IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LA  REĜO  ESTAS  NERVOZA

Ĉefartikolo de la ĵurnalo "La Jornada"

Meksikurbo, la 11-an de novembro-2007

La incidento hieraŭ, en la oficiala fermo de la 17-a Iberoamerikana Pinta Kunsido (IPK), inter la reĝo Juan Carlos I kaj la venezuela prezidanto, Hugo Chávez, estas la fidela montro de la rilato inter la hispana reĝimo kaj kelkaj latinamerikanaj registaroj kies mond-rigardo estas pli kaj pli malproksima de la antikva kolonia centro.

La stranga sentaktaĵo de Juan Carlos, ordonante silentiĝi al Chávez, estis la tono de la kunsido, en kiu, unuafoje, la hispanaj entreprenistoj estis forte kritikitaj de la regantoj de Argentinujo, Venezuelo kaj Nikaragvo.

La kolofono, hieraŭ, estis la rediro de la adjektivoj kiujn Chávez adresis vendrede al la eks-prezidanto José María Aznar, "faŝisto" diris de li, kaj aldonis ke Aznar estis ordonita vendi la diskurson de Vaŝingtono. Ankaŭ memorigis la apogon de la hispana entreprenistaro al nesukcesa ŝtat-renverso plenumita la jaron 2002 kontraŭ la karakaza registaro.

Tio estas vera, ke la venezuela prezidanto interrompis al sia hispana samrangulo, José Luis Rodríguez Zapatero, kiam Zapatero defendis la honorindecon de Aznar argumentante ke "ne estas akceptebla" ke en demokrata forumo estu miskvalifikoj al personoj kies regado estis frukto de la popola volo.

Sed el tio al la fakto ke la hispana reĝo, en demokratia forumo, ordonu silentiĝi al iu, estas, almenaŭ, malgranda koncepta abismo. Estas komprenebla ke la hispana reĝo havu lastatempe siajn nervojn tre streĉitaj. Tie, en sia lando, oni forbruligis portretojn liajn, kaj inkluzive monde famiĝis karikaturo de la semajna gazeto El Jueves (La Ĵaŭdo), kie aperis lia filo kaj kron-princo Felipe, kune kun ties edzino Letizia, seksumante. La karikaturo, tre diskutebla, famiĝis pro la reago de ĵaluzaj juĝistoj kiuj fermis vicojn defendante la senmakulan kronon, tiel dezirante komprenigi ke la reĝeco estas dia enkorpiĝo, kiun neniu povas kontraŭstari.

Do, la nervoza stato de la reĝo estis montrita hieraŭ en Santiago de Chile, en lando kiu, kiel Hispanujo, travivis tragikan diktaturon. Kaj per kontraŭdemokrata gesto, Juan Carlos I, kun venkinta sinteno, sendis la mesaĝon ke ne estos akceptata, almenaŭ flanke de la hispana krono, ke la iamaj regatoj malkonsentu kun eks-registoj kaj entreprenistoj de tiu transmara regno.

La fakto ke Chávez nomu faŝiston al Aznar ne devas esti surpriza afero por tiuj kiuj minimume estas informitaj pri la intervenemaj diroj de la ekstremdekstra hispana partiestro. Kompreneble, ke multaj hispanoj kredu en Aznar kaj voĉdonu favore al la politika alternativo kiun li reprezentas, estas ilia afero. Sed ke Rodríguez Zapatero diru ke per tio oni ofendas la hispanan popolon...

Estis pli granda la malestimo (ĉu demokrata?) montrata de Aznar al milionoj de siaj samlandanoj kiuj en la stratoj diris ne al la interveno de la Azores-trio (Usono, Britujo kaj Hispanujo) en Irako, neleĝa agreso, kontraŭa al juro, kontraŭdemokrata kaj, kial ne?, faŝista. Sed tio ne signifas ke tiuj popoloj estu faŝistemaj, absolute ne.

Aznar, videbla kapo de la netolerema demokratio, kaj defendita hieraŭ de la "socialisto" Zapatero, ankoraŭ daŭre ĝenas la hispanan jur-ŝtaton per sia plej granda obsedo: ke la eksplodigo de trajnoj en Madrido la 11-an de mardo 2004 estis iu intrigo de ETA. La juĝistoj jam diris ke ne, ke ETA-anoj nenion faris pri tio.

Aznar perdis la voĉdonadon ĉar li mensogis provante vendi al sia popolo, kvar tagojn antaŭ la voĉdonadoj de 2004, ke ETA estis la aŭtoro de la krima bomb-atenco. Kaj ankaŭ defendis dum tiuj tagoj kaj noktoj sian fatalan aliancon kun Vaŝingtono kaj Londono. Ĉio estis mensogo. La duono de liaj samlandanoj ne kredis lin. Kaj li perdis la voĉdonadon.

Ne estis afero de Juan Carlos I silentigi neniun. Nur se li volas montri ke en tiaj kunsidoj oni faras tion kion li ordonas. Eble li estas laca kaj nervoza, ĉar en lia lando kreskas nehalteble opinioj kiuj ĉion kontestas, eĉ la validecon de la monarkio.

Eble la problemo estas ke en Hispanujo li ne diras aŭ ne kuraĝas diri tion kion li vere opinias, kaj kiam li alvenas en siajn iamajn posedaĵojn profitas la okazon por instrui ion tiom kadukan kiom la monarkio mem.

Espereble la monarko kaj Zapatero komprenu ekde hodiaŭ kaj por ĉiam ke ili devas trakti kiel egalulojn eĉ tiujn kiuj opinias, laŭ ili, je maniero "politike malkorekta". Des pli se ni prenas en konsideron ke kelkaj hispanaj entreprenistoj, kaŝe subtenitaj de ties registaro, instigas perfortajn tumultojn kiel tiu de Venezuelo. Kaj ni ne forgesu la humiligan traktadon kiun kutime ricevas la latinamerikaj elmigrantoj kiuj iras en la Iberan Duoninsulon. El tio, ankaŭ la protesto de la prezidanto de Ekvadoro pro la ksenofoba brutala agreso kontraŭ ekvadorino en la Metroo de Barcelono. Kompreneble, lia kolombia samrangulo, Álvaro Uribe, nenion diris pri la batado kontraŭ kolombia elmigrinto okazinta nur kelkajn tagojn poste en Madrido.

Ĉu estus superflua postuli ke Juan Carlos I de Hispanujo kaj Rodríguez Zapatero komprenu, kaj agu konsekvence, ke la demokratio estas por ĉiuj kaj ĉion-ampleksanta?

Esperantigis: Luis Cordova
Novembro 2007