IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LA  DECIDO  DE  VENEZUELO

María Vacas Sentís

Originale publikigita en "Rebelión"

La ripetitaj atakoj kontraŭ la reformo-propono de la venezuela Konstitucio estas nur la antaŭlasta ĉapitro de serio da visceraj miskvalifikoj, naskiĝintaj plimulte el la nefina imago de la sennomaj fontoj kaj el la anekdotaro plej vana, kontraŭ la procezo ĉefrolita en Venezuelo de Hugo Chávez. Ene de tiu tajdo, oni realigas la mallertaĵon kvalifiki procezon subtenitan balote per procentaĵoj superaj al 60-70 procento sub kriterioj nure formalaj, anstataŭ taksi la okazintaĵojn pro ilia enhavo kaj graveco kiel estus dezirinde.

Konsolas, en tiu kunteksto de rigora foresto, aŭskulti juriston kiel Eligio Hernández, eksprokuroro ĝenerala de la hispana Ŝtato, ne nur diri ke la reformo-propono neniukaze perfortas la bazajn principojn de jur-ŝtato, sed ankaŭ taksi pozitive la demonigitan prezidenton Chávez pro tio ke li estras unu el la politikaj projektoj plej interesaj de la lastaj tempoj, la reelpenso de la socialismo aŭ socialismo de la dudekunua jarcento. Simpligante –kaj tion diras mi–, la rajto serĉi alternativan vojon al la dominanta sistemo kondukanta nin rekte al la detruo de la planedo kaj al la absoluta regado de la malegaleco. Kaj ĉio per demokratiaj iloj, ne kiel en pasintaj politikaj eksperimentoj, kaj el la internaciismo, celante la politikan unuiĝon de Sudameriko kiel strategian nerezigneblan celon.

La konstitucia reformo, ratifita jam de la Nacia Asembleo, forumo kie la opozicio ne estas reprezentita ĉar ĝi ne volis siatempe partopreni la baloton, celas modifi 69 el 350 artikoloj de la Konstitucio de 1999, kaj estos submetita al referendumo la 2an de decembro. Inter la plej ripetitaj kritikoj al la projekto elstaras la skandalo kaŭzita de la eblo reelekti senlime la prezidanton de la Registaro, kvazaŭ la eŭropaj prezidantoj –ne parolante nun pri kelkaj ŝtatestroj– ja havus mandatolimigon; aŭ la eblo dekreti la escepto-staton, kvazaŭ Venezuelo elpensus formulon neekzistantan en la konstitucioj de ĉiuj demokratiaj landoj en la mondo.

Tamen, la reformo ja enkondukas aspektojn vere novajn, kiel la forigon de la aŭtonomeco de la Centra Banko –io defendita en Eŭropo eĉ de Sarkozy mem–; ĝi malpermesas la privatajn monopolojn kaj la neproduktajn latifundiojn; ĝi konsolidas la Misiojn kiel ilon utiligantan, interalie, por ke Venezuelo estu deklarita teritorion liberan je analfabetismo fare de UNESCO, aŭ por ke milionoj da homoj aliru senpage al la san-servo; kaj ĝi starigas labor-semajnon de 36 horoj.

Sed tio kio plej ĝenas la kalumniantojn de la politiko de Chávez estas la kunlabor-projektoj (ALBA) inter Venezuelo kaj la landoj de la ĉirkaŭaĵo, bazitaj sur la interŝanĝo de rimedoj, sur la bremsado de novaj duflankaj Komerco-Traktatoj kiuj ĉiam profitigas la plej fortan, kaj celantaj la estigon de Sudameriko kiel ekonomia bloko unuiĝinta fronte al EU kaj Usono. Aŭ la proksima kreo de la Suda Banko, kredita institucio kie dekomence partoprenus Brazilo, Venezuelo, Argentino, Ekvadoro, Bolivio, Urugvajo kaj Paragvajo, kaj al kiu Kolombio, lando libera je ĉia maldekstrema suspekto, intencos aliĝi. La Suda Banko financos projektojn pri disvolviĝo kaj sudamerika integriĝo, kaj evitos la dependo-rilatojn kun la internaciaj kreditaj institucioj, kiuj dependigas la mon-pruntojn de la instalo de makroekonomiaj politikoj detruantaj la publikan sektoron.

Eligio Hernández agnoskis kuraĝe ke fenomeno kiel tiu travivata de Venezuelo ne povas nek devas esti taksita nur surbaze de la propagando. Pro tio li decidis iam –kiel li mem rakontis– analizi la situacion objektive kaj sendepende, venkante la pigremon kaj la "frapan informo-bombadon" kontraŭ la venezuela procezo. Eble ni ĉiuj devus fari la saman penon, ĉesi ataki la oficialan malbonulon kaj tion fari kontraŭ gravuloj vere damaĝaj, demandante nin kio estas malantaŭ la kunordigitaj atakoj kontraŭ la venezuela projekto kaj la timo al la imitado de tiu ekzemplo fare de aliaj landoj.

Esperantigis: PF.
Novembro 2007