IZQUIERDA  Y  ESPERANTO

SATeH

MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO


KAMPANJO

“ARMILOJN  POR  LA  PPT/IPT”

Blogo Rojava no está sola

Teksto pri la kampanjo “Waffen für YPG/YPJ”, starigita en Germanio de la grupoj New Anticapitalist Organisation (NAO), Antifascist Revolutionary Action Berlin (ARAB) kaj Perspektive Kurdistan.

La defendgerilo en Kobano [1] alfrontas la fortajn alŝturmojn de la Islama Ŝtato kaj la bojkoton kaj ĉikanadon de Turkio dum semajnoj kaj, eĉ se malpli multnombra kaj kun malabunda kaj subnivela armilaro, rezultis esti supera danke al siaj kuraĝo, decidemo, spiritforto kaj engaĝo. Sed ankoraŭ ne sufiĉas.

La kurdoj rezistantaj en Kobano petas implicitan kaj eksplicitan helpon por subteni la rezistadon. Krom malfermi la landlimon inter Turkio kaj Sirio direkte al Kobano ili petas armilprovizon por batali la IŜ-on.

En tiu ĉi kunteksto kaj pro la manko de videbla agado kaj reala kunlaboro de “revoluciemaj” homoj en Eŭropo naskiĝis donackampanjo por akiri armilojn por la partizanoj de Roĵavo [2]. En Germanio antaŭ kelkaj semajnoj oni ekstartigis la kampanjon “Waffen für die YPG/YPJ” laŭ kiu oni sendas la kolektitan monon al la PPT/IPT [3] en Roĵavo por ke ili aĉetu armilojn. La kampanjo atingis jam 36.000 eŭrojn kaj, laŭ ties lasta ĝisdatigo en fejsbuko, oni jam sendis 30.000. La kampanjo estas sukcesanta kaj grupoj en aliaj partoj de Eŭropo, kiel Francio kaj Grekio, subtenas la iniciaton.

Ni, kiel anarĥiistoj, apogas tiun ĉi iniciaton kaj opinias necesa mobilizadon por subteni la revoluciajn movadojn batalantaj por sia aŭtonomeco kaj la Libereco.

Tie ĉi estas la bankokonto de la kampanjo:

Ricevonto: MD
Afero: Rojava
IBAN: DE98 5005 0201 1243 1674 49
BIC: HELADEF1822

Jen traduko de la klarigo pri la kampanjo publikigita en ties oficiala paĝo:

Ok demandoj pri la kampanjo “Armilojn por Roĵavo”

    1. Kial vi decidis startigi la monkolekt-kampanjon por la PPT/IPT?

La faŝistoj nomataj Islama Ŝtato ekmasakradis en Meza Oriento antaŭ ĉirkaŭ monato. Kelkaj miloj da personoj jam mortis. Nek la centra registaro de Irako nek tiu de la Kurda Regiona Registaro, la trupoj de la Barzani-klano, emis nek kapablis ilin haltigi. La milicoj de la PPT kaj IPT kunlabore kun la PLK [4] estis la nuraj kiuj helpis la jezidojn fuĝi. Nun, la IŜ volas forviŝi la kurdajn aŭtonomajn regionojn de Sirio, konataj kiel Roĵavo.

La specialeco de tiu regiono estas ke ties socio estas bazita sur memrega sistemo kaj samaj rajtoj por ĉiu homo sendepende de ties kredo, religio, etneco kaj sekso. Estas pro tio la plej progresema forto de la regiono. La imperiismaj landoj ne favoras defendi Roĵavon kaj ties popolon. Turkio, ties aliancano, fermis la landlimon kaj la armiloj ne alvenas la milicojn de PPT/IPT. Ni, kiel revoluciuloj, kiel internaciistoj, decidis subteni la milicojn de Roĵavo kun la espero preventi la masakron de la tuta loĝantaro. Ni scias ke tio ĉi estas tre eta kontribuo je la batalo kontraŭ la faŝistoj kaj konscias pri la neceso organizi la lukton kontraŭ la imperiisma sistemo kiu donis al ili la povon.

    2. Kiuj organizoj estas implikitaj?

La kampanjo komencis pasintan semajnon pere de New Anticapitalist Organisation kaj Antifascist Revolutionary Action Berlin. Ankaŭ de grupo nomata Perspektive Kurdistan. Lastajn tagojn malsamaj grupoj el la tuta maldekstro ofertis sian subtenon al la kampanjo. Demandoj rilate la eblecon kontribui alvenas ĉiun dekan minuton. Ne facilas teni ĝeneralan superrigardon sed ni estas superŝutitaj pro la bonega akcepto de la projekto! Lunde, la 13-an, ni lanĉos oficiale la kampanjon per gazetara konferenco. Ĝis nun ĝi estis disvastigita nur tra fejsbuko. Sekvontan semajnon ni firmigos niajn rimedojn por ampleksigi la kampanjon kaj vidi kiel impliki la subtenantojn. Niaj kapabloj estas limigitaj sed la surpriza sukceso de la kampanjo motivigas nin labori je 150%-e por ĝi!

    3. Kia estas la ĝisnuna reago ĝenerale?

El tuta Eŭropo ni ricevas emociajn kaj pozitivajn respondojn! Ne nur el politikaj grupoj sed ankaŭ el individuoj kiuj diras ke tiu ĉi kampanjo estas granda paŝo, tio kion oni bezonas. Ni bedaŭras ke granda parto de la maldekstro, reformismaj partioj kaj sindikatoj mutas ĝis nun. Ni alvokas ĉiujn tiujn personojn kiuj sin difinas progresemaj, internaciismaj aŭ socialismaj subteni tiun ĉi kampanjon kaj leviĝi kontraŭ la imperiisma interveno en Meza Oriento.

    4. Kiom da mono vi kolektis ĝis nun?

Dum la lastaj tagoj 23.000 eŭrojn.

    5. Kiel vi kolektas la monon?

Ni komencis la kampanjon en fejsbuko kaj diskonigis la alvokon kaj bankokonton. Ankaŭ ni eldonis afiŝojn, glubildojn kaj pamfletojn kaj ilin distribuas. En Germanio amaso da personoj petas materialon kiun ni klopodas sendi kiel eble plej frue. Ankaŭ estas grupoj kaj individuoj kiuj ne volas sendi monon el siaj bankokontoj, do ili ĝin transdonas dum manifestacioj aŭ aliaj okazaĵoj. Pasintan ĵaŭdon ni organizis informeventon pri Roĵavo kun rekta atestanto. Pli ol 300 personoj ĉeestis kaj ni kolektis 900 eŭrojn.

    6. Ĉu ekzistas leĝa obstaklo en Germanio rilate monkolektadon por la PPT/IPT?

Kial estus leĝa obstaklo por kolekti monon por leĝa organizo? La PUD [5] ne havas radikojn en Germanio sed estas laŭleĝa partio registrita kaj do estas tute laŭleĝe kolekti monon por ĝi.

    7. Ĉu vi klopodos kampanji internacie?

Tio ne dependas de nia volo ĉar ni jam ricevis multajn mondonacojn el fremdaj landoj kiel Svedio, Norvegio kaj Aŭstrio. New Anticapitalist Organisation atingas pli kaj pli da internacia atento ekde la kampanj-komenco kaj ni klopodas resti en kontakto kun ĉiuj strukturoj kiuj nin subtenas. Sed, ree, ni mem ne kapablas ĉion organizi ĉar nia kapablo estas limigita. Ni ege dankas sed tio ĉi dependas ankaŭ de ies propra iniciatemo!

    8. Ĉu vi havas mesaĝon por la sociaj movadoj kaj tiuj kiuj en aliaj landoj subtenas la lukton en Roĵavo?

Aliĝu al la kampanjo, disvastigu ĝin en viaj organizoj kaj subtenu la lukton de la kurdaj kamaradoj. Ne timu naciistojn, faŝistojn aŭ aliajn reakciulojn kiuj volas nin bremsi. Estas tempo por internacia solidareco, estas tempo por fari la revolucion!

Biji berxwedane Rojava!
Vivu la rezistado de Roĵavo!

Tradukis: Nikolas Xil Carvalho
Novembro - 2014

    NOTOJ:

[1] Kobanê.

[2] Rojava. Ĝi signifas “okcidento” en la kurda lingvo kaj difinas la kurdajn regionojn ene de la siria ŝtato.

[3] Popolaj Protekt-Tacmentoj (Yekîneyên Parastina Gel)/Inaj Protekt-Taĉmentoj (Yekîneyên Parastina Jinê).

[4] Partio de la Laboristoj de Kurdio (Partiya Karkerên Kurdistan).

[5] Partio de la Unio Demokrata (Partiya Yekîtiya Demokrat).


Pliaj similtemaj tekstoj:

Tutmonda Tago por Kobano
Liberecana bloko subtene al la kurda revolucia rezistado
Kurdio: popolo kiu rezistas malekzisti
Organizoj de la kurda liberiga movado
Espero en Kurdio
La demokrata konfederaciismo: alproksimiĝo je la kurda konflikto
Kobano
Kontraŭfaŝisma agado de Stokholmo: raporto el Roĵavo
Roĵavo: lukto kun liberecana substrato
La glavo de Erdogan por la balotado
Solidarece kun ĉiuj batalantoj kontraŭ la aŭtoritatismo kaj la aŭtokratio en Turkio kaj Kurdio
Deturni la rigardon



La aŭtoroj de la publikigitaj artikoloj, nuraj responsuloj pri ties enhavoj, apartenas al vasta ideologia spektro. Ni celas kontribui al la kreado de kritikaj spiritoj kapablaj kompari kaj juĝi la diversajn pensmanierojn ekzistantajn en niaj medioj.