFP, la dua situacio estus favora por 57%, procentaĵo al kiu, kompreneble, ni devos aldoni tiun parton de la loĝantaro kiu ne pagas IEFP-on (ĉar ili ne estas devigitaj tion fari) kaj kiu ankaŭ profitiĝus de la Baza Enspezo.

– Sed ni estus parolanta, do, pri unika procentaĵo de pli ol 50% kiu ŝajnas tro granda.

– Ni parolus pri unika procentaĵo de 57,5% kiu, kompreneble estas tre granda. Sed ni povas nuancigi la antaŭan aserton ĉar se ni kalkulas la realan procentaĵon –la procentaĵo kiun oni reale pagas post la Baza Enspezo– per dekonoj da enspezo (ordigante al la loĝantaro laŭ enspezo kaj dividante ĝin per 10 samaj pecoj) la rezulto estas de 10% al 50% el la loĝantaro, la plej malriĉa duono, havas malpozitivan procentaĵon (de la -269% al -4,70%); en la procentaĵo de la 60% al 90%, la malbone nonumita meza klaso, la realaj procentaĵoj varias inter 4% kaj 29%, dum en la lasta dekono, la 10% plej riĉa, la reala procentaĵo estus 45%.

Laste, kaj kiel ekzemplo, oni povas realigi simuladon de la averaĝa loĝejo kiu respegulas la komparo-valorojn de la reformo kaj de la nuntempa situacio. Ekzemple, en la kazo de loĝejo kun du ricevantoj de enspezoj kaj du malpliaĝuloj kiuj ricevas jare 24.000 eŭrojn. Kun la nuntempa IEFP tiu loĝejo pagas 1.713 jarajn eŭrojn kun procentaĵo reala de 7%. Kun la reformo de la Baza Enspezo ili pagus 13.800 eŭroj, sed ricevus iom pli ol 16.000 jarajn eŭrojn, kio supozas realan procentaĵon da -10%. Kiel kompara rezulto tiu averaĝa loĝejo profitiĝus de la reformo ricevante, pli-malpli, 4.000 jarajn eŭrojn.

Por fini, alia reformo-propono, ekvivalenta al tiu antaŭa, estas tiu kiu reduktas 20%-e la antauan unikan procentaĵon (ĝuste je 37,3%) kaj ebligas financi 65% el la Baza Enspezo kaj, kompreneble, teni la neŭtralecon pri la mon-ricevo de la ŝtato, la 9.530 menciitaj milionoj. En tiu kazo, la pago pro la Baza Enspezo estus 3.520 jaraj eŭroj por ĉiu adolto kaj 1.760 por neplenaĝulo. Rimarku ke ni daŭre parolas pri grava reformo, sed rilate la impostan premon metus la 10% plej riĉa loĝantaro sub la limo de la reala 30%.

Tradukis: PF