IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LA  POPOLSTILO  EN  LA  POEZIO  DE  LORCA

Antonio Marco Botella

Prelego farita en Pineda de Mar okaze de la Internacia Esperanta Semajno okazinta en la jaro 2009.

    Oni ne bezonas tro esplori por komenti certajn karakterizojn pri la poezio kaj teatro de Federico García Lorca, ja en la kerno de sia verkaro ĉiam vibras substrekindaj aspektoj, kiuj ebligas ne nur al simplaj komentoj, sed ankaŭ al profundaj studoj. Hodiaŭ mi enfazos tiujn elstarindajn nuancojn de la populareco, lia popolstilo, kiujn li ofte uzas sen perdo de lirika nivelo kaj eĉ donante al tiuj esprimoj muzikajn resonancojn. Federico posedis certan magion, kiu ebligis al li transformi la plej simplan kaj modestan vorton en muzika sono, kaj tio estas sendube privilegio de elektitoj de la genio.
    García Lorca estas unu el la plej grandaj figuroj de la liriko de sia epoko, li estis krom poeto, ankaŭ grava teatroverkisto, muzikisto kaj sorĉa prelegisto. Li ricevis lecionojn pri muziko de la fama Manuel de Falla, kiu aŭguris al li brilan estonton kiel muzikisto, sed Lorca, kvankam lertege ludis gitaron kaj pianon, ne sekvis la konsilon de la majstro daŭrigi siajn studojn en Parizo. Li estis ja en tiu momento unu el tiuj eksterordinaraj homoj, kapabla krei belecon, veki entuziasmon kaj mirinde ĉarme transformi ĉion kion li tuŝis...

    En 1919, Lorca translokiĝis de Granado al Madrido por ekstudi en la Madrida Universitato. Profunde sentanta la allogon de la poezio, li sin dediĉis plene al ĝi, kaj en 1921 li publikigis sian unuan poezian verkon, "Poemlibro", ricevita kun varia opinio de la tiamaj rezencistoj. En tiu tempo, Lorca jam verkis siajn poemojn per oksilabaj versoj, laŭ la modelo de la antikvaj romancoj: la poezio de la antikva hispana popolo oni esprimis dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj, ne nur per la dokta esprimo de poetoj senkomparaj kiel Garcilaso, Gongoro, San Juan de la Cruz, Lope de Vega, Calderón, Quevedo k.a. sed ankaŭ kaj precipe per la popola poezio de la Romancaro kaj Kanzonaro devenanta el la profundo de la mezepoko: riĉa trezoro de koploj kaj kanzonoj tre popularaj, el kies esencoj suĉis tiuj grandaj poetoj.
    Lorca, ne nur uzis la romancon por vesti sian poezion, sed li admiris la spontanajn kaj popularajn antikvajn koplojn. Jen kion li pensis kaj skribis pri tiu versoformo:

    "De la jaro 1919, en la periodo de miaj unuaj paŝoj en la poezio, mi studadis pri la formo de la mezepoka romanco kiel la plej taŭga kaj adekvata por esprimi miajn sentojn. La tradicia romanco estis ĉiam rakonta, kaj tio donis popolan karakteron kaj popularecon al la poezio. Mia celo estis kunfandi la romancon rakontan al la lirika, kaj por atingi tiun karakteron mi multe strebis".

    La plej gravaj kritikistoj koncidis en la opinio, ke li, García Lorca, efektive sukcesis atingi la indikitan celon per tiuj du elementoj: tradicio kaj avangardismo.

    En 1927, kelkaj el la plej bonaj hispanaj poetoj, V. Aleixandre, Alberti, Gerardo Diego, Dámaso Alonso, Pedro Salinas, Jorge Guillén, Cernuda, Altoaguirre, García Lorca k.a. decidis celebri la tricentjaran datrevenon de la forpaso de la granda poeto de la 17-a jarcento Luis de Góngora y Argote (Gongoro). Tiu grupo ricevas la nomon "Generacio de la 27-a", ĉar estas tiam kiam montriĝas ilia maturiĝo en poezio, kies plej alta celo estis krei puran belecon per imagopovo, bildoj kaj metaforoj, uzante la tradician metron popolan aŭ kultan. Tiuj poetoj kontribuis al tiu atingo per iliaj respektivaj verkoj. Lorca atingis altan pinton per sia verko "El Romancero Gitano" (t.e."La cigana Romancaro"-1928), kiu, kun siaj teatro-verkoj donis al li tutmondan famon kaj grandan popularecon, tiom da, ke eĉ la plej malklera homo de la sudhispana socio de la jaroj dudekaj (precipe la andaluza), en oftaj kazoj, eĉ analfabetoj, fieris reciti parkere kelkajn el tiuj poemoj.

    Mi ne povas forgesi anekdoton kiun mi mem vivis en Granado, kiam mi loĝis en tiu bela urbo ankoraŭ sub la diktatora reĝimo de Franco, dum tiuj tristaj tagoj kiam mizero ŝvebis en ĉiuj anguloj de nia socio. Nu, certan tagon, mi vizitis kvartalon Albajcin, kaj en unu el tiuj dometoj kie oni kantis kaj dancis andaluzan folkloron al la tiamaj malabundaj turistoj, modesta homo, kun mizera aspekto, recitis poemojn de Federico. Speciale impresis al mi jenan romancon, kiun mi jam de antaŭ longe konis, sed neniam mi aŭskultis tiel muzike kaj pasie recitata, temas pri jena poemo:

La malfidela edzino

Ĉar mi kredis ŝin fraŭlino
al river' mi kun ŝi iris,
sed ŝi estis jam edzino.
Estis en Jakoba nokto
kaj pro kvazaŭ kompromiso
la lanternoj estingiĝis
kaj ekĉirpis arde griloj.

Ŝiajn mamojn mem dormintajn
palpis mi ĉe stratofino
kaj subite ili floris
kvazaŭ hiacinta spiko.

La subjupo amelita
sonis kiel pec' da silko
same kiel sonas ŝtofo
kiun ŝirus dek tranĉiloj.

Sen arĝentolumaj ludoj
arboj kreskis en fikcio
kaj hund-horizonto bojis
ĉe la transrivera nigro.

Preter la rubusoj, junkoj,
dornoplantoj kaj vepr-pikoj
faris mi sub ŝiaj haroj
etan foson sur la ŝlimo.

Mi demetis la kravaton,
ŝi la bluzon de virino,
mi la revolvero-zonon,
ŝi gajnojn el pur-silko.

Ne troveblas fajna haŭto,
nek konketoj, nek lilioj,
nek kristaloj kun lunlumo
helas kun pli granda brilo:
ŝiaj kruroj el mi fuĝis
kiel fiŝo je surprizo,
la duono ŝajne brulis
plena la duon' de frido...

Mi trakuris tiun nokton
per brilperla ĉevalino
la plej belan el la vojoj
sen la selo kaj sen bridoj.

Mi, ĉar viro, ne konfesos
kiaj estis ŝiaj diroj,
lum' el saĝ' kaj diskretemo
diktas al mi prudentiĝon.

Ni forlasis la riveron,
ŝin malpuris sabl' kaj kisoj,
ja batalis kontraŭ l' vento
blankaj glavoj de l' iridoj.

Mi kondutis laŭ mi estas:
kiel vera ciganido,
silkan kudrilujon flavan
donis mi al ŝi kun digno.

Kaj ne volis mi ŝin ami,
ĉar estante jam edzino
ŝi survoje al rivero
deklaris min trompe fraŭlino.

    Sed mi tuj diru, ke tiu anekdoto ne estis escepta kazo, dum mia plurjara restado en Andaluzio mi povis konstati, ke la adoro de andaluzoj al la persono kaj poezio de Federico ne nur oni sentis en Granado sed ankaŭ ĉe la tuta sudo de Hispanio. Ne unu solan fojon mi vizitis kafejojn en pluraj gravaj andaluzaj urboj, kie sur modesta estrado oni prezentis je tiu horo de la postmanĝo kaj post la vespermanĝo mallongajn teatraĵojn, tipajn dancojn kaj kantojn aŭ deklamo de poemoj, el kiuj la plej aplaŭdataj estis tiuj de García Lorca, ĝuste tiam malpermesitaj de la hispana reĝimo.
    Federico uzas tre ofte ordinarajn vortojn kutime uzitaj nur de la popolo, kiuj tuŝitaj de lia magia plumo transformiĝas en ĉarmaj esprimoj. Ekzemple, kiam en la ĵus recitata poemo li povus uzi la vorton "soltera" t.e. fraŭlino, li elektas "mozuela", kaj en la sekvanta verso anstataŭ "esposo" t.e. edzo, li uzas "marío", kies prononco flugas en la aero kun muzikaj resonoj, nuanco tute ne rara ja li ankaŭ krom poeto estis bona muzikisto.
    La poezio de Lorca, apertaj al ĉiuj postuloj de la modernismaj fluoj, venas tamen tra la vojo de la klasikismo kaj de la kultismo: aperas ĉiam en liaj versoj certaj resonancoj de la klasikismo de Lope kaj kultismo de Gongoro. Oni povus citi multenombrajn ekzemplojn de okulfrapaj metaforoj, kiel tiuj versoj ĵus recitataj kiam diras:

Mi trakuris tiun nokton
per brilperla ĉevalino
la plej belan el la vojoj
sen la selo kaj sen bridoj...

aŭ tiuj aliaj kun lirikaj akcentoj kiuj kantas:

Sen arĝentolumaj ludoj
arboj kreskis en fikcio
kaj hund-horizonto bojis
ĉe la transrivera nigro.

    Kvankam se ni bone analizas la poemon, ĝi estas plena de tiuj mirindaj metaforoj. tiel trafaj ke en neniu momento lacigas la aŭskultanton.
Vero estas, ke la "Cigana Romancaro" estas riĉa trezoro konsistanta el interesaj popolaj rakontoj en kiuj ne mankas tiuj kiuj pli enfazas la lirikan detalon ol la emocio de la priskribo. Unu el tiuj parfumitaj poemoj estas jena:

La monaĥino-ciganino

Silento el kalk' kaj mirto.
Inter herboj fajnaj malvoj.
Monaĥin' sur ŝtofo flava
brodas bele keirantojn.

La sep birdoj de la prismo
flugas el la kandelabro.
La preĝejo diste grumblas
kiel urs' sur dorso-staro.

Kiel bele ŝi ja brodas!
Kiom lindas la brokaĵoj!
Volas ŝi sur ŝtofo flava
brodi florojn el la ravo,
kiujn ŝia fantazio
revas per la flor-ornamoj.

Kiaj fajnaj sunofloroj,
magnolioj kun bunt-strasoj!
Kiaj lunoj por mes-tukoj!
Kiom belaj la safranoj!
Kvin citronoj sukr-dolĉiĝas
tie, en kuirej-parto.

La kvin vundoj de Jesuo
el la Almeria kampo.
En la monaĥin-okuloj
galopadas du rajdantoj,
kaj rumoro lasta surda
levas de ŝi la korsaĵo.

Ŝi rigardas krutajn montojn,
horizonton kaj nubaron,
ekrompiĝas ŝia koro
el suker' kaj herb-balzamo.

El la dudek-suna revo
kiel vidas ŝi la valon!
Kiom staraj la riveroj
belaj kiel viziaĵoj!

Sed ŝi daŭre brodas
ŝiajn florojn kun ĉarmo,
dum la brizo milde staras
kaj taglumo ludas ŝakon
alte tra la ĵaluzio
kie svenas milde tago.

    La "Cigana Romancaro" estas la verko kiu pli famigis al tiu ĉi granda poeto. La kritikon kiun ricevis tiu libro estis tiel varia kaj ampleksa, ke oni povas paroli pri ĝi dum horoj kaj horoj, sed mi ne tion faros, nur mi konsideras oportuna konigi al vi kelkajn frazojn de la propra opinio de la aŭtoro pri sia verko, gravaj deklaroj kiel vi tuj konstatos. Lorca skribis pri ĝi:

    "La libro, en sia tuto, kvankam ricevis la nomon cigana, estas la poemo de Andaluzio, kaj mi nomas ĝin cigana, ĉar la ciganoj estas plej altaj, plej profundaj, plej aristokratecaj de mia lando, plej reprezentaj de sia propra karakteriza maniero, kaj gardantoj de la fajro, la sango kaj la alfabeto de la vero andaluza kaj universala. Do la libro spegulas Andaluzion kun ties ciganoj, ĉevaloj, ĉefanĝeloj, planedoj, brizoj juda kaj romia, riveroj, murdoj, apud la vulgara noto de kontrabandistoj kaj la noto ĉiela de nudaj infanoj de Kordovo, kiuj mokas Sanktan Rafaelon. Libro, kie apenaŭ aperas la Andaluzio, kiun oni vidas, sed kie tremas la Andaluzio nevidata. Libro, mi jam diru, nepitoreska, nefolklora, nekonvencia, kie ne troviĝas tipaj kostumoj, nek toreadoraj vestoj, nek aliaj tipaĵoj... kie la figuroj moviĝas ĉe fonoj miljare oldaj".

    Tiel parolis pri sia verko García Lorca. Sed tiu libro de poemoj estas tio kion li opiniis kaj ankoraŭ multon pli, ĉar ne nur en tiu verko estas la plej selekta poezio de nia granadano, sed en ĉiu verso de li verkita, ne gravas pri kia temo ĝi estu, inkluzive en lia teatro, aperas ĉiam lia lirikismo senegala kaj lia popolstilo tre klare difinita. Lia speciala vizio pri la homa socio estas instinkte kontraŭa al ĉia normo starigita de leĝoj, kiuj, iamaniere limigu la homan liberon. El tio lia simpatio por ciganoj, homoj kun liberecanaj inklinoj, kiuj malfacile akceptas la konvenciojn kaj formalaĵojn de rigora socio...

    "Esti naskiĝinta en Granado -li iam diris- inklinas min al simpatio de ĉiu kiu sin sentas persekutata: ciganoj, judoj kaj negroj". Ĉiujn ili li defendis, kaj ni povas konstati tion ne nur en la romancoj, aŭ en la poemo "Poeto en Novjorko", sed en multaj aliaj versaĵoj.

    Lorca verkis ankaŭ "Poemoj pri Cante Jondo", kiuj brile esprimas la animon de Andaluzio adoptante la formojn kaj stilon popolajn de la andaluzaj kanzonoj, sed la granadano tute ne forlasis sian kutiman teknikon kaj modernan vidpunkton pri poezio.
    Rimarkinde, en lia poezio ankaŭ estas certa tragedia sento kiu, verŝajne, obsedis lin kaj puŝis al li verki kun obstino pri fatalo, fekundeco, vivo, amo, morto...
Pri tiu ĉi lasta temo indikita, ni citu kiel elstaran, elegion kiun li verkis omaĝe al lia amiko, la toreadoro Sánchez Mejías. Al lia mortinta amiko, li dediĉis dramajn lirikajn versojn. Ni citu nur pecon el tiu bela poemo, sendube la plej bona elegio de la hispana liriko dum pluraj jarcentoj, enhavanta ne nur lian kutiman rakontan stilon, sed ankaŭ certan muzikan tonon tute originalan, nur propra de genioj, mi aludas al la poemo "Funebra Kanto por Ignacio Sánchez Mejías", unu el la plej eksterordinaraj ĉijarcentaj toreadoroj, amiko de la renoma "Generacio de la 27-a" kaj mem aŭtoro de teatraĵoj, jen la unua el la kvar poemoj:

La korno-vundo kaj la morto

Je la kvina postagmeze.
Ĝuste batis la kvina postagmeze.
Infan' alportis la littukon blankan
je la kvina posttagmeze.

Kalka korb' antaŭtempe atendanta
je la kvina posttagmeze.
Ĉio estis morto, nur morto restis
je la kvina posttagmeze.

La vento la kotonojn forportanta
je la kvina posttagmeze.
Semis oksid' nikelon kaj kristalon
je la kvina posttagmeze.
Kolombo luktas kontraŭ leopardo
je la kvina posttagmeze.
Kaj kruro kontraŭ angorstreĉa korno
je la kvina postagmeze.

Komencis vibri la burdonosonoj
je la kvina posttagmeze.
L' arseniko kaj fum' de sonoriloj
je la kvina posttagmeze.
Silentas la grupoj ĉe stratofinoj
je la kvina postagmeze.
La taŭro solas kun fieresprimo
je la kvina posttagmeze.

Kiam ekaperis la neĝa ŝvito
je la kvina posttagmeze.
Kiam invadis l' arenon la jodo
je la kvina posttagmeze.
Metis ovojn en la vundo la morto
je la kvina posttagmeze.

Je la kvina posttagmeze.
Precize, je la kvina postagmeze.

    Mia bona amiko Miguel Fernández, sendube la plej klera hispana esperantisto kaj elstara fakulo pri la poezio de Lorca, opinias, "ke tiu simpla esprimo, "la kvina postagmeze", per alterna ripetado, donas al la poemo litaniecan monotonan tonon kiel konvenas al funebra kanto. Oni devus retroiri al la mezepoko por trovi, en la poezio de Jorge Manrique okaze de la morto de lia patro, elegion tiel altnivelan.

    Ankaŭ elstaris García Lorca kiel teatroverkisto: li publikigis teatroverkojn tiel belaj kaj interesaj, ke tiu altiris la atenton kaj laŭdojn de la publiko kaj rezencistoj en Hispanio kaj Ameriko: ni menciu la poezian dramon "Mariana Pineda", al kiu sekvis la farso "La prodigia ŝuist-edzino".
    En 1933 li sukcese prezentas en la teatro Infanta Beatriz de Madrido la trilogian dramon "Sanga Nupto", tragedia verko pri edziĝofesto, kiu malsukcesas, ĉar aperas en plena festo la antaŭa fianĉo de la ĵusedzino pretendanta forpreni la amatinon, konflikto kiu fine solviĝas per mortbatalo de ambaŭ rivaloj sub la lunlumo.

    Poste venis aliaj gravaj teatraĵoj, kiel "Yerma", kiun reprezentis la fama aktorino Margarita Xirgu, verko prezentanta intiman konflikton de malfeliĉa virino pro sia sterileco, kies torturo finiĝas kiam ŝi mortigas sian edzon; Sukcesa kiel la menciitaj lia verko "La domo de Bernarda Alba", kiu temas pri streĉa konflikto de pluraj virinoj disputantaj por viro, kaŭzo de drama malfeliĉo de ĉiuj ili.
    En tiu trilogio, viroj kaj virinoj, ne agas kiel individuoj sed kiel arketipoj de pasioj, sentoj kaj humanaj situacioj ekstertempaj, impulsataj de nebremseblaj primaraj fortoj ekster ĉia rezonado kaj intelektismo, kaj envolvitaj de ancestra fatalismo. La protagonistoj de tiuj dramoj havas kiel literaturaj antecedentoj la puran klasikan tragedion...

    Dum la jaroj tridekaj, tuj post lia kontentiga turneo tra Ameriko kaj sukceso de lia teatraĵo, "La prodigia ŝuist-edzino" en la Hispana Teatro de Madrido, de la mano de la ĵus menciita aktorino Margarita Xirgu, Lorca realigas sian revon prezenti al la popolo la plej bonan teatron ĉe la ĉefplacoj de urboj kaj vilaĝoj, tra itinero apriore proletara, tute simple ĝuante kun la popolanoj la teatron de Calderón, Lope de Vega kaj aliaj famaj hispanaj aŭtoroj. Tio signifis reveni al la originoj de la klasika teatro reprezentata ĉe publikaj placoj. Por tiu projekto li ricevis gravan subvencion de la Ministro pri Publika Instruado de la Dua Hispana Respubliko, prof. Fernando de los Rios, kaj la trupo de li nomata "La Barako" disvastigis per kleraj universitatanoj la teatrokulturon, vojaĝante de urbo al urbo, ja ili aktoris por tiu celo anstataŭ ferii...

    Kiam la intercivitana hispana milito eksplodis kaj Federico estis murdita, neniu povis tion kredi, kaj la novaĵo saltis super landlimoj ĝis la mondofino, sed evidente oni ne povis mortigi lin ja li vivas por ĉiam ĉe la koroj de ĉiu poeziamanto...
    Kun lia morto naskiĝis mito. Tiuj kiuj ne konis lin pro lia vivo, de tiu momento konis lin pro lia morto. Lia verkaro disvastiĝis tra la tuta mondo kaj lia figuro gigantiĝis. La plej gravaj intelektuloj meritoplene parolis pri li, kaj multaj el liaj amikoj dediĉis al li artikolojn, eseojn, poemojn, kiel senprokraste faris Antonio Machado apenaŭ li eksciis ke Federico estis murdita. Jen la poemeto kiun Antonio dediĉis al li:

La krimo okazis en Granado

      Oni vidis lin marŝanta
      inter homoj kaj fusiloj
      tra tre longa frida strato
      eliri al kamp' sen miro,
      ankoraŭ la steloj brilis
      venis haste la ektagiĝo.
      Kiam la orsun' eklumis
      oni murdis Federikon.

      Ne kuraĝis lin rigardi
      la grup' de ekzekutistoj
      ĉiuj fermis la okulojn
      preĝis:"savas vin nek Dio".
      Sango sur la frunt' kaj ventro
      morta falis Federiko.

      La krim' en Granad' okazis.
      Ho, terura malfeliĉo!
      Sciu estis en Granado!
      La Granad' de Federiko!

    Unu el la plej prestiĝaj hispanaj intelektuloj de tiu epoko, la diplomato kaj verkisto Salvador de Madariaga, dediĉis al li jenan poemon:

Elegio al la morto de Federiko García Lorca

                        Du kristaloj nigrolumaj
                        en lia rigardo helis
                        kaj el lia buŝo brilis
                        blanka ombro kiam gestis.
                        Liaj haroj, nokt' sen lumo,
                        la vizaĝ' seren-prezentis
                        koloron oranĝ-olivan
                        geston de cigan' rivelis.
                        Voĉo el gitar-bordono,
                        el lia anim' dissendis
                        la parfumon el bedaro
                        de Granado kiam festis.

                        Cipresoj de l' Albajcino,
                        belaj mirtoj de l' Alhambro,
                        cedroj de l' Generalifo
                        arom', belo, suko, ĉarmo,
                        la ĝoj-bruo de Sevilo,
                        la graveco de Granado,
                        la fajnaj bedar-jasmenoj,
                        geranioj de Triano...
                        El tiu spirito via
                        ŝprucis kvazaŭ filigrano;
                        la Andaluzi' eterna
                        plena de kolor' kaj ravo...

    La poemo estas pli longa kaj tiel bela kiel la komenco, sed mi tute ne volas pli lacigi vin...

    Kompreneble, ke, kiel mi jam diris je la komenco de mia prelego, ni povus ankoraŭ daŭrigi horojn kaj horojn parolante pri Federico García Lorca, deklamante aliajn el liaj belaj poemoj, ekzaltante lian lirikismon, parolante pri lia sojfo de kulturo kaj lia amo al homoj senhelpaj aŭ persekutataj, sed mi ripetas, hodiaŭ mi ne plu volas lacigi vin.
Permesu al mi fermi mian prelegon deklamante al vi unu el la plej popularaj poemoj de Federiko:

Somnanbula Romanco

Verda, mi ĝin volas verda.
Verda vento. Verdaj branĉoj.
La ĉevalo sur la monto
kaj la ŝipo sur la maro.

Kun la ombro sur la zono
revas ŝi ĉe la verando
per okuloj arĝent-fridaj,
haroj verdaj, verda karno.

Verda mi ĝin volas verda.
Sub cigana lunoĉarmo
la ĉirkaŭo ŝin rigardas
sed ŝi vidas kun amaro.

Verda mi ĝin volas verda.
Prujnaj steloj el gel-blanko
kun ombrofiŝo venas
kiam klaras nova tago.

La figarb' poluras venton
per la smirg' de siaj branĉoj,
kat' putora, bruna monto
sin hirtigas la agavojn.

Kiu venos? Kaj de kie?
Restas ŝi ĉe la verando,
verda karno, haroj verdaj
prirevanta amar-maron.

Karo, mi deziras ŝanĝi
por la domo la ĉevalon,
por spegulo mian selon,
por ponardo mian ŝalon.

De la altaĵoj apud Cabra
sangas mi je ĉiu paŝo.
Se mi povus ŝanĝi tion
mi akceptus ĝin kun danko,
sed ne povas mi decidi
ĉar ne estas mi la mastro.

Mi deziras morti dece
en la propra lit', kompano,
sur ferluksa lit', se eblas,
inter linotuk' el Flandro.

De la brusto ĝis la gorĝo
vundoj verŝas mian sangon.
Tricent' da brunetaj rozoj
ruĝmakulas la subjakon,
humidiĝas via zono
kaj odoras sangfluado.
Sed ne de mi, nek de domo
mastras mi por interŝanĝo.

Lasu min almenaŭ iri
ĝis la altaj balustradoj;
lasu min atingi tie
ĝis la verda verandaro!
Balustradoj de la luno
kie sonas l'akv' kristalon.
Jam suprenas ambaŭ viroj
al la altaj balustradoj,
lasas post si sangogutojn
kaj riveron da roslarmoj.

Dume sur tegmentoj tremas
lanternetoj el stanlado
kaj la frumatenon vundas
milkristala tintilado.

Verda mi ĝin volas verda.
Verda vento. Verdaj branĉoj.
Supreniris la du viroj.
Lasis en la buŝ' l' amaron
la impeta longa vento
kun sensac' de ment' kaj galo.

La filin' amara via,
kie estas ŝi, kompano?
Ŝi multfoje vin atendis,
rozvizaĝo, nigraj haroj,
dum senfinaj longaj horoj
sur ĉi verda verandaro!

En la puto rozvizaĝa
flosas cigana kadavro.
Verdaj haroj, karno verda
kun arĝent-okula ĉarmo.
Ŝajnas glaciaĵ' el luno
subtenata sub la akvo.
Iĝis nokto tuj intima
kiel placo de vilaĝo.
Gvardianoj tre ebriaj
batis brue la pordaĉon.

Verda, mi ĝin volas verda.
Verda vento. Verdaj branĉoj.
La ĉevalo sur la monto
kaj la ŝipo sur la maro.