IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LA  POETO  MIGUEL  HERNÁNDEZ  EN  LA  KADRO  DE  LA  ARĜENTA  EPOKO

Miguel Fernández

Ĉi eseo, aperinta en la n-ro 10 de la E-gazeto “Beletra Almanako” kaj aŭtorita de Miguel Fernández, tradukinto i.a. de la poem-antologio “Miguel Hernández, poeto de l’ popolo”, estas la esperanta versio de la samaŭtora hispanlingva originalo “Miguel Hernández en el marco de la Edad de Plata”, verkita por la gazeto “Lucha de clases” (Klasbatalo) kaj aperinta en ties numero de februaro 2011.

La pasinta jaro havigis tri unuarangajn centjarajn jubileojn al la tuta hispana maldekstrularo, sendepende de niaj amoj kaj emoj ene de ĝi: ni jubileis pri la fondiĝo de la anarĥi-sindikatisma sindikato CNT, pri la naskiĝo de la “poeto-paŝtisto” kaj “poeto de l’ popolo” Miguel Hernández kaj pri la establo de la Studenta Restadejo.

Kaj mi komencas ĉi modestan omaĝon – la kvinan: senlace mi gloros lian bonhomecon kaj la “furioze homecan”(1), enorman, pulsadon de lia poezio – al la figuro de nia “kamarado plej kara”(2) komentante la signifon de la Studenta Restadejo en la kadro de nia historia memoro, kiun la diktatoro Franco(3) provis per ĉiuj rimedoj elradikigi, kaj pri kiu niaj nuntempaj “demokratoj” deziras, ke ni forĵetu ĝin en rubujon. Kaj tion ili faras pro la fakto, ke nia memoro denuncas ilian tendaron, elterigas niajn mortintojn sur la surfacon de la vojoj kaj revenigas niajn intelektulojn el ostracismo.

La Studenta Restadejo estis kreaĵo de la “Junta para Ampliación de Estudios” (Konsilio por Stud-Vastigo), konsilio naskiĝinta en 1907 pro iniciato de la “Institución Libre de Enseñanza” (Libera Instru-Institucio), unu el la pokaj bastionoj kontraŭ la obskurantismon, la superstiĉon kaj la kulturan mizeron, kiuj emanadis el tia legio da sociaj parazitoj, el tia “lukse vivtenata konkubino”(4) nuntempe kostanta al ni ĉiuj po dek mil milionojn da eŭroj ĉiujare, el tia senĉese aktiva bremso kontraŭ la antaŭeniĝon de la homaro – nur en 1992 ĝi agnoskis, ke Tero orbitas ĉirkaŭ Suno! –, el tia spirita sekcio de la plej ranca reakciularo – kun honorindaj kaj tre respektindaj esceptoj, cetere disdegnataj kaj persekutataj de siaj propraj estroj kaj estraroj –, el tia kancero nomata katolika eklezio, kiun ni hispanoj trasuferis kaj trasuferas plue, kaj kiu laŭlonge de la tuta deknaŭa jarcento kaj, grandparte, ankaŭ de la dudeka, estis unu el la ĉefaj kialoj de nia izoliĝo el la civilizita mondo, kaj kies skandalaj ankoraŭaj potenco kaj influ-povo en la dudekunua jarcento tute ne rilatas al la reala nombro de ĝiaj faktaj anoj, se dekalkuli la neŭtralan plejmulton da praktikantoj de sociaj kutimoj (ekzemple, entombigoj) kiuj, jam de longe truditaj kaj akaparitaj de la eklezio, nuntempe konfuziĝas kun la tradicio preter konsciiĝo pri ilia religia karaktero.

La termino “liberal” (liberala) naskiĝis en Hispanio en 1810, sed, laŭlonge de la deknaŭa jarcento, hispanaj liberaluloj neniam povis plene realigi sian programon. Nur en disaj kurtaj periodoj oni lasis ilin apliki kelkajn reformojn. La kortego de Elizabeta la Dua difiniĝis liberala kontraste kun karlisma (nome propra al partianoj de la infanto Karlo Maria Izidoro de Burbono, onklo de Elizabeta) preskaŭ ekskluzive pro la pretendo de Karlo je la trono kaj apenaŭe pro la katolike reakcia, tradiciisma kaj privilegi-defenda sinteno de lia sekvantaro, popole alnomata “la carcunda”, “los carcas” (la junkraro), kiel legeblas ĉe Galdós(5). Hontigas konstati, ke groteska persono kiel Fratino Patrocinio, “la Vundohava Monaĥino”, ludis elstaran politikan rolon kiel konsilanto de la reĝino. La Revolucio de 1868, nomata “La Glora”, ekzilis Elizabetan. Post la dujara reĝado kaj sekva abdiko pri la hispana trono fare de la italo Amadeo la Unua el Savojo, proklamiĝis la Unua Hispana Respubliko, la 1an de Februaro 1873. Ia espero.

Sed ĉi espero, kiu iĝis por la plej klera, humanisma kaj laika parto de la supre menciita soci-tavolo, neniam sukcesinta realigi sian revolucion, la granda ŝanco finfine ĝin apliki, ne povus ne esti abortigita de la oligarkio, kun la helpo de ties tradiciaj fakoj: la eklezio kaj la armeo. Hontruĝigas la bildo de la Tejero(6) tiutempa, la iberia modelo de patri-savulo – kiam do tiaj finkomprenos, ke ni ĉiam rifuzos esti savataj de iu ajn? – aroganta kaj senklera, Generalo Pavía, ĉe ties enrompo en la parlamenton rajde surĉevale. Indigniga ofendo, des pli, ke la patroj de tiu Respubliko intelekte altstaturis, homece grand-animis kaj morale noblis, kiel, ekzemple, Nicolás Salmerón, kiu preferis demisii kiel prezidento ol subskribi mortkondamnon, aŭ Francesc Pi i Margall, ankaŭa prezidento, hispaniginto de la verkaro de Proudhon kaj pioniro de la anarĥiismaj ideoj en Hispanujo, kiu asertis i.a.: “Ĉiu homo havanta ajnan povon super alia estas tirano [...] Mi dividos kaj subdividos la povon, faros ĝin ŝanĝebla ĝis mi sukcesos ĝin detrui”.

La Unua Hispana Respubliko daŭris 22 monatojn.

Tiajn respublikanojn la Monarkia Restaŭrado (1874-1931), la korupta reĝimo, kiu sekvis post ili, baziĝinta sur registare kontrolata kaj manipulata politikpartia reg-alterno kun la apogo de ĉiuprovincaj kacikoj(7), Antonio Cánovas del Castillo, ĝia dezajnisto, ne lasis interveni en la intelektan vivon, ĉesigante la instru-liberon por eviti ke “oni atencu religiajn dogmojn”. Nicolás Salmerón mem kaj Francisco Giner de los Ríos, inter aliaj, eksigitaj el siaj respektivaj katedroj pro sia rifuzo akcepti tian integrisman trudon, kiu faris el la ŝtato projekton apogitan sur la dia volo, kreis en 1876 la Liberan Instru-Institucion (LII) adoptante kiel gvidilon la principojn de la germana filozofo Karl Christian Friedrich Krause.

Marĝene de la oficiala instru-sistemo, la hispanaj krause-istoj sukcesis atingi la apertiĝon de nia intelektularo al Eŭropo kaj la aerumadon de la feblegaj korpoj de la hispanaj scienco, arto kaj kulturo, duonmortaj de klerikalismo. Anis ĉe LII hispanaj lucernoj kiel Santiago Ramón y Cajal (Nobel-premiito pri medicino en 1906), la poezi-majstroj Antonio Machado kaj Juan Ramón Jiménez (Nobel-premiito pri literaturo en 1956), la filozofo kaj verkisto Miguel de Unamuno... Kunlaboris kun LII Henri Bergson, Charles Darwin, Lev Tolstoj, Robindranath Tagor... Nome la kremo de la tutmonda tiutempa intelektularo.

Kiel dirite, dank’ al la klopodoj de LII, kreiĝis la Konsilio por Stud-Vastigo en 1907. Pere de la Konsilio, hispanaj studentoj estis senditaj al plej prestiĝaj universitatoj en la mondo kaj revenis trapenetritaj de vibroj novaj, universalaj kaj fekundaj. Ĉi-kuntekste, vojaĝis al Germanio eminentuloj kiel la filozofo José Ortega y Gasset, la juristo Fernando de los Ríos, la matematikisto Julio Rey Pastor ktp, ktp, ktp... Kaj ni komencis eksporti filozofion; niaj matematikistoj kaj fizikistoj verkadis por plej altnivelaj internaciaj revuoj; nia kulturo, por la unua fojo post niaj oraj jarcentoj (la deksesa kaj la deksepa), sukcesis sinkroniĝi kun la eŭropa, sukcesis universaliĝi eĉ pli ol en tiuj jarcentoj, ĉar pleje karakterizas la tiame ekintan periodon, konatan kiel Arĝenta Epoko, la plureco de la universaliĝoj: ĉe la areoj kultura, filozofia, arta, scienca...

Kaj en Oktobro 1910 la Konsilio por Stud-Etendo generis modelan institucion, la Studentan Restadejon, kun la celo doni al la junaj homoj integran edukadon surbaze de scienca rigoro, laikeco, toleremo, humaneco, responso... Ĉe la tiea laboratorio pri fiziologio, estrata de Doktoro Negrín (kiu poste, de 1937 al 1945, estis ĉefministro de la Dua Hispana Respubliko), edukiĝis Severo Ochoa (Nobel-premiito pri medicino en 1959). Tie kunloĝis, kunvivis, kunkreis, kunrevoluciis la kulturan panoramon la muzikisto Salvador Bacarisse, la pentristo kaj poeto José Moreno Villa... Kaj Federico García Lorca, la pentristo Salvador Dalí, la kino-reĝisoro Luis Buñuel, la poeto Emilio Prados... Tie oni ricevadis la vizitojn de la poetoj Rafael Alberti, Luis Cernuda, León Felipe, Pedro Garfias, Jorge Guillén, Dámaso Alonso, Pedro Salinas, Gerardo Diego, Manuel Altolaguirre... Nome tie aŭroris la plejado nomata Generacio de 1927(8), kies “genia epigono”, en vortigo far Dámaso Alonso, estis ĝuste kaj juste Miguel Hernández... Tie prelegis, inter multaj aliaj internaciaj eminentuloj, Albert Einstein, Marie Curie, Paul Valéry, Igor Stravinski, Le Corbusier, Louis Aragon, Howard Carter, Louis de Broglie, Herbert George Wells, Max Jacob...

Kaj el tiu institucio burĝonis multaj el la homoj, kiuj en 1931 transprenis politikajn responsojn ĉe la proklamiĝo de la Dua Hispana Respubliko aŭ dua provo fare de la jam menciita klera parto de la burĝaro, ade bridata de la oligarkio kaj ties tentakloj religia kaj armita, por efektivigi sian revolucion. Sed la plej surpriza fakto estas, ke la analizkapablo, kiun la tie aplikata pedagogio forĝis ĉe la idoj de tia progresema burĝaro loĝantaj en la Restadejo sekvigis, ke multaj el ili transklasiĝis, identigis sin kun la laborista klaso, aliĝis al ties vicoj, kundividis kun ĝi la tiaman imponan kolektivan revon aŭ antaŭsenton, ke io ŝanĝiĝos, ke ĉio ŝanĝiĝos, ke la revolucio kaj la emancipiĝo de la laboristoj eblas, ke ia nova mondo preskaŭ tuŝeblas per la pinto de la fingroj. Kaj tia kolektiva revo estis la sparko kiu, aplikata al la supre priskribita kultiv-atmosfero, estigis la vivon de nia sen-egala Generacio de 1927.

Oni ne ofte renkontas tiom da genioj kunaj, ja tiaj ne naskiĝas el spontana generado. Nur procezoj kiel la ĵus elmetita igas ilin ĝermi kaj kreski kiel fungoj post la pluvo. Fine, kiam faŝismo puĉis kontraŭ la popolon, la plejmulto el niaj poetoj lokis sin kun ĝi, ŝultro-ĉe-ŝultre, kun siaj armiloj kaj/aŭ siaj versoj.

Bele, se mi havus fronte al mi tiuspecan burĝaron kiel klasmalamikon. La plumpeco, et-animeco kaj pita staturo intelekta kaj politika de la nuntempaj reprezentantoj de tia tendaro, homoj kiel Rajoy, Cospedal, Pons, Aguirre(9) kaj la cetera bando, devus hontigi ties balotantojn kaj certe malplivalorigas ties klasrivalojn.

Kaj nun ni povas jam reveni al Miguel Hernández. La kadro jam estas skizita. Ankaŭ li estas mirinda produkto de tia kolektiva revo kaj de tia Arĝenta Epoko, tamen li ne devenis el la klera progresema burĝaro. La patro, kvankam ne malriĉa, tamen humila, aŭstera, sovaĝa, malklera, devigis la filon, kiam tiu fariĝis 14-jara, forlasi la lernejon kaj sin dediĉi al paŝtado de la propraj ŝafaro kaj kapraro. De tiam, ĉio okazis kun kapturna rapideco. En la al li restanta deksepo da vivjaroj, Hernández evoluis memlerne kaj mirige, transiĝis en poezian fenomenon, kiu surprizis ĉiujn. Grandega poeto, la ĉiliano Pablo Neruda (Nobel-premiito pri literaturo en 1971), jene esprimis sian admiron al nia Miguel: “En miaj jaroj kiel poeto, kaj kiel vaganta poeto, mi povas aserti, ke la vivo ne donis al mi la eblon kontempli plian similan fenomenon de alvokiĝo kaj de elektra vorta saĝo”.

Kaj, kvankam socie Miguel ne samdevenis kiel la ceteraj dudeksepaanoj, la procezoj, kiujn li kaj liaj kompanoj sekvis, ĝis ili konsciiĝis pri la hispana realo, pri la kruda realaĵo de lando dum jarcentoj dominata de kacikoj kaj klerikoj, tre similis. Lorca trairis hispanajn vilaĝetojn, vilaĝojn kaj eĉ urbojn per la migra teatro “La Barraca” (La Barako), sub la protekto de la Respubliko, kaj redonis al la popolo kion oni antaŭ longe forprenis de ĝi: ties klasikan teatron. Hernández partoprenis en la Pedagogiaj Misioj de la Respubliko kun la celo porti al vilaĝetoj nociojn pri scienco kaj historio, librojn, filmojn, registritan muzikon, teatrajn prezentadojn, poemdeklamadojn... En kelkaj vilaĝoj, kaj la geaktoroj de La Barako kaj la intelektuloj de la Misioj estis ricevataj de kacikoj kaj pastroj kiel “ateistoj celantaj detrui la eklezion”. Lorca difinis sin “partiano de la malriĉuloj” kaj aldonis: “Ĉi-monde mi estas kaj ĉiam estos partiano de l’ malriĉaj. Ĉiam mi estos partiano de la nenihavaj, al kiuj oni rifuzas eĉ la trankvilon de la nenio. Ni, la homoj intelekte signifaj, edukitaj en la averaĝa etoso de tia klaso, kiun ni povas nomi liberala-bonhava, vokatas al sinofero. Tion ni akceptu”. Jen eksterordinara deklaro pri transklasiĝo, kiun sekvis jena alpreno de pozicio kiel kreanto: “Oni lasu la bukedon de lilioj kaj ĝistalie enŝlimiĝu por helpi la serĉantojn de lilioj”. Kaj Miguel, kiu venis el la religia integrismo de sia naskiĝvilaĝo, Orihuela, Miguel, kiu venis el religia manipulado far Ramón Sijé (pseŭdonimo de José Marín Gutiérrez, la adresato de la Hernandez’a “Elegio”, unu el la funebraj poemoj plej imponaj el la hispana poezio) kaj far la kanoniko Luis Almarcha, kontakte kun la reala Hispanio, kun la poetoj lokintaj sin ĉe la popolo kaj ties aspiroj, ekkonsciis pri siaj esto kaj stato, pri sia deveno, pri sia manipuliĝo, kaj tion li priversis jene en sia poemo “Faru al mi rideton”(10):

Mi tre kontentas, ĉar mi liberiĝis
je la serpento scia pri kupoloj,
kiun senskvamigadas kazubloj kaj kalikoj;
en mian buŝon ĝia vosto metis aloon, ĝia ringar’ ekzekutista
subpremis kaj malfeliĉigis la nodohavan sangon miakoran.
Mi venas dolorplena el infer’ de frenezaj incensujoj,
el pleje stulta gloro: faru al mi rideton.
Faru al mi rideton, ĉar mi venas
tien, kie vi staras, la ĉiamaj,
la homoj, kiuj kovras per spikoj kaj grapoloj la buŝon de la hom’ sur nin kraĉanta,
kaj kun mi ĉe skafaldoj, forĝejoj, fornoj, sulkoj
deprenas sian kronon el ŝvito ĉiutage.
(...)

Kaj en la prologo de sia poemaro “Vento de l’ popolo”, dediĉita al la samgeneraciano Vicente Aleixandre (Nobel-premiito pri literaturo en 1977), Miguel belege formulis la bazojn de novaj engaĝiĝintaj estetiko kaj etiko, kadre de sia poezia okupo:

Vicente: Nin, naskiĝintajn poetoj inter ĉiuj homoj, faris poetoj la vivo apud ĉiuj homoj. Ni ŝprucadas el la fonto de la gitaroj alprenataj de l’ popolo [...] Nia fundamento ĉiam estos la sama: la tero. Nia destino estas veni fine al la manoj de l’ popolo. [...] Ni poetoj estas vento de l’ popolo: naskiĝas por blove pasi tra ties poroj kaj konduki ties okulojn kaj ties sentojn al la plej belaj pintoj. [...] Piede de ĉiu jarcento, la popolo atendas la poetojn kun la orelo kaj la animo etenditaj.

Tute ne flugfolieca lingvaĵo. Poezio kun majusklo. Poezio kun siaj plej imponaj kaj aŭtentaj atributoj. Poezio, kiu tra ĉiuj poroj elŝvitas veron. Kia grand-animeco! Por mi, diri Miguel Hernández egalas diri veron, teron, pasion, poeton, kiu ĉe la fronto elpafas belon el la buŝo(11), konstruante verso-post-verse unu el la plej impresofaraj lirikaj monumentoj al la popolo, al la amo kiel tragika destino, al la edzino, al la filo, al la espero malgraŭ ĉiaj malgraŭoj: “Min lasu en espero”, li krias en sia “Lasta kanto”. Diri Miguel Hernández egalas vibradi antaŭ liaj senmortaj “Elegio”, “La infano plugisto”, “Por la liber’ mi sangas, batalas, vivas plue”, “Kanto de la edzo soldato”, “La trajn’ de la vunditoj”, “Lulkantoj pri la cepo”, “Tri vundoj trafis homon”, “La buŝo”... Diri Miguel Hernández egalas diri konsekvencan homon, kiu preferis morti ol perfidi la idealojn, por kiuj li batalis dummilite, kiel la venkintoj al li proponis... Diri Miguel Hernández!...

Jen lia “Kanto de la edzo soldato”(12):

Mi kovris vian ventron per am’ kaj semo-tero,
la eĥo mia-sanga pulsadas via-grunde,
kaj soke mi atendas ĉesulke kun espero:
jen venis mi ĝisfunde.

Brunino alt-okula kun turaj lumaj altoj,
edzin’ de mia haŭto, viv-gluto infinita,
kreskadas viaj mamoj al mi kun folaj saltoj
de cervo koncipita.

Jam vi aspektas ia kristalo delikata.
Timante: ŝi rompiĝos ĉe stumblo eĉ pro brizo,
mi farus ŝirmo-cele el mia haŭt’ soldata
la arbon de ĉerizo.

Apog’ mia-flugila, spegul’ de mia sino,
al vi mi donas vivon per rifuzata morto
kaj, kugle sieĝate, mi amas vin, edzino,
celate de perforto.

Ĉe la ferocaj ĉerkoj gvatantaj ĉearbuste,
ĉe l’ senrimede mortaj sen foso kaj absolvo
mi amas vin kaj volus kisadi vin perbruste,
edzin’, eĉ sur la polvo.

Se mia frunto pensas pri vi ĉe l’ batal-kampo,
la bildo l’ frunton faras nek milda kaj ne frida,
kaj vi al mi alvenas kvazaŭ buŝeg’ en rampo,
dentaro nutr-avida.

Vi fronten skribu, sentu, ke en tranĉe’ mi spiras,
elvokas vian nomon tenante la fusilon,
defendas povran ventron, kiu al mi sopiras,
defendas vian filon.

Naskiĝos nia filo, la pugnon kunpremita,
volvita en gitaraj kaj venkaj jubil-ventoj.
Ĉeporde mi seniĝos je mia viv’ milita,
je krifoj kaj kojndentoj.

Por vivi plu necesas mortigo abomena.
Mi vojos en la ombron de la harar’ lontana
kaj dormos sur littuko amela kaj bru-plena
el kudro via-mana.

Krurparo nebridebla akuŝen iras rekte,
kaj nebridebla buŝo kun lipoj nedreseblaj.
Mi solas kun eksplodoj kaj breĉoj interplekte,
dum vi trairas vojon el kisoj nebrideblaj.

La pac’ de mi forĝata por nia filo estos,
fine en oceano da ostoj preteritaj
forsinkos niaj koroj el ŝip-pere’ kaj restos
nur viro kaj virino per kisoj eluzitaj.

Federico García Lorca mortis murdita de faŝistaj kugloj la 19an de aŭgusto 1936 ie, inter la vilaĝoj Víznar kaj Alfacar (Granada). Oni ankoraŭ ne scias, kie troviĝas lia tombo. Ankaŭ Miguel Hernández Gilabert mortis murdita (nur “kruela murdo” oni povas epiteti la rifuzon sendi la poeton, serioze malsanan je tuberkulozo, al la hospitalo Porta Coeli de Valencia) en la Poradolta Korektejo(13) de Alicante, la 28an de marto 1942. Responsis: la Franco’a faŝismo kaj la “Sankta Patrino Eklezio” – nome la t.n. naci-katolikismo – per la homo poste nomumita episkopo de León, Luis Almarcha, konfidato de la diktatoro kaj iama mentoro de Miguel Hernández. Almarcha, per simpla telefonvoko, povintus ne nur aranĝi, ke nia poeto estu translokita al la hospitalo Porta Coeli de Valencia, sed ankaŭ atingi lian liberigon el la lasta el la multaj karceroj, kie li ŝimis pro la fakto, ke li defendis la laŭleĝan respublikan reĝimon, demokratie elektitan de la popolo, kontraŭ la perfidajn generalojn, kiuj ribelis kontraŭ ĝin.

La plejmulto el la ceteraj membroj de la Generacio de 1927 devis ekziliĝi. Multaj el ili mortis sen revidi Hispanion; aliaj revenis post la forpaso de la diktatoro. Interne ekzilitaj restis ne multaj pli ol Dámaso Alonso kaj Vicente Aleixandre. Kiel dirite, ĉi lasta ricevis la Nobel-premion pri literaturo en 1977. Tiel oni premiis, fakte, la tutan Generacion de la Respubliko, la poetojn de tiu Hispanio, kiun la oligarkio kaj ties sekcioj spirita kaj armita ne lasis esti ebla, oni premiis ĉiujn homojn el la Arĝenta Epoko, kiuj, kune kun siaj versoj, artoj kaj sciencoj, por ĉiam staros niakore, ĉar ili estas vento de l’ popolo.

Pri ili ĉiuj mi pensas, kiam mi deklamas la spirhaltigajn versojn de nia Miguel Hernández el lia “Elegio”(14):

Plorante, zorgi volas mi pri l’ horto,
en kies tero vi, kompano kara,
kuŝadas sterke ekde l’ frua morto.

Nutradu ĉi dolor’ sen plor’, amara,
bukcenan, pluvan kaj orgenan ĥoron,
ke mi al papavaro velko-stara

kiel nutraĵon donu vian koron.
Ĉe mi doloroj svarmas nun sen sato:
eĉ en la spiro havas mi doloron.

Manfrapo ege dura, frosta bato,
la nevidebla hak’ definitiva,
ekpuŝo kruda vin faligis, frato.

Amplekse plejas mia vund’ aktiva,
mi veas en mizer’ super mizeroj
kaj sentas pli vin morta, ol min viva.

Mi, sur kadavro-stoploj, sen esperoj,
sen homa varmo, paŝas senkonsola
de mia kor’ al miaj viv-aferoj.

Ekflugis frue via morto bola,
l’ aŭroron frue vekis lumostrio,
surtere frue vi ruliĝas sola.

Malbenon al la mort’ en ampasio!
Malbenon al la vivo senatenta!
Malbenon al la ter’ kaj la nenio!

Eksplodas mia-mane ŝtorm’ aŭtenta
el ŝtonoj, fulmoj kaj ĉirpegaj hakoj,
je katastrof’ soifa, malsat-senta.

Mi fosos en la ter’ per dent-atakoj,
ĝin trae mi disigos, flanken ŝovos,
aŭdiĝos sekaj, ardaj, dentoklakoj.

La teron minos mi, ĝis vin mi trovos.
Vian kranion kisi, jen la celo.
Malligi, revenigi vin mi provos

al miaj horto kaj fig-arb’ en helo
sur la skafaldoj altaj de la floroj.
Via animo birdos, abelĉelo

el plej anĝelaj vaksoj kaj laboroj;
revenos vi al dolĉa kvero-maro
el sokoj de l’ plugistoj trobadoroj;

gajiĝos mi ĝis l’ ombro de l’ brov-paro;
de flank’ al flank’ irigos vian sangon
dispute l’ fianĉin’ kaj abelaro.

Avara am’ instigas mian langon
vin voki, frat’ kun velur-kor’ jam ŝima,
de migdalaro ŝaŭma en la blankon.

Jen mi al la rozar’ flugil-anima
de l’ krema migdaluj’ por konversado
postulas vin longdaŭra kaj intima,
kamarado plej kara, kamarado.

Sanon kaj poezion!

Notoj:

1.- “furioze homecan”: esprimo prenita el la titolo de la poemaro “Furioze homeca anĝelo”, de la hispana poeto Blas de Otero (1916-1979).

2.- “kamarado plej kara”: El la lasta verso (“kamarado plej kara, kamarado”) de la Hernandez’a poemo “Elegio”, en traduko de Miguel Fernández.

3.- Franco (prononcu franko): Francisco Franco Bahamonde (1892-1975), la plej grava el la perfidaj generaloj, kiuj, en 1936, kun la apogo de la reakcio (faŝismo, integrismo, oligarkio, eklezio...), puĉis kontraŭ la Duan Hispanan Respublikon, laŭleĝan reĝimon balote elektitan de la hispana popolo en 1931, kaj estigis la Hispanan Enlandan Militon (1936-1939), en kiu mortis pli ol unu miliono da homoj. Franco do estis ne nur responsulo de tiaj mortoj, sed ankaŭ estro de la unusola falangisma (faŝisma)-tradiciisma partio “FET y de las JONS”; ŝtatestro ĝis sia morto: frosta-sanga tirano, kies mano neniam tremis ĉe subskribo de mortpunoj; elradikiginto de ajno kun odoro je libero aŭ rilata al la progresema respublika aŭ liberecana paseo; eksterminto de la historia memoro de la hispana popolo; groteska bigoto, kiu epitetis sian puĉon “Krucmilito por la Nacia Liberigo” kaj, kun la kompliceco de la “Sankta Patrino Eklezio”, starigis naci-katolikisman regadon; murdinto de homoj de li nomataj “judaj-framasonaj-marksismaj”, kies ununura delikto estis pensi alie ol li... Kaj, tamen, li gajnis la militon, i.a. pro la priplorinde fia konduto de la burĝaj eŭropaj demokratioj, kiuj, anstataŭ apogi la fratan Hispanan Respublikon, kunaŭtoris la hontruĝigan “Traktato pri neinterveno”, malgraŭ ke ili sciis, ke la itala faŝismo kaj la germana naziismo malavare helpadas la puĉintojn. Ekzemplu tion la barbara aviadilbombado far la germana “Legio Kondoro” sur la civilan loĝantaron de la – ekde tiam tragike fama – eŭska urbo Gernika, bombado kiu animskurĝe atestas – kiel senmortigite de Pablo Picasso en samnoma pentraĵo – pri senbrida helpo de Hitlero al la perfiduloj kaj kiu instigas onin denunci la krimojn de faŝismo kaj la ĉielklaman malnoblecon de la tiamaj eŭropaj “demokratioj” , kiuj, per sia pasiveco kaj per sia agnosko de la Franco’a reĝimo, lasis la hispanan popolon en la faŭko de faŝisma diktaturo por daŭro de kvardek jaroj. Sur la muroj de multaj preĝejoj ankoraŭ nun, en la demokratia Hispanio, suras memorigaj ŝtonoj kun listo da nomoj sub jena titolo: “Falintoj por Dio kaj por Hispanio” . Kompreneble, temas ekskluzive pri falintoj el la Franco’a partio ĉe la “Krucmilito por la Nacia Liberigo”. Kaj la eklezio ne hontas, samkiel ĝi ne hontis, kiam en la kirkoj ĝiaj pastroj kaj episkopoj bonvenigis la krimulon Franco, levante faŝisma-salute brakon al la diktatoro, paŝinta sub baldakeno (sakralaĵo rezervata nur al la bildoj de la sankta madono, de la sanktuloj kaj de la monstranco, nur kiam tiu entenas konsekritan hostion, kiu, laŭ katolika kredo, estas la korpo de Kristo). Kaj la eklezio ankoraŭ ne petis pardonon. Kaj la Popola Partio (PP), la nuntempa hispana dekstrularo, pli proksima al la eŭropaj partioj transdekstraj ol al la demokratiaj, ankoraŭ ne kondamnis specife la franco’ismon – memkompreneble: la fondinto kaj nuna honor-prezidanto de PP estas Manuel Fraga Iribarne, eksministro de Franco! – kaj kontraŭstaras ĝian enprocesigon pro krimado tra la tuta diktaturperiodo. Hontinde! Tiel pluiras la Historio.

4.- “lukse vivtenata konkubino”: esprimo uzita de Joan Ridao, deputito el la sendependisma politika partio ERC (Kataluna Respublikisma Maldekstrularo) fine de 2010 en la hispana parlamento por karakterizi la parazitecon de la hispana eklezio.

5.- Galdós: Benito Pérez Galdós (1843-1920), romanisto, dramaturgo kaj kronikisto, unu el la lucernoj de la hispana literaturo kaj majstro super majstroj sur la tereno de la realisma romano.

6.- Tejero (prononcu teĥero): Antonio Tejero Molina, subkolonelo de la hispana ĝendarmaro nomata “Guardia Civil” (Civila Gvardio), kiu la 23an de februaro 1981, kun bando da armitaj gvardianoj, enrompis en la hispanan parlamenton kaj kidnapis la deputitaron atendante la aperon de certa militisto, kiu, feliĉe, neniam alvenis. La puĉoprovo do fiaskis, sed la bildo de tia patri-savulo – pajlohomo de la plej konservativaj armeanoj aŭ armitaj tentakloj de la plej reakciaj soci-tavoloj, kiuj ne toleris eĉ politikan sistemon sub reĝado de Johano Karlo la Unua, elektita ne de la popolo sed de la diktatoro Franco mem –, kun tri-pinta lakita ĉapo, pistolo enmane kaj gesto minaca kontraŭ demokratie elektitajn reprezentantojn de la popolo, ĉirkaŭiris la mondon estigante honton kaj indignon ĉe la plimulto de la hispanoj.

7.- kaciko: (aldone al la du signifoj en NPIV) (f) (fm): Homo, kiu, ĉefe en vilaĝoj aŭ kamparaj distriktoj aŭ regionoj, uzas troan influon ĉe politikaj-sociaj aferoj.

8.- Generacio de 1927 (nomata ankaŭ Generacio de la Respubliko; en la hispana literaturhistorio oni dividas periodojn laŭ tempaj “generacioj”, simile al la E-literatura disdivido laŭ baze geografiaj “skoloj”): Ĉiuj hispanaj poetoj ĉi-alinee menciitaj, kune kun ne pokaj ne menciitaj, apartenas al la Generacio de 1927, granda plejado de grandaj poetoj nomata tiel, ĉar, en 1927, kadre de la tricentjara jubileo de la morto de la hispana baroka poeto Luis de Góngora (Gongoro) (1561-1627), ili depostulis liajn poetikon kaj verkaron. Miguel Fernández, la aŭtoro de ĉi eseo, nuntempe laboradas super esperantigo de poemoj de plej diversaj dudeksepaanoj kaj de ties majstroj, kun la intenco prezenti kiel eble plej ampleksan kaj kompletan komenthavan antologion de la Generacio de 1927.

9.- Mariano Rajoy, María Dolores de Cospedal, Esteban González Pons, Esperanza Aguirre, nuntempaj gvidantoj de PP, pri kiu vidu noton (3).

10.- En traduko de Miguel Fernández.

11.- Vere imponas konata foto de Miguel Hernández soldate kostumita kaj en poemdeklamado ĉe la fronto. Kadre de la Hispana Enlanda Milito, ĉe la respublikana flanko, funkciis servo nomata “Laŭtparolilo de la fronto” kun tri agadmanieroj. Unu el ili disvolviĝis en la ariergardo, alia havis kiel celon amuzi kaj samtempe animi la batalantojn ĉe la batalkampo kaj, fine, la tria, pli konforma al la nomo donita al ĉi servo, jene plenumiĝis: ĉe la frontoj oni instalis laŭtparolilojn direktitajn al la kontraŭaj tranĉeoj, tiel ke la malamikaj soldatoj kiel eble plej bone povu ricevi la voĉon de la respublikanoj. Per multaj el siaj poemoj, Miguel Hernández sin turnis al la soldatoj propraj kaj al tiuj ĉe kontraŭaj pozicioj.

12.- En traduko de Miguel Fernández, ĉerpita el “Miguel Hernández, poeto de l’ popolo”.

13.- korektejo: institucio, kie, pere de severa eduk-sistemo, oni provas korekti la deliktan konduton de la tie loĝigitaj neplenaĝuloj.

14.- En traduko de Miguel Fernández, ĉerpita el “Miguel Hernández, poeto de l’ popolo”.