IZQUIERDA  Y  ESPERANTO

SATeH

MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO


KONTRAŬFAŜISMA  AGADO  DE  STOKHOLMO :  RAPORTO  EL  ROĴAVO

Teksto aperinta en la blogo “Rojava no está sola laŭ originala raporto, kiu aperis en la retpaĝo de Kontraŭfaŝisma Agado de Stokholmo [2] la 10-an de februaro 2015-a.

Dum ni verkas tiun ĉi raporton pasis jam iom pli ol semajno de kiam la defendfortoj de la Kobana Kantono, PPT kaj IPT [1], proklamis la venkon en Kobano.

La venko signifas multon por la kurdoj. La rezistado en la urbo estiĝis simbolo de la rezistado kontraŭ la Islama Ŝtato, kiun la kurdoj nomas Daesh. DAESH estas la araba akronimo por Islama Ŝtato sed ĝi similas al la araba vorto “daes” kiu signifas tretaĉi aŭ dispremi. Oni ĝin uzas malŝatinde kontraŭ la IŜ kaj ĝin senrajtigas uzi sian propran nomon. En la de ili kontrotala teritorio la faŝistoj de la IŜ malpermesis la vorton, kaj tiel serioze ke la uzantoj estas minacataj per langofortranĉo.

Multaj sin demandas kiel la kurdoj povis batali kontraŭ la IŜ. La lukton kontaŭ la IŜ oni efektivigis per nesufiĉa milita ekipaĵo. Multaj tuj elstarigas ke la PPT/IPT devis ricevi helpon de internacia koalicio kiu plenumis aeratakojn kontraŭ la IŜ. Tio ĉi per si mem ne estas pravigebla klarigo pri kiel oni atingis la venkon en Kobano ĉar la bombadoj ne estis laŭ la postuloj de la cirkonstancoj. Kiam komencis la bombadoj en oktobro multaj pensis ke la venko proksimas sed pasis preskaŭ kvar monatoj ĝis la venko povis esti proklamita. La respondon al la demando pri kiel la kurdoj povis venki la IŜ-on en Kobano oni devas serci aliloken.

Kontraŭfaŝisma Agado de Stokholmo [2] sendis antaŭ la nova jaro delegitaron al Pirsuso [3], kiu kuŝas en la limo kun Kobano. Jen por montri nian solidarecon helpante praktike surloke, jen por ekstarigi porestontajn kontaktojn. La lukto de la roĵavaj kantonoj estas parto de la sama kontraŭkapitalisma batalo kiu disvolviĝas tutmonde kaj kiu nun estas devigita je defendmilito kontraŭ la faŝistoj de la IŜ. Ankaŭ ni klopodis deĉifri la tielon de la rezistada sukceso. Surloke ni konatiĝis kun direktantino de la Kantono de Kobano. Ni solidarece laboris kaj babilis kun personoj kiuj estis devigitaj forfuĝi de la IŜ. Unu el kiuj ni konis estas Ape Nemir. Maljunulo kiu estiĝis simbolo de la rezistado en Kobano. Li rakontis al ni kiel tri el siaj kvar filoj estas en Kobano kaj batalas ene de la PPT. Ape Nemir estis sendita monaton pli frue al la malsanulejo de Pirsuso pafvundita jam la kvaran fojon. Li, lia edzino kaj ilia kvara filo loĝis en kampadejo por rifuĝintoj en la ĉirkaŭaĵo de Pirsuso kiam ni konis lin. La edzino de Ape Nemir estis tre implikita en la laboro de la Kantono antaŭ la milito. Kiam ni konis Ape Nemir-on li estis en eta vilaĝo kvar kilometrojn for de Kobano fikse rigardante la urbon. “Mi nur volas reveni kaj lukti. Kion mi faras tie ĉi? Neniel mi utilas tie ĉi. Kobano estas nia kaj ni rifuzas foriri.”

En la mezo Ape Nemir.

Antaŭ tri jaroj estiĝis povovakuo en la nordo de Sirio kiam la reĝimo de al-Assad, pro la civila milito, ne povis kontroli la zonon. La kurdoj de la regiono kune kun la PUD [4], frata partio de la PLK [5] en Sirio, unuavice povis anstataŭi la reĝimon per siaj propraj strukturoj kaj preni la povon. Tio faris ke antaŭ tri jaroj la kurdoj proklamis, en ampleksa konferenco, tri aŭtonomajn kantonojn. La Kantonoj akordis la subskribon de nova socia kontrakto. Estas nomumo ideologie konscia ĉar ili rifuzas la konstruadon de tradicia ŝtato kaj ne nomas ĝin konstitucio. Dum la sama konferenco oni rimarkis la bezonon de la Kantonoj je memdefendo. La PUD, forte ligita al la revolucia PLK, adoptis la politikon de la PLK rilate la kundirektadon inter seksoj, kaj tio kondukis al starigo de du branĉoj ene de la defendfortoj. Unu ina, la IPT, kaj alia vira, la PPT. Ankaŭ oni starigis internan sekurec-organon kaj la Sekureco-n [6] por protekti la civitanaron. Kio nekutimas estas la trejnado de la taĉmentoj kiu konsistas en milita kaj polica trejnado sed plejparte en edukado rilate la egalecon inter seksoj cele al plivalorigo de la ina rolo en la laboro. La homoj kun kiuj ni parolis en Pirsuso, kiuj estis intervjuintaj homoj el la Kantono de Ĝiziro [7], asertis al ni ke la celo de la Sekureco long-perspektive estas ties malfondiĝo pere de pli funda edukado de la loĝantaro. En la Sekureco la forto estas same disdividita inter inoj kaj viroj.

La organizadon de la socio oni ankaŭ malsame faris. La Kantonoj karakteriziĝas pro sistemo nomata “Demokrata Konfederaciismo” kun fortaj anarĥiismaj influoj kaj kiu rifuzas la konstruadon de iu ŝtato. La ideo devenas de la gvidanto de la PLK Abdullah Öcalan. Anstataŭ havi, kiel en la kapitalismaj landoj, la Merkaton diktanta la kondiĉojn de la socio, la socio en la Kantonoj baziĝas sur la bazpartopreno kaj la memdeterminado. La povo en la Kantonoj devenas el la konsilantaroj kiuj organiziĝas laŭ niveloj strata, kvartala, urba kaj kantona. La laboro en la Kantonoj estas parte organizita laŭ kooperativoj kie la ĉefoj estas anstataŭitaj de elektitaj reprezentantoj. La Kantonoj de Roĵavo laboras ĉiutage por desuprigi la povon al la popolo kaj redoni al la homoj la kontrolon super ties vivoj.

Infano faras la venksignalon subtene al Roĵavo.
Li vivas en unu el la multaj kampadejoj por rifuĝintoj kiuj ekzistas ĉirkaŭ Pirsuso.

La eksperimento de Roĵavo, kiu jam de tri jaroj funkcias, devas esti rigardata kiel unu el la radikoj kiuj ebligis la venkon. La popolo ne batalas kontraŭ la IŜ nur pro timo aŭ instinkto de memkonservado, sed ĉar ĝi batalas por io. Io kion ĝi rigardas propra. La Kantonoj de Roĵavo sukcesis, en mallonga tempo, sentigi al la homoj sian propran povon. La homoj implikiĝas en la decidoj, estas parto en la formigado de siaj propraj vivkondiĉoj, reprenis la kontrolon super siaj propraj vivoj. Estas unu el la ŝlosiloj de la rezistado, ili kreis socion kiun ili vidas sia kaj por tio estas ke ili batalas. Kiam temas pri la inoj ili estas ankaŭ unu ŝlosilo de la rezistado. En Roĵavo ili luktis por akiri liberecon kaj rajtojn kiuj mankas al la inoj en la cetera mondo. La pozicio de la inoj en Roĵavo estas unika kaj motorforto de la revolucio. La lukto estas duobla, ili luktas por la egaleco inter seksoj kaj samtempe kontraŭ la faŝistoj de la IŜ kiuj volas ilin sklavigi. La inoj de Roĵavo laboras efike kaj sukcese. La milita lukto plifortigas la civilan lukton. La kliŝoj, tiaj kiaj iuj laboroj estas inaj aŭ ke la viro estas natura batalanto, iĝas supraĵaj frazoj kiam ni studas la roĵavan eksperimenton. La IŜ ne estas la plej grava minaco por la Kantonoj. La kapitalismaj interesoj minacas Roĵavon kaj ĝis nun la Kantonoj ne influis sur la defendantoj de la liberalismo. La rekonstruado de Kobano estos instigo al la liberalismaj rolantoj akiri influon super la Kantonoj. Unu el la plej grandaj defioj kiujn alfrontos la Kantonoj post la milito.

Por la rekonstruado de Kobano oni bezonas cementon kaj la nura fabrikanto en la regiono estas Turkio. La lando, kun la reakcia partio de Erdogan, la PJD [8], ĉekape vidas la kurdojn kiel la plej granda minaco por la turka naci-ŝtato. Erdogan diris antaŭ ne longe ke Turkio helpos en la rekonstruado. La demando estas, laŭ kiaj kondiĉoj? Roĵavo suferas nun bojkoton fare de Turkio. La bojkoto signifas ke oni ne permesas la varimportadon al la Kantono kiu eblas nur kontrabande tra la turka landlimo. La malfidon de Turkio kontraŭ Roĵavo oni povis vidi diversmaniere, sed la lando ankaŭ ludis tre danĝeran ludon. Estas informoj pri la daŭra helpo de la turka armeo al la IŜ ĉirkaŭ Kobano jen konsenteme al ĝi jen rekte helpante liverante armilojn aŭ permesante la transiron de la landlimo al la IŜ-batalantoj. Ankaŭ oni spuris vunditajn batalantojn de la PPT/IPT kiam ili estis flegataj en Pirsuso kaj enkarcerigis ilin.

En vilaĝo proksima al Pirsuso ripozas la batalintoj kiuj falis je la defendo de Kobano.

Reprezentantino de Kobano, kun kiu ni parolas, substrekas al ni kiel grava estas la solidareco de la cetera mondo. “Ni bonvenas ĉiun kiu subtenas nian projekton ĉar, envere, ĝi ne estas nur nia. La lukto ĉi tie okazanta okazas tutmonde laŭ malsamaj manieroj. Ni dankas pro la solidareco kiun montras al ni homoj el la tuta mondo laŭ malsamaj manieroj jen tie ĉi jen el siaj loĝlokoj. Ni bonvenigas speciale la aktivulinojn ĉar estas speciale grava la spertinterŝanĝo kaj la reciproka subteno en la lukto. Ankaŭ gravas ke la aktivulinoj venu tien ĉi ĉar en Roĵavo ni progresis kiel nenie en la mondo.”

Pli kaj pli da progresemaj fortoj en la mondo vidis tion kio okazas en Roĵavo kaj multaj sendis aktivulojn solidarece por subteni la lukton en Roĵavo. Nun oni ankaŭ faris alvokon por krei internacian brigadon en Roĵavo. Estas loko en la brigado jen por helpi en la batalo jen por helpi en la rekonstruado de Kobano. La lukto en Roĵavo estas multflanka kaj estas multaj manieroj helpi, neniu estas malpli grava ol la alia por atingi la revolucion.

Ni, en la Stokholma KFA, vidas ke la lukto en Roĵavo estas parto de tutmonda lukto. Estas unu el la frontlinioj en la kapitalisma mondo sed gravas ke en Roĵavo malfermiĝis spaco en kiu fakte oni starigis la bazojn por konstrui socion liberigitan el la Kapitalismo. Roĵavo estas ekzemplo de kiel la homoj povas ekregi la kontrolon super siaj vivoj pere de aŭtonomaj zonoj karakterizitaj de reala demokratio.

Ni, en la Stokholma KFA, alvokas ĉiujn progresemajn fortojn por subteno de la lukto en Roĵavo. Roĵavo montras ke la liberigo el sub la kondiĉadoj ŝtata kaj kapitalisma donas al ni la eblecon krei novan socion karakterizita de la egaleco. Tian ĉi socion oni ne povas krei kadre de la Kapitalismo. Pro tio ni vidas la neceson krei novan socion tie kie ni estas nun. Kie ajn vi estas ni instigas vin por ke vi organiziĝu kaj aniĝu la batalon!

BIJÎ BIJÎ ROJAVA!               LA LUKTO DAŬRAS!

Tradukis: Nikolas Xil Carvalho
Marto 2015-a

    Notoj (Nomoj en la kurda lingvo krom la indikitaj):

[1] Popolaj Protekt-Tacmentoj (Yekîneyên Parastina Gel). Inaj Protekt-Taĉmentoj (Yekîneyên Parastina Jinê).

[2] AFA Stockholm (en la sveda).

[3] Pirsûs (Suruç, en la turka).

[4] Partio de la Unio Demokrata (Partiya Yekîtiya Demokrat).

[5] Partio de la Laboristoj de Kurdio (Partiya Karkerên Kurdistan).

[6] Asayish.

[7] Cizîrê.

[8] Partio de la Justeco kaj la Disvolviĝo (Adalet ve Kalkinma Partisi, en la turka).


Pliaj similtemaj tekstoj:

Kampanjo “Armilojn por la PPT/IPT!”
Tutmonda Tago por Kobano
Liberecana bloko subtene al la kurda revolucia rezistado
Kurdio: popolo kiu rezistas malekzisti
Organizoj de la kurda liberiga movado
Espero en Kurdio
La demokrata konfederaciismo: alproksimiĝo je la kurda konflikto
Kobano
Roĵavo: lukto kun liberecana substrato
La glavo de Erdogan por la balotado
Solidarece kun ĉiuj batalantoj kontraŭ la aŭtoritatismo kaj la aŭtokratio en Turkio kaj Kurdio
Deturni la rigardon



La aŭtoroj de la publikigitaj artikoloj, nuraj responsuloj pri ties enhavoj, apartenas al vasta ideologia spektro. Ni celas kontribui al la kreado de kritikaj spiritoj kapablaj kompari kaj juĝi la diversajn pensmanierojn ekzistantajn en niaj medioj.