IZQUIERDA  Y  ESPERANTO

SATeH

MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO


KOBANO

Urtzi Urrutikoetxea

Teksto, originale en la eŭska lingvo, aperinta la 11-an de oktobro 2014 en la ĵurnalo “Berria

Ĉe la enirejo de la Kurda Parlamento [1] en Erbilo [2] estas speciala plako kiu havas la subskribon de la Eŭska Parlamento [3]. “Vi estis la unuaj kiuj ĝis ĉi tie alvenis, kiam Sadam ankoraŭ regis”, oni diris al mi. Kelkaj gastejsaj [4] parlamentanoj konfirmis al mi ke ili, fine de la 90-a jardeko, eniris el Sirio kaŝe trapasinte la riveron Tigriso [5].

Antaŭ kvin jaroj mi alvenis unuafoje en la Kandil-montaron [6] por intervjui la gerilon de la kurda movado. Ĉe kabaneto en montflanko je tri mil metroj kelkaj amikoj pasis la nokton. Matene, ina batalroto desupris el la monto. La partizanino Ronahi Ahmed estis ties kapo. Ŝi estas kurdino naskiĝinta en Sirio. Triono de la gerilanoj kiuj estis en la montoj kontrolitaj de la PLK [7], jen kontraŭ Turkio jen kontraŭ Irako en tiu momento, estis naskiĝintaj en Sirio. Iom pli poste, ili formis, ene de la PUD [8], la PPT-ojn [9] kiuj liberigos Roĵavon [10] (Okcidenta Kurdio, ene de la siriaj landlimoj). La movado iniciatita de Abdulllah Öcalan delonge vidis tion klare: ne eblas la nacia liberigo se oni daŭras katenita je la tribaj moroj; por elbati la feŭdismon nepras la ina liberigo.

Nun en Roĵavo malmultas la alvenintoj el la montaro. El vilaĝoj kaj kvartaloj, el la ceteraj partoj de Kurdio, po miloj estas la aktivuloj kiuj aniĝis en la PPT. Ankaŭ nekurdaj milicanoj, kristanaj asirianoj, muzulmanaj araboj kaj jezidoj. Kiam la sudkurdaj peŝmergaj trupoj, armitaj de Usono, fuĝis el Ŝingalo [11] alvenis la PPT-partizanoj. La de ili malfermitaj trapasejoj, pli lo io alia, savis milojn da jezidoj.

Kiam en 2012-a ili liberigis Roĵavon, ili klare konsciis pri la neceso konstrui landon por ĉiuj loĝantoj. Ili oficialigis la asirian lingvon. Kunvokis balotadon. Malfermis kurdajn lernejojn: unuafoje depost la 1930-a jardeko estis instruado en la kurda dum du lernojaroj. De la politika povo ĝis la armea kampo la genra vidpunkto trudis sin. Kelkajn monatojn antaŭ la militeksplodo la poeto Taha Khalil gastigis min ĉe si en Kamjŝlo [12]. Li havis adoleskan filinon kun la nomo Helebĉo [13]. Kun la rojava revolucio, Helebĉo laboris en la administrado de tiu libera Kurdio, same kiel miloj da aliaj inoj. En marto oni ŝin murdis per bombveturilo en Kamjŝlo. La ridetantan foton de Helebĉo ankoraŭ havas en sia fejsbuk-profilo kelkaj siriaj verkistoj.

En tiu tempo, antaŭ jarduono, vizitis Eŭskion la prezidanto de la PUD, Salih Muslim. Li ankaŭ estis ĵus perdinta sian filon en la bataloj ĉirkaŭ Kobano [14] (antaŭ la lasta sieĝo okazis kelkaj atakoj fare de la Islama Ŝtato ekde la pasintjara somero). Antaŭe Muslim vojaĝis tra Eŭropo, en la lokojn kie la kurda diasporo fortas: Francio, Germanio, Britio, Skandinavio, Belgio… Escepto estas Eŭskio, ĉar krom kelkaj familioj loĝantaj en la ĉefurboj ne estas kurda komunumo ĉe ni. Sed spite al tio ĉi, li montris specialan intereson veni ĉe nin, por koni nian landon, organizojn kaj partiojn.

Li ricevis la solidarecon de ĉiuj partioj en la Eŭska Parlamento kaj en la Nafara. La internaci-rilataj respondeculoj de la Eŭska Naciisma Partio [15] kaj ties prezidento Andoni Ortuzar lin ricevis kun malfermaj brakoj en Sabin-domo [16] kaj li kunvenis kun la gvidantoj de Krei [17] en Donostio. Ne estas li la nura kurdo kiu interesiĝis pri niaj aferoj. Foje kaj refoje oni demandis al mi pri la spertoj de la eŭsklingvaj lernejoj. La nordkurdiaj municipoj delonge rigardas Eŭskion, jen por subskribi akordojn inter vilaĝoj, jen por kunlabori kun la Municipkunveno [18]. Tial oni nin vizitis pasintjaran junion, kaj por interfratigi Hernanion kun Ŝemzino [19]. Tial venis la urbestro de Dersimo [20] je la datreveno de la bombado de Gerniko.

Nun, kiam ŝajnas ke Kobano faris sian lastan spiron, la kolero regas tie kaj tie ĉi. Turkio kaj Norda Kurdio brulas, je la momento skribi tiujn ci liniojn mortis dum protestoj preskaŭ 40 personoj. Hakan Buksur estis la unua, en la urbo Gimgimo [21]. Li estis kuzo de Irfan Guler, tradukinto de Loiolako Hegiak [22] al la turka lingvo. La kurdoj denuncas la pasivecon de la tiel nomata internacia publikopinio, kaj mi devas hejmen rigardi. Dum la tuta somero, kiom da koncentriĝoj kaj protestoj estis kontraŭ la bombadoj en Gazao? Kaj kiom da pro la samtempa genocido en Ŝingalo? Kaj pro la miloj da virinoj ankoraŭ sekse sklavigitaj? Du koncentriĝoj en Bilbo en la lastaj tagoj kaj alia en Baiono antaŭ monato. Jen la nuraj elmontroj solidare al Kobano kaj Kurdio en Eŭskio dum la ĵus pasinta monato. Flanke de la maldekstro du aŭ tri notoj. De la ENP eĉ en tio, laŭ mia kono, spite la bonajn rilatojn kiun ĝi havas kun la Regiona Kurda Registaro [23] (pere de ties reprezentanto en Madrido oni subskribis akordon por kunlaborado inter la futbalteamoj de Bilbo kaj Helebĉo [13]).

La Municipkunveno ĵus estis speciala invitito en Dijarbakiro [24]. La spertoj rilate la eŭska lingvo ĉiam estis fontinspiri por la kurdoj. La ĉeesto de dekmil kurdoj en la prizonoj de Turkio nepre alportis solidarecon kun la eŭskaj politikaj malliberuloj. Ĉu ni ne povis ion pli fari? Ĉu iu institucia deklaracio? Ĉu vizito de kelkaj parlamentanoj al la landlimo kiel solidarec-elmontro?

Al la mondo la kurdoj petis solidarecon kaj armilojn. Rilate la eŭskojn ĉiam estis io speciala, pro la kompliceco kiu donas havi malpermesitajn lingvon kaj identecon. En Latinameriko kaj la arabaj landoj oni ne scias kio estas vivi je malpermesita lingvo. Sed la asocioj por la lingvo, feminismaj, internaciismaj, la partioj, institucioj, sindikatoj restis aliflanken rigardante. Armiloj akireblas ie ajn. Eŭskio povus doni ion alian al Kurdio. Se por tio estus volonto.

Tradukis: Nikolas Xil Carvalho
Decembro - 2014

    Notoj (Nomoj en la kurda lingvo krom la indikitaj):

[1] Parlamena Kurdistanê. Temas pri la parlameto de Suda Kurdio.

[2] Hewlêr.

[3] Eusko Legebiltzarra, en la eŭska.

[4] La Eŭska Parlamento sidas en la urbo Gastejso (Gasteiz, en la eŭska).

[5] Dîcle.

[6] Çidayen Qendîlê.

[7] Partio de la Laboristoj de Kurdio (PLK)/Partiya Karkerên Kurdistan (PKK).

[8] Partio de la Unio Demokrata (PUD)/Partiya Yekîtiya Demokrat (PYD).

[9] Popolaj ProtektTaĉmentoj (PPT)/Yekîneyên Parastina Gel (YPG).

[10] Rojava.

[11] Shingal.

[12] Qamîshlo.

[13] Helebce (Halabja, en la araba).

[14] Kobanê.

[15] Eusko Alderdi Jeltzalea, en la eŭska. Kristandemokrata partio.

[16] Sabin Etxea, en la eŭska. La ĉefa sidejo de la ENP.

[17] Krei, en la eŭska. Maldekstra politika partio.

[18] Udalbiltza, en la eŭska. Organismo por kunlaborado inter eŭsklingvaj municipoj.

[19] Shemzînan.

[20] Dêrsim.

[21] Gimgim.

[22] Libro kiu raportas la kunvenojn en Loiolo, inter reprezentantoj de la armita organizo Eŭskio Kaj Libereco kaj tiuj de diversaj partioj. La titolo estas netradukebla vortludo inter “egiak=veroj” kaj “hegiaj=montflankloj” kaj signifus io tia: la veroj el la montflankoj de Loiolo.

[23] Hikumetî Herêmî Kurdistan (HHK/KRG).

[24] Amed.


Pliaj similtemaj tekstoj:

Kampanjo “Armilojn por la PPT/IPT!”
Tutmonda Tago por Kobano
Liberecana bloko subtene al la kurda revolucia rezistado
Kurdio: popolo kiu rezistas malekzisti
Organizoj de la kurda liberiga movado
Espero en Kurdio
La demokrata konfederaciismo: alproksimiĝo je la kurda konflikto
Kontraŭfaŝisma agado de Stokholmo: raporto el Roĵavo
Roĵavo: lukto kun liberecana substrato
La glavo de Erdogan por la balotado
Solidarece kun ĉiuj batalantoj kontraŭ la aŭtoritatismo kaj la aŭtokratio en Turkio kaj Kurdio
Deturni la rigardon



La aŭtoroj de la publikigitaj artikoloj, nuraj responsuloj pri ties enhavoj, apartenas al vasta ideologia spektro. Ni celas kontribui al la kreado de kritikaj spiritoj kapablaj kompari kaj juĝi la diversajn pensmanierojn ekzistantajn en niaj medioj.