Laŭ ĵurnalo El País, 12/8/2003.
La komenco de la milito, la pasintan 19-an de marto, kaŭzis vastan intereson en la amaskomunikiloj por disponi je la asistado de hispanaj militistoj. Dum pasintaj konfliktoj estis kutima la ĉeesto de oficiroj en aktiva servo en televidoj kaj radioj por ilustri la publikan opinion pri la specoj de armilaro uzita aŭ pri la disvolviĝo de la kampanjo el la milita vidpunkto. Teorie, ili devis eviti politikaĵojn kaj koncentriĝi sur aspektoj strikte teknikaj, kiujn ili konas dank’ al sia milita sperto.
Ĉikaze, la elektitaj estis 19 militistoj (5 generaloj kaj 14 superaj oficiroj el la tri armeoj), spertuloj pri diversaj temoj, kiuj faris pli ol 150 intervenojn en televido, radio, gazetaro kaj eĉ Interreto.
Tamen, la Ministerio pri Defendo intencis profiti de la intereso de la amaskomunikiloj pri la opinio de tiuj ĉi spertuloj por igi el ili proparolantojn de la sinteno de la Registaro, kvankam tio povus damaĝi la propran bildon de la Armitaj Fortoj, pro tio ke oni asocius tiujn ĉi kun malpopulara politiko.
Cele al tio, Defendo ellaboris libron, enhavantan 62 demandojn kaj iliajn respektivajn respondojn, al kiuj la spertuloj devis limigi siajn deklaraciojn. La libro, al kiu aliris El País, inkludis la plej polemikajn punktojn kiuj, laŭ la opinio de la kreintoj, povus aperi dum la intervjuoj. La respondoj ĉiam estis favoraj al la sinteno de la Registaro de la Popola Partio.
Ekzemple, la libro estigis eksterdube ke Irako havis amasdetruajn armilojn kaj eĉ konsideris probable ilian uzon dum la konflikto. Ĝi ankaŭ defendis la ligon de la reĝimo de Sadam kun la terorismo, kiu estis unu el la ĉefaj argumentoj en la diskurso de Aznar.
“Estas pruvita la ligo de la iraka reĝimo kun la terorismo. Temas pri la evito ke la amasdetruaj armiloj falu en la retoj de la teroristoj”, diris la libro, ekskludante tiel la eblon ke la oficiroj povus malkonsenti kun la oficiala sinteno pri tiel polemika afero.
La libro ankaŭ diris ke la celo de la invado estas devigi al la iraka reĝimo “forigi la amasdetruajn armilojn kaj lian (de Sadam) kapablon produkti ilin”. “Por atingi tiun celon, estas necesa la uzo de la militista forto”, aldonis la teksto, ekskludante la eblon ke la malarmigo povus okazi per pacaj metodoj.
La dokumento estis ellaborita la 12an de februaro, pli ol unu monaton antaŭ la komenco de la uson-angla atako kaj kiam la hispana Registaro ankoraŭ konsideris la eblon partopreni per trupoj en la milito. Pro tio, kelkaj demandoj baziĝas sur la fakto ke hispanaj soldatoj intervenas en la milito. “Ĉu ekzistas antaŭvido pri la nombro da mortoj?”, diras unu demando. “Pro la karaktero de nia partopreno, oni konsideras tiun probablecon tre malalta kaj oni intencos minimumigi ĝin laŭeble”, indikas la oficiala respondo.
Ofte, la teksto anstataŭas la respondon per la jena indiko: “Donu informon kiam oni permesu tion”. Pro la fakto esti oficiroj en aktiva servo, la spertuloj estis submetitaj al militista disciplino kaj devigitaj plenumi la instrukciojn de la Ministerio pri Defendo.
Siaflanke, la sekretario pri organizado de la socialista partio PSOE, José Blanco, deklaris hieraŭ al la novaĵagentejo Efe ke “ne temas pri la scio ĉu José María Aznar mensogis aŭ ne al la Parlamento” kiam li diris ke la reĝimo de Sadam posedis amasdetruajn armilojn, ĉar “ni jam scias ke li tion faris”. Kio “mankas scii”, li aldonis, “estas ĉu li havas demokratian volon doni klarigojn” pri la kialoj igantaj lin apogi la militon kontraŭ Irako.
Tradukis PF
Antaŭa artikolo
Komenco
Daŭrigo (intervjuo al eks-inspektistestro Hans Blix)