Publikigita en “Sennaciulo”, 1958.
Multon oni legis en hispanaj ĵurnaloj kaj oni aŭdis en internaciaj oficialaj kunvenoj, kaj precipe en hispanaj fidemonstracioj kaj fiparoladoj pri la bonŝanco de la hispana laboristaro dank' al la nuna regad-sistemo. Oni aŭdas daŭre, kaj preskaŭ senĉese, ke la hispana laboristaro ĝuas nuntempe plej altajn salajrojn, kiujn oni konis en la historio de la hispanaj laboristoj. Ankaŭ oni aŭdas aŭ legas, ke la vivkosto en Hispanio estas, kompare, pli malalta ol en multaj aliaj landoj. Sed ne estas la hispanaj silentigitaj laboristoj, kiuj skribas aŭ diras tiajn sensencaĵojn. Se la hispanaj laboristoj, kiuj nutras siajn familiojn per sia sola ĉiutaga salajro, povus paroli libere, ili dirus, ke, efektive, ili ricevas nuntempe pli altan salajron ol iam, sed ili ankaŭ dirus, eĉ ne sciante pri politiko, ke antaŭ la hispana milito, plej modesta laboristo, ekzemple plej mallerta masonisto, gajnis ĉiutage 9,20 pesetojn; kaj plej necesaj nutraĵoj kostis tiam:
1 kilogramo da pano, 0,65 pesetojn; 1 kg da karbo 0,25 pesetojn; 1 kg da sukero 1,65 pesetojn; 1 kg da terpomoj 0,25 pesetojn; 1 kg da rizo, 1 peseton; 1 litro da lakto 0,70 pesetojn; 1 litro da oleo 1,60 pesetojn; nun sciu pri la vestaĵoj: 1 ĉemizo 7,50 pesetojn; 1 bona kostumo 150 pesetojn; 1 paro da ŝuoj 22 pesetojn; 1 hartondo 0,25 pesetojn; 1 ĵurnalo 0,10 pesetojn.
Nuntempe la samlerta laboristo gajnas ĉiutage 36 pesetojn kaj la suprecititaj artikoloj kostas: 1 kg da pano 7,50 pesetojn; 1 kg da karbo 2,75 pesetojn; 1 kg da sukero 11 pesetojn; 1 kg da terpomoj, 2,20 pesetojn; 1 kg da rizo 11 pesetojn; 1 litro da lakto 4 pesetojn; 1 litro da oleo 16 pesetojn; 1 ĉemizo 150 pesetojn; 1 bona kostumo 1.500 pesetojn; 1 paro da ŝuoj 140 pesetojn; 1 hartondo 8 pesetojn; 1 ĵurnalo 1,50 pesetojn.
Konsekvence, por vivi laŭ samalta vivnivelo kiel antaŭ la hispana milito, tiu laboristo, kiu ne naskiĝis pro sia propra volo aŭ deziro, sed pro momenta kaprico de aliaj personoj, nun, laŭ Dia leĝo, sed ankaŭ laŭ la Homaj Rajtoj, pri kiuj tiom multe oni bombastas nuntempe, bezonas ĉiutagan salajron konsistantan el 92 pesetoj, kiun li ne ricevas, t.e. la dekoblo de sia antaŭa salajro, sed li ricevas nur salajron konsistantan el 36 pesetoj, t.e. la kvaroblo de sia antaŭa salajro. Pro tio, komparante la aĉetpovon de tiu laboristo, de antaŭ la hispana milito kun la nuntempa, rezultas tute facile kompreneble, ke lia antaŭa salajro egalis dek unuojn, kaj la tiom bombastita salajro nuntempa egalas kvar unuojn. El tio oni venas al la konkludo, ke ĉi tiu silentigita laboristo suferas malsaton 150 elcentojn pli akran ol antaŭ la hispana milito. Kaj se iu opinias, ke ĉi tiu artikolo estas pasiema aŭ neprava, tiu persono lernu hispanan lingvon, vizitu Hispanion, sed ne nur la grandajn urbojn kiel Madridon kaj Barcelonon, sed ankaŭ la malgrandajn vilaĝojn precipe en la andaluzia regiono, el kie amase la laboristoj elmigras en la grandajn ĉefurbojn pro terura malsato, … kaj tie li aŭdos kaj vidos scenojn, kiuj hirtigos liajn harojn. Sed, ŝajne, tio ne gravas, do dume, sur la stratoj de plej gravaj enlandaj ĉefurboj, ruliĝas luksegaj aŭtomobiloj, en kiuj veturas personoj, kiuj eble neniam laboris, nek scias kio estas labori. Ĉi tio estas la rezulto de la tielnomata Nacia Movado.
Kapikua
La artikolo estis verkita de kamarado
Severiano Arnáiz, el Madrido, kiu devis subskribi per kaŝnomo
Legu hispanlingvan tradukon