MIGUEL  HERNANDEZ,  POETO  DE  L' POPOLO

Miguel Hernández, Grupo Esperanto de Valencia, Valencia, 1988, 155 p., 18 cm.

Miguel Hernández estas unu el la zenitaj figuroj de la nuna hispanlingva liriko. Enkarcerigite de la Franko-a reĝimo, kiu malpermesis kaj kondamnis lian verkaron, li mortis en la prizono de Alicante en marto de 1942, kiam li ne aĝis ankoraŭ 32 jarojn.

Ĉi poeto arda, tenera, delikata, populara, solidara kun siaj epoko kaj fratoj, la homoj, lasis sian voĉon al la estontaj generacioj apud la voĉoj de la grandaj lirikistoj Garcilaso, Juan Ramón Jiménez, Federico García Lorca, Antonio Machado…

En ĉi esperanta antologio de liaj plej gravaj poemoj, la leganto trovos, krom po unu detala komentario antaŭ ĉiu el liaj libroj aŭ poemkolektoj, biografian resumon kaj notojn, nemalhaveblajn por ĝuste loki la poeton en ties pasia epoko.

Tradukis Miguel Fernández.