IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LENIN  KAJ  SOVETIO

Marta Harnecker

Prelego en renkontiĝo de studentoj en Mérida (Venezuelo), 22a de julio 2005
Publikigita en la gazeto Cuba Siglo XXI

Estas plezuro esti ĉi tie kun vi, ĉiuj studentoj ĉeestantaj okazintaĵon tiom gravan. Mi volas diri al vi ke mi ne ŝatas ke oni prezentu min kiel parton de la oficiala skipo de la Prezidento, ĉar mi ne defendas ĉi tie la starpunkton de la Prezidento, mi estas ĉi tie ĉar mi studis la temon kaj mi volas esprimi al vi kelkajn informojn pri procezo kiun ni devas studi. Tio kion mi diras ne kompromitas al la Prezidento.

    LA SOCIALISMO KIEL PRODUKTO DE LA IMPERIISMA MILITO. ĜIAJ MATERIALAJ BAZOJ

Vi aŭskultis jam: "For la imperiismon, vivu la socialismo!". Ĉu vi scias ke la unua historia socialismo reala, la socialismo de Sovetio, naskiĝis ĝuste pro tio ke Rusio partoprenis imperiisman militon kaj la popoloj ne povis elteni plu la malsaton kaj mizeron de tiu milito, kaj kamparanoj kaj laboristoj estis en la batal-kampoj oferante siajn vivojn, speciale la kamparanoj estis viktimoj uzitaj de la registaro?. La unua historia socialismo kiu ekzistis triumfis per la flago de la paco, per la flago de la solvo de la problemo de la malsato, de la malriĉeco.

La laboristoj kaj kamparanoj rusaj kiam ili subtenis la revolucion komencintan en februaro 1917, ne subtenis la socialismon -ili ne sciis kio estas la socialismo-. Kion ili subtenis?, la finon de la milito, ili volis la pacon; ili estis mortantaj pro malsato, ili volis nutraĵojn.

En tiu ĉi prelego mi volas doni al vi kelkajn historiajn elementojn ĉar ne eblas, kompanoj, konstrui projektojn sur la aero, ni devas lerni de la historio. Ni devas ellabori niajn respondojn kreivajn, vere; ni ne povas kopii solvojn de aliaj lokoj, sed ni devas koni la historiajn spertojn por lerni de iliaj sukcesoj kaj malsukcesoj, ni ne povas komenci el la nulo, el tio kion ni verkas sur skribotablo.

Ĝuste tiuj kiuj unue alportis pli al la socialismo estis du homoj en konkreta historia momento, Marx kaj Engels, kiuj konis la spertojn de tio kion ili nomis "utopia socialismo", la spertojn de malgrandaj grupoj kiuj celis solidarajn solvojn ene de siaj respektivaj komunumoj. Ilia granda malforteco estis ke temas pri grupoj izolitaj disde la tuta sistemo. Tio kion proponis tiam Marx kaj Engels estis ke por ke tiuj spertoj sukcesu oni devas preni la politikan povon kaj transformi la tutan socion.

Sed estis Lenin, inspirita en Marx kaj Engels, kiu gvidis la unuan socialistan revolucion en la mondo.

Li vidis ke la imperiisma milito, krom krei kreskantan socialan malbonfarton, evoluigis multe la kapitalismon de tiu epoko. La monopolista kapitalismo, la kapitalismo de la grandaj monopoloj fariĝis la kapitalismo monopolista de ŝtato. La kapitalista ŝtato, kiu komence defendis la liberan konkurencon -kie ĉiuj kapitalistoj konkurencis inter si-, estis devigita pro la milito al la kunordigo de agadoj, al la planado. Tiusence la organizo de la germana ŝtato estis la plej avangarda. Ĝi devis fari planojn kontraŭ la nigra merkato, planojn de produktado, altrudi la devigan laboron kaj ankaŭ devis trakti la temon de la reguligo de la nutraĵ-distribuaĵo, starigi kvotojn por ke ĉiu familio havu ion manĝeblan. Kaj tion devis fari la kapitalismo, kontraŭ sia diskurso favore al la libera konkurenco kaj la defendo de la privata proprieto. La milito devigis ekplani pli kaj pli, kaj tio kreskigis la interdependenton inter la diversaj produktad-branĉoj kaj la interrilaton inter la diversaj landoj. Analizinte tiun situacion Lenin konsideris ke la milito konstruis la materialajn bazojn de la socialismo. Imagu hodiaŭ, ĉirkaŭ 90 jaroj poste, en la tutmondigita mondo en kiu ni loĝas, kie la nova teknologia revolucio ebligas nin esti komunikitaj kun iu ajn parto de la mondo tuje, se tiu materiala bazo ne estas multe pli disvolviĝinta!.

Ni diris ke Lenin konsideris ke la tekniko-materialaj bazoj de la socialismo jam estis konstruitaj, kio mankis tiam?, ke la subjekto de la revolucio: la laborista klaso, la klasoj ekspluatitaj de la kapitalismo, alvenu al la povo kaj transformu la hereditan realon de la milito, malsato, subpremado, malegaleco, en realon malsaman, en alternativan socion.

    LA MARKSISMO KIEL KLARIGA ILO

Mi volas fari parentezon kaj rakonti personan travivaĵon: kiam mi estis studento mi apartenis al Universitata Katolika Agado -mi estis prezidanto de tiu asocio- kaj poste mi iĝis marksima. Kial? Ĉar mi tiam provis helpi la malriĉulojn, mi vizitis la popolajn kvartalojn, kunigis vestaĵojn kaj manĝaĵojn por porti tie semajnfine, mi provis realigi la kristanan karitaton. Sed kiam mi iris al Francio por studi post-gradon pri psikologio mi rimarkis ke la kristana karitato ne sufiĉis. Se ni volas ke la homoj amu unuj la aliajn, kiel diras la Evangelio, ni devas krei la socialajn kondiĉojn ebligantajn la realigon de la amo al la ceteraj. Mi malkovris ke la malriĉuloj estis malriĉaj, ne pro pigreco aŭ nekapableco, sed pro tio ke malmultaj homoj havas ĉion kaj ekspluatadas la plimulton. Mi ekkomprenis kiel funkcias la socio, mi ekkomprenis kial ekzistas socialaj klasoj. Kaj mi tion atingis ĉar mi ekstudis Markson. Ne estis nur mi, estis tuta generacio de katolikaj junuloj tiuepokaj kiu malkovris ke por reale ami la alian oni devas batali por transformi la socion kaj direkti ĝin al la socialismo. La marksismo estis por ni ilo ebliganta analizi la socion, malkovri la originojn de la malriĉeco, la kaŭzojn de la ekzisto de landoj riĉegaj kaj landoj malricêgaj.

    LA SOCIALISMO KIU FALIS NE ESTAS LA NIA, SED KIAL ĜI ENTUZIASMIGIS NIN TIOM?

Imagu kiel ni estis atakitaj kiam falis la socialismo de la landoj de Orient-eŭropo kaj Sovetio. Por la ideologoj de la kapitalismo la socialismo mortis kaj kun ĝi la marksismo, la teorio kiu ĝin inspiris.

Kiu estis nia respondo?. La respondo de Eduardo Galeano, la fama urugvaja verkisto kiun kelkaj el vi estas legintaj. Kion li diris?. "Oni invitis nin al enterigo kiu ne estas nia. Tiu socialismo kiu mortis, ne estas nia mortulo, ĉar la socialismo kiun ni defendas kaj kiun ni volas konstrui ne estas la socialismo kiu estis konstruita en Sovetio, ne estas la socialismo burokratia ŝtatisma, subprema en multaj kazoj, ĝi estas socialismo esence demokratia, kun plena popola partopreno".

Sed, kial do la unua historia socialismo entuziasmigis tiom al nia junularo se ĝi havis tiom da eraroj?.

Kion ni konis pri Sovetio?. Ni sciis ke per la heroismo de sia popolo ĝi kapablis haltigi la nazian antaŭeniron kaj ludis gravan rolon en la fina malvenko de la naziismo. Tio estis granda stimulo kaj subteno por la movadoj kontraŭkoloniismaj en Azio kaj Afriko. Sed, ĉefe, ĝi sukcesis solvi la problemojn de malsato, eduko kaj sano de sia popolo.

Ĉio ĉi allogis multajn homojn. En tiuj jaroj ni ne havis informon pri negativaj aferoj kiujn ni ekkonis poste. Kiam mi studis la tutan verkaron de Lenin mi rimarkis ke la bolŝevika gvidanto mem havis kritikan vizion pri tio konstruata en Sovetio.

Kaj mi volas klarigi al vi kiel disvolviĝis tiu historio, ĉar mi pensas ke vi devas ricevi informojn por lerni de tiu sperto, por ne ripeti la samajn erarojn.

Ni jam diris unualoke ke la rusa revolucio estis produkto de la imperiisma milito, ke la laboristoj kaj kamparanoj rusaj ekribeliĝis en la grandaj urboj kaj ke ilia ĉefa postulo estis la fino de la milito. Ili konstruis organizojn, la sovetojn aŭ konsilantarojn de laboristoj kaj soldatoj. La plimulto el la soldatoj estis kamparanoj.

Lenin, kiu estis en Svisio en la ekzilo revenis tiumomente al Rusio kaj li trovis revolucian procezon okazantan. La analizo de la monda situacio en tiu momento konvinkis lin pri tio ke por solvi la problemojn de la milito, la malsato, la libereco, estis necese eliri el la kapitalismo kaj konstrui la socialismon. Li konvinkis sian partion, la bolŝevikan partion, fari siaj la ideojn de paco, lando kaj libereco, kaj tiel ili ricevis la subtenon de la laboristoj kaj kamparanoj kiuj malamis la militon.

Post la triumfo la situacio de malsato heredita estis katastrofa. La fabrikoj devis fermi ĉar ne estis manĝaĵoj por la laboristoj de la urbo. Ili devis reveni al la kampo por nutri sin. Tie iliaj familioj havis bovon kiu povis doni lakton kaj aliaj manĝaĵojn. Estis tiom kritika la situacio ke Lenin konsideris necese utiligi la orajn rezervojn de la lando por aĉeti manĝaĵojn por la popolo. Tio estis kritikata ĉar la programo ne parolis pri tio. La ideo estis utiligi la oron por la industriigo de la lando, sed Lenin respondis: "Ni devas savi la homojn, la laboristojn, tiu estas la ĉefa produkta forto kiun ni havas, kiun landon ni konstruos se ni lasas niajn laboristojn morti pro malsato?". La maniero per kiu disvolviĝis la revolucio ŝanĝis multajn aferojn.

Lenin proponis en sia verko "La Ŝtato kaj la Revolucio", skribita en 1917 iom antaŭ la oktobra socialisma revolucio, ke la revolucia ŝtato devis pagi laboristan salajron al la ŝtataj funkciuloj, kaj li kredis ke iu ajn purigistino kapablus gvidi la ŝtaton. Poste li rimarkis ke estas aferoj sufiĉe kompleksaj en la ŝtato kaj li devis akcepti la salajrigon de burĝaj fakuloj, specialistoj pri la malnova reĝimo, kaj pagi ilin multe pli ol laborista salajro. Li konis la danĝerojn kiujn alportos al la procezo tio, pro kio li proponis la bezonon de laborista kontrolo sur tiuj fakuloj.

    LENIN KAJ LA KAPITALISTA PRIVATA PROPRIETO EN LA RUSA REVOLUCIO

Aliflanke, neniam estis intenco de Lenin forigi tuje la kapitalistan proprieton, male, li pensis oferti al la kapitalistoj kondiĉojn por daŭre labori ene de malsama reĝimo, kie la povo apartenas al la sovetoj de laboristoj kaj soldatoj.

La plej bona pruvo pri tio ke Lenin ne celis forigi la privatajn entreprenojn kiam la lando ekmarŝis al la socialismo estas la dekreto pri komercaj reklamoj, unu el la unuaj dekretoj de la soveta registaro. Pro tio ke la amaskomunikiloj tiam apartenis jam al la Ŝtato, oni diktis dekreton pri la reklamoj por ke la privataj kapitalistoj povu reklami siajn produktojn en tiuj amasmedioj. La komenca koncepto de Lenin estis la paca transiro al la socialismo kie burĝaj sektoroj kunekzistos kun la revolucia povo. Sed, kio okazis?. Kiu ne akceptis tiun ideon?. Ne estis la sovetia registaro, estis la kapitalistoj mem kiuj ne akceptis la ludregulojn starigitajn de la revolucia registaro kaj anstataŭ pakti akordojn por elirigi la landon el la malsato kaj la detruo okazita de la milito, ili decidis komenci intercivitanan militon por forigi la sovetan registaron, kun la subteno de la imperiismaj armeoj kiuj ĉirkaŭis Rusion. Eksplodis tiel intercivitana milito ne dezirita de la revoluciaj bolŝevikoj. Koni tion estas grave, ĉar ĉi tie, en Venezuelo, oni realigas paktojn kun la burĝaro aŭ kun la privataj posedantoj de la entreprenoj kaj kelkaj sektoroj ekstrem-radikalaj diras ke tio kontraŭas la socialismon.

La venezuela registaro, siaflanke, atingis kelkajn akordojn kun burĝaj sektoroj. Kiam oni analizas tiun problemon oni ne devas forgesi la temon de la ekvilibro de fortoj. Dum la burĝaro sentas sin forta kaj kredas ke ĝi ;povas kontroli la situacion per la balotoj aŭ per la armiloj tre probable ĝi ne kunlaboros kun revolucia projekto kiu kontraŭas la logikon de la kapitalo. Sed, kion povas fari la venezuela burĝaro post triobla malsukceso?: malsukcesis la militisman puĉon de aprilo 2002, ne atingis siajn celojn la entreprenista striko de fino de tiu jaro nek la referendumo de aŭgusto de 2004. Ĝi ne havis alian alternativon ol foriri el la lando aŭ kunlabori kun la registaro se ĝi donas kreditajn facilaĵojn kaj certigas la merkaton. Tiuj akordoj enhavas kompreneble danĝeron. La logiko de la kapitalo celos altrudi sin ĉiam. Okazos konstanta batalo por vidi kiu venkas. Ni estas en la komenco de longa procezo. La kontrolo de la politika povo, la kontrolo de la mon-interŝanĝo, ĝusta politiko de kreditoj en kiu la kapitalistoj ricevas pruntojn nur kiam ili akceptas kelkajn kondiĉojn fiksitajn de la registaro, produktante por la nacia merkato kaj kreante labor-fontojn, kiam ili pagas impostojn, kiam ili kunlaboras kun la komunumoj, ktp. Estas sistemoj uzataj de la bolivarana registaro por igi ke la malgrandaj kej mezgrandaj entreprenistoj kompromitu sin en la kunlaboro kun la registrar-programo kies akso estas la forigo de la malriĉeco. Tiuj kiuj ekkunlaboris el ili estis ĝuste la sektoroj kiuj plej suferis la novliberalan tumondiĝon.

Sed oni ne devas forgesi ke ni devenas el socio kie regas la logiko de la kapitalo, kun kulturo laŭ kiu la posedantoj de la entreprenoj kaj la laboristoj emas al la serĉo de individuismaj celoj. Pro tio la socialismo nur triumfos super la kapitalismo se ĝi realigas, kune kun la ekonomia transformo, la kulturan transformon de la homoj. Ju pli da pozitivaj efikoj de la nova ekonomia modelo inspiritaj de tiu nova humanista kaj solidara logiko, ju pli estos venkita la individuismo, la konsumismo, la profito-serĉo en la ĉiutaga vivo, des pli ili alvenos al la samaj konkludoj kiel Chávez: la sola alternativo al la katastrofaj konsekvencoj de la novliberala kapitalismo estas la socialismo.

Kaj sciante ke temas pri kontraŭaj ekonomiaj modeloj, estas grave ke parto de la rimedoj de la ŝtato estu destinitaj al la solidigo kaj disvolvo de la ŝtata sektoro de la ekonomio, ĉar la kontrolo sur la strategiaj industrioj estas la plej bona maniero certigi la triumfon de la nova logiko humanista kaj solidara kaj la fidelan plenumadon de la plano de nacia disvolviĝo celanta la forigon de la malriĉeco.

    EL KIE VENAS LA PERFORTO

Kion plian instruos al ni la rusa revolucio?.

Ne estas la malriĉaj popoloj kiuj faras la militojn, la militojn en la mondo faris la kapitalistoj. Kiam popolo decidas batali per la armiloj estas ĉar ĝi ne plu eltenas la sklavecon, la ekpluatadon, la mizeron. La popoloj celas la pacon, tiuj kiuj altrudas militojn estas la subpremantoj. Kiam foriris la salvadoranoj en la montarojn?. Tiam kiam la subpremado ekatakis grandajn popolajn manifestaciojn, en San-Salvadoro ne restis alia alternativo ol iri en la montaron.

Ĉi tie en Venezuelo oni provis suriri la konstitucian vojon por realigi la politikajn kaj socialajn transformojn, kaj kiu puĉis?. Kiu realigis la petrolajn strikon kaj sabotadon?. Nu, ĉi tie okazis la ĉiama rakonto, iamaniere la historio kiun Marx anoncis: kiam la posedantoj de la produktilaro, kiam la kapitalistoj, kiam la posedantoj de la teroj sentas ke ili ekperdas siajn privilegiojn, tiam ili reagas, kaj reagas perforte. La samaj defendantoj radikalaj de la demokratio, forlasas la demokratiajn ilojn kiam la demokratio ne plu konvenas. Ĉilio estas ekzemplo, ĝi estis lando kun grandaj demokratiaj tradicioj, neniu iam ajn pensis ke ni suferos tie puĉon, sed apenaŭ post la sukceso de Salvador Allende, la reakciaj sektoroj ekkonspiris, subtenitaj de la usona registaro, ĝis la realigo de puĉo kiu mortigis la prezidenton, kiu mortigis la revojn kaj esperojn de la popolo kaj kiu altrudis feran militisman diktaturon dum 17 jaroj. Ili ne povis akcepti ke popola registaro apliku demokratie programon de distribuo pli justa de la sociala riĉeco, damaĝanta la burĝajn privilegiojn.

En Rusio, kiel mi diris al vi, eksplodis la intercivitana milito kaŭzita de la burĝaj sektoroj kaj de la restaĵoj de la cara aristokratio kaj subtenita de la burĝaj kaj porimperiismaj registaroj. Tio devigis utiligi la plej bonajn homojn, plimulte laboristoj, por la taskoj de defendo de la revolucio. Multaj mortis en tiu procezo, kaj ekmankis la manĝo -kiel mi diris antaŭe-. La malmultaj laboristoj kiuj ne estis en la batal-kampo devis reveni al la kamparo por pluvivi. La laborista kaj kampara revolucio ne havis sufiĉajn laboristojn.

Malgraŭ la katastrofa situacio heredita, Sovetio antaŭenpaŝis mirigante la mondon.

Oni komencis la vojon al la socialismo en lando kiun Marx ne imagis, lando malgrand- kamparana, detruita de la milito, kies loĝantaro mortantis pro malsato. Por kompreni tion okazintan en Sovetio oni devas koni la elir-punkton. Kaj malgraŭ la katastrofa situacio heredita post 7 jaroj da imperiismaj militoj kaj intercivitana milito, Sovetio iĝis unu el la plej disvolviĝintaj landoj en la mondo.

    FERA DISCIPLINO EN LA FABRIKOJ KAJ DEMOKRATIO EN LA SOVETOJ

Alia faktoro rimarkinda estis la granda bezono industriigi la landon. Kaj Lenin substrekis multe la bezonon havi feran disciplinon en la fabrikoj, ĉar en fabriko kie ĉiu laboristoj kondutas laŭvole malmulton oni produktas. Li eĉ diris ke la demokratian diskuton oni devas fari en la sovetoj, en tiu politika spaco, sed en la industrioj devas esti fera disciplino. Oni devas respekti la ordonojn de la administranto sen diskuti ilin. Kompreneble, Sovetio superis la maldisvolviĝon mirige, tiu lando estis rekonstruita post milito tiamaniere ke la mondo miris, oni solvis multajn ekonomiajn problemojn, sed oni ne solvis la esencan problemon de socialismo kiu estas konstrui iompostiome novan homon de nova socio, subjekto de nova socio. La sovetoj ĉesis esti tiu demokratia spaco de la komencoj, ili burokratiĝis, kaj iom post iom, pro la problemoj de la intercivitana milito, perdis sian dinamikon kaj iĝis formala afero. Kiel aperos tiu nova homo kiu devas aperi post longa procezo de lernado kaj praktiko, se en la fabrikoj ili ne rajtis partopreni kaj se la sovetoj ĉesis funkcii?.

Ĉu vi demandis vin kial estis venkita la socialismo en la landoj de Orient-eŭropo kaj Sovetio tiom rapide?. Mi estas konvinkita ke tio okazis ĉar ne estis homoj por defendi ĝin. Vi scias kiel grave estas havi organizitajn homojn, homojn pretajn defendi tion kion ili sentas propra. Venezuelo estas ekzemplo pri tio. Dum la puĉo, sen granda organizado la homoj manifestaciis por postuli la revenon de Chávez ĉar ili sentis propra la procezon kaj sentis ĉefe ke Chávez estis ilia gvidanto. En Sovetio ne estis homoj pretaj defendi tiun procezon. Pro tio mi pensas ke unu el la grandaj defioj por la socialismo en la estonteco estas trovi la manieron solvi la temon de la produktado, de la ekonomia efiko, sed ankaŭ la manieron per kiu ni konstruas samtempe la subjekton de nova socio.

    NE ALVENAS LA ATENDITA MONDA REVOLUCIO, ŜANĜIĜAS LA STRATEGIO DE KONSTRUO DE LA SOCIALISMO

Alia afero, kiun oni devas rimarki, estas ke Lenin kredis, kiam okazis la alveno de la sovetoj de laboristoj kaj soldatoj al la povo, ke baldaŭ, post monatoj, post unu aŭ du jaroj, venos la monda revolucio. La granda tasko de la rusa revolucio estis defendi la sovetian Rusion ĝis kiam okazos tiu revolucio en aliaj disvolviĝintaj landoj liveranta teknologion, fakulojn, teknikan helpon, kaj kiu helpos superi la maldisvolvon. Sed pasis du, tri, kvar jaroj, kaj en 1921 jam estis klare ke tiu atendita revolucio en la disvolviĝintaj landoj ne realiĝos. Kion fari en tiuj cirkonstancoj?. Ĉu reveni malantaŭen?. Ĉu redoni la povon al la burĝaro kaj atendi ĝis kiam la revoluciaj kondiĉoj en tiuj landoj maturiĝos?. La bolŝevikoj decidis ke ili ne povas reveni malantaŭen; ke post la alveno al la politika povo ili devas trairi solaj longan transiron al la nova socio konstruota. Tiel ili komencis la konstruon de la socialismo en unu sola lando -lando tre maldisvolviĝinta- per siaj propraj fortoj. Tiumomente naskiĝis la Nova Ekonomia Politiko vaste konata kiel NEP kun la celo stimuli ĉefe la agraran produktadon.

Sed kial oni devis stimuli la produktadon? Kio okazis en la rusa kamparo dum la unuaj jaroj de la revolucio? Por nutri la laboristojn, por ke la homoj ne mortu pro malsato, la bolŝevikoj devis starigi drastajn regulojn. Ili decidis preni devige la tutan agraran produktadon. Ili prenis la agraran surpluson, ĉion ebligantan nutri la armeon kaj la homojn de la urboj, sed evidente kamparano al kiu oni prenas la produktadon ne havas motivojn por produkti kaj tiam, eĉ se oni evitis ke la homoj mortu pro malsato, la agrara produktado malkreskis danĝere. Oni devis denove doni kialojn al la kamparano por produkti, kaj oni devis peni igi ĝin aliancano de la procezo.

La unua politiko kiun realigis la NEP estis ne plu preni la surplusojn kaj ebligi la interŝanĝon de produktoj en la merkato. Oni devis starigi aliancojn ne nur kun la malriĉa kamparano sed ankaŭ kun la meza kamparano por kapabli defendi la atingaĵojn kaj antaŭeniri sen la internacia helpo de aliaj revolucioj.

    LA GRANDAJ INDUSTRIOJ KAJ LA SOCIALISMO

Lenin insistis pri la industria disvolviĝo de Sovetio. Li estis konvinkita pri tio ke sen grandaj fabrikoj, sen granda industrio forte disvolviĝinta la socialismo estis neebla. La problemo estis kiel atingi ke tiuj grandaj industrioj ebligu al la laboristoj kontroli la produktad- procezon. Ju pli grandaj estis la entreprenoj des pli malfacila ŝajnis la partopreno de la laboristoj. Sed hodiaŭ, ŝajnas ke tiu tendenco estas inversigata. La nova teknologia revolucio ebligas realigi sukcese la procezon de malcentralizon de roloj, ebligas demokratiajn konsultojn realtempe malgraŭ la distanco kiu povas esti inter malsamaj grupoj de laboristoj, ebligas realigi la bezonon kompromitigi ne nur la korpon de la laboristo sed ankaŭ la menson por atingi pli bonajn profitojn: la kapitalismo mem stimulis la partoprenon de la laboristoj en la fabrikoj.... La nova teknologia revolucio estas kreanta objektivajn bazojn por administrado pli demokratia en la laborejoj kaj ankaŭ por la politika partopreno mem.

    LA MISFORMIĜOJ DE LA SOVETA ŜTATO

Alia datumo kiun vi devas scii. Lenin mortis zorgante pro la burokratiaj misformiĝoj de la soveta Ŝtato. Tio kion oni konstruis en Sovetio estis tre malproksime disde la ideoj proponitaj en la verko: "La Ŝtato kaj la Revolucio". La soveta ŝtato misformiĝis aŭ, pliĝuste, neniam estis reale transformita. Pro tio Lenin, en unu el siaj lastaj verkaĵoj diris ke la laboristoj devas batali, kaj se necese, striki, por ataki la burokratiajn misformiĝojn de la soveta Ŝtato.

    LA AFERO DE LA NACIECOJ

En Sovetio oni faris erarojn ankaŭ rilate al delikata afero: la temo de la naciecoj, de la naciaj malplimultoj, en lando pluretna kaj kun fortaj malplimultoj. Oni devis respekti iliajn tradiciojn, oni devis koncedi aŭtonomecon, sed kio okazis?. Estis sektoroj de la Bolŝevika Partio kiuj estis tro centralizemaj kaj ne kapablis kompreni la gravecon por la subpremitaj komunumoj de la respekto de la suvereneco -ju pli suferas kaj estas diskriminaciata sociala sektoro, des pli granda estas ĝia bezono de memaserto kaj de suvereneco-. Rigardinte ke Stalin mem komprenis tion, Lenin eĉ diris: "Ni devas malantaŭeniri rilate al la akordoj por la formigo de Sovetio limigante la akordojn nur al diplomatiaj kaj armeaj aferoj" kaj restarigante pri ĉio cetera la tutan sendependencon de tiuj regionoj. Malmulte da homoj konas tiujn finajn verkaĵojn de Lenin.

    INTERNACIA STRATEGIO POR FORIGI ĜIN

Mi pensas ke kvankam forlasante tro da aferoj, mi diris tion ĉefan.

Sed antaŭ ol fini mi pensas ke estas grave substreki lastan punkton: tiu socialismo estis venkita ĉar okazis internacia strategio tiucela. Ekzemple, la daŭraj minacoj de milito devigis Sovetion konkurenci pri armiloj. Ĝi devigis landon kiel Sovetion -kiu ankoraŭ ne solvis ĉiujn hereditajn socialajn problemojn- investi grandan kvanton da rimedoj pri armilaro kaj last-epoka militisma teknologio. Tio, tamen, havis ankaŭ pozitivan rezulton: la grandan sciencan antaŭeniron okazintan tie. Vi scias ke la unua vojaĝo al la spaco estis realigita de la sovetanoj.

Ne estis ankaŭ celo de Fïdel havi la plej potencan armeon en Latinameriko. Kiam mi estis en Kubo kiel studento en 1960 mi vizitis kelkajn armeejojn kiuj estis transformitaj en lernejoj. La projekto estis tiu: transformi la armeejojn en lernejojn, sed kial oni havas nun la plej potencan armeon en Latinameriko? Ĉar la usona registaro igis tion deviga.

    KONKRETAJ HISTORIAJ KONDICÔJ

Mi volas ke vi lernu ion, ke la procezoj de socialista konstruo okazas en konkretaj historiaj kondiĉoj, kaj ĉefe en kondiĉoj de forto-ekvilibroj konkretaj, kie estas sektoro kiu volas konstrui kaj sektoro kiu volas detrui kaj en tiu batalo oni konstruas kaj ke, do, tiu konstruo havas ĉiujn limigojn kaj ĉiujn malperfektaĵojn de tiu batalo. Unu afero estas la revo de la estraranoj kaj alia tio kion oni povas iompostiome fari. Tio okazas ne nur pri la konstruo de la socialismo, sed ankaŭ en iu ajn alia tasko de revoluciulo: en loka registaro, en ŝtata registaro, en magistrato, en studenta federacio... Ĉie revoluciulo devas provi analizi la trajtojn de la forto-ekvilibro ekzistanta. Ĝi devas kompreni kiuj estas la malfortoj kaj kiuj la fortoj kaj devas ellabori labor-planon. Vi en la studenta movado devas tion fari. Se vi havas negativan forto-ekvilibron en la universitatoj, vi devas analizi tre bone la kialon kaj devas organizi labor-planon por transformi tiun forto-ekvilibron. Kaj tiu ŝanĝo ne atingeblas per prelegoj, ne sufiĉas paroli pri Chávez kaj la revolucio, tiu negativa forto-ekvilibro ŝanĝiĝos kiam vi sukcesos allogi la studenton al projekto transforma per konkretaj studentaj praktikoj.

Mi partoprenis en la universitata reformo en Ĉilio. Ni komencis bone, ni atingis kelkajn bonajn aferojn, fakte, ekzemple, mi estis profesoro en la Universitato de Ĉilio sen havi la profesoran titolon ĉar mi verkis libron, libro kiun kelkaj el vi jam konas: "La fundamentaj konceptoj de la Historia Materiismo" kaj la reformo defendis ke estas pli valore verki libron ol havi la profesoran titolon. Mi nur estis licenciita pri psikologio kaj estis docento, sed mi povis ellabori la programon de la profesorado pri marksismo kune kun aliaj docentoj ĉar mi verkis tiun libron.

En tiu reformo estis plimulto la docentoj kaj studentoj kiuj deklaris sin socialistaj, sed ni perdis la plimulton, kaj kial?, ĉar la studenta movado ekzorgis nur pri politikaj aferoj kaj ne zorgis pri studentaj aferoj, pri la studentoj. Oni ne diskutis kun la studentaro la manieron transformi la universitaton por ke ĝi plenumu plibone la rolon servi al la popolo. Oni altrudis solvojn tre avangardajn el la supro, kio fakte marĝenigis la plimulton el la studentaro disde la procezo.

    KIAL PAROLI PRI SOCIALISMO SE MANKAS TIOM?

Alia elemento rimarkinda estas ke post la triumfo de la rusa revolucio de oktobro la nova politika reĝimo estis nonumita "Socialista Respubliko". Ĉu tio signifis ke jam ekzitas en tiu lando reĝimo socialista?. Ne, neniamaniere. La bolŝevikoj nomis ĝin tiele ĉar ilia celo ne estis faciligi la disvolvon de la kapitalismo en tiu lando, sed superi ĝin. Ili pensis ke dum tiuj unuaj jaroj oni nur antaŭenpaŝas al la socialismo. Kio okazas hodiaŭ en Venezuelo?. Io tre simila. Oni provas ŝanĝi la logikon de la kapitalo kaj anstataŭigi ĝin per solidara kaj humanista logiko kaj tiusence oni antaŭenpaŝas al la socialismo. Ne estos strange ke multaj studentoj rifuzos la socialismon, ĉar la kontraŭsocialisma propagando ligis ĉiam tiun reĝimon kun la forigo de ĉia proprieto, kun la subpremado de la esprim-libereco, kun la persekuto al la kontraŭuloj, kun despota diktaturo. Ni jam diris ke la socialismo kiun ni defendas neniel rilatas al tiu karikaturo de socialismo.

Kaj parenteze, estas interese analizi tiujn freŝdatajn enketojn kiuj atribuas al Chávez pli ol 80% da popola subteno kaj al la socialismo nur 47%, ĉu vi pensas ke tio estas pozitiva aŭ negativa?. Unuavide oni emas pensi ke tio estas negativa: la populareco de la Prezidento estas multe pli alta ol la socialismo. Sed, ĉu vi scias kion signifas tiu 47% da subteno al la socialismo en lando kie dum jardekoj oni semis -pere de la amaskomunikiloj, la Katolika Eklezio kaj la lernejoj- tre negativan bildon pri la socialismo?. Tio signifas ke oni antaŭeniris multe, ke la Prezidento atingis eduki iom-post-iome al la homoj, ĉefe per sia programo "Aló Presidente". Pere de ĝi li diras permanente: "Nu, tio pri la misioj al la kvartaloj estas socialismo, tio estas demokratio".

Zorgi pri la sano, pri la eduko de la popolo, pri la disvolvo de solidaraj tendencoj anstataŭ promocii egoismajn kutimojn, tio estas socialismo. La homo ekhavas alian bildon pri la socialismo. La praktikaj efikoj de la humanistaj agoj de la registaro estas pafiloj pli potencaj ol ĉiuj amasmediaj misiloj ĵetitaj de la opozicio.

    ONI NE ELLABORIS FERMITAN ALTERNATIVON

Estas grave ke vi konu la originon de la marksismaj ideoj, la penojn realigitajn de la utopiismaj socialistoj. Oni devas koni la fontojn, koni la kritikan analizon de la kapitalismo faritan de Marx kaj kiu kondukis lin al la kompreno de la bezono de la socialismo. Estas grave ke vi informiĝu, ke vi studu, ĉar ĉion ĉi oni ne inventas el la nulo. Oni devas konstrui serioze kaj rigardante tion kio estas en la sociala venezuela bazo, ĉar oni devas konstrui la socialismon en ĉiu lando, oni devas eliri el la konkreta realo kaj el tie oni devas krei respondon adekvatan por ĉiu lando. Oni ne povas apliki en Venezuelo strategiojn por aliaj landoj kaj por aliaj cirkonstancoj. Pro tio pravis Simón Rodríguez kiam li diris: "Aŭ ni inventos aŭ ni malsukcesos". Vi devas scii ke hodiaŭ ne ekzistas ie ajn fermita alternativo. Ni devas konstrui tiun alternativon akorde kun ĉiu realo, konsiderante la forto-ekvilibron de ĉiu ekzistanta lando, la nivelon de organizo kaj popola konscio, la hereditan ekonomian situacion kaj multajn aliajn aferojn.

Tradukis P.F.
Originala teksto en la hispana (en pdf)
Oktobro 2005