IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

JA  NI  VENKOS !

Himno de la Popola Unuiĝo de Ĉilio
Originala titolo: "Venceremos"
Teksto: Sergio Ortega
Muziko: Claudio Iturra

De la grundo patruja profunda
Nun leviĝas popola la kri'
Anonciĝas la nova erao
Kaj ekkantas la tuta Ĉili'
Memorante la bravan soldaton
Kiu glore batalis ĝis mort',
Ni unuaj la morton alfrontos,
Al patrujo nenia perfort'!

Ja ni venkos, ja ni venkos,
Ĉenoj mil jam ekpretas por romp'
Ja ni venkos, ja ni venkos,
Malriĉecon pelos ni for!
(x2)

Kamparano, soldato, virino,
De l' patrujo student', laborist',
Agu ĉiu por nia nacio,
Ankaŭ vi, oficist' kaj minist'.
Kaj la gloron ni semos en tero,
Socialisma ja estos la mond',
Kune ni historion estigos
De la estont', de la estont',
De la estont'

Tradukis: Renato Corsetti, Gian Franco Molle.

Aliaj tekstoj memore al Salvador Allende